Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Danĝera usona krucmilito kontraŭ Irano

Post Bagdado — ĉu Tehrano?

La katastrofa bilanco de la usona okupacio de Irako ŝajnas ne tuŝi, almenaŭ por la momento, la rezolutecon de la registaro Bush daŭrigi sian “grandan planon”: la remodladon de la Proksim-Oriento.* En tiu kadro, la nuna instrukcio konsistas en signi Iranon kiel “la nova minaco”. La akuzoj kontraŭ Tehrano similas konfuzige al tiuj formlitaj antaŭ du jaroj kontraŭ la reĝimo de s-ro Sadam Husein: fabrikado de amasdetruaj armiloj, subteno al terorismo, ligoj kun Al-Kaida...

* Vd Gilbert Achcar: “Les masques de la politique américaine [La maskoj de la usona politiko]”, Manière de voir, n°78, decembro 2004-januaro 2005.

Malsame al la iama iraka reĝimo, Irano efektive disvolvis atomprogramon, kaj tiu, same kiel ties eventuala militcela uzo, estas elvokitaj kiel pruvoj de militintencoj de Tehrano. La konsilisto de s-ro Bush pri nacia sekureco kaj nova ŝtatsekretario de Usono, s-rino Condoleezza Rice, avertis antaŭ longe ke Vaŝingtono faros ĉion por trudi Iranon forlasi sian atomprogramon. Israelaj respondeculoj ankaŭ avertis kontraŭ tiu programo, kvalifikita de s-ro Meïr Dagan, la ĉefo de la Mosad*, kiel “la plej granda minaco por la ekzisto de Israelo ekde ĝia starigo”. La israela ĉefstabo cetere insistis, komence de 2003, antaŭ la invado al Irako, por ke Irano fariĝu prioritata celo. Jam en junio 2002, la brita revuo Jane’s, specialiĝinta pri miltaj aferoj, anoncis ke Israelo estis ellaborinta planon de “preventa” atako kontraŭ la infrastrukturoj de priatomaj esplorado kaj disvolvo en Irano, kies plenumado dependis de verda lumo el Vaŝingtono, kiu ĝis nun ne estis donita. Hodiaŭ, la kunteksto ŝanĝiĝis. Se la limigo de la tehranaj atom-ambicioj ŝajnas esti la tuja celo de Vaŝingtono, la pli longtempa precipa celo de regiona strategio de Usono restas la sama kiel en 1979: renversi la Islaman Respublikon Irano.

* La sekreta servo de Israelo. -vl

La malamikeco al Tehrano, pli aŭ malpli akrigita laŭ la periodoj, estas unu el la konstantoj de la ekstera politiko de Vaŝingtono de kvarona jarcento, malgraŭ la sentebla modifiĝo de la irana sinteno. Efektive, ekde komenco de la jardeko 1990, Irano akcelis la normaligon de siaj rilatoj kun la regiona ĉirkaŭaĵo — nome kun Saŭd-Arabio — kaj fortigis siajn politikajn ligojn, ekonomiajn kaj komercajn, kun la Eŭropa Unio, Rusio, Ĉinio kaj Barato. Multaj specialistoj povis konstati tiujn antaŭenirojn; unu el ili, ekzemple, skribas: “Irano, alia obseda celo, estas strategie grava lando, sed klare engaĝita en procedo de interna kaj ekstera kvietigo.”*

* Emmanuel Todd: “Après l’Empire [Post la imperio]”, Gallimard, Parizo, 2002, p.9

Eksterkutime, la Islama Respubliko Irano eĉ proksimiĝis, pri iuj demandoj de ekstera politiko, al pozicioj de Usono kaj ne hezitis transiri ruĝajn liniojn iam konsiderataj kiel netransireblaj. Tiel, en 2001, Tehrano subtenis Vaŝingtonon dum la usona milito kontraŭ Afganio. Aliflanke, Irano havis en 2003 sintenon kiun eblus nomi “kunlaborema” aktivigante certajn irakajn ŝijaismajn organizojn por apogi la usonan projekton de invado al Irako. Tiuj malfermiĝoj tamen ne esence modifis la kontraŭiranan malamikecon de Usono. La precipuloj de la novkonservatisma fluo kaj la sekretario pri defendo, s-ro Donald Rumsfeld, multigis la deklarojn, dum kaj post la invado al Irako, asertante ke la “demokratia kontaĝo” rapide atingos Iranon kaj tie provokos la falon de la reĝimo.

Por akceli la realigon de tiu scenaro, Usono agas nun por kompletigi la encerkligon de Irano per dismeto de trupoj en najbaraj regnoj. Ili klopodas ankaŭ por limigi la invluon de la Islama Respubliko ekster ties landlimoj, provante izoli ĝin politike kaj diplomatie, kaj faras kontraŭ Tehrano strategion de rekta kaj nerekta malstabiligo.

