Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

LABORISTOJ PRENAS SIAJN ENTREPRENOJN EN LA PROPRAJN MANOJN

Alia Eŭropo, tiu de la “havigitaj” entreprenoj

La fenomeno estas konata ĉefe en Argentino aŭ Venezuelo. Sed ankaŭ en Hispanio, Italio aŭ Francio miloj da laboristoj havigas al si kaj vekas siajn bankrotajn entreprenojn. Prefere ol sperti senlaborecon ili relanĉas ilin kolektive en formo de kooperativoj. Dum la registaroj de la Eŭropa Unio ŝajnas senpovaj por konservi aŭ krei dungojn, kial ili ne subtenas ilin?

“ĜUSTE ĈAR ĜI estas kooperativo, nia entrepreno ekzistas ankoraŭ!” S-ro Salvador Bonace, hispana frezisto proksima al pensiiĝo, parolas kun konvinko pri vorto eksmoda — memmastrumado-, ĉar, kun siaj kolegoj, li sukcesis “reanimi” metalurgian entreprenon. Tio estis en 1981, en Barcelono. Ĉesante pagi la salajrulojn, la entreprenisto malaperis. En kolero, trideko da laboristoj refunkciigis la maŝinojn kaj, uzante la stokon de krudmaterialo, petis la klientojn pagi ilin rekte, trudante grandajn aŭtomobil-konstruistojn akcepti tion. “Tiam, diras ridante tiu iama gvidisto, ili bezonis almenaŭ jaron por pretigi novan karoserio-ĉenon!”

S-ro Bonance kaj liaj kamaradoj iras eĉ pli antaŭen: ili sekvestras la filon de la mastro, venintan en la entreprenon, ĝis subskribo de interkonsento. Poste, kun helpo de advokato, ili prezentis relanĉo-planon al la komerca tribunalo, kiu donas al ili la maŝinojn kiel repagon de la ŝuldoj. Kvankam ili ne estis studintaj, laboristoj transprenas kadro-respondecojn. Dum tri jaroj ĉiuj laboris sen rigardi la horon, donante al si malaltajn salajrojn, egalecajn en la unua tempo. “Substitui sin al la mastro, komence, tio estas pli da laboro, diras ili. Sed almenaŭ, tio estas laboro!”

Hodiaŭ la kataluna kooperativo Mol-Matric okupas 5.000 kvadratmetrojn en la industri-zono de Barbera del Valles kaj traktas afervolumenon de 5 milionoj da eŭroj jare. Ĝi certigas 45 dungojn kun salajroj laŭ skalo kiu donas al la elektita afergvidanto trioble pli ol al la laboristoj. Danke al investo en maŝinoj de pli ol 1 miliono da eŭroj la asocianoj volas alfronti la delokadojn al orienta Eŭropo, kiuj minacas la hispanan aŭtomobil-sektoron. Ili diversiĝas en karoserioj de fervojvagonoj kaj fabrikado de vent-elektrigiloj. “Ekde la savo, anstataŭ distribui la plusojn ni altigis la rezervojn de la entrepreno por investi”, klarigas s-ro Bolance, konvinkita ke aĉetinto plenigintus siajn poŝojn antaŭ ol denove bankrotigi la “budon”.

Tiu revigligo de bankrota entrepreno fare de la dungitoj ne estas izolita kazo en Hispanio. Male, ĝi okazis en la kadro de socia movado tiom ampleksa ke ĝi ebligis, komence de la 1980-aj jaroj, savi almenaŭ 38.500 laborpostenojn en la lando (proksimume 6.000 nur en Eŭskio kaj 7.000 en Katalunio).* “La movado naskiĝis en 1978, en tre politikiĝintaj societoj de 500 dungitoj, precizigas Isabel Vidal Martínez, profesoro pri ekonomia teorio ĉe la universitato de Barcelono. Iom post iom ĝi disvastiĝis en la lando kaj fariĝis eksterleĝa.

