Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La politika alibio de teknologiaj utopioj

Inter politikaj tagordoj, ekonomiaj interesoj, energiaj templimoj kaj ekologiaj imperativoj, la disiĝo estas kompleta. Pri tio atestas la malsukceso de la konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri klimata ŝanĝiĝo kiu finiĝis je la 18-a de decembro 2004 en Bonaero: ĝi sekvigis nenion krom la decidon okazigi neformalan seminarion je majo, 2005 en Bonno. La ĉefa temo estos la Kiota Protokolo, kiu konsistigas ekstreme modestan paŝon al la stabiligo de eligoj de forcejaj gasoj.

La traktato, ĝis nun subskribita de 132 landoj, validas ekde la 16-a de februaro 2006 ĝis 2012. Jam kategorie kontraŭata de la registaro de Prezidanto Bush kaj la premgrupoj por kiuj ĝi estas la proparolanto, la traktato alfrontas plian kontraŭstaron de iuj petrolproduktantaj landoj, kun Saŭd-Arabio ĉe ilia kapo, kiuj timegas la necesan redukton de la konsumado de hidrokarbonidoj... Ankoraŭ nevidebla estas komuna konscio pri la baldaŭ venontaj danĝeroj, ĉu de malsufiĉoj de energio, ĉu de klimata perturbo. La argentina prezidanto, s-ro Nestor Kirchner, prave emfazis ke kolektiva respondeco en tiu sfero devas esti realigita kiel vera solidareco norda-suda, interalie per la nuligo de la nacia ŝuldo de evolulandoj, interŝanĝe por reduktoj en iliaj haladzoj el forcejaj gasoj.

Petrolo je 50 dolaroj por barelo, tutmonda varmiĝo, avertoj pri atomterorismo, urba polucio: ruĝas ĉiuj avertolumoj pri energio. Kaj jen, kiel en ĉiuj krizaj periodoj, novaj profetoj aperas kiuj, eĉ se apenaŭ atentate, asertas, ke ili savos nin el la venonta kataklismo. Sian inspiron ili trovas en scienco kaj teknologio, kompreneble. De termonuklea fuzio ĝis enterigado en la subgrundon de la karbona dioksido emisiita de niaj karbobruligaj elektrocentraloj, de la “civilizacio de hidrogeno” al sunenergiaj satelitoj, la novaj guruoj kaj iliaj adeptoj proponas al ni vastan kompleton da “solvoj” por la monda energiproblemo.

Al tiuj solvoj, pli-malpli kredindaj laŭ la principoj de fiziko, iliaj fervoruloj atribuas iujn karakterizaĵojn evidente tentajn:
‣ eventualan kapablon solvi definitive — aŭ preskaŭ, kaj dum jarcentoj se ne por eterne — la kreskantajn energiproblemojn kiuj alfrontos la homaron;
‣ tutan sendanĝerecon por la hommedio, ekstremajn neprobablecon kaj malgravecon de eventualaj akcidentoj;
‣ koston tre malaltan, tuj post la nepraj antaŭstadioj de pruvo de farebleco de la solvo kaj ĝia ellaborado kiel industria procedo.

Kompreneble la rimedojn por financi tiujn stadiojn oni ankoraŭ ne trovis. Sed se oni konsideras kiom oni privetas, la sumo nur estas guto el sitelo ĉar iam en la daŭro de 30 ĝis 100 jaroj, laŭ la teknologioj proponataj, la homaro jam ne devos zorgi pri energio. Kiel ne konvinkiĝi pro tiel ekscita perspektivo?