Trans la ideologia pakumo kiun konstituas la nova “demokratia mesiismo”, du ĉefaj kialoj klarigas tiun furiozon de la registaro Bush. La unua devenas de la geostrategia pozicio de Irano kiu, danke al siaj homaj (70 milionoj da loĝantoj) kaj ekonomiaj eblecoj, al sia sendependeco kaj sia kunlaborado kun Rusio kaj Ĉinio en militaferoj, fortigas sian statutson de meza regiona potenco kaj aperas kiel lasta remparo kontraŭ daŭra estriĝo de Usono super la tuta Proksim-Oriento. Se Irano fariĝus atompotenco, ĝi fariĝus amindumata partnero de estontaj “samrangaj konkurentoj” de Usono, laŭ la oficiala esprimo en la raportoj de la Pentagono, ĉu Eŭropo, Ĉinio, Barato aŭ Rusio.

Cetere, Tehran estas la lasta regiona aliancano de ŝtataj aŭ neŝtataj agantoj daŭre en konflikto kun Israleo, kiel Libano, Sirio, la Hezbolaĥ kaj certaj palestinaj batalantaj organizoj. Sen la irana apogo, tiuj agantoj, senigitaj de ĉia alia regiona aŭ internacia subteno, estus malfortigitaj fronte al la milita supereco de Israelo.

La nuna kunteksto de kreskantaj danĝeroj, same kiel la volo “netuŝebligi” sian teritorion kontraŭ eventualaj usonaj aŭ israelaj atakoj, instigas Iranon havigi al si atomarmilojn. Tiuj, laŭ certaj analizistoj, havus nur pure malinstigan funkcion: “Tiaj armiloj, skribas ekzemple la usona eseisto Michael Mann, ne estas ofensivaj. Kiu ajn volus lanĉi siajn granatojn sur Usono, provokus sian propran neniigon. Do estas absolute neeble ke tiuj armiloj reprezentas minacon por Usono. Oni ankaŭ ne povas, por pravigi iliajn lanĉadon kontraŭ najbara ŝtato, uzi motivojn kiuj ordinare estigas militojn, ĉar la radioaktivaj refalaĵoj tuŝus same ambaŭ partiojn. Tamen, ĉiu lando timanta Usonon, aŭ multe pli fortan najbaron, arde deziras akiri atomarmilojn en la nomo de prava defendo.”*

* Michael Mann: “L’Empire incohérent [La malkohera imperio]”, Calmann Lévy, Parizo, 2004, p.51.

Konturiĝis strategia konverĝeco inter Usono kaj la Eŭropa Unio kontraŭ la eniro de Tehrano en la atomklubon, kiu ne povas ne memorigi tiun kiu konstituiĝis kontraŭ Irako post ties invado al Kuvejto en 1990. En ambaŭ kazoj temas pri eviti la supreniron de islama potenc-poluso implikita en la konflikto kun Israelo kaj kapabla parte reekvilibrigi regionan fortrilaton tre favoran al tiu. Malgraŭ tiu konverĝeco ekzistas klaraj malkonverĝecoj inter Eŭropo kaj Usono pri la atingendaj celoj. La eŭropanoj kontentiĝus pri forlaso de la militecaj atom-ambicioj kaj estus pretaj, kompense, pli normaligi siajn rilatojn kun Tehrano, dum Usono konsideras ke tia retroiro devus fortigi la rezolutecon de la “internacia komunumo” por akceli la falon de la irana reĝimo.

Du opcioj konturiĝas fronte al la atomaj ambicioj de Irano: aŭ uzo de la forto por detrui la atom-instalaĵojn, aŭ intensigo de la diplomatiaj premoj por rezignigi Iranon pri ili. Koncerne la unuan opcion, Tel-Avivo kaj Vaŝingtono ne hezitus detrui la iranajn atom-instalaĵojn (kiel la israela aerarmeo bombis la irakan atomreaktoron Osirak en 1980), se tia iniciato ne kunportus seriozajn riskojn. Du obstakloj, teknika kaj politik-milita, igas la uzon de la forto malmulte probabla.

La teknika obstaklo estas la fakto ke la irananoj disigis siajn instalaĵojn, kio malpliigas la sukcesoŝancojn de tia ago celanta detrui ilin komplete. Sur politik-milita nivelo, Irano sendube ne hezitus vigle rebati israelan aŭ usonan agreson. Ĉu ekde sia teritorio, per siaj longdistancaj raketoj kiuj celos la israelan teritorion. Ĉu instigante sian libanan aliancanon Hezbolaĥ fari same ekde Sud-Libano, kio malfermus la vojon al regionaligo de la konflikto implikante minimume Libanon kaj Sirion. Aldone, Tehrano rebatos pere de siaj multnombraj ŝijaismaj aliancanoj en Irako kaj Afganio kontraŭ la usonaj trupoj en tiuj du landoj.

