Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉe la limoj de la Plano Kolombio

Laŭ raporto de la Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado (KUNKD), Panamo estis, dum la unuaj ses monatoj de 2004, la lando kiu pleje profitis rektajn eksterlandajn investojn (kun Singapuro, Belgio kaj Luksemburgio)*. Tiu dokumento ellasas precizigi, ke tiel vigligas la panaman ekonomion la kolombia kapitalo. Por la entreprenisto Iván Ruiz, kaj la direktoro de la publikaĵo Capital financiero, Orlando Mendieta, tiuj investoj estas unu el la konsekvencoj de la Plano Kolombio.* Efektive, pro tiu plano intensiĝis la interna milito kiu disŝiras Kolombion, kaj sekvigis kapital-fuĝon. Oficialaj esploroj praktike ne ekzistas, sed la konantoj asertas ke se “laŭleĝa kapitalo” investiĝas en la lando, kapitalo “de tre aparta speco” enpenetras en pli granda kvanto.

* Rapport sur les investissements dans le monde [Raporto pri la investoj en la mondo], CNUCED, 22a de septembro 2004.
* La 23-an de septembro 1999, la kolombia prezidanto Andrés Pastrana ricevis de Vaŝingtono helpon de 1,6 miliardoj da dolaroj por tri jaroj “por alfronti la drogokomercon” — en realo por batali kontraŭ la geriloj. Tiu helpo estis poste renovigita, per sinsekvaj tranĉoj, en la kadro de la sama plano fariĝinta Anda Regiona Iniciato.

La bankoj, plej ofte filioj de usonaj aŭ eŭropaj establoj, fermas la okulojn. S-ro Alexis Rodríguez, dekano de la Specialiĝinta Universitato de Ameriko (Panamo-urbo) asertas: “La milita invado de 1989 estis farita sub la preteksto purigi la ekonomion de la kapitaloj devenaj el la drogokomerco, sed eĉ ne okazis enketo pri tio. Vaŝingtono resurtabligos la temon, se necese, por ĉantaĝi registaron kiu kontraŭus ĝian strategion de kontinenta dominado.” Kaj unu el la aspektoj de tiu strategio — en kiu Panamo povas kaptiĝi — nomiĝas Plano Kolombio.

Ne malproksime de la luksaj kvartaloj de la ĉefurbo, en Curundú, kie regas la malriĉeco, la kolombiaj kapitaloj ne alvenas. Alvenas nur delokitaj kolombianoj ekde antaŭ duona jarcento. Ĉar dum la lastaj jaroj ilia nombro konsiderinde kreskis, multaj panamanoj havas la senton ke la nove venintoj ŝtelas al ili ilajn kelkajn laborlokojn, ke ili “invadas” ilin per siaj drogo, perforto kaj mizero.

Estas nekontesteble ke kolombianoj estis implikitaj en krimaj agoj, ke la propono de drogoj multiĝis kaj ke, akceptante labori “nigre”, ili kelkfoje anstataŭis panamanojn en la labormerkato. Veras ankaŭ ke la negativaj efektoj de tiu migrado estas troigataj — por maski la nekapablon de la ŝtato solvi la socialajn problemojn, kiuj estas fonto de diversaj formoj de deliktoj. En tiu lando de 2,8 milionoj da loĝantoj, 35% de la aktiva loĝantaro estas senlabora.* Situacio kiu ne naskiĝis, en 2000, kun la Plano Kolombio...

* Kvar panamanoj el 10 vivas sub la sojlo de malriĉeco; 2 el 10 en ekstrema malriĉeco. Nestalí Geneteau: “Más panameños al sector informal”, Capital Financiero, Panamo, 27 septembro 2004.

La kolombia gerilo ĉiam penetris en sian panaman rifuĝejon por ripozi kaj reprovizi sin, “sen afekcii la agadojn de la regiono nek la loĝantojn. Kelkfoje ili [la gerilanoj] aperis, fuĝante antaŭ la armeo, sed ĉiam reiris al Kolombio”*. Tiu konduto estis konfirmita de s-ro Oswaldo Fernández, tiam direktoro de la nacia polico, la 29-an de septembro 2000, en la elsendo “Enfoque” de la televidĉeno Kanalo 4.