Pro tio, ke ĉiuj, aŭ preskaŭ ĉiuj, interkonsentis pri la amplekso de la koncerna demando, la debato koncentriĝas pri la ŝancoj de sukceso, pri lanĉdatoj, la kosto de evoluigo de la projekto, aŭ eĉ pri la lando kiu havu la avantaĝon kaj honoron vidi la instalon de la unuaj prototipoj sur sia tero. Trafa ekzemplo estas la International Thermonuclear Experimental Reactor (ITER), la fama projekto de termonuklea fuzio: fronte al la rifuzo de Usono kaj Japanio partopreni la iniciaton, la franca registaro ĵus proponis duobligi sian komencan investon de 457 milionoj da eŭroj en la financado de la reaktor-konstruo en Cadarache (Francio). La entuta sumo de 914 milionoj da eŭroj superas la totalan sumon elspezitan de Francio por esploroj pri renovigeblaj energifontoj en la pasintaj tridek jaroj.

Ŝajnas, tamen, ke neniu en Francio eĉ momente starigis la demandon kial Japanio kaj Usono, malgraŭ sia partopreno en la komenco de la projekto, poste forŝteliĝis. Kaj jen ĝuste la problemo! Antaŭkalkuli la ŝancojn de sukceso estas bele kaj bone, sed eĉ pli gravas analizi la sekvaĵojn. Por realigi la reakcion antaŭvidatan en la ITER, du atomoj devas fuzii: unu el deŭterio, de kiu etaj kvantoj troviĝas en marakvo; kaj alia de tricio, kiu ne nature ekzistas sur la Tero kaj kiun oni proponas produkti el litio. Fuzio de la du produktas heliumon kaj neŭtronojn de tre granda energio kiujn poste oni devas kapti kaj transformi en varmon por produkti vaporon aŭ gason de alta temperaturo kiu siavice estas enfermenda en turbino por fine produkti elektron. Sed kiom kostos tiu energio? Pri tiu kerna demando, subtenantoj de la projekto silentas.

Nek ili mencas ke fuzia reaktoro produktas neŭtronojn dekoble pli fortajn ol tiuj de reaktoroj fisiaj. La muroj de la reaktoro tre rapide malfortiĝos kaj eluziĝos kaj devos esti regule anstataŭataj. Kaj la efiko de neŭtronoj siavice transformas metalon en radioaktivan substancon. Ĉiam, kiam la muroj estos anstataŭitaj (ĉirkaŭ kvinono ĉiun jaron), restos amaso da postlasaĵo de kiu la radioaktiveco estos tiom intensa kiom la kerno de unu el la nunaj termonukleaj centraloj. Fine, neniu demandas kiel protekti kontraŭ la riskoj de disvastiĝo pro tio, ke tricio estas la fonto de ofta elemento en etaj kvantoj (kelkaj gramoj) de “modernaj” atombomboj ....

En kazo de “sukceso”, la solvo eble levos eĉ pli zorgigajn demandojn ol la origina: tiu pri la monda energio-provizo. Precipe, neniu imagas grandskalan disvastiĝon de la fuzia teknologio antaŭ la fino de la nuna jarcento, sed por eviti krizon, la necesa agado por kontraŭbatali klimatan ŝanĝiĝon absolute neprokrasteblas.

Kion pri hidrogeno kaj brulaĵopiloj? Konsentite, esploroj dum la lastaj dek du jaroj rezultigis gravajn progresojn. Brulaĵopiloj nun transformas hidrogenon en elektron kun rendimento de 60%, multe pli bone ol la 35% ĝis 40% de benzinmotoroj. Sed oni ofte preteratentas la fakton, ke hidrogeno ne ekzistas en libera stato en la naturo, kaj ke sekve oni devas ekstrakti ĝin, aŭ el hidrokarbidoj aŭ el akvo. Tio konsiderinde altigos la koston de energio, kaj estigos novajn problemojn.

Metano, ekzemple, redonas hidrogenon kun rendimento de proksimume 60%: temas do pri fosilia brulaĵo konservenda kaj, cetere, la reakcio eligas karbonan dioksidon, kio estas evitinda. Necesas eluzi ĉirkaŭ 5 kWh da varmo por akiri 1 m3 da hidrogeno, kiu siavice povas provizi 3 kWh da varmo per bruligado, aŭ 1,8 kWh da elektro en brulaĵopilo. Se oni uzas akvon, la plej simpla metodo estas elektre diserigi ĝin per elektrolizo por apartigi la oksigenon de la hidrogeno. Sed ĉirkaŭ 5 kWh da elektro necesas per aktualaj teknikoj por akiri 1 m3 da hidrogeno. Kaj la produktado de la necesa elektro kunportas siavice perdojn.

