Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La raportoj sekvas unu la alian kaj ĉiuj similas. Ekspertizistoj, kleraj kaj agnoskitaj, firmigas per siaj diagnozoj la oficialan diskurson. Iliaj rimedoj apenaŭ ĝenas la dominantan pensadon: pli da fleksebleco por pli da “kresko”.
“Tiam mi senpacienciĝis kaj, ĉar mi volis senprokraste komenci la malmuntadon de mia motoro, mi skizaĉis ĉi tiun lastan desegnon. Kaj mi ĵetis tiujn ĉi vortojn: ‘Jen estas la kesto. La ŝafeto, kiun vi volas, troviĝas interne.’ Sed mi surpriziĝis, vidante la vizaĝon de mia juna kritikisto ekbrili pro ĝojo: ‘Ĝuste tia mi volis ĝin!’”*
NENIU KONFUZOS s-ron Michel Camdessus kun poeta aviadisto perdita en la dezerto. Kaj kiu povas imagi s-ron Nicolas Sarkozy* en la rolo de la eta princo? Tamen, kiam li en oktobro 2004 ricevis la raporton de la iama ĉefo de la Banque de France*, ĝi estis tute tia kia li volis ĝin. Li ne bezonis longe legi ĝin por diveni kia ŝafo blekas tie, kaj en kia kesto. En sia komisi-letero de la 17-a de majo, la nuna ĉefo de la partio “Union pour un mouvement populaire [Unuiĝo por popola movado]” (UMP) klarigis sian elekton de s-ro Chamdessus tiel: “Via ekonomia kompetento, via nacia kaj internacia sperto ŝajnas al mi indiki vin por gvidi tiun grupon de fakuloj”. Ĉiukaze necesis rapidi: “Mi deziras ke via raporto estu transdonota al mi komence de septembro.” Mendite, farite. Kun sento de ofero, kiun s-ro Camdessus ne sukcesas teni tiom diskreta kiom sugestus altkvalita religia edukado (bona samaritano ne vantas pro la bono kiun li faras), “dudek liberaj kaj respondecaj homoj oferis siajn somermonatojn por demandi sin: “Kio estas bona por Francio hodiaŭ? Kio ne funkcias? Kion oni povas malbloki?“”*
La respondoj — interkonsentaj — de la teksto mendita de s-ro Sarkozy dubigas ke la “dudek liberaj kaj respondecaj homoj” dediĉis al ĝia redaktado siajn tutajn somerferiojn. Leganto de la “studaĵoj” de la Organizo pri Ekonomiaj Kunlaborado kaj Disvolvo (OEKD) aŭ de la raportoj de la Internacia Mon-Fonduso (IMF), aŭskultanto de la ekonomiaj kronikoj de la radio, havus la impreson ke s-ro Camdessus kaj liaj amikoj kantas bone konatan melodion. Fi al la labortempo (nesufiĉa kaj faktoro de anemia kresko); fi al la minimuma salajro (kiu “ŝajnas esti influinta kontraŭ la dungo de nekvalifikitaj homoj”; fi al la “asistado” al senlaboruloj (kiun oni devas provizi per “kredindaj sankcioj”; fi al la publika ofico (ne sufiĉe “movigita”), ktp. Dum niaj samaritanoj oferis siajn feriojn al la publika bono, la IMF, kies ĝenerala direktoro estis s-ro Camdessus de 1987 ĝis 2000 (vd Martine Bulard: De la IMF al Vatikano — La friponaĵoj de s-ro Camdessus), ankaŭ skurĝis la 35-hor-semajnon en Francio, “la nocajn ligojn inter la politikoj de labormerkato kaj la buĝeto”, la minimuman salajron.
Unu el la kliŝoj pri la oficialaj raportoj diras ke ili estas neniam sekvataj de konsekvencoj. S-ro Camdessus gurdis du el la kutimaj meblaj mataforoj: “La bretaroj de la administracioj subfalas sub la raportoj ne sekvataj” kaj “la raportoj ofte formetitaj en tirkeston”.* Sed ĉar la “leviĝo” — kaj des pli “la bonfarto de ĉiuj” — ne disigeblas de certa fidindeco, tiom danĝeras la situacio laŭ ili, la personigoj de la “nova kresko por Francio” kalkulis ke iliaj ideoj helpos almenaŭ “la registaron kaj la opozicion renoviĝi”*. Ekde tiam, s-roj Nicolas Sarkozy kaj Jean-Pierre Raffarin [ĉefministro] devis plenumi iliajn atendojn. La unua, la 28-an de novembro 2004, deklarante jam en sia unua parolado kiel prezidanto de la partio UMP: “Ni ne lasu nin impresi de la socialisma unika pensado. Se ni pensas ke la 35 horoj ne estas la solvo de la problemoj de Francio, tiam ni ne hezitu prezenti profundan reformon de ili.” La dua, realigante ĝuste tiun “reformon”.