* Isabel Vidal Martínez, “Crisis económica y transformaciones en el mercado de trabajo: el asocianismo de trabajo en Cataluña”, Diputación de Barcelona (Konsilio de la provinco Barcelono), 1987.

Tiu fervoro memorigas la kreemon de la argentinaj laboristoj post la ekonomia krizo de 2001.* Fronte al la likvidistoj, en la publikaj aŭkcioj, la hispanaj laboristoj kantis: “Vivu la rajto je proprieto de la laboristoj!”, kiel faris dudek jarojn poste la kontestantoj en Bonaero. Ili apogas sin sur la hispana konstitucio de 1978, kiu agnoskas la rajton je laboro (same enskribita en la franca konstitucio) kaj subtenas la publikajn potencojn apogi la partoprenon de la laboristoj en la entrepreno, faciligi al ili la aliron al la proprieto je produktrimedoj.*

* VdEn Argentine, occuper, réister, produire [En Argentino, okupi, rezisti, produkti]”, Le Monde diplomatique, septembro 2005.
* Paloma Arroyo Sanchez, “La Constitución española y las cooperativas de trabajo asociado”, Ciriec-España, n-ro 47, Valencio (Hispanio), novembro 2003.

Tiam Hispanio trairas recesion. Inter 1975 kaj 1985 la lando perdas pli ol 800.000 industriajn laborpostenojn. Katalunio, kie troviĝas multaj malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj (MME), pasas de kvazaŭ plen-dungeco al senlaboreco-kvoto de 20%. Je unu flanko entreprenistoj en malfacilo, je la alia salajruloj kiuj rifuzas maldungon. Inter tiuj, “pragmatuloj” volas eventuale asociiĝi kun la mastro aŭ kun investistoj. “Ni venigis diversajn sumojn por lanĉi la novan entreprenon; ke tiuj kiuj alportis plej ankaŭ pezas plej en la decidoj ŝajnis prave”, raportas s-ro Pedro Jorge Puig. Kun li, trideko da kamionistoj restarigis, samjare kiel Mol-Matric, entreprenon ankaŭ situantan en Barbera del Valles: La Unión de Cisternas. Por savi siajn laborlokojn, ili preferis originalan modelon de salajra akcieco impulsita de la tiama laborista movado: la sociedad anonima laboral (“labora akci-kompanio”), SAL.

Malsame ol la kooperativo, la SAL ne estas societo de personoj, sed societo de kapitaloj. La elekto de la estraro fariĝas per voĉdono proporcia al la partopreno en kapitalo. Por la resto, ĝiaj principoj estas similaj al tiuj de la kooperativo: kvankam eblas eksteraj akciuloj, sed la salajruloj restas plimultaj, kaj neniu povas posedi pli ol trionon de la partoj; krome, la asocianoj de la SAL devas starigi rezervo-fonduson por certigi la kontinuecon de la projekto.

La kamionistoj streĉis al si la zonon kaj iom post iom orientis la komencan aktivecon de importado de ĥemiaĵoj al stokado kaj transporto de reciklotaj industriaj oleoj. Dudek-ses jarojn poste, ilia SAL havas 23 asociitajn salajrulojn kaj jaran afer-volumenon de 3 milionoj da eŭroj. “La bankoj venas hodiaŭ al ni, sed tiam la tuta sistemo estis al ni malamika: la klientoj, la financo, la justico kaj la ŝtato”, konstatas s-ro Puig. Kiel prezidanto de la Federacio de la Labor-societoj de Katalunio (FELSALC), tiu aktivulo postulis la nuligon de la ŝuldoj hereditaj de multaj SAL en la kadro de la interkonsento pri revigligo, dispono koncedita de la registaro nur fine de 2006.

