Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉiuj sur la sama galero!

USONO HAVAS 2 MILIONOJN DA MILIONULOJ (en dolaroj), 1.300.000 mastrumoj disponas je pli ol 5 milionoj da dolaroj.* Kiel distingiĝi, se elmontro de riĉego fariĝas “amasa” fenomeno? La 288 usonaj nemilionuloj (en dolaroj) havas aliajn problemojn. Tio ne malĝustas.

* Robert Frank: “New luxury goods set super-wealthy apart from pack: an echo of Louis XIV’s court”, The Wall Street Journal, 14an de decembro 2004.

Tamen. Tempe de Ludoviko XIV-a, por rimarkigi sin, la aristokrato devis aĉeti pli pasamentitajn vestaĵojn, pli luksajn kolĉenojn, aranĝi pli pompajn balojn, teni pli da rezidencoj ol liaj rivaloj, kaj kun pli impresa nombro da koĉeroj kaj da lakeoj (“servoj al la persono”, eble dirus s-ro Chamdessus).

En la “respublikana” Usono, la grandeco de la jakto anstataŭis la perimetron de la fontanoj. La komercisto kiu ne disponas pri boato de 30 m sentas sin humiligata de sia najbaro, kies ŝipo, iomete pli longa, estas krome ekipita de bankuvo jacuzzi king size. Sed tiu sama najbaro estas siavice plumpulo kiam li malkovras, ŝnurfiksita proksime de la lia, 50-metran jakton kun naĝejo, gimnastikejo kaj surŝipiĝejo por helikoptero. Ke tiu lasta ne triumfu tro frue: la ŝipo de la miliardulo Paul Allen mezuras 120 metrojn, disponas pri korbopilk-tereno, pri muzik-studio kaj pri submarŝipo.

De 1997, la vendosumo de la merkato de tre altnivelaj plezurŝipoj triobliĝis, dum la grandeco de la jaktoj kreskis ĉiujare. Sama evoluo en aliaj sektoroj: antaŭnelonge, la plej multekosta Mercedeso, la CL 600, kostis 100.000 dolarojn. Nun, la kliento de la SLR devas transigi 450.000 dolarojn se li estas tro malriĉa por regali sin per la modelo de Bugatti Sport kiun lanĉos Volkswagen, kies ĝenerala direktoro, s-ro Peter Hartz, kulpas tiun raporton pro kiu la germanaj senlaboruloj siavice ĉesos rivali inter si, ĉar ilia subvencio estos limigita al 345 eŭroj monate.

Ne estas plu ĝuste diri ke la riĉeguloj estas tiom malmultaj, ke disponoj kontraŭ ili havus, kiel en la tempo de Gatsby la Mirinda — kaj de la Titanic-, nenian efekton por la amaso de la aliaj. Laŭ esploraĵo kiun citas la sama artikolo de The Wall Street Journal, la riĉeco de la milionuloj (en dolaroj) atingis, fine de 2003, 28.800 miliardojn da dolaroj, do pli ol la jara malneta interna produkto (MIP) de Usono, Japanio, Germanio, Francio kaj Britio. Kaj ĉar ili estas iomete pli junaj kaj gajaj ol antaŭe, ili elspezas. Havi jakton ne kostas malpli ol akiri ĝin: la bezinpreno de la 43-metra boato de s-ro Don Davis, teksasa komercisto, kostas pli ol 12.000 dolarojn. Cetere, li vendos ĝin. Sed por aĉeti alian jakton. Pli grandan.

Serge HALIMI.

Vd Serge Halimi: De la FMI ĝis Vatikano, la fakulo kiu ĉiam trompiĝas. Sociala malmuntado laŭ oficialaj raportoj