Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

De la kvalito de la informado dependas tiu de la civitana debato

Komunikiloj en krizo

Nenio simbolas pli bone la konsternegon de la komunikiloj en Francio, konfrontitaj al alarmiga malaltiĝo de sia legantonombro, ol la ĵusa preteco de la taggazeto Libération, antaŭe maoisma, favori la ekregadon de ĝia kapitalo fare de la bankisto Edouard de Rothschild... Antaŭnelonge, la grupo Socpresse kiu eldonas pli ol 70 titolojn, inter ili Le Figaro, L’Express, L’Expansion kaj dekojn da regionaj gazetoj, estas siavice akirita de armilfabrikanto, s-ro Serge Dassault. Kaj estas konate ke alia armad-industriisto, s-ro Arnaud Lagardère, posedas jam la grupon Hachette* kiu posedas 47 magazinojn (inter ili Elle, Parents, Première) kaj ĵurnalojn kiel La Provence, Nice-MatinCorse-Presse. Se tiu malkresko de legantonombroj daŭrus, la sendependa presita gazetaro estus en danĝero iom post iom fali sub regadon de eta nombro da industriistoj — Bouygues, Dassault, Lagardère, Pinault, Arnault, Bolloré, Bertelsmann... — kiuj faras pli kaj pli da aliancoj inter si kaj minacas la plurismon.*

* Hachette Filipacchi Médias, filio de Lagardère Media, estas mondvaste la plej granda eldonisto de pres-magazinoj kun 245 titoloj aperantaj en 36 landoj. Vd la dosieron pri “la koncentriĝo en la komunikiloj en Francio” (franclingva) en la teksejo de la “Franca Observejo de la Komunikiloj”: www.observatoire-medias.info. Sine de la grupo Le Monde SA — precipa akcitenanto (51%) de Le Monde diplomatique SA — la grupo Lagardère estas akciulo (10%) de Midi Libre, de la presejo de Le Monde kaj de Le Monde alternatif. [Cetere, Hachette estis siatempe la eldonisto de ĉiuj tekstoj el la Zamenhofa plumo. Vd pri tio i.a. la tekston mem de la kontrakto — trad]
* Laŭ enketo de BVA, 69% de la enketitoj pensas ke la koncentriĝo en la komunikiloj minacas la plurismon de la gazetaro kaj la sendependecon de la ĵurnalistoj. Vd Le Monde, 20a de aŭgusto 2004.

La precipa sendependa grupo de presita gazetaro en Francio estas La Vie-Le Monde kiu mem ĵus rekonis gravajn skuojn kaj aparte la demision de la direktoro de la redaktejo de Le Monde. Pro la fundamenta rolo de tiu ĵurnalo en la franca intelekta vivo, estas dezirinde ke ĝi restos ŝirmata kontraŭ la predistoj kiuj avidas ĝin kaj ke la nova etapo kiu komenciĝas estu efektive malpli karakterizata de enscenigo ol de “la strebo al ĝusteco” kiu ebligas al la legantoj “trovi referencon, fidindan respondon, aŭtentecon”, mallonge, “gazeton en kiu la kompetento superas ĉiajn sekretajn interkonsentojn”, kiel skribis Jean-Marie Colombani, en Le Monde, la 16an de decembro 2004.

Tiu malkresko tuŝas nun la referencan gazetaron. Por la unua fojo ekde pli ol dek-du jaroj, ĝi ne ŝparas Le Monde diplomatique. Nia gazeto kiu konstatis, ekde 1990, regulan kreskon de sia legantonombro, kaj kiu, inter 2001 kaj 2003, spertis eĉ rekordan kreskon de siaj vendoj — kumulite pli ol 25%!* — spertos certe en 2004 (la definitivaj rezultoj ankoraŭ ne haveblas) malkreskon de siaj vendoj de proksimume 12%.* La plejparto da grandaj superregionaj presitaj francaj ĵurnaloj spertas ankaŭ seriozajn malkreskojn kiuj en multaj kazoj aldoniĝas al tiuj jam spertitaj en 2003, nome: Le Figaro: — 4,4%; Libération: — 6,2%; Les Echos: — 6,4%; Le Monde: — 7,5%; kaj La Tribune: — 12,3%.