Se la elektro estas de fosilia deveno, la totala konsumo de energio por unu m3 atingas de 7,7 ĝis 9 kWh, kun asociitaj eligoj de 2,4 – 2,8 kg da CO2. Se ĝi estas de nuklea deveno, eligoj mankas, sed estas la specifaj riskoj de nuklea teknologio. Se la elektro venos el renovigebla fonto, ambaŭ kontraŭstaroj estos superitaj, sed ankoraŭ nesolvitaj estos la problemoj de la entuta rendimento, la intermita karaktero kaj la disvastiĝo de iuj el tiuj fontoj (sunenergio, ventenergio) kiuj malfacile adaptiĝas al industriaj teknikoj de fabrikado de hidrogeno. Resume, la entuta perspektivo por tiu procedo ne tiel brilas kiel iuj volas kredigi al ni. Kompreneble, tio ne signifas ke spaco mankas por ĉi tiu ennovaĵo: niĉoj certe malfermiĝos kaj en transportado kaj en loka produktado de elektro, sed dum la venontaj 50 jaroj ili probable restos limigitaj.

Same problemecas la kapto kaj tenado subgrunde de karbona dioksido (CO2) el karbo- kaj gas-bruligaj elektrocentraloj, rimedo ofte propagandata kiel mirakla solvo tuj havebla por forbalai eligojn sub la tapiŝon kaj tiel eviti tutmondan varmiĝon sen limigi la produktadon de energio. Oni probable povus tenadi grandan parton de la CO2 el la elektrocentraloj, kio tamen estigos plian konsumon de fosiliaj brulaĵoj de 20% ĝis 30% (kaj tial pliiĝon de karbona dioksido). La kroma konsumo necesos por apartigi CO2 disde la eligoj, kaj transporti ĝin al elĉerpitaj petrolputoj en kiuj oni proponas ĝin tenadi.

Unuavide, enkalkulante la kreskantan mondan bezonon da elektro, kiun fosiliaj brulaĵoj probable kontentigos, 20% da akumulitaj eligoj de CO2 de la venonta jarcento (nome, 10% de la entutaj forcejaj gasoj) povus esti pritraktataj per tiu tekniko se ĝi estos sisteme adoptita tutmonde. Sed ekzamenante la tenkapaciton de uzeblaj naftejoj (nuntempe la plej bone mastrataj), oni vidas malpli optimisman bildon, pro du kialoj. Unue, la lokiĝo de la putoj. Vaporelektraj centraloj kaj petrolputoj preskaŭ neniam troviĝas en la sama loko krom en iuj regionoj de la mondo (Usono ekzemple): eventualaj tenadejoj en la Proksima Oriento kaj Rusio troviĝas kelkmilojn da kilometroj malproksime de la ĉefaj centroj de loĝateco kaj industrio kie la plimulto de la elektrocentraloj estos konstruitaj.

Reduktendaj eligoj de CO2

Landoj kiel Ĉinio kaj Hindio, kiuj devos konstrui pliajn karbobruligajn elektrocentralojn, ne disponas sufiĉan tenadan kapaciton en siaj naftejoj por siaj antaŭvideblaj eligoj de CO2. Cetere, la tenadon limigas la dinamiko de eluzado de aktivaj putoj. Se oni enkalkulas tiujn limojn, oni konscias, ke la vere tenadebla kvanto da CO2 ŝrumpas al ĉirkaŭ kelkaj procentoj de la akumulitaj eligoj de la dudekunua jarcento. Aliaj tenadejoj ja eblas, ekzemple subteraj salakvaj tavoloj, neminitaj karbovejnoj kaj eĉ submaraj kavoj, sed, denove, jen necerteco pri la asociitaj ekologiaj riskoj. Kompreneble tio neniel signifas ke la kolekto kaj tenado de CO2 ne estas ĝustatempa industria solvo; ĝi tamen apenaŭ havas ŝancon fariĝi fundamenta solvo de la problemo, ke eligoj de CO2 reduktendas antaŭ la fino de la nuna jarcento.