* Herasto Reyes: “Darién o la tranquilidad endeble”, La Prensa, Panamo, 13a aŭgusto 2000.

Kiam, fine de la 1980-aj jaroj, en la bananzonoj, la kvazaŭarmeanoj, kun la kompliceco de la sekurecofortoj, komencis masakri la civilulojn, konsideratajn aliancanoj de la gerilo, la loĝantaro fuĝis al Panamo. Kiam la Plano Kolombio estis adoptita, la kvazaŭarmeo regis la landliman zonon preskaŭ totale, kaj uzis ĝin ankaŭ por eksporti kokanon kaj heroinon al Usono.

“La problemoj, ĉe la landlimo, komencis kun la kvazaŭarmeanoj, konfirmas s-ro Alexis Rodríguez. Ili trairis ĝin ne por serĉi la gerilon, sed por elimini ĉiujn kiuj, ĉu panamanoj aŭ kolombianoj, estis supozataj kunlabori kun ĝi”. Kelkaj ekzemploj konfirmas liajn dirojn: la atako, en oktobro 2000, kontraŭ la loĝantoj de Nazaret, dek kilomentrojn interne de Panamo (unu knabineto mortigita, ses mamsuĉuloj vunditaj); la atako lanĉita kontraŭ la vilaĝeto Yala, la 18-an de januaro 2003, dum kiu tri kacikoj de la etno Kuna estis murditaj. Ĉe tiu okazo, la kolombia registaro kulpigis tuj la gerilon, sed la kvazaŭarmeanoj mem konfesis sian agon.

Fronte al la perŝtupa akriĝo de la perforto, la kolombia ministro pri eksterlandaj aferoj, s-rino Carolina Barco, asertis ke la aŭtoritatoj de ambaŭ landoj engaĝiĝis “pliigi sian interŝanĝon de informoj kaj la patrolojn en la limzono por malinstigi la ekstremmaldekstrajn ribelulojn kaj la ekstremdekstrajn kvazaŭarmeanojn”*. La “malinstigo” direktiĝis fakte kontraŭ tiuj kiuj serĉis rifuĝejon en Panamo. En letero sendita al la prezidantoj Alvaro Uribe kaj Mireya Moscoso, Amnestio Internacia petas ilin “enketi pri la forkonduko kaj malapero de du kolombiaj rifuĝintoj, kiuj estis tenataj kaptite de membroj de la speciala unuo de la polico kaj de la Departemento pri informo de Panamo”, la 21-an de aprilo 2003.* Laŭ Amnestio, dum la du homoj estis torturataj, oni minacis la aliajn rifuĝintojn liveri ilin al la kvazaŭarmeanoj.

* La Prensa, 29 januaro 2003.
* Amnesty international: “Panamá/Colombia: la seguridad de las fronteras no debe infringir el derecho internacional sobre refugiados”, Londono, AMR 23/04/2003.

La Alta komisarejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (AKR) denuncis la malrespekton de la internaciaj akordoj pri rifuĝintoj, fare de la du ŝtatoj. Senrezulte. Dum gazetara konferenco en Ĝenevo, la 25-an de aprilo 2003, la proparolanto de la AKR, s-ro Ron Redmond, konfirmis ke la panamaj aŭtoritatoj daŭrigis la arestadon de kolombianoj kaj deporti ilin, ofte perforte. La kolombiaj aŭtoritatoj reinstalas ilin en zonoj dominataj de la kvazaŭarmeanoj, sen zorgi pri ilia sekureco. Laŭ la komuna raporto de la kolombia kaj panama Defensorías del pueblo (defendantoj de la popolo) en 2003, la respondeculo de la panama nacia polico, s-ro Carlos Barés, asertas ke ne deporti la kolombiajn rifuĝintojn konstituus “apogon por la kunlaborantoj de la gerilo”.

Dum longa tempo, Panamo montris ian neŭtralecon rilate la kolombian konflikton. Ekde la starigo de la Plano Kolombio, la registaro de s-rino Mireya Moscoso (1999-2004) modifis tiun sintenon. Iuj memorigis ke la traktato Torrijos-Carter* faras de la panama neŭtraleco la garantion por la sekureco de la interoceana kanalo. Argumentante per la neceso protekti la hemisferon kontraŭ la “internacia terorismo” kaj la “drogoterorismo”, Usono, tre subtile, multobligis la premojn.