* Tia sukceso ne povis alie ol veki furiozon kaj incitegon ĉe iuj ĵurnalistoj kiuj dediĉis sin en la lastaj monatoj al atakoj kontraŭ ni kies simultaneco kaj violento maltrankviligas.
* Aliflanke, la nombro da artikoloj ĉiutage legataj en nia (senpaga) retejo www.monde-diplomatique.fr pli ol duobliĝis en 2004. Nia internacia legateco ankaŭ daŭre kreskas; niaj eksterlandaj eldonoj atingas nun la nombron da 45 en dudeko da lingvoj, kaj ilia kumulita vendokvanto superas 1,1 milionon da ekzempleroj.

Tiu fenomeno tute ne limiĝas al Francio, la usona ĵurnalo International Herald Tribune, ekzemple, spertis falon de siaj vendoj en 2003 je — 4,16%; en Britio, la Financial Times falis je — 6,6%; en Germanio, dum la lastaj kvin jaroj, la legantonombro falis je — 7,7%, en Danio je — 9,5%, en Aŭstrio je — 9,9%, en Belgio je — 6,9%, kaj eĉ en Japanio, kies loĝantoj estas la plej grandaj gazet-aĉetantoj, la malkresko estis — 2,2%. Sine de la Eŭropa Unio, dum la lastaj jaroj, la nombro da venditaj ĵurnaloj falis je po 1 miliono da ekzempleroj tage... Sur monda nivelo, la vendoj de gazetoj falas mezume ĉiujare po 2%. Pro tio, iuj jam demandas sin ĉu la presita gazetaro ne estas afero de la pasinteco, malaperanta komunikilo de la industria erao.

IE KAJ TIE, TITOLOJ MALAPERAS. En Hungario, la 5an de novembro 2004, la taggazeto Magyar Hirlap (posedaĵo de la svisa grupo Ringier) rezignis. Tagon antaŭe, la 4an de novembro, en Hongkongo, la referenca semajngazeto pri aziaj temoj Far Eastern Economic Review (posedaĵo de la usona grupo Down Jones) ĉesis aperi. En Francio, la 7an de decembro 2004, la monatulo Nova Magazine ankaŭ suspendis sian aperadon. La recesio frapas ankaŭ la gazetar-agentejojn kiuj nutras la gazetojn per informaĵoj. La ĉefa de ili, Reuters, ĵus anoncis redukton de siaj dungitoj de 4.500 salajruloj.

La eksteraj kaŭzoj de tiu krizo estas konataj. Unuflanke, la detrua ofensivo de la senpagaj ĵurnaloj. En Francio, koncerne la legatecon, 20 Minutes estas jam senprobleme ĉe la pinto tuŝante mezume pli ol 2 milionojn da legantoj ĉiutage, multe antaŭ Le Parisien (1,7 milionoj) kaj alia senpagulo, Métro, legata ĉiutage de 1,6 milionoj da homoj. Ili vehiklas al ili gravajn varbofluojn, ĉar la anoncistoj ne distingas inter leganto kiu pagas por sia gazeto kaj tiu kiu ricevas ĝin senpage.

Por rezisti kontraŭ tiu konkurenco kiu povus esti mortiga — kaj kiu minacas jam la semajngazetojn-, iuj gazetoj, precipe en Italio kaj Hispanio, proponas ĉiutage kontraŭ eta prezaltigo, iujn DVD, kompaktdiskojn, librojn, atlasojn, enciklopediojn, sed ankaŭ kolektaĵojn de poŝtmarkoj, aŭ de malnovaj bankbiletoj, aŭ eĉ glasarojn, ŝakludojn ktp. Tio gravigas la konfuzon inter informo kaj komercigo, kun la danĝero ke la legantoj ne plu scias kion ili aĉetas. La gazetoj malklarigas sian identecon, senvalorigas la gazeton mem kaj ĵetas sin en diablecan dancon kun nekonata fino.