Domaĝe por s-roj Puig kaj Bolance! Kiel antaŭuloj de la movado de alproprigo de entreprenoj, ili ne ĝuis la precipan subten-disponon kiun Madrido promulgis en 1985: la pago único (“unusola prestaĵo”). Temas pri la anticipa pago de la senlaborec-asekura prestaĵo kiun rajtas la senlaborulo (mezume de 8.000 ĝis 10.000 eŭroj). La kondiĉo: meti tiun sumon al la kapitalo de kooperativo aŭ de laborsocieto (eĉ de lianoma entrepreno ĝis 1992, poste denove ekde 2002).

Tiu “kapitaligo de la senlabor-asekuro” restis la ĉefa resurso por investi en la socialan ekonomion. Krom la elasteco de la statuso de la laborsocietoj, la sistemo kreskigis la trian sektoron de la ekonomio, kvankam la nombro da SAL kreskis malpli rapide post la aliĝo de la lando al la Komuna Merkato. “Madrido devis adapti la normojn de siaj entreprenoj al tiuj de Eŭropo. Pro tio, en 1989, kapitalo pli granda ol 60.000 eŭroj fariĝis necesa por starigi iun akci-societon, do, iun SAL. Sumo malfacile kunigebla”, detaligas s-ro Manuel Rubio, afergvidanto de la FESALC.

Originala movado de salajra akciularo impulsata de la laborista movado

NECESIS ATENDI la leĝon de 1997 kiu permesis la starigon de laborsocietoj de limigita respondeco kun kapitalo de 3.005 eŭroj (SLL) por sperti kreskon de la nombro da partoprenigaj entreprenoj. Post tio, tiuj SLL ne ĉesas multiĝi, pli aŭ malpli subtenataj de la aŭtonomaj regionoj. Kun 25.667 kooperativoj, 2.484 SAL kaj 17.666 SLL, Hispanio troviĝas ĉekape de la Eŭropa Unio en nombro da socialaj entreprenoj. La SLL estas precipe entreprenetoj de servoj konsistantaj mezume el tri asocianoj kaj kies kapitalon, ofte familia, posedas je 40% virinoj. “Tio estas ega ŝanĝo, notas s-ino Vidal Martínez. Antaŭe, estis la viro kiu kapitaligis kaj laboris!”

Tri jarojn poste, la supervivo-kvoto de tiuj entreprenoj estas je 67%. Nun temas nur malofte pri ekposedoj: la ekonomio rekreskis, bankrotoj okazas malpli ofte. Sed, tiu movado de kolektiva memdungo solidiĝas, akompanate de la COCETA kaj la CONFESAL, la du naciaj konfederacioj de kooperativoj kaj laborsocietoj. “Certe, niaj socialaj entreprenoj estas dissemitaj sur kruele funkciantaj merkatoj, substrekas s-ino Vidal Martínez. Ili bezonus pli adaptitajn organizojn kaj konsorciojn laŭ aktiveco-branĉoj. Sed ili estas vivkapablaj, ĉar savi la laboron ŝajnas al ili pli grave ol fari profiton! Temas krome pri kulturo de entreprenistoj pli ol de prestaĵ-ricevantoj!”

Iam, ankaŭ Francio havis sian meĥanismon por veki la emon ĉe la senlaboruloj fariĝi entreprenistoj, ankaŭ destinitan al alproprigo de entreprenoj en formo de kooperativoj: la helpon al senlaboruloj kreantoj de entrepreno (ACCRE). “Tiu meĥanismo akompanis multajn relanĉojn dum la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj”, memorigas s-ro Patrick Lenacker, prezidanto de la Ĝenerala Konfederacio de kooperativaj produktad-societoj*. Sed tiu helpo, starigita sub la prezidanteco de s-ro Valéry Giscard D’Estaing en 1979, estis senĉese mistraktata, malgraŭ la multaj projektoj kiun ĝi subtenis dum la jaroj de Mitterrand.

