Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Celo Irano

Ignacio Ramonet

EN LA BELAJ AVENUOJ de Tehrano, obstrukcite en apokalipsaj trafikŝtopadoj, oni sentas ĉe la pasantoj nenian angoron ligitan kun eventuala militminaco de Usono, kiu nun apudas, en Irako kaj Afganio, ĉe la pordoj de Irano. Nenia nervozeco en la flughavenoj, kie la sekurec-disponoj, kompare kun tiuj validaj en Eŭropo aŭ Usono, ŝajnas ridinde malrigoraj. Ankaŭ la lokaj komunikiloj ne insistas pri tio, ili dediĉas siajn ĉeftitolojn al aliaj temoj: la vojaĝo de la prezidanto Ĥatami en Afriko, la proceso de Charles Graner, la “torturisto” de Abu Graib, aŭ la irakaj elektoj.

Sed, malantaŭ tiu kalmo, montriĝas la maltrankvilo. La gazetaro haste reproduktis, jam tagon post la apero en The New Yorker, la kompletan enketon de Seymour Hersh, “The Coming Wars”* Tiu ĵurnalisto asertas tie, ke post Irako, la “kontraŭterorisma milito” estas daŭrigota per atako al Irano. Konsilata de la “civiluloj de la Pentagono” (s-roj Donald Rumsfeld, Paul Wolfowitz kaj Douglas J. Feith), s-ro George W. Bush estis, laŭ Hersh, permesinta sekretajn misiojn interne de Irano. Helpe de informoj de Israelo kaj Pakistano, taĉmentoj provas, laŭ li, ekde julio 2004, akiri informojn pri pli ol 36 celoj kun rilato al iranaj atom-, kemi- kaj balistik-programoj. Ili povus baldaŭ esti celataj de precizaj atakoj lanĉitaj de specialaj fortoj. La Pentagono ne dementis. Kaj la prezidanto Bush, al kiu la televidĉeno NBC demandis ĉu li ekskludas militan agon kontraŭ Irano, respondis, minace: “Mi esperas ke ni povos aranĝi tion diplomatie, sed mi ekskludas nenian opcion.”

* Iran News, Tehrano, 18a de januaro 2005.

Ĉu oficialuloj aŭ kontestantoj, la interparolantoj kiujn oni renkontas en Irano restas serenaj. “Jam de dudek-kvin jaroj, deklaras al ni la profesoro Maĥmud Kaŝani, modera opoziciulo, iama kandidato por prezidanto de la Respubliko, Usono metis Iranon en sian cellinion. De 1995, Vaŝingtono dekretis kontraŭ Irano embargon, poste akrigitan de la leĝo D’ Amato.* Poste, s-ro Bush klasis nin inter la landoj de la “akso de l’ malbono”, kaj la nova ŝtatsekretario, s-rino Condoleezza Rice, ĵus difinis Iranon kiel unu el la “antaŭpostenoj de la tiranio“ en la mondo. Ni kutimas ilian malamikecon. La atomafero estas nur nova preteksto.”

* Adoptita la 5-an de aŭgusto 1996, la leĝo D’ Amato disponas, ke kompanio, eĉ se neusona, kulpa esti investinta pli ol 40 milionojn da dolaroj en Irano, estas sankciigota.

La irana ministro pri defendo, s-ro Ali Ĉamkhani, montriĝis pli firma: “Ni povas aserti, deklaris li, responde al la vaŝingtonaj minacoj, ke ni posedas tian nivelon de forto, ke nenia lando havas intereson ataki nin. Neniu el niaj kontraŭuloj konas precize la potencon de nia milita kapacito, nek nian lertecon realigi novajn strategiojn. Ni rapide produktis ekipaĵojn kiuj donas al ni la plej grandan malinstig-potencon.”*

* Tehran Times, Tehrano, 18a de januaro 2005.

Irano ĉiam asertis ke ĝia atomprogramo estas civila kaj en la kadro de la traktato pri nedisvastigo de atomarmiloj (TND), kiun Tehrano subskribis.* Ĝi devontigis sin, en novembro 2004, suspendi sian uran-riĉigon, sekve de intertraktadoj kun Britio, Francio kaj Germanio, tri potenclandoj ĉi-foje unuanimaj en komuna diplomatia demarŝo destinita rezignigi Iranon definitive pri ĉia atomarmila ambicio, kaj eviti perŝtupan akriĝon similan al tiu kiu kondukis, en marto 2003, al la invado de Irako. (Vd Walid Charara: “Post Bagdado, ĉu Tehrano?”, Le Monde diplomatique en Esperanto, januaro 2005.)

* Du aliancanoj de Usono en la regiono neniam subskribis ĝin kaj disvolvis atomarmilojn: Pakistano kaj Israelo. Ilin celas nenia sankcio de Vaŝingtono.

Sed Israelo estas konvinkita ke la irana atomprogramo baldaŭ atingos la decidan punkton. “Se oni faras nenion, Irano povos produkti riĉigitan uranon post ses monatoj, kio certe ebligus ĝin produkti sian unuan atombombon ĝis 2008”, asertis la generalo Aharon Zeevi, ĉefo de la israela milita informservo, la 12-an de januaro 2005. Li substrekis ankaŭ ke Irano jam posedas raketon, la Ŝihab-3, kun atingopovo de 1.300 km, “kapabla atingi la koron de Israelo”.

En tempo dum kiu Irano preparas sin por la prezidantaj elektoj de junio 2005 — por kiuj la reformisto Mohamad Ĥatami, kiu finas sian duan mandaton, ne povas kandidatiĝi-, tiuj minacoj estas maloportunaj. Laŭ multaj opoziciuloj, ili povus paradokse fortigi la jam spirmankan islamisman reĝimon. “La ekscesoj de la radikala islamo, deklaras al ni laika ĵurnalisto, sekvigis reagon de la popolo, aparte de la virinoj, kiuj postulas pli da demokratio. La plimulto de irananoj vidis kun simpatio la usonajn intervenojn kontraŭ la talibana Afganio kaj kontraŭ la Irako de Sadam Husejn, ĉar ili senigis nin je du reĝimoj sovaĝe malamikaj al ni. Sed la nunaj minacoj servas, male, al la plej konservativaj tendencoj kaj puŝas al prezidanteco la plej kontraŭreformismajn kandidatojn. Por la iranaj demokratoj, tio estas katastrofo.”

Ignacio RAMONET.