Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
En Germanio, la ĉantaĝo per delokado ebligis al Volkswagen malhelpi altigon de salajroj kaj pagi nur parton de kromaj laborhoroj. La direktoro pri homaj resursoj de tiu industria grupo, s-ro Peter Hartz, jam antaŭe elkovis planon redukti la kompensojn por senlaboruloj, deciditan de la registaro de s-ro Gerhard Schröder por la 1-a de januaro 2005. Programo simila al tiu de la franca ĉefministro s-ro Jean-Pierre Raffarin kun la disponigo pri la 35-hora laborsemajno kaj pri certaj limoj al maldungo. Ne pro ia granda ĉefo, sed pro premo de la multnaciaj entreprenoj kaj de internaciaj institucioj. Ili scias ke ili povas kalkuli kun la beno de fakuloj kiaj s-ro Michel Camdessus, kies ripetaj fiaskoj ne difektis lian kapablon valorigi disponojn de socia malprogreso.
KIU DIRIS: “Mi observas kun kontento ke la rusoj plenumis la makroekonomiajn kriteriojn rilate deflacion kaj buĝeton”? S-ro Michel Camdessus, tiam direktoro de la Internacia Mon-Fonduso (IMF). Tio estis en januaro 2000.* En la sama momento, la oficialaj statistikoj konfirmis trionan falon de la malneta interna produkto en Rusio inter 1989 kaj 2000, kaj senprecedencan regreson de la vivekspekto (je 3,7 jaroj)*, sen paroli pri naskiĝo de mafio...
Kiu diris: “Argentino havas historion por rakonti al la mondo: historion pri la graveco de fiska disciplino, de strukturŝanĝoj, kaj rigore plenumata monpolitiko”? S-ro Michel Camdessus. Tio estis la 1-an de oktobro 1998, en la sidejo de la IMF. Oni konas la sekvojn: industria kaj banka kolapso, eksplodo de la mizero.* Tiom da deklaroj — larĝe ignorataj kiam s-ro Camdessus prezentis sian raporton pri Francio*, en oktobro 2004. S-ro Nicolas Sarkozy, tiam franca ekonomi- kaj financ-ministro kaj adresito de tiu verko, tuj deklaris ke li faros el ĝi sia “litlegaĵo” (vd la artikolon — aperigotan — de Serge Halimi:). La registaro ĉerpas el ĝi sian inspiron. La franca organizo de la mastroj MEDEF* uzas ĝin kvazaŭ biblion. La komunikiloj laŭdegis ĝin: neniu televidĵurnalo, politika debato, literatur-elsendo (jes ja!) evitis la ĉeeston de s-ro Camdessus.
Tamen, tiu ekspensulo de la IMF, nova konsilisto de la papo Johano Paŭlo II, havas la apartecon esti ekspertizisto kiu ĉiam trompiĝas. Tie, kie pasis s-ro Camdessus, la naskiĝantaj ekonomioj mortis. Li devis eĉ demisii de la internacia institucio, la 14-an de februaro 2000, jaron antaŭ la fino de sia mandato, pro kontestoj al lia ultraliberala politiko.
Dum dek-tri jaroj de sia regado super la IMF, li povis apliki sian programon. Rezulto: deko da gravaj financkrizoj. Ĉiufoje la truditaj solvoj gravigis la krizojn, se ili ne simple kaŭzis ilin. Tio okazis en Meksiko (1994), Tajlando (1997), poste en ĉiuj landoj de sudorienta Azio (1997-1998), en Rusio (1998), Brazilo (1999). La fakulo forlasis sian postenon antaŭ ol konstati la detruajn sekvojn de sia politiko en Turkio (2001) kaj precipe en Argentino (2001-2002). “Mi havis la iluzion ke mi povis esti arkitekto”, klarigis li, la 19-an de junio 2000, antaŭ la asembleo de la Franca Kompanio pri Asekuro pri la Ekstera Komerco (COFACE)*, en Parizo. “Mi fariĝis nur fajrobrigadisto”. Fajrobrigadisto fajromania.