* Confédération ĝénérale des sociétés coopératives de production (SCOP Entreprises).

En 1995 la registaro de s-ro Alain Juppé adoptigas tekston kiu limigas ĝian aplikon al longdaŭraj senlaboruloj kaj al ricevantoj de sociala helpo*, kio praktike malebligas la relanĉadon de bankrotaj entreprenoj en formo de kolektiva projekto de salajruloj. Lia ministro pri komerco, s-ro Jean-Pierre Raffarin, forigas la helpon ACCRE en 1996 kaj transformas ĝin al provizoran sendevigon de socialaj ŝarĝoj. Du jarojn poste, konstatante ke la nombro da entrepren-starigoj malkreskis, la registaro de s-ro Lionel Jospin inventas la subtenon al disvolvado de novaj entreprenoj (EDEN). Unue en formo de pruntoj seninterezaj por kvin jaroj, tiu nova ACCRE fariĝas helpo, en 2001, ĝis kiam s-ro Raffarin, ĉi-foje ĉefministro, transformas ĝin al repagenda antaŭpago...

* RMI, mallongigo por Minimuma Enspezo por Reintegriĝo. -vl

La ACCRE (aŭ EDEN) ne havis la konstantecon, kaj eĉ malpli la forton, de sia hispana ekvivalento pagata sen repago kaj konceptita kiel rajto. “Estas tamen pli profite por la ŝtato elspezi 5.000 eŭrojn por krei iun SCOP ol doni tiun sumon aŭ pli kiel senlaborulan subtenon”, kalkulas s-ro Lennacker. “La sinsekvaj hispanaj registaroj ne forigis la pago único, ĉar ĝi enspezigas”, asertas siavice s-ro Bruno Roelants, ĝenerala sekretario de la Eŭropa Konfederacio de Produktadaj Kooperativoj (EKPK), organizo kiu federas la eŭropajn kooperativajn movadojn. “En Eŭropo, asertas li, tie kie la publikaj potencoj subtenis la relanĉon de entreprenoj fare de la laboristoj, ili konsideris ke tio utilas por la ekonomia kresko kaj la socia paco. Sed la demokratio, la partopreno en la entrepreno, ne tre interesas la ŝtatojn kaj eĉ malpli la Eŭropan Union!”

Tiel, en Italio, anstataŭ subteni la relanĉadojn en kooperativoj, la Unio iris ĝis bremsi ilin. En tiu lando vigla kooperativa movado fortiĝis en kunteksto simila al tiu de Hispanio ekde la 1970-aj jaroj, ĉe kies fino almenaŭ 25 entreprenoj en malfacilo estis ĉiujare havigitaj de siaj salajruloj. Por alfronti la krizon kiu aparte tuŝis la sektorojn de metalurgio kaj teksaĵoj, la ministro pri industrio, s-ro Giovanni Marcora, subtenis leĝon, promulgitan en 1985 sub impulso de la tri grandaj federacioj de kooperativoj kaj sindikatoj: la leĝon Marcora. Ĝi celis financi la maldungitojn kiuj havigas al si la entreprenon aŭ kiuj ellaboras novan kooperativan projekton por eskapi al senlaboreco. Tiuj direktis in ekde tiam al la Compagnia Finaziaria Industriale (CFI), societo de risko-kapitalo subvenciata, kiu reinjektis en la kooperativon sumon trioble pli altan ol la kapitalo enmetita de la asocianoj — tiuj povis uzi siajn proprajn ŝparaĵojn aŭ ricevi tri ĝis kvin jarojn da anticipa pago de senlaborec-kompenso por kapitaligi.