La alia ekstera kaŭzo estas kompreneble Interreto kiu daŭrigas sian fabelan ekspansion. Nur dum la unuaj tri monatoj de 2004, estiĝis pli ol 4,7 milionoj da novaj teksejoj. En la momento ekzistas en la mondo kelkaj 70 milionoj da ili, kaj la reto havas pli ol 700 milionojn da uzantoj.

En la evoluintaj landoj, multaj ne plu legas gazeton — kaj eĉ ne plu rigardas televidon — favore al la komputila ekrano. Precipe la ADSL (Asymetric Digital Subscriber Line) ŝanĝis la situacion. Por prezoj inter 10 kaj 30 eŭroj oni povas nun aboni rapidan Interreton. En Francio jam 5,5 milionoj da mastrumaĵoj estas abonintaj, kun tre rapidflua aliro al la reta gazetaro (79% de la gazetoj en la mondo posedas retan eldonon), al ĉiuspecaj tekstoj, al retpoŝto, al fotoj, muziko, televid- kaj radio-elsendoj, filmoj, vidbendaj ludoj, tkp.

Seriaj falsadoj

ESTAS ANKAŬ LA FENOMENO de la “blogoj”, tiel karakteriza por la teksej-kulturo, kiu vere eksplodis ĉie dum la dua jarduono de 2004 kaj kiuj, en la tono de taglibro, miksas senkomplekse informon kaj opinion, konfirmitajn faktojn kaj onidirojn, dokumentitajn analizojn kaj fantaziajn impresojn. Ilia sukceso estas tia ke oni trovas ilin nun en la plej multaj retgazetoj. Tiu furoro montras ke multaj legantoj preferas la malkaŝajn subjektivecon kaj partiecon de la blogantoj ol la falsan objektivecon kaj la hipokritan senpartiecon de la granda gazetaro. Kaj la konekto al la galaksio Interreto pere de la ĉiofara poŝtelefono eble akcelas ankoraŭ pli tiun tendencon. La informo fariĝas ankoraŭ pli moviĝema kaj pli nomada. Oni povas scii, ĉiumomente, kio okazas en la mondo.

En Barato, la societo Times Internet, aŭdvida filio de la ĵurnalo Times of India, dissendas al la poŝtelefonoj ĉiumonate pli ol 30 milionojn da informoj en formato SMS (Short Message Service), teknologio kiu ofertas rapidan, mallongan kaj malmultekostan komunikadon. En Japanio, en Sud-Koreio, pli kaj pli kreskanta nombro da homoj jam informas sin pere de sia poŝtelefono. Ili ricevas per ĝi radioelsendojn, sed ankaŭ televidajn. Rezulto: ĉiuj inform-sektoroj ekster Interreto perdas legantojn, tiom severa fariĝis la konkurenco inter komunikiloj.*

* En Usono, la spektantaro de la televid-ĵurnaloj de la grandaj ĉenoj pasis de mezume po 36,3 milionoj, ĉiuvespere, en 1994, al 26,3 milionoj en 2004.

Sed tiu krizo havas ankaŭ internajn kaŭzojn kiuj estiĝis, unuavice, pro la perdo da kredindeco de la presita gazetaro. Unuavice, ĉar tiu apartenas pli kaj pli, kiel ni vidis, al industriaj grupoj kiuj regas la ekonomian potencon kaj kaŝe interkonsentas kun la politika potenco. Kaj ankaŭ ĉar partieco, manko da objektiveco, mensogoj, manipuladoj kaj eĉ tute simple falsaranĝoj ne ĉesas kreski. Estas konate ke neniam ekzistis ora erao de la informado, sed tiuj devojiĝoj atingas nun la altkvalitajn ĵurnalojn. En Usono, la afero Jayson Blair, tiu furora ĵurnalisto faktofalsisto, plagiatisto de interret-kopioj kaj inventisto de dekoj da historioj, kaŭzis kolosan damaĝon al The New York Times kiu ofte aperigis liajn fabelaĵojn sur la ĉefpaĝo.* Tiu ĵurnalo, konsiderata de la profesiuloj referenca, spertis tiuokaze veran tertremon: la du ĉefredaktistoj, Howell Raines kaj Gerald Boyd, estis truditaj demisii, kaj por la unua fojo estis starigita posteno de ombudsmano (pacperanto) kaj konfidita al Daniel Okrent, eseisto kaj iama ĉefredaktisto de la magazino Time.