Fine estas la tenado de CO2 per biomaso. La ideo estas simpla kaj eĉ ne bezonas teknologian revolucion: planti arbarojn kie ajn tio eblas. Dum ili kreskos, la arboj sorbos CO2. Iam, kompreneble, post 50 aŭ 100 jaroj, oni devos ilin dehaki por ke ili ne iam putriĝu kie ili staras. Oni ilin povus transformi en seglignon kaj meblojn, kaj tiel tenadi karbonon dum iom da tempo, aŭ eĉ en brullignon. Kompreneble CO2 denove ellasiĝos en la atmosferon, sed ĝin resorbos la rekreskanta forsto, kaj fosiliaj brulaĵoj ŝpariĝos. Sed kie oni povus kreskigi tiajn vastajn forstojn? Tuj evidentas, ke por liberigi la necesajn centmilionojn da hektaroj, precipe en Afriko, Latinmeriko kaj Azio, nepras ke la agrikulturaj rendimentoj de tiuj regionoj atingu eŭropajn nivelojn.

Tial, por fariĝi grava je la monda nivelo, tia scenaro kondiĉas fortegan intensigon de agrikulturo en evolulandoj. Sed kvankam tiu intensigo povus havi pozitivajn sekvojn, ĝi ankaŭ malutile efikus, ekzemple, la vivtenon de du miliardoj da kamparanoj. Oni tuj povas vidi ke la vera graveco de la solvo “tenado per biomaso” dependas de konsideroj kiuj ĝin tute preterpasas.

Ĉi tiuj ekzemploj sekvigas du konkludojn: la fascinado de teknika progreso ŝajne tute superas la kritikan senson; kaj iuj tro emas diri: “tion kaj tion ni plene kapablas fari”, sed prefere ĝin faru aliuloj. La amaskomunikiloj volonte sin ĵetas al tiaj utopioj, ofte kun la kompliceco de la grandaj esplororganizoj kiuj ŝatas “revigi” la ĝeneralan publikon. Kaj la politikistoj estas ravitaj. La utopio de la “sunplena morgaŭ” delonge servis por lanĉi iliajn karierojn. Hodiaŭ, kvankam la okcidenta socio profitas de konsiderindaj progresoj pri sekureco, ekzemple pri vivekspekto, ĝi lasas sin forporti de la ĝenerala maltrankvilo, kiam verdire estas kontraŭ niaj premsonĝoj ke la politikistoj proponas protekti nin.

Anticipe de la gravaj riskoj minacantaj nian vivmanieron, kio do povus esti pli efika por politikaj gvidantoj ol promesi elirejon el la krizo per scienco kaj teknologio, kvankam nur post 50 aŭ 80 jaroj? Ili certe povas permesi al si pentri alarman bildon de la katastrofoj ŝtelatendantaj nin, kaj tiel doni formon al niaj plej teruraj koŝmaroj. Sed ili ankaŭ havas solvon tuj pretan, facile kompreneblan, kun solida scienca bazo nepre prenota serioze. Kaj metante la respondecon pri la solvo sur la ŝultrojn de scienco kaj aliuloj, ili sukcesas eviti dubindigi la nunan vivstilon de siaj voĉdonantoj ....

Jen certe la vera demando. Ĉar, eĉ se ili sukcesus, la solvoj havigotaj de la novaj teknologioj ĉiam estos nekompletaj kaj tro malfruaj. Por forpuŝi niajn premsonĝojn, anstataŭ novajn sorĉojn kaj profetojn, ni bezonas elekti kian socion ni volas: ekde nun pritrakti niajn vivstilon kaj konsumadon, lanĉi seriozajn programojn de longatempa mastrumado de energio; resume, engaĝi nin, civitanojn kaj konsumantojn, en diskutado kaj kolektiva agado.