Danke al tiu sistemo 59 entreprenoj restarigitaj de la salajruloj estis subtenataj kaj akompanataj en dek jaroj, kaj pli ol 5.000 dungoj estis savitaj, precipe en la industri-regionoj Le Marche kaj Emilia Romagna. “Proksimume triono de la tiel financataj kooperativoj fermis post kelkaj jaroj, triono estas daŭre asociitaj kun la CFI, kaj la entreprenoj kiuj konsistigas la lastan trionon jam reaĉetis la partoprenon en la kapitalo, diras la administranto de la CFI, s-ro Alberto Zevi. Laŭ la alveno, la mono, kiun la CFI rericevis, estis reinvestata en la kapitalon de aliaj kooperativoj.” La skipo de s-ro Zevi taksis ke ĝi elspezis mezume trioble malpli ol la ŝtato por krei aŭ savi ĉiun dungon.*

* Bruno Roelants, “Employment creations and cooperative system: The role of meso-level institutions, with a focus on financial ones”, Institute of Social Studies, Hago (Nederlando), 1997.

En 1997, la leĝo Marcora estis tamen suspendita dum kvin jaroj, ĉar la Eŭropa Unio esprimis “seriozajn dubojn pri la kongrueco de tiuj helpoj kun la Komuna Merkato, ĉar ili ŝajnas respekti nek la gvidliniojn pri helpo al dungo nek la enkadradon de la helpoj al restrukturado de entreprenoj en malfacilo”. Esprimi tiajn “dubojn” pri la helpoj al la sociala ekonomio estas parto de la klasikaj ofensivoj de la defendantoj de la kapitalisma ekonomio, kiu siavice estas mem larĝe subvenciata. En Francio, ekde 1985, la Nacia Konsilio de la Franca Mastraro (CNPF) — antaŭulo de la Movado de la Entreprenoj de Francio (Medef) — kritikis la formon de la SCOP: “La ebla etendiĝo de tia movado vekas reagon de vigla gardemo ĉe la entreprenoj de la konkurenca sektoro, ĉar ĝi prezentas duoblan riskon: ĝi minacas ilian aktivecon kaj ilian konkurencivon, ĝi povus malfortigi la ekonomian produktadkapablon de la lando.”* Ne malpli...

* “Un siècle de coopération [Jarcento da kooperado]”, Participer, n-ro 582, Parizo, decembro 2000.

Sammaniere, en 2002, la Medef relanĉis la debaton pri la entreprenoj de la sociala ekonomio. Tiuj komencis, laŭ tiu organizo de la mastraro, konkurenci la entreprenojn de la var-sektoro kaj daŭre ĝuas la privilegiojn de subvencioj aŭ sendevigoj.* Jen la sama argumento de “mallojala konkurenco” uzata de la Unio kiu kondukis la italajn delegitojn revizii la kopion de s-ro Marcora, en 2001. “Nun la CFI donas ankaŭ pruntojn, eĉ se ĝia precipa aktiveco restas la kontribui al la kapitalo, resumas s-ro Zevi. Kaj tiu kontribuo povas nun esti nur la ekvivalento de la sumo investita de la laboristoj, ĉar la kapitalo estis duobligita anstataŭ triobligita.” La nova mono venas esence el sistemo de partopreno de asociitaj kooperativoj simile al tiu de la franca kooperativa movado nomata Socoden.

* “Concurrence: marché unique, acteurs pluriels. Pour de nouvelles règles du jeu [Konkurenco: unueca merkato, pluraj agantoj. Por novaj ludreguloj]”, Medef, Parizo, majo 2002.
“Ne nur la monujo alportas rezultojn, estas ankaŭ la homrilatoj”

PRO TIO, EKDE 2003, nur trideko da kooperativoj estis financataj de la CFI, de ili deko da relanĉitaj entreprenoj. La itala ekonomia kunteksto estas ja pli serena ol en la 1980-aj jaroj. Sed la administranto havas alian klarigon por la falo de la nombro da reanimadoj: “La krizoj, kiuj tuŝas la entreprenojn en certaj sektoroj, tiom graviĝis ke la relanĉoj estas pli malfacilaj:”

Tutmondigo kaj reanimado ne faras bonan paron: en la kazo de delokado, ankaŭ la mendolibro delokiĝas. La entrepreno suferas tiam la refrapon de strategioj difinitaj aliloke, al kiu ĝi ne kapablas taŭge reagi, kaj iuj el ĝiaj vicentreprenoj estas siavice minacataj malaperi pro la domen-efiko. Inter tiuj tuŝataj entreprenoj, nur tiuj kun specifa far-scio, kapablaj adapti ĝin al “niĉaj” merkatoj, povas relanĉi la aktivecon.