* Vd Le Monde, 21a de majo 2003, kaj Time, 16a de junio 2003.

Kelkajn monatojn poste eksplodis alia skandalo, eĉ pli granda. Ĝi koncernis la plej grandan ĵurnalon de Usono, USA Today. Ĝiaj legantoj malkovris kun stuporo, ke ĝia plej fama raportisto, Jack Kelley, internacia stelulo kiu de du jardekoj travagis la planedon, intervjuis 36 ŝtatestrojn kaj raportadis pri deko da militoj, estas kompulsia falsisto, “seria falsisto”. Inter 1993 kaj 2003, Kelley inventis centojn da sensaciaj raportoj. Kvazaŭ hazarde, li troviĝis ĉiam surloke de la evento kaj raportis eksterordinarajn kaj pasiigajn historiojn. En iu sia raportaĵo, li asertis esti atestanto de atenco en jerusalema picejo, priskribis tri homojn kiuj manĝis apud li kaj kies korpoj, levitaj de la eksplodo, refalis kun disigitaj kapoj kiuj ruliĝis en la strato...

Lia plej kruda raportaĵo, aperinta la 10an de marto 2000, koncernis Kubon. Kelley estis fotinta dungistinon de hotelo — “Yacqueline” — kies kaŝan fuĝadon en rompiĝema boateto li detale raportis kaj ŝian tragikan dronadon en la florida markolo. En realo tiu virino — kies vera nomo estas Yamilet Fernández — vivas, neniam spertis tian aventuron, kaj alia ĵurnalisto de USA Today, Blake Morrison, renkontis ŝin kaj povis certigi ke Kelley estis fabelinta.* La riveloj de tiuj fraŭdoj, konsiderataj kiel unu el la plej grandaj skandaloj de la usona ĵurnalismo, kostis la postenon por la direktorino de la redaktejo, Karen Jurgensen, kaj por du aliaj gravaj gvidantoj: Brian Gallagher, ŝia vicdirektoro, kaj por Hal Ritter, respondeculo pri informado.*

* www.usatoday.com/news/2004-0...
* Le Monde, 30a de aprilo 2004.

Antaŭ nelonge, en plena elektokampanjo, nova deontologia tertremo skuis la universon de la komunikiloj. Dan Rather, la ĉefprezentisto de la televidĵurnalo CBS kaj prezentisto de la prestiĝa elsendo “Sixty minutes” rekonis esti sendinta, sen kontrolinte, falsajn dokumentojn por pruvi ke la prezidanto Bush estis ĝuinta subtenojn por eviti partoprenon en la Vjetnam-milito.* Dan Rather anoncis ke li forlasos sian oficon kaj ke li retiriĝos.

* Le Monde, 28a de septembro 2004.

Propagandgurdado kontraŭ Irako

AL ĈIUJ ĈI KATASTROFOJ aldoniĝas la fakto ke la grandaj komunikiloj, transformitaj en propagandiloj, precipe la ĉeno Fox News*, disvastigis mensogojn de la Blanka Domo rilate Irakon. La gazetoj nek kontrolis nek pridubis la asertojn de la registaro Bush. Se ili farintus tion, dokumentfilmo kiel Fahrenheit 9/11 de Michael Moore ne havintus tian sukceson, ĉar la informoj kiujn alportas la filmo estis jam delonge disponeblaj. Sed kaŝitaj de la komunikiloj.

* Kp. la dokumentfilmon de Robert Greenwald, Outfoxed (2004).