Sole la indonezia krizo resumas la metodon Camdessus. Partoprenante la “azian miraklon”, Indonezio suferis, somere 1997, la ondon de spekulado kiu frapis Tajlandon, antaŭ ol disvastiĝi al Malajzio, Hongkongo, sen ŝpari Japanion. La miliardoj da dolaroj plasitaj en nemoveblaĵoj kaj en borso — kion la fakuloj de la IMF konsideris pruvon por sukcesa liberigo de la indoneziaj financmerkatoj — fuĝas el la lando, la rupio perdas 80% da sia valoro, la nemoveblaĵo kolapsas, la ŝtato enŝuldiĝas provante limigi tiun fluon. Vane.
Jen la registaro turnas sin al la IMF kaj la Monda Banko kiuj pruntedonas proksimume 25 miliardojn da dolaroj, sub rezervo de aplikado de ŝajne teknika “programo de struktura alĝustigo”: “plibonigi la efikecon de la merkatoj”*, “striktigi la mon- kaj buĝet-politikon”... En la reala vivo, tio esprimiĝas per ĉesigo de la helpoj por la bazaj bezonoj kaj per prezaltiĝo: 200% por elektro, 50% por lakto, 36% por rizo, inter aŭgusto 1997 kaj januaro 1998.* La interezokvotoj forflugas (40% ĉe inflacio de 12%), kaŭzante eksplodon de la ŝuldoj, bankrotoj sekvas unu la alian, bankoj fermiĝas, dungoj kaj salajroj kolapsas. Por subpremi la malsat-ribelojn, la registaro pafigas en la amason: kvin mortintoj. La ĥaoso totalas, la etnaj dividoj renaskiĝas. Indonezio daŭre ne resaniĝis de tio.
“Kio estas grava, skribas Joseph Stiglitz, nobelpremiito pri ekonomio, tio estas ne nur ke oni postulis disponojn kiuj sekvigis la krizon: tio estas ke oni postulis ilin kiam ekzistis praktike neniu pruvo ke ili stimulas la kreskon, kaj multnombraj pruvoj ke ili elmetas la landojn al enormaj riskoj.”*
Kontraste al tio, dum la sama periodo (1997-1998), Malajzio, siavice ankaŭ suferanta la spekulad-movadojn, rifuzas la alĝustigoprogramon elkovitan de s-ro Camdessus kaj lia bando de spertuloj. La registaro trudas normojn al la bankoj, konservas la kontrolon de la ŝanĝoj, kio ebligas al ĝi konservi la interezokvotojn relative malaltaj (6,4% fine de 1998). La ĉefo de la IMF mallaŭdas tiun landon kiu havas “la iluzion ke oni povas sin ŝirmi kontraŭ internacia krizo danke al kontrolo de la ŝanĝoj.”* Sed Malajzio eliras la turmenton malpli frapite ol ĝiaj najbaroj kaj restartas pli rapide.
LA ŜOKO ESTAS TIA ke eĉ la prezidanto de la Monda Banko, s-ro James D. Wolfensohn, devas doni klarigojn. Antaŭ la konsilantaro de guberniestroj, en Vaŝingtono, la 6-an de oktobro 1998, li koncedas: “Kiam ni striktigas la buĝet-ekvilibrojn, ni devas scii ke la programoj, kiuj ebligas al infanoj iri al lernejo, eble malaperos, ke sanprogramoj por la plej malriĉaj eble malaperos.” Kaj aldonas: “Ni devas fari debaton en kiu la monsumoj ne havas pli da pezo ol la homaj estaĵoj.” Domaĝe ke tri jarojn poste la Monda Banko forgesis tiujn bonajn intencojn por trudi al Argentino striktigan programon kiu kaŭzis implodon de la lando... sed kiu kontribuis al repagado al la kreditoroj.* Malbono necesa, por kiu la fakuloj cetere trovis nomon: la “morala risko” — bankoj, multnaciaj entreprenoj kaj koruptaj regantoj eliras kun gajno el ĉiu krizo danke al ŝtata mono kaj al la pruntoj de la IMF.
S-ro Camdessus ŝajnas apenaŭ ĝenata de etikaj problemoj. Refutante kritikojn, kiuj ekde 1998 leviĝas, li asertas ke la krizo venas “de la politikaj ĉefoj kiuj ne emas akcepti la diskretajn konsilojn [de la IMF] por reformi sian financsistemon kaj korekti la mankojn de la publika regado.”* Mallonge, la medikamento estas bona, malbonas la regantoj (kaj la popoloj). Eĉ ne vorto da bedaŭro por la indoneziaj viktimoj de sia politiko: “Mi ne antaŭvidis ke la armeo pafos sur la amaso”.* Sed s-ro Camdessus ne forgesas precizigi: “La financa liberaligo estas fifama, sed ĝi restas la ĝusta fina celo.” De tiam, la IMF havas programon de luktado kontraŭ la malriĉeco. Tamen, la “fina celo” restas. “Ju pli rapide ekonomio estas malferma, des pli bone”, asertas ankoraŭ nun s-rino Anne O. Krueger, unua vica ĝeneral-direktoro. “Pro ekonomiaj kialoj (...) Kaj ĉar ju pli ekonomio esta malferma, des pli malfacilas retroiri kaj renversi la reformojn.”* La popoloj havas la rajton voĉdoni, ne ŝanĝi la politikon.
La Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvo (KUNKD)* konkludas el ĉiuj ĉi spertoj ke se la liberaligo de la merkatoj “kaŭzis la ĥaoson en Ekstrem-Oriento kaj en Rusio, neŭtraligis la progresojn atingitajn en Latinameriko”, Barato kaj Ĉinio, kiuj “rezistis al la tento liberaligi antaŭtempe la komercon kaj rapide integriĝi en la finacsistemon (...), konstituas rimarkindajn esceptojn”. En la IMF, tia diagnozo estus konsiderata (ideologia) militdeklaro.
Apenaŭ eliĝinta el la internacia financo, s-ro Camdessus ekagis en la malklaraj akvoj de mondaj organizaĵoj kiuj estas oficialaj kaj duonoficialaj konsilantoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĉekape de “monda panelo”*, li estas taskita imagi la financadon de necesaj infrastrukturoj por redukti duone la nombron da homoj kiuj ne havas aliron al akvo (1,4 miliardoj da homoj) ĝis 2015. En la centro mem de la sistemo proponita de s-ro Camdessus troviĝas, sen surprizo, la enkonduko de la privata sektoro en la sistemon kiu, planedskale, dependas je 90-95% de la publika sektoro. Larĝigi la breĉon kaj akapari 10% ĝis 15% de la merkato (inter 500 milionoj kaj 600 milionoj da konsumantoj) ne malplaĉus al la kvin mond-gigantoj — inter ili tri francaj, Veolia-Environnement (eksa Vivendi), Suez kaj Bouygues, pere de Saur. Sed, ĉar “la investoj estos grandaj kaj amortizeblaj nur post longa periodo”, s-ro Camdessus proponas “publikan-privatan partnerecon”. La formulo ŝajnas deloga, sed ĉiufoje kiam tiu kundivido estis provata, nur la privata sektoro profitis de ĝi.
En Francio, tiu formulo, baptita “koncesio de publika servo” havis ian sukceson ĉe la urbestraroj dum la 1990-a jardeko. Por tiuj, ofte en ŝuldoj, la alveno de privata financado ŝajnis esti solvo. La bilanco farita de la ŝtata kalkulejo aŭ de la parlamento estas neta: monsumoj deturnitaj favore al elektitoj aŭ al politikaj partioj, neglektitaj infrastrukturoj, netravideblaj fakturoj, altiĝantaj prezoj... “Kiam la publika servo pri akvo estas konfidita al privata entrepreno, la fakturo estas de 30% ĝis 40% pli alta”, notas Marc Laimé kiu faris longan enketon.* Jen pro kio iuj elektitoj volas remeti en la publikan spacon la servon pri akvo kaj/aŭ pri akvopurigado de sia urbo.
Ekster Francio, la fiasko estas same evidenta kaj la sekvoj eĉ pli gravaj. En Ganao, la Monda Banko faris kondiĉon por malbloki prunton de 110 milionoj da dolaroj: altigi la prezojn por kovri la operaciajn kostojn. En kelkaj monatoj, la tarifoj duobliĝis. En Manilo (Filipinoj), Suez kaj la usona Bechtel dividis la merkaton inter si, ĉiu estante ligita kun loka entrepreno. Inter 1997 kaj 2002, la tarifoj sesobliĝis. Nuntempe, akvofakturo forvoras proksimume 10% de la enspezoj de meztavola familio. La aliaj — la granda plimulto — elturniĝas kiel povas, inkluzive per eksterleĝa aĉetado de poluita akvo. Ne estas mirige ke reaperas certaj infektaj malsanoj.
Tamen, se oni volas ĉion tuj, oni retroviĝas sen io ajn: malgraŭ la publikaj kapitaloj (oni parolas pri 120 milionoj da dolaroj), Suez fine retiriĝis de Manilo, juĝante la aferon nesufiĉe rentiga. Kiel la duopo Bechtel-Edison forlasis Cochabamba (Bolivio), kaj Veolia, La Paz...
Tiuj ripetaj fiaskoj neniel ŝancelas la konvinkojn de s-ro Camdessus. La eksĉefo de la IMF nur agas por nova disdivido de la akvo. Efektive, asertas li en sia raporto, “oni ne povas esperi ke la internaciaj entreprenoj ludu signifikan rolon en la kampara sektoro aŭ en tre izolitaj komunumoj, [sed en la zonoj] de rapidega urbiĝo, ilia rolo povas esti decida.” Moralaĵo: al la publika sektoro la malriĉuloj, al la privata la solveblaj merkatoj... Kaj ili fajfas pri la egalrajta distribuo, kiu estas ĉe la bazo mem de egalrajteco kaj de ĉies aliro al akvo.
Tiu merkat-fanatikulo postulas krome betonecajn garantiojn por la kapitaloj, por ke Suez, Veolia, Bechtel kaj aliaj ne bezonu plu bedaŭri la batojn de la lastaj jaroj. “Fronte al la risko ligita kun la ŝanĝokvotoj”, li proponas starigi kolektivan garantion respondecatan precipe de la internaciaj monprovizantoj. “Fronte al la risko de politika premo”, li postulas la kreadon de internacia “nova regula kadro” kiu malhelpos ĉian malfirmigon de faritaj kontraktoj. Fine, la raporto insistas pri la necesa “indicigo de la akvotarifoj por protekti (...) kontraŭ la risko ligita kun la primedia leĝdonado”. Regulado, protektado, indicado: jen la kredo de s-ro Camdessus. Kion li dirus se oni aplikus tion al la salajroj kaj al la dungoj?
Lia slogano klaras: sekureco por la kapitaloj kaj malsekureco por la homaj estaĵoj. Oni retrovas ĝin en lia raporto pri la franca situacio. For la (relativa) sekureco donita de la laborkontrakto de nedeterminita daŭro, ĉar ĝi malhelpas la entreprenojn “separi sin de salajrulo kiu ne plu konvenas al ili” (oni spertis la maldungojn pro borsa konveneco, jen la maldungoj pro konveneco sen pli). For la aliro al justico en kazo de misuza maldungo aŭ foresto de socialplano, kiu trudas neelteneblan “juran malcertecon” por la mastraro. La altigo de la minimuma salajro en Francio (je 0,42 eŭroj hore ekde la 1-a de julio 2004!) kostas tro por esti konservota. La plej maltrankviliga afero estas ke tiuj rekomendoj alprenas forton de leĝo.
Tiu batalo por la profito ornamas sin per homamaj vestaĉoj. Ĝuste en la nomo de la “rehabilitita laboro” oni intensigas la laboron de iuj kaj lasas la aliajn senlaboraj. La “valoro kapitalo” estas siavice kaŝita. Tamen, s-ro Patrick Artus, ĉefo de la Caisse des dépôts et consignations [Kaso pri deponaĵoj kaj kaŭcioj] — kaj membro de la komisiono Camdessus — maltrankviliĝis, en interna esploraĵo en septembro 2004, pri “la malaltiĝo de la parto de salajro favore al la kapital-enspezoj (...) kio starigas demandon pri la justeco inter salajruloj kaj akciuloj kaj demandon pri efikeco, [ĉar] la malaltiĝo de salajroj sekvigas ankaŭ malaltiĝon de konsumado.”.* Nenia spuro de tiuj trafaj rimarkoj en la raporto. Ĉar ekzistas veroj kiuj ne taŭgas por diri.
Martine BULARD.