Se la tendenco de la Camdessus-raporto estas sen surprizo, la tono siavice estas pli interesa. La sociala veneno estas tegita de homama galimatio, miksaĵo de religia kompato kaj pruntaĵoj el “alimondisma” leksiko. Al tiuj oni atribuas nur la lingvajn flikaĵojn kaj la promesojn de “debatoj”, sed rilate semantikon, la iama gurdisto de “forta franko” kaj de rento ne estis ŝparema: “daŭrigebla disvolvado”, “monda komunumo”, “reciproka dependenco de homoj devigataj kunlabori unuj kun la aliaj”, “sociala kohereco”, “ekonomio de la senpageco”, “rehabiliti la donon”, “partopreniga demokratio, kaj do, demokratio sen pli”... Oni preskaŭ bedaŭrus ke neniam en sia vivo [tia] s-ro Chamdessus estis ĝenerala direktoro de la IMF, ĉar tiam la anarkia urbanizado de la tria mondo, la detruo de la pornutraj kultivadoj, la kreskego de la malegalecoj, la privatigo de la publikaj servoj kaj la tiranio de la kreditoroj neniam ekzistintus...
En la ŝtormo de sociala malmuntado insido kaj rideto estas ideala paro, taŭga anestezilo por ŝokterapio. Pasinta de la servo ĉe la IMF — tio estas, de la okcidentaj bankoj — al tiu ĉe Vatikano, s-ro Chamdessus povas fieri pri certaj scipovoj. Ĉar ne plu necesas seka kaj vunda propagando de la liberala ideologio, ĝi ja estas tiom alprenita dekstre kiel maldekstre. S-ro George W. Bush konfesas “kompatan konservativismon”... kaj s-ro Pascal Lamy* deklaras sin socialisto. Kaj kial ne, ekde kiam la ultraliberalaj rekomendoj de Friederich Hayek akiris leĝoforton por la unuaj kiel por la aliaj?
En sia Konstitucio de la libereco, Hayek proponis 1960 “malreguligi, privatigi, redukti kaj simpligi la programojn de sociala sekureco, malaltigi la protekton kontraŭ senlaboreco, forigi la programojn de subvencio al loĝado kaj la reglamenton de la luprezoj, aboli la reglamenton de la prezoj kaj produktadoj en agrikulturo, redukti la sindikatan povon”* Kio ŝajnis freneza, antaŭ kvardek-kvin jaroj, estas nun tiom senkontesta ke s-ro Sarkozy povas aserti: “Mi estas antaŭ ĉio pragmata. Mi ne vekiĝas ĉiumatene relegante Adam Smith, Ricardo aŭ Hayek, sed serĉante solvojn.”* Tiel “pragmata”, ekzemple, kiel la privatigo de France Télécom, la “kapital-malfermo” de Areva, la transformado de la ŝtata elektrokompanio EDF en akci-societon...
Ideologoj de la malnova skolo parolus pri laborigi la maljunulojn; s-ro Camdessus preferas paroli pri “reveno de la pliaĝuloj sur la labormerkaton”. La unuaj vidus en la malcerteco kaj fleksebleco la novan enirbileton por la dungo; la eksa ĝeneraldirektoro de la IMF pli ŝatas diri ke “pensado pri socia integrado de junuloj ne povas seniĝi de pensado pri aŭtonomio.” Profana observanto antaŭtimas universon de bazaregoj trudantaj siajn ukazojn al la etproduktistoj kaj al la podetalistoj; por s-ro Chamdessus tio estas en realo nur “novaj konkurantoj” strebantaj disvolvi “la aktivecon, kaj por komenci, la dungon”, sed ankaŭ kontraŭbatali “pli altajn prezojn kaj do la malaltigon de la aĉetpovo”. Jen la sola loko en la raporto kie la demando de aĉetpovo estas elvokita.
S-ro Camdessus bedaŭras: “Por favori la dungon kaj la socian inkludadon, necesas akcepti la forigon de la dungoj kiam ĝi montriĝas nepra (tiel)”. Sed ne trompiĝu: nia membro de la Papa Konsilantaro pri Justico kaj Paco estos necedigebla por “rifuzi la detruadon de la individuoj al kiu kondukas [ilia] ekskludo el la dungo.” Partopreniga kaj bonkora vortvantaĵo kies precipa celo estas vuali la klasrilatojn. En la universo de s-ro Camdessus, “ĉiuj homoj de la mondo donas al si la manon por fari grandan rondon ĉirkaŭ la mondo”*. Sed ĉi tie kaj nun, kiu vere “elektas” sian labortempon? Kiu estas “aŭtonoma”? Kiu aprezas la “neprecon” aŭ ne de la restrukturigoj? Kaj laŭ kiu socia utileco?