Eĉ la Washington PostThe New York Times partoprenis en la gurdopropagando, kiel bone montris specialisto pri komunikiloj, John Pilger: “Multe antaŭ la invado, tiuj du ĵurnaloj alarmkriis por la Blanka Domo. En la ĉefpaĝo de la New York Times oni legis la sekvajn titolojn: ‘Sekreta arsenalo [de Irako]: la ĉaso al militbakterioj’, ‘Dizertinto priskribas la progresojn de la atombombo en Irako’, ‘Irakano parolas pri la renovigadoj de stokejoj de kemiaj kaj atomaj armiloj’ kaj ‘Dizertintoj plifortigas la usonan dosieron kontraŭ Irako, diras la oficialuloj’. Ĉiuj ĉi artikoloj montriĝis pura propagando. En interna retmesaĝo (aperinta en la Washington Post), la stelula ĵurnalistino de la New York Times, Judith Miller, koncedis ke ŝia precipa fonto estis s-ro Ahmed Chalabi, iraka ekzilinto kaj mallojala oficisto tribunale kondamnita, kiu estis estrinta la Irakan Nacian Kongreson (INK) bazitan en Vaŝingtono kaj financatan de la CIA. Enketo de la Kongreso poste konkludis ke preskaŭ ĉiu informo liverita de s-ro Chalabi kaj de aliaj ekzilintoj de la INK estis senvalora.”*

* John Pilger: “Kiam la vortoj ŝirmas la historion”, (“Fabriki malbone informitajn kaj ĝuste pensantajn konsum-civitanojn”), Le Monde diplomatique en Esperanto, oktobro 2004).

Oficiro de la CIA, s-ro Robert Baer, rivelis kiel funkciis tiu sistemo de propagand-gurdado: “La Iraka Nacia Kongreso (INK) ĉerpis siajn informojn ĉe falsaj dizertintoj kaj plu pasigis ilin al la Pentagono, poste la Iraka Nacia Kongreso donis tiujn samajn informojn al ĵurnalistoj dirante: ‘Se vi ne kredas nin, demandu do la Pentagonon.’ Tiel vi havis infomon kiu cirkulis maŝe. Tiel, la New York Times povis diri ke ĝi havas du fontojn por siaj informoj pri la amasdetruaj armiloj en Irako. La Washington Post ankaŭ. La ĵurnalistoj ne strebis scii pli pri tio. Kaj cetere, ofte la ĉefredaktistoj postulis de ili subteni la registaron. Pro patriotismo.”*

* En la dokumentfilmo de Robert Greenwald, Uncovered (2003).

La ĉefredaktisto de la Washington Post, Steve Coll, devis rezigni pri siaj oficoj la 25-an de aŭgusto 2004, post enketo kiu evidentigis la malmultan spacon ceditan al artikoloj kontestantaj la tezon de la registaro en la periodo antaŭ la Irak-invado.* Ankaŭ la New York Times konfesis sian kulpon. En ĉefartikolo aperinta la 26-an de majo 2004, ĝi rekonis sian rigoro-mankon en la prezentado de la eventoj kiuj kondukis al la milito kaj bedaŭris esti publikiginta “erarajn informojn”.

* The Washington Post, 12a de aŭgusto 2004.

En Francio, la katastrofoj de la komunikiloj ne estas malpli gravaj, kiel montris la maniero en kiu la precipaj komunikiloj traktis la aferojn Patrice Alègre, de la bagaĝisto de Orlio, de la pedofiloj de Outreau kaj de Marie-L kiu asertis esti antisemite agresita en la urbotrajno RER D.* La fenomeno samas en aliaj landoj. Ekzemple en Hispanio, post la atencoj de la 11-a de marto 2004, la komunikiloj regataj de la registaro de s-ro José-Maria Aznar manipulis, provante trudi “oficialan veron” por servi la elektajn ambiciojn, kaŝante la respondecon de la reto Al-Kajda kaj atribuante la krimon al la vaska organizo ETA.

* Vd la rimarkindan enketon de Gil Balbastre: “Les faits divers, ou le tribunal implacable des médias [La diversaĵoj, aŭ la rigora tribunalo de la komunikiloj]”, Le Monde diplomatique, decembro 2004.

Ĉio ĉi, kaj la pli kaj pli densa alianco kun la ekonomia kaj politika potencoj, kaŭzis teruran damaĝon al la kredindeco de la komunikiloj. Ili montras maltrankviligan demokrati-deficiton. Dominas la ĵurnalismo de bonvolemo, dum la kritika ĵurnalismo cedas. Oni povas eĉ demandi sin, dum triumfas la tutmondigo kaj komunikilaj grupegoj, ĉu la nocio de libera gazetaro estas perdiĝanta.