* Subskribita de la prezidantoj James Carter kaj Omar Torrijos, la 7-an de septembro 1977, la traktato planis la transigon al Panamo, la 31-an de decembro 1999, la suverenecon super la kanalo kaj la iom-post-ioman forigon de la usonaj militbazoj instalitaj en la protekto-zono.

Kiel Panamo povus protekti sin kontaŭ ia ajn ekstera agreso, se oni scias ke ĝi ne disponas pri armeo? La Panama Defendoforto estis malmuntita post la operacio “Justa afero” de decembro 1989, kaj anstataŭigita per senrimeda Publika Forto. La respondo troviĝas en la traktato Torrijos-Carter: Usono zorgas pri tio. La neŭtralec-traktato subskribita samtempe kun la traktato Torrijos-Carter permesas al Vaŝingtono interveni unuflanke, se la neŭtraleco aŭ la sekureco de la kanalo estas en danĝero...

Dum televidelsendo pri tiuj demandoj, sendata la 29-an de septembro 2004 sur Kanalo 4, la panama diskutgvidantino* demandis siajn gastojn: “Kiu devigas nin eniri la kolombian konflikton? Kial? Kiun rilaton tio havas kun la Plano Kolombio?” La eksministro pri internaj aferoj, s-rino Mariela Sagel, respondis: “Tiu atako [kontraŭ la urbo Nazaret, oktobre 2000] okazas meze de agresema kampanjo farata de Kolombio kaj de Usono, por ke la landlimaj regnoj implikiĝu en la Planon. Mi kredas ke Panamo kaj Venezuelo, kiuj la unuaj diris ke ili ne partoprenos ĝin, estas celoj de premoj. Kun la atako al Nazaret, ili volas devigi nin akcepti.” Jen la diskutgvidantino diris: “Oni povus diri ke la interesitoj estas la kolombia armeo, usonaj sektoroj kaj la kvazaŭarmeanoj pri kiuj ni ĉiuj scias ke ili obeas, iel aŭ alie, al internaciaj agentejoj aŭ al militistaj aparatoj.” La eksministrino povis nur aprobi: “Kiel vi scias, Usono posedas diversajn agentejojn, kiuj kelkfoje ne konsultas unu la alian. Okazas ke tiuj kiuj okupiĝas pri la kvazaŭarmeanoj havas agendon kiam la Ŝtatdepartemento havas alian...”

* Demando al la legantoj: Ĉu vi trovas pli taŭgan esprimon por france “animateur/animatrice”, germane “Moderator/-in” por la homo kiu gvidas diskuton, ĉefe en televido, radio kaj sociaj forumoj? Bonvolu proponi viajn solvojn sub tiu ĉi artikolo. -vl

En marto 2003, dum li estis la ĉefo de la Southern Command (la komando Sudo de la usona armeo), la generalo James Hill organizis en Miamo konferencon pri la kontinenta sekureco, kun la centra temo: kiel protekti la regionon “kontraŭ la kolombia kontaĝo kaj la terorismo ĝenerale”. S-ro Hill asertis ke Panamo estas minacata de ebla “drogoterorista invado” el Kolombio. Sekve, Panamo kaj Usono esploras novajn mekanismojn por kontroli la landlimon: “Unu el ili estus komenci duan fazon de la operacio “Novaj horizontoj””. Asistanto de la generalo klarigis ke temas pri civitemaj agadoj, “precipe farataj kun kuracistoj, inĝenieroj kaj alia speco de personaro: tiu ĉeesto de usonaj militistoj — kvankam ĝi estos humana — havos la efekton fuĝigi la kolombiajn armitajn grupojn”. S-ro Hill precizigis ke Usono trejnos panamajn policistojn por kontroli la landlimon, sed, aldonis li, “drogoterorista invado tuŝas la suverenecon, kaj tio estas militisma temo”.

En aŭgusto 2004, organizita de la Southern Command, okazis mar-ekzerco — “Panamax” — en kiu partoprenis, krom Panamo, Argentino, Ĉilio, Kolombio, Dominiko, Honduro kaