Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

RETRONOMBRADO

La tero estas finia* sistemo. Ŝajnas evidentaĵo. Ĝi tamen estas neperceptata en la ĉiutago, tiom malsamas la homaj skaloj disde la teraj skaloj. Tiom granda estas la diferenco, ke ni ĉiam senĝene ĉerpis en riĉofontoj imagitaj, se ne senfinaj, almenaŭ vastegaj. Se la parto elprenita de homo el la tera ekosistemo restis longe neglektinda kompare kun la disponeblaj resursoj, ni devas agnoski ke, post pli ol kvindek jaroj da eksponenciala kreskado, la homa aktivado nun povas esti komparata kun la naturfortoj. Unu maniero mezuri tiun aktivadon estas konsideri la energion konsumatan de ĝi. El fizikista vidpunkto, energio estas la grandeco, kiu esprimas la kapablecon de sistemo modifi aliajn sistemojn kun kiuj ĝi interagas.

* finia: ne senlima -Noto de trad.

Eksponenciala kresko neeviteble trafas, multe pli rapide ol oni supozas, la finiecon de la energifontoj en ĝia ĉirkaŭaĵo. Ni prenu kiel ekzemplon bakteriojn kultivatajn en skatolo. Ili reproduktiĝas per sindivido, kaj ilia nombro duobliĝas post difinita tempo, ekz. dudek minutoj.

Ni imagu, ke la idaro de unu bakterio, tagmeze metita en la kultiv-medio, finsaturos la skatolon je noktomezo: ene de tiu tempo la nombro de la bakterioj estos multobligita per 68 miliardoj. Kiam la skatolo estis duonplena? je la 23-a 40. Se ni estus unu el tiuj bakterioj, je kiu momento ni ekkonscius, ke spacomanko estas risko? Je la 22-a horo, kiam la kolonio okupas nur 1,5 procenton de la skatola spaco, ni ne povas imagi la prepariĝantan katastrofon. Ni supozu, ke je la 23-a 20, aparte klarvida bakterio ekmaltrankviliĝas. Ĝi sukcesas lanĉi esplorprogramojn por trovi novajn spacojn. Je la 23-a 40, oni trovas tri pliajn skatolojn, kio kvarobligas la disponeblan spacon. Tiu resurso-kresko, ŝajne konsiderinde granda, donos tamen nur 40 minutan prokraston: la kolonio sufokiĝos je noktomezo kaj kvardek.

Kun la aktualaj kreskonombroj, la tempo de duobliĝo de la tutmonda energikonsumado proksimas 50 jarojn. La anoncata krizo, kies unuajn simptomojn oni jam perceptas, estas manifestiĝo de eksponenciala kresko en finhava ĉirkaŭaĵo. Ĉu oni povas taksi la temposkalojn pri kiuj ni disponas? Kalkuli la duobliĝ-tempon de la energi-konsumado estas unua provo; alia maniero estas kalkuli la proporcion inter la taksataj rezervoj de energifonto kaj la aktuala jara konsumado. La rezulta valoro estas limo supera al la vera tempo necesa por elĉerpiĝo de la resurso, ĉar la rezulto implice hipotezas — nevalide — stabilan konsumadon. Laŭ tio ĉu oni konsideras la pruvitajn rezervojn aŭ la maksimumajn rezervojn, la elĉerpiĝotempo de nafto, natura gaso kaj uranio varias inter 40 kaj 120 jaroj; pli favora estas la situacio de karbo: inter 220 kaj 850 jaroj*. Koncerne la fosiliajn energifontojn, noktomezo alproksimiĝas...

* Fonto: http://www.industrie.gouv.fr

Kiuj estas eblecoj plilongigi la tempon de la retronombrado? La unua, evidenta, estas ŝanĝi nian disvolvadtipon al pli malrapida, kun nula (aŭ negativa) kresko. Tiu ŝanĝo estas nepre necesa, eĉ se ĝia mondskala realigo aperas tre malfacila, tiom forta estas la energipostulo. Ĉiu paŝo tiudirekten tamen alportas iom da prokrasto al la neevitebla malapero de la fosiliaj energioj. Cetere, kaptado de suna, venta, tervarma, akvofala energioj, tajda, maronda aŭ marvarma energioj, ebligus ankaŭ prokrasti la elĉerpiĝon de la fosiliaj bruligaĵoj. Tamen, se oni esceptas la sunan energion, la disponebla energipotenco en la renovigeblaj energifontoj superas nur kelkoble la nuntempe konsumatan energion. Se la tutmonda kresko de konsumado daŭras samritme, baldaŭ venos tempo, kiam la elprenataj kvantoj superos la renovigan kapablon. Do la disponebla potenco en tiuj energifontoj trudas limon al la kresko de homa energikonsumado, sed havas avantaĝon kompare kun la bakteriaj skatoloj kaj la fosiliaj energioj: la disponebla stoko renoviĝos.