“Sanaj ideoj”

TIUSENCE, LA DEKLAROJ de s-ro Serge Dassault konfirmas ĉiujn timojn. Ekde sia enoficiĝo, la nova posedanto de Le Figaro deklaris al la redaktistoj: “Mi dezirus, laŭeble, ke la gazeto pli reliefigu niajn entreprenojn. Mi pensas ke kelkfoje estas informoj kiuj bezonas multan singardon. Tio koncernas la artikolojn kiuj parolas pri la intertraktataj kontraktoj. Estas informoj kiuj faras pli da malbono ol da bono. Ĉar la risko estas endanĝerigi la komercajn aŭ industriajn interesojn de nia lando.”* Kion s-ro Dassault nomas “nia lando”, oni bone komprenis, estas lia entrepreno de armilfabrikado, Dassault Aviation. Kaj certe por protekti ĝin li cenzuros intervjuon pri la fraŭda vendo de militaviadiloj Mirage al Tajvano. Same kiel informon pri konversacioj inter s-roj Jacques Chirac kaj Abdelazis Bouteflika pri vendoprojekto de militaviadiloj Rafale al Alĝerio.*

* Le Monde, 9a de septembro 2004.
* Le Canard enchaîné, 8a de septembro 2004.

Liaj ĵusaj klarigoj pri la kialoj kiuj igis lin aĉeti L’Express kaj Le Figaro — gazeto, deklaris li, “ebligas pasigi certan nombron da sanaj ideoj” — fortigis la maltrankvilon de la ĵurnalistoj.*

* Post la potencakiro de s-ro Dassault en la pinto de Socpresse, 268 ĵurnalistoj de la grupo, do preskaŭ 10% da kunlaborantoj, utiligis la klaŭzon pri vendo kaj anoncis sian foriron.

Se oni komparas tiujn vortojn kun tiuj kiujn diris s-ro Patrick Le Lay, ĉefo de TF1, pri la vera funkcio de sia televidĉeno, giganto de la francaj amaskomunikiloj, — “La metio de TF1, deklaris li, estas helpi Coca-Cola vendi sian produkton. Kion ni vendas al Coca-Cola, tio estas tempo de disponebla homa cerbo.”*-, oni vidas al kiu danĝero povas konduki la miksado de la kategorioj, tiom kontraŭdiraj ŝajnas komerca obsedo kaj etiko de informado.

* En la libro Les Dirigeants face au changement [La ĉefoj fronte al la ŝanĝo], Editions du Huitième Jour, Parizo, 2004.

Tiu miksado de kategorioj povas atingi tre altan gradon, sen ke la legantoj tion rimarkas. Walter Wells, direktoro de The International Herald Tribune (kiu apartenas al la grupo New York Times, siavice notita ĉe la borso Wall Street), antaŭ nelonge avertis kontraŭ la sekvoj de enborsigo de gazetaraj entreprenoj: “Tiuj, kiuj devas fari ĵurnalisman decidon, ofte demandas al si ĉu altigos aŭ malaltigus je kelkaj cendoj la borsan valoron de la akcio de la eldon-entrepreno. Tiu speco de konsideroj fariĝis ĉefa, la gazet-direktoroj ricevas konstante direktivojn en tiu senco flanke de la financaj posedantoj de la gazeto. Tio estas nova fakto en la nuntempa ĵurnalismo, antaŭe ne estis tiel.*

* El Mundo, Madrido, 12a de novembro 2004.

En Interreto, tiu konfuzo, kiu sukcesas kapti la legantojn, povas atingi eĉ pli altan gradon. Tiel, la teksejo Forbes.com, de la usona ekonomia magazino Forbes, uzas novan procedon por reklami, integrante rekte varbajn ligojn en la enhavon de la artikoloj. La varbistoj aĉetas ŝlosilvortojn, kaj kiam la muso de la krozanto surpaŝas ĝin, malfermiĝas fenestro kun la varbaĵo. La ĵurnalistoj ne estas antaŭe informitaj pri la ŝlosilvortoj aĉetitaj de la varbistoj, sed iuj demandas sin ĉu oni ne baldaŭ postulos de ili verki artikolojn kun precizaj vortoj de kiuj oni esperas ke ili ege profitigos al la gazet-entrepreno.