La maldungitoj de multnaciaj konzernoj kandidatoj por la relanĉo de sia fabriko estas krome alfrontitaj al problemoj de patentoj, kiel okazis por la “P’tit Lu” en Kalezo aŭ la “Lustucru” en Arlezo. La unuaj ne povas uzi la receptojn de la grupo Danone, la duaj suferis krome la rifuzon de la grupo Panzani ricevi la maŝinojn...

Alia, pli banala, eventualeco, la fermo de produktad-unuo apartenanta al industria grupo povas esti parto de ĝenerala strategio, kvankam la produktejo havas ankoraŭ bonajn eblecojn. Tia scenaro tuŝis la salajrulojn de alumini-fandejo, en Civrieux-d’Azergues (franca departemento Rodano). Ilia uzino, starigita en 1993 de la grupo Dynacast International, estis aĉetita de la invest-fonduso Cinven, kiu vendis la produktejon en 2004 al la kran-fabrikanto LCN, filio de la itala grupo Campisusa. Tiu decidis likvidi la uzinon de Civrieux post malplenigi ties kason.

En januaro 2005 la duono de la 76 iamaj salajruloj sukcesis daŭrigi la aktivecon en SCOP sub la nomo de Precial Casting, post ricevi la promeson de klientoj kaj kooperativajn pruntojn kiuj motivis la apogon de komercaj bankoj alie malfacile haveblan. La salajruloj vetas pri la evoluo de ilia esplor-oficejo kaj batalas por savi la projekton malfortiĝintan pro la perdo de kliento. Laŭ s-ro Bruno Sanchez, respondeca pri la produkt-kontrolado, “oni devus montri al la akciuloj kiuj gvidas el distanco, ke ne nur la monujo alportas rezultojn; estas ankaŭ la homrilato”.

Pli ĝenerale, la bankroto de PME ne okazas nepre pro perdo de merkato. La nekapablo de gvidanto povas kaŭzi tion, aŭ lia tendenco konfuzi la kasojn de la entrepreno kun sia persona monujo. La angla ekonomikisto Anthony Jensen opinias ke, en Britio, proksimume 50% de la bankrotoj povintus evitiĝi: “Danke al la reanimadoj oni rekonas pli kaj pli la kapablojn de la dungitoj kompreni la komercon kaj vidi potencialon en situaciojn kie la kapital-riskulo ne vidas ilin.”*

* Anthony Jensen, “Insolvency, employee rights & employee buyouts”, Common Cause Foundation, Alnmouth (Britio), 2006.

Jensen rekomendas ŝanĝojn en la praktikoj ligitaj al bankrotoj por lasi ŝancon al la salajruloj. Al li ŝajnas mallogike ke ili ne estas prioritataj kreditoroj ĉe la bankoj kaj ke ili estas ekskluditaj el la kunvenoj de kreditoroj kaj el la intertraktadoj. Aliĝante al historia postulo de la kooperativa movado, la ekonomikisto alvokas doni al la relanĉantaj salajruloj antaŭaĉet-rajton. En Francio, teorie, la komercaj tribunaloj atribuas la relanĉon laŭ la ekonomia efiko de la projekto kaj laŭ la nombro da savotaj dungoj. En realo, la sociala argumento pasas ofte en la rubujon, kaj la tribunaloj opinias ke nove kreita kooperativo estas malpli vivkapabla ol kapitalisma aĉetanto kiu havas rezervojn.