Tiuj konsideroj trudas privilegii la vojon de politik-diplomatiaj kaj ekonomiaj premoj. Tamen, fini la izoladon de Tehrano senigante ĝin je siaj regionaj aliancanoj estas nepra kondiĉo por igi ĝin pli vundebla de premoj aŭ por eventuale uzi la militan opcion. Usono disvolvis, por tion fari, trifrontan strategion. Unue la liban-siria fronto kie, kune kun Francio, ĝi multigas la premojn sur Damasko. Tiuj alprenis novan turnopunkton kun la decido de la rezolucio 1559 de la Konsilio pri sekureco de la UN kiu postulas la retiron de la siria armeo el Libano, la senarmigon de la libana kaj palestina Hezbolaĥ kaj la dismeton de la libana armeo laŭlonge de la landlimo kun Israelo.

Tiu rezolucio estas kvazaŭ kodita mesaĝo admonanta Sirion nuligi sian aliancon kun Irano kaj distanciĝi de la Hezbolaĥ, aliancano de Tehrano, alikaze Damasko estus devigata forlasi Libanon. La rezolucio 1559 havas unue regionan funkcion, kio ebligas pli bone kompreni la neatendita sinteno de Francio en tiu afero. La vigleco de la francaj-siriaj malkonsentoj pri la libana demando, la specialaj rilatoj inter la franca prezidanto Jacques Chirac kaj la libana eksa ĉefministro Rafic Hariri (nun malamika al Sirio), aŭ la komercaj malkonsentoj inter Damasko kaj Parizo ne povas sole pravigi la nunan pozicion de Parizo, sen ajna kohero kun la franca politiko en Proksim-Oriento. Nur la sameco de vidpunkto kun Vaŝingtono pri la neceso malmunti la siri-iranan aliancon ebligas doni sencon al tio kion oni ja devas nomi plenŝanĝo.

La alia fronto sur kiu Usono agas por limigi la iranan influon estas Irako. La milito farata ekde aprilo 2004 de la angl-usonaj fortoj kontraŭ la partizanoj de la imamo Moktada Al-Sadr ne okazas nur pro ties rifuzo akcepti la okupacion. Ĝi estis motivita ankaŭ de la volo de Usono neŭtraligi fluon kun fortaj rilatoj kun Tehrano. La usona sinteno rilate la aliajn irakajn ŝijaismajn grupojn, la Supera Asembleo de la Islama Revolucio kaj la partio Dâawa, ambaŭ partoprenantaj en la provizora registaro de s-ro Ijad Alaŭi, kombinas politikon de alelekto de certaj sektoroj en la registaron kaj premon kontraŭ la elementoj konsiderataj necedemaj por-iranuloj. Cetere, la statuso de politika rifuĝinto en Irako, donita al la 4.000 iranaj membroj de la muĝahidenoj de la popolo — klasitaj de Usono kiel “terorista” organizo — kaj ties “malkaŝoj” pri la “sekretaj” atomprogramoj de Tehrano atestas pri proksimiĝo inter Vaŝingtono kaj tiu organizo kaj pri ĝia verŝajna uzo kontraŭ la islama revolucio (kiel estis, antaŭ la invado al Irako, la Iraka Nacia Kongreso de s-ro Aĥmet Chalabi).

Fine, en Afganio, kaj sub preteksto restarigi la ŝtatan aŭtoritaton fronte al la militsenjoroj, Usono instigis sian aliancanon Hamid Karzaï forteni la historian ĉefon de la muĝahidenoj de la regiono de Herat, s-ron Ismaïl Khan, homon tre proksiman de Irano. Sed Tehrano disponas pri vasta reto da aliancanoj inter la afganaj politikaj organizoj kiuj konsistigis la Nord-Aliancon, kaj estos tre malfacile por Usono redukti lian influon.

Eĉ se la rekta konfrontado inter Tehrano kaj Vaŝingtono estis ĝis nun evitita, la projekto de remodlado de la Proksim-Oriento kiun la registaro Bush volas realigi frapiĝas kontraŭ la interesoj de la centraj ŝtatoj de tiu regiono, kaj fine atingos Iranon. Se Usono obstinas serĉi konfrontadon kun Tehrano, ĝi lanĉas regionan konflikton kiu povus bruligi la tutan Proksim-Orienton.

Walid CHARARA.