BATALANTE KONTRAŬ LA SENLABORECO kaj la mola kresko, la raportistoj havis iluminon: Francio povus havi pli da taksiistoj, da frizistoj, da mastrumistinoj, da malsanul-gardistoj, da superbazar-dungitoj. Tiaj taskoj, “kiuj, nature, eskapas la internacian konkurencon kaj ne estas “delokeblaj“ konstituus eĉ “enorman minon”: “Se Francio havus la samajn dungokvotojn en la sektoroj de hotel- kaj restoraci-entreprenoj kaj de komerco kiel Usono, ni havus 3,2 milionojn da kromaj dungitoj”. Sen vere rimarki la gigantecon de sia malkovro (ĉar tiam la senlaboreco malaperus en Francio!), s-ro Camdessus fiksas la prezon por tio: “Tio implicas profundan ŝanĝon de iuj el niaj ekonomiaj kaj socialaj reglamentoj. Sed ankaŭ “kulturan“ evoluon, ĉar tiuj dungecoj estas ofte konsiderataj tiel malmulte dezirindaj aŭ malmulte valorigaj.”
“Kulturaj”, “konsiderataj”: ŝajnas ne veni en la mensojn de la raportistoj ke, se tiaj laboroj ŝajnas efektive “malmulte dezirindaj”, tiam pro tio ke ili estas ofte elĉerpigaj kaj pagataj per minimuma salajro (kiu, ĝuste en Usono, ĵus atingis, laŭ la nivelo de aĉetpovo, sian plej malaltan nivelon de kvindek jaroj). S-ro Camdessus pli bone komprenintus tion se li dediĉintus parton de sia somera pastreco al konsultado de dungito de telefona akceptejo aŭ de kasistino ĉe Auchan, “kulture” certe malpli dotitaj ol li, sed pli instruitaj ol li pri kion jam signifis en ilia vivo la “profunda ŝanĝo de iuj el niaj reglamentoj”.* Precipe de tiuj kiuj protektis sian familian vivon antaŭ la peclaboro, ankaŭ sabate kaj dimanĉe. Nu, “la subteno al la familio estas ankaŭ parto de la prioritatoj” de la raportistoj, ĉar ili skribas tion. Tamen, kiam ili elvokas la neceson “harmoniigi la profesiajn kaj familiajn aktivecojn” aŭ sian “profundan respekton de la etikaj postuloj de la alia, de lia kulturo, de liaj tradicioj, inkluzive en la organizado de la kolektiva vivo”, ili pensas nur pri la konsumantoj dezirantaj fari sian “shopping” dimanĉe. Supoze ke ili ne ankaŭ laboras.
La plimulto de la raportistoj de la komisiono Camdessus — inter ili ses entrepren-ĉefoj, ekonomikistoj, unu financinspektoro, la direktoro de la Instituto pri politikaj esploroj de Parizo — estis perfekte adaptitaj al tio kion ili devis raporti. Sen eliri el la kadro difinita de s-ro Sarkozy, ili sukcesis respondi al la atendita bildo de konklavo de ekspertizistoj devenaj el la “civila socio” por instigi la registaron fari la disponojn... kiujn ĝi volis fari.
La raporto vane nomiĝas “Survoje al nova kresko por Francio”, ĝi neniel obĵetas al la stabileco-pakto (“pli nemalhavebla ol iam ajn”), nek al la eŭropa mon-politiko kiu privilegias la luktadon kontraŭ inflacio, eĉ kiam la senlaboreco etendiĝas kaj la dolaro malfortiĝas. La fisko ne estas temo, eĉ se la raportistoj ne povas deteni sin skribi ke la imposto por la grandaj riĉaĵoj “sankcias la investojn kaj la anticipan transigon de heredaĵoj”. Koncerne la tutmondigon de la ekonomio, “ni estas, sume, ĝis nun profitantoj”. S-ro Henri de Castries, la direktoro de Axa, kies laborpago por 2003 superis 11 milionojn da eŭroj, eble inspiris tiun frazon.
Krom s-ron de Castries, la iama ĉefo de la Banque de France sukcesis logi en sian grupon s-ron Christian Larose, reprezentanto de la sindikato CGT en la Ekonomia kaj Sociala Konsilio. Danke al sia jungitaro — de aĉe vestita sindikatestro ĝis ĉefo de asekurkompanio-, la koĉero esperas esti foriginta la “malriĉecon de la sociala debato, unu el la plej evidentaj handikapoj kiujn suferas nia lando en la plenumado de la reformo”. Ĉe siaj kamaradoj, kiuj demandas al si kion diable li faras sur tiu galero, s-ro Larose povas siavice invoki la kelkajn “maldekstrajn” proponojn de la raporto: fortigon de la Internacia Labor-Ofico, la kvarantenigon de la impost-paradizoj, la kritikon de la oraj paraŝutoj por ĉefoj kiuj forlasas sian entreprenon. Dronantaj en maro de liberala oceano kiu vokas al fleksebleco, tiuj linioj devigas al nenio, kaj oni retrovas ilin nur se oni zorgis dum unua legado pri ilia markado per ruĝa markilo. Jen kiel oni bakas niatage la kukon de la sociala dialogo.
Nenecese precizigi ke kvazaŭ ĉiuj komunikiloj festis s-ron Camdessus kaj lian raporton.*
Serge HALIMI.
Vd Serge Halimi: Ĉiuj sur la sama galero!