Male, la tero ricevas de la suno potencon dek-tri-miloble pli grandan ol tiu , kiun konsumas la homaro. La suno brilas ĉar ĝi varmas — ĝia surfaca temperaturo estas ĉirkaŭ 6000 °C — kaj ene de apenaŭ pli ol unu milionono da sekundo, ĝi radiadas tiom da energio, kiom la homaro produktas en unu jaro*.

* La suno elradias potencon de 3,9 x 10E26 vatojn, el kiuj nia tero kaptas nur duonon de miliardono, t.e. 1,7 x 10E17 vatoj. Oni komparu tiun nombron kun la hom-produktata energio, ĉirkaŭ 1,3 x 10E13 vatoj, t.e. milono de tiu ricevita de la suno.

Tiel, je homa skalo, tiu astro ŝajne estas neelĉerpebla fonto: ĝi fajras de 4,5 miliardoj da jaroj, kaj plufajros dum proksimume sama tempo. Ĝi intense brilas de tiom longa tempo, ĉar ĝi ja ĉerpas sian energion en la atom-nukleoj: en ĝiaj plej varmaj partoj, en la centro, termonukleaj fuzioreakcioj eligas energion, transformante kvar hidrogeno-nukleojn en unu heliumnukleon. Kapti nur etan parton de tiu energio radikale ŝanĝus la nun validajn temposkalojn. Kiel fari? Krom la tradiciaj metodoj (sunkaptiloj varmigaj kaj sunelektraj), du ambiciaj projektoj provas signalizi la sekvendan vojon. La unua, konstruo de giganta sun-turo, estas eksperimentota; la dua, surorbitigo de suncentralo, estas ankoraŭ studata.

La plej alta strukturo iam ajn konstruita de homo eble staros en la aŭstralia outback* antaŭ 2008. La aŭstralia kompanio Enviromission planas tie starigi sunturon pli ol unu kilometron altan, kiu kapablos produkti 200 megavatojn*. Ĝia surfaco-sekco estos proksimume tiu de piedpilk-ludejo, kaj situos en la centro de vitra domo kies radiuso longos pli ol 7 kilometrojn. Ĝia funkciado simplas: la sunlumo varmigas la aeron sub la vitra tegmento, klinita tiel, ke la varma aero leviĝos al la turo. Aero estas tie kanaligita por funkciigi turbinarojn, kies rotacio produktos elektron la tutan tagnokton. Kvankam la sunenergio estas esence intermita, la varmo akumulita en la grundo sub la vitra tegmento fariĝas helpfonto dum la nokto. Tiu turo estas giganta versio de la prototipo de “sun-kameno” elpensita kaj konstruita de la germana inĝeniero Schlaich Bergerman en 1982, apud Manzanares en Hispanio.

* Outback estas nomo donita al 80% de la aŭstralia teritorio, la esence senakva parto de la lando
* Fonto: http://www.wentworth.nsw.gov.au/sol...

La kvazaŭ tuta energio elradiita de nia astro perdiĝas en la kosmo, dum la tero kaptas nur duon-miliardonon da ĝi. Kial do ni ne kaptu ĝin en la kosmo? Tie ne estas nokto, tial oni povus kapti konstante la energion, kaj neĉeesto de atmosfera filtrilo okobligas la ricevotan potencon. En la jaroj 1995-2000, la NASA lanĉis esplor- kaj disvolv-programon Space Solar Power*, por efektivigi la antaŭstudojn cele konstruon de grandaj enorbitaj suncentraloj, kiuj kapablos produkti plurajn centojn da megavatoj, eble eĉ kelkajn gigavatojn. Grandaj paneloj kaptos la sunradiojn, kies energio estos poste transportata en formo de centimetraj ondoj. Tia eksperimento jam okazis en la Reunio-insulo, kie per mikroondoj oni alportis energion al enloĝantoj de malfacile alirebla valo*. Aliaj landoj interesiĝas pri la projekto. Japanio anoncis komence de 2001 sian intencon realigi enorbitan suncentralon antaŭ la jaro 2040. Tiu satelito estos ekipita per du gigantaj paneloj je 1 kilometro x 3 kilometroj, kaj ĝia pezo estos 20.000 tunoj.

* Fonto: http://spacesolarpower.nasa.gov. Vd ankaŭ Pierre Barthélémy: “Dans quarante ans, l’électricité pourrait venir de l’espace”, Le Monde, 31 majo 2001.
* Vd. Pierre Barthélémy: “Des micro-ondes pour alimenter une vallée encaissée de la Réunion”, Le Monde, 31 mai 2001.

Se la energi-konsumado de la homaro tiel plukreskos longdaŭre, nur la suno kapablos provizi tiun energion. Kun tamen teoria limdato: kiam la konsumkresko devigos kapti la tutan disradiatan sunenergion. Tiu dato povus esti ne tiom fora kiom ni imagas: kun 1%-kresko 3.200 jaroj sufiĉas por ĝin atingi. Ankaŭ la suno estas finia.

Roland LEHOUCQ.