Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Portalegro

La nova etapo kiun malfermis la ĉi-jara Monda Socia Forumo en Portalegro kaj pri kiu certe necesos paroli, ne estas pensebla sen tiu forumo, sojle de la nova jarcento, komence de 2001, pri kiu parolas Ignacio Ramonet en tiu ĉi artikolo, kiu ankoraŭ ne povis aperi nialingve.

Do, okazo por memori la unuan paŝon de tiu mondvasta movado, kaj eble mezuri etapojn...

Pri la intertempaj ŝanĝoj en Portalegro kaj entute en Brazilo, vd la artikolon de Emir Sader: PLI KAJ PLI KONTESTATA “TRIA VOJO” — Mankita rendevuo kun la brazila socia movado.

V.L.

LA NOVA JARCENTO komenciĝas en Portalegro. Ĉiuj kiuj, iel aŭ alie, kontestas aŭ kritikas la novliberalan tutmondigon kuniĝos, efektive, de la 25-a ĝis la 30-a de januaro 2001, en tiu urbo de suda Brazilo, kie okazas la 1-a Monda Socia Forumo.* Ne por protesti, kiel en Seatlo, Vaŝingtono, Prago kaj aliloke, kontraŭ la maljustaĵoj, malegalecoj kaj katastrofoj kiujn sekvigas, iom ĉie en la mondo, la ekscesoj de la novliberalismo. Sed por provi, en pozitiva kaj konstruema spirito ĉi-foje, proponi teorian kaj praktikan kadron kiu ebligu koncepti novtipan tutmondigon kaj certigi ke alia mondo, malpli malhumana kaj pli solidara, estas ebla.

* Por ĉiaj informoj, bonvole konsultu la teksejon.

Tiu speco de ribela internacio kuniĝas en Portalegro en la sama momento dum kiu okazas en Davoso (Svislando) la Monda Ekonomia Forumo, kiu kunigas, jam jardekojn, la novajn mastrojn de la mondo kaj aparte ĉiujn kiuj konkrete pilotas la tutmondigon. Tiuj ne plu kaŝas sian maltrankvilon. Ili konsideras tre seriozaj la civitanajn protestojn kiuj, de Seatlo ĝis Nico, okazas nun, sisteme, dum ĉiu pintkunveno de la grandaj institucioj kiuj fakte regas la mondon: Monda Organizo pri Komerco, Internacia Mon-Fonduso, Monda Banko, Organizo pri Ekonomia Kunlaborado kaj Disvolvado, G7 kaj eĉ la Eŭropa Unio.

Jam lastjare, la okazaĵoj en Seatlo* profunde impresis la decidistojn kuniĝintajn en Davoso. “Ĉiujare, notis ekzemple ĵurnalisto, iu temo aŭ personulo estas en la centro de la Monda Ekonomia Forumo. En 2000, la ĉeftemo de Davoso estis senkonteste Seatlo. Oni tie parolis precipe pri Seatlo.”* Konsciaj pri la demokratia deficito kiu akompanas la tutmondigon, aliaj defendantoj de la dominanta modelo jam ne hezitas postuli “ke oni serioze cerbumu por modifi, en pli demokratia senco, la normojn kaj funkci-procedurojn de la tutmondigo.”* Kaj s-ro Alan Greenspan mem, prezidanto de la Federacia Rezervo de Usono, asertas nun: “La socioj ne povas sukcesi se signifikaj sektoroj vidas ilian funkciadon maljusta.”*

* Vd “L’Aurore” kaj “Comment l’OMC fut vaincue [Kiel venkiĝis la MOK]”, Le Monde diplomatique, januaro 2000.
* International Herald Tribune, Parizo, 2a de februaro 2000.
* Joseh S. Nye Jr, “Take Globalization Protests Seriously”, International Herald Tribune, 25a de novembro 2000.
* Citita de Jean-Paul Maréchal en “Humaniser l’économie [Humanigi la ekonomion]”, Desclée de Brouwer, Parizo, 2000, p. 22.