La komerca justico estas ne tre kompleza kun la maldungitoj, ĉar la tribunaloj konsistas el ĉefoj de entreprenoj, ofte alelektitaj, kaj ĉar iliaj mandatuloj taskitaj por administri la entreprenojn en malfacilo estas ofte la celo de juraj enketoj pro misuzo de konfido aŭ avantaĝigo* Krome, laŭ la regionoj, juĝistoj kaj decidantoj pli aŭ malpli pridubas la kapablojn de la salajruloj fariĝi mastroj. Tiom ke la laboristo kandidato al relanĉo en kooperativo en la departemento Nord havas virtuale malpli da ŝancoj ol tiu loĝanta en la departemento Rhône-Alpes.

* Raporto de la parlamenta enket-komisiono pri la agado kaj la funkciado de la komercaj tribunaloj (en la franca), www.assemblee-nationale.fr/11/dossi....

En 2005, 17 relanĉoj de entreprenoj fare de la salajruloj estis subtenataj de la liona SCOP Entreprises, kies direktoro, s-ro Bruno Lebuhotel, ĝojas pro la survojigo, fine de 2007, de Transmea, fonduso de risko-kapitalo de 5,5 milionoj da eŭroj subvenciata de la regiona konsilio je alteco de 1 miliono. “Laŭ la eblecoj, 430 projektoj jare povas esti subtenataj: 30 entreprenoj en malfacilo kaj 400, sanaj, en transigo al la dungitoj, post pensiiĝo de la mastro”, precizigas li. Ĉar venis la horo de “transigo” por multaj entreprenoj starigitaj de homoj naskitaj post la dua mondmilito. Tamen, tiuj eblaj transigantoj — sen heredantoj interesitaj de ilia afero — havas ofte malfavoran opinion pri la kooperativa modelo: “La SCOP elvokas la sovetan kolĥozon”, bedaŭras s-ro Lebuhotel. Tiu konstato kondukis al repoziciigo de la projekto Transmea, kiu subtenos ne nur transformojn al kooperativoj, sed ankaŭ al francstilaj “laborsocietoj” kies statuto ankoraŭ difinotas. “Kooperativo aŭ salajra akcieco, ne gravas, juĝas tiu kooperativulo. Ĉu ne gravas ŝanĝi la tendencojn de la nuna kapitalismo kaj proponi realigeblajn ŝanĝo-solvojn?”

S-ro Lebuhotel rekonas ke ne ĉiuj kooperativuloj dividas lian “pragmatismon”. La salajra akcieco efektive malhavas sekurec-barilon kaj, okaze, devojigas la kooperativo-filozofion kiu faras la kapitalon financa rimedo en la servo de la kolektiva projekto kaj ne inverse. En Hispanio, se la Coceta kaj la Confesal afiŝas esti partneroj, membroj de unu kiel de la alia de tiuj konfederacioj private kritikas volonte la konkurenc-modelon: la kooperativuloj riproĉas al la membroj de la SAL pli kapitalisman mastrumadon kaj malpli demokratian de la entrepreno, dum tiuj ironias pri Mondragon Corporation Cooperativa, la fama eŭska kooperativa grupo konsistanta el 250 entreprenoj. Por “ludi en la korto de la granduloj”, ĝi kreis, ekster Hispanio, nome en Ĉinio, relajsajn entreprenojn de kapitalisma speco, kiel farintus multnacia konzerno, kaj kelkfoje per joint-venture.

Tamen, la arbo ne kaŝu la arbaron. S-ro Bolance, la kataluna frezisto, asertas ke, se li kaj liaj kolegoj sukcesis relanĉi Mol-Matric, tiam ĉar ili metis la homon super ĉia alia prioritato. Ĉar ili diris al si: “Tio eblas...”...

Cécile RAIMBEAU.