Pli kaj pli da civitanoj ekkonscias tiujn novajn danĝerojn. Ili esprimas ekstreman sentemon rilate komunikilajn manipulaĵojn kaj ŝajnas konvinkitaj ke, en niaj socioj superŝarĝitaj de komunikiloj, ni vivas paradokse en stato de informa malsekureco. La informo pululas, sed kun nula fidindeco-garantio. Oni ricevas informojn sen la plej eta certeco rilate ilian aŭtentecon. Ĉar ili estas ofte dementitaj. Oni spertas la triumfon de la ĵurnalismo de spekulado kaj de sensacio surkoste de la ĵurnalismo de informado. La enscenigo (la pakaĵo) rangas antaŭ la kontrolo de la faktoj.

Anstataŭ fariĝi la lasta remparo kontraŭ tiu devojiĝo pro la rapideco kaj la tujeco, multaj presataj tagĵurnaloj ne plenumis sian mision kaj kelkfoje kontribuis, nome de pigra aŭ krimraporta* koncepto de esplor-ĵurnalismo, al diskreditigo de tio kion oni iam nomis la “kvaran potencon”. Nia fondinto, Hubert Beuve-Méry, ĉiam memorigis: “La faktoj estas sanktaj, la opinio estas libera.” Sed la sinteno kiu disvastiĝas en la komunikiloj ŝajnas inversigi tiun formulon. Pli kaj pli da ĵurnalistoj konsideras ke sanktas iliaj opinioj — malofte subtenataj de faktoj-, dum ili ne hezitas manipuli la faktojn por devigi ilin pravigi iliajn opiniojn.

* Oni konfuzas tro ofte informantojn kaj denuncistojn (stukaĉojn), verajn enketojn kaj akcepton de anonimaj kalumniantoj.

En tia kunteksto, en kiu krome regresas la entuziasmo de aktivistoj dum etendiĝas pesimisma vizio de la estonto, la redaktejo de Le Monde diplomatique engaĝiĝas por plibonigi la eldonan enhavon kaj konsideras ke nenio pli gravas ol ne perfidi la konfidon de siaj legantoj. Ni kalkulas kun ilia mobiliziĝo kaj ilia solidareco por defendi la sendependecon de nia gazeto kaj la liberecon kiun ĝi garantias al ni. Kaj la plej bona maniero subteni nin estas tiu senprokraste aboni nian gazeton kaj abonigi siajn amikojn.

Ni deziras esti la gazeto de la moviĝanta socio, de tiuj kiuj volas ke la mondo ŝanĝiĝu. Kaj ni klopodas por resti fidelaj al fundamentaj principoj kiuj karakterizas nian manieron informi: bremsante la akceliĝon de la amaskomunikiloj; favorante ĵurnalismon kiu portas lumon en la malluman parton de la aktualaĵoj; interesiĝante pri situacioj kiuj ne troviĝas en la lumĵetiloj de la aktualeco, sed kiuj helpas pli bone klarigi la internacian kuntekston; proponante ankoraŭ pli kompletajn dosierojn, pli profundigitajn kaj pli dokumentitajn pri la grandaj nuntempaj demandoj; ĝisfundiĝante kun metodo, rigoro kaj seriozeco; prezentante tute novajn kaj ofte kaŝitajn informojn kaj analizojn; kaj provante iri kontraŭ la fluo de la dominantaj amaskomunikiloj. Ni restas konvinkitaj ke de la kvalito de la informado dependas tiu de la civitana debato. Ĉar la eco de tiu determinas, lastinstance, la riĉecon de la demokratio.

Ignacio RAMONET.

Karaj legantoj,

se tiu artikolo — certe alarmiga pri la situacio de la honeste raportanta kaj analizanta gazetaro ĝenerale kaj eĉ de nia Monde diplomatique — instigas vin interveni en tiu tendenco, mi proponas al vi legi la alvokon al subteno lanĉitan de Ignacio Ramonet, Philippe Rivière kaj mi. Dankon pro via atento.

Vilhelmo LUTERMANO.