Malfacila tasko, evidente, kiel oni vidas ĉe la altiĝo de la kosto de petrolo, al kiu la franca registaro reagas per tuta manko de politiko de energiŝparado en transportado, per reduktoj de impostoj por la voĉdone gravaj profesioj kaj per la anonco ke Francio duobligos sian investon en ITER. Al la registaro, ŝajne, estas pli realisme kaj efike pliigi esplorojn pri fuzio — por redukti, post 80 jaroj eble, premon sur la provizo de brulaĵoj — ol serioze kaj tuj instigi fabrikistojn konstrui aŭtojn multe pli brulaĵoŝparajn, kion ili ja kapablas fari, kaj aŭtistojn pli uzi siajn piedojn aŭ publikajn transportilojn.

Benjamin DESSUS.

Glosaro

Biomaso: maso de nefosilia organikaĵo de biologia deveno. Ĝi inkluzivas tuj utiligeblan vegetaĵon kaj la restaĵojn de la unua ekspluato de la biomaso (defalaĵoj agrikultura kaj arbara, hejmaj forĵetaĵoj, besta sterko).

Sunradia kaptilo: aparato por kapti sunradiadon, transformi ĝin en varmenergion kaj transdoni ĝin al fridiga fluido (aero, akvo).

Lumelektra ĉelo: aparato kiu ebligas, ke sunradiado estu rekte transformata en elektran energion. La ĉeloj estas ordigitaj en moduloj kiuj konsistigas sunenergiajn panelojn (sunpanelojn).

Koeficientoj de ekvivalenteco: konvenciaj koeficientoj kiuj ebligas kompari kvantojn de diversspeca energio pere de komuna unuo (tpe: tunoj da petrolekvivalento).

Forceja efiko: natura klimata fenomeno kiu varmigas la atmosferon kaj tiel ebligas vivon sur la Tero. La varmo eligata de la suno estas kaptata, kiel en forcejo, dank’ al iuj elementoj en la atmosfero, precipe karbona dioksido. La plimultiĝo de la karbondioksida enhavo de la atmosfero, pro homa agado, emfazas la forcejan efikon, rezultigante plialtiĝon de la averaĝa temperaturo sur la surfaco de la terglobo. Kvankam restas multaj sciencaj necertecoj, precipe pri la sekvoj por nia planedo, jam ne restas ia ajn dubo pri la interrilato inter homfaritaj eligoj kaj tutmonda varmiĝo.

Renovigebla energio: energio tirita el renovigebla fonto laŭ konstanta maniero: biomaso, akvoelektro, venta, suna, kaj geotermika energio, ktp.

Forceja gaso: CO2 ne estas la sola gaso kiu kontribuas al la forceja efiko, sed ĝi estas la ĉefa, pro la kvantoj eligataj de homa agado. Por simpligo, oni priskribas aliajn gasojn kiel “ekvivalentojn de CO2” laŭ la risko kiun ili prezentas. Ili inkluzivas metanon (CH4), dinitrogenoksido (N2O), troposfera ozono (O3), CFC-oj kaj HCFC-oj (artefaritaj gasoj kiuj forkonsumas la ozonan tavolon), kaj ankaŭ substituaĵoj por CFC: HFC, PFC, SF6.

Energia intenseco: mezuras la kvanton da energio necesa por produkti monan unuon da aldonita valoro, aŭ fizikan unuon.

kWh / kilovathoro: Mezurunuo de laboro kaj energio, egalas la konsumon de elektra aparato de 1 000 vatoj funkcianta dum unu horo (aŭ aparato de 100 vatoj funkcianta dum dek horoj).

Mastrumado de energio: aro da mezuroj por kiel eble plej efike utiligi energiajn rimedojn. La termino inkluzivas energiŝparadon, racian utiligon de energio kaj energi-substituadon.

Fonto: Vie-publique.fr.