Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉu memmastrumado havas estontecon?

KVANKAM LA fenomeno estas nek disvastigata de la komunikiloj nek subtenata, Francio spertas ankoraŭ multajn “reanimadojn” de entreprenoj, refunkciantaj ilin en formo de ][?kooperativo, kaj pli kaj pli da transigojn de entreprenoj al la dungitoj kiam la mastro pensiiĝas. Inter 1978 kaj 1983, la animadoj koncernis jam 339 entreprenojn. En la lastaj dek jaroj la reto de la Ĝenerala Konfederacio de la Kooperativaj Produktad-Societoj (SCOP Entreprenoj) akompanis 260 novajn kazojn de reanimado aŭ rekreado de entreprenoj en malfacilo. Aliflanke, 147 transformadoj estis registritaj en dek jaroj. La kvoto de kvinjara supervivo de tiuj kooperativoj estas 70%. Ili savis 7.300 dungojn.*

* Participer, magazino de la produktad-kooperativo, Parizo, junio 2007.

S-ro Patrick Lennacker, prezidanto de SCOP Entreprenoj, estas konvinkita ke saveblus pli da dungoj. Por tio li alvokas la politikajn respondeculojn krei specifajn financadojn favore al la salajruloj kiuj investas kolektive en la relanĉon de sia entrepreno, kaj rekomendas la starigon de “nacia agentejo de transigo de entreprenoj al la salajruloj”. Malbonŝance, se teni sin je la deklaroj de s-ino Christine Boutin, en aprilo 2007 (ŝi poste fariĝis ministro pri loĝado kaj urbo), liaj postuloj povas resti morta papero. La franca kooperativa movado tiam invitis la prezidant-kandidatojn klarigi siajn programojn favore al la relanĉo de entreprenoj en SCOOP.* La proparolantino de la Unio por Popola Movado (UMP) tiam nur citis malklarajn temojn karajn al ŝia mentoro: konservi la francan identecon de la entreprenoj, refortigi la familian kapitalismon, revalorigi la laboron, subteni la “fleks-sekurecon”. Kaj ŝi finis pri la “kredo en la etiko de la kapitalismo” de s-ro Nicolas Sarkozy...

* Ronda Tablo organizita la 4-an de aprilo en Parizo pri la temo “La relanĉo de entreprenoj fare de la salajruloj je la servo de dungo: kia prezidanta kontrakto?”

Ĉe la eŭropa flanko, la malapero en 1999 de la unuo dediĉita al la sociala ekonomio kaj ĝia aneksiĝo al la direktejo “entreprenoj” de la Komisiono de Bruselo ne povis veki esperojn. La Eŭropa Unio fine rekonis la intereson de la kooperantoj ĝenerale en komunikaĵo de la 23-a de februaro 2004. Sed paralele la kooperativa modelo estis alfrontita al certa nombro da atakoj kiuj provis normaligi ĝin. “Tiuj atakoj koncernis la internaciajn librotenajn normojn, tiujn de la entrepren-gvidado kaj, lastatempe, la impostajn traktadojn specifajn por kooperativoj, kontraŭ kiuj venis plendoj antaŭ la Komisiono, bedaŭras s-ro Bruno Roelants, ĝenerala sekretario de la Eŭropa Konfederacio de Produktantaj Kooperativoj (CECOP). Oni malprave sugestis ke tiuj impostaj traktadoj estas asimilendaj al la ŝtataj helpoj, dum ili estas ligitaj kun la malsamaj juraj reĝimoj pri la specifaj funkciadoj de la kooperativoj kompare kun la konvenciaj entreprenoj.” S-ro Roelants kaj liaj kolegoj provas valorigi en Bruselo la decidajn kontribuojn de la kooperativoj por konservi daŭremajn dungojn kaj por la loka disvolvado, samtempe kun multigo de la translimaj pensospacoj pri la temo de reanimado. Sur la tagordo staras la dialogo kun la sindikatoj de la Unio. “Tiuj diskutoj nur komencas”, koncedas li tamen.

Por lanĉi reanimad-projekton, necesas gvidantoj pli facile troveblaj en malgranda aŭ mezgranda entrepreno kiu estas sociale organizita. Sed la sindikatistoj kiuj subtenas la relanĉadon de sia entrepreno ricevas ofte pli da avertoj ol subtenoj flanke de la direktejo de ilia organizo. Kutimintaj solidiĝi en la opozicio al la mastraro, la sindikatoj malfacile konceptas sian rolon en entrepreno en kiu ili estas mem la mastroj, kaj certaj sindikatoj rifuzas la ideon adaptiĝi al kapitalisma mastrumado, eĉ pli demokratia.

EN LA SIDEJO de la Ĝenerala Konfederacio de Laboro (CGT), tamen, la horo venis por kompromiso, se kredi s-ron Gérard Quenel, ĝenerala sekretario pri sociala ekonomio. “La malemo de la konfederacioj por la SCOP estis ligita kun la debatoj en la laborista movado pri la rolo de la ŝtato, enkarnigita de la koncepto-diferenco inter Prudono kaj Markso, inter memmastruma socialismo kaj ŝtata socialismo, analizas li. Hodiaŭ, sen nei la batalon por la publika mastrumado de la grandaj bezonoj de la loĝantaro, ni pensas ke, por la aliaj bezonoj, kooperativaj formoj estas preferindaj ol la strebo al profito. La sociala ekonomio ne estas, por la CGT, ĝenerala alternativo al la kapitalisma socio. Sed la kooperativa formo povas esti alternativo al la klasika kapitalisma formo, samtempe pli solidara, pli homa, pli demokratia.” En partnereco kun la SCOP Entreprenoj, s-ro Quenel provas iniciati formadon pri kooperativoj por la CGT-aktivuloj de la lokaj unioj, kiuj ekscias la unuaj pri la malfaciloj de la entreprenoj.

En Hispanio, Comissiones Obreras (Laboristaj Komisionoj, CCOO) ja kreis ĉelon dediĉitan al la havigo kaj partoprenis en la transigo de la produktrimedoj en la 1980-aj jaroj. Sed, laŭ la kataluna sekretario pri sindikata agado Simon Rosado, la sindikato metis tiun ideon flanken. En Italio, la sindikatoj kiuj apogis la leĝon Marcora kaj la iniciatojn de la laboristoj fariĝis iom post iom spektantoj. La maldekstraj organizoj kaj la sindikatoj ĝenerale akceptas pli la memmastrumadon kiel modelon de rezistado ol kiel eblan alian vojon.

En Francio, cetere, la vorto rimas ankoraŭ kun Lip en la kolektiva memoro. Por klarigi la relanĉon de la horloĝo-ĉeno en 1973, la laboristo-komisiono de la entrepreno precizigis: “Ne temas por ni pri provo de memmastruma eksperimento, malebla en la kapitalisma sistemo, nek pri maniero solvi la krizon per kreado de laborista kooperativo. Temas pri certigi la pagojn por subteni la batalon.”*

* Inform-dosiero publikigita de la komisiono Popularigo de la laboristoj de Lip, Liaisons directes, 1973.

En la hispana havigita entrepreno Mol-Matric, laboristo defendas pli ampleksan percepton de memmastrumado, eble pli modernan: “Necesas komenci demokratiigi la entreprenon, por demokratiigi la ekonomion, se oni volas konstrui veran demokration!”

Cécile RAIMBAU.