Venintaj el ĉiuj anguloj de la planedo, tiuj “signifikaj sektoroj” kiuj kontraŭas la nunan ekonomian barbarecon kaj rifuzas la novliberalismon kiel “netransireblan horizonton”, provos, per elano kiun ja decas nomi noviga, estigi la fundamentojn por vera kontraŭpotenco* en Portalegro.

* Vd Miguel Benassayag kaj Diego Sztulwark: “Du contre-pouvoir [Pri la kontraŭpotenco]”, La Découverte, Parizo, 2000.

Kial precize tie? Ĉar Portalegro fariĝis, ekde kelkaj jaroj, emblemeca civito. Ĉefurbo de la ŝtato Rio Grande do Sul, la plej suda de Brazilo, ĉe la limo de Argentino kaj Urugvajo, Portalegro estas ia socia laboratorio kiun internaciaj observantoj rigardas fascinite.*

* Vd Bernard Cassen: “Démocratie participative à Porto Alegre (Partopreniga demokratio en Portalegro]”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 1998.

REGATA EN ORIGINALA maniero, ekde antaŭ dek-du jaroj, de maldekstra koalicio, gvidata de la Partio de Laboristoj (PT), tiu urbo spertis en pluraj kampoj (loĝkondiĉoj, komunaj transportoj, stratprizorgado, rubokolekto, poliklinikoj, hospitaloj, kloakosistemo, medio, sociala loĝado, alfabetigo, lernejoj, kulturo, sekureco, ktp.) impresan evoluon. La sekreto de tia sukceso? La partopreniga buĝeto (“o orçamento participativo”), do la ebleco por la loĝantoj de la diversaj kvartaloj tre konkrete kaj tre demokratie difini la destinon por la urba mono. Tio estas, decidi kiun specon de infrastrukturo ili deziras starigi aŭ plibonigi, kaj la ebleco precize sekvi la evoluon de la laboroj kaj la itineron de la financaj engaĝiĝoj. Tiel, nenia fraŭdo eblas nek misuzo, kaj la investo respondas precize al la deziroj de la plej multaj loĝantoj de la kvartaloj.

Tiu politika sperto okazas, tion necesas emfazi, en etoso de totala demokratia libereco, en konfrontiĝo kun vigla dekstra politika opozicio. La PT regas nek la grandajn lokajn gazetojn, nek la radion kaj eĉ malpli la televidon, en la manoj de la grandaj komunikilaj grupoj aliancanoj de la loka mastraro malamika al la partio de la laboristoj. Krome, devigata respekti la brazilan federacian konstitucion, la PT estas tre limigita en sia politika aŭtonomio kaj do ne povas laŭdezire leĝdoni precipe pri impostoj. Tamen, la kontento de la loĝantoj estas tia ke, en oktobro 2000, la kandidato de la PT estis reelektita kiel urbestro kun pli ol 63% de la voĉoj...

En tiu eksterordinara urbo, en kiu ekfloras nekutima demokratio, la Monda Socia Forumo provos starigi alian tutmondigon kiu ne ekskludas la popolojn. La kapitalo kaj la merkato ripetas, ekde dek jaroj, ke, kontraŭe al kion asertas la socialismaj utopioj, la historion kaj la feliĉon de la homoj faras ili kaj ne la homoj.

En Portalegro, en la komenco de tiu ĉi jarcento, kelkaj novaj revantoj pri absoluto memorigos ke ne nur la ekonomio estas tutmonda, ke la mediprotektado, la krizo de la sociaj malegalecoj kaj la zorgo pri la homaj rajtoj estas ankaŭ tutmondaj aferoj. Kaj ke ĝuste la civitanoj de la planedo devas fine preni ilin en siajn manojn.

Ignacio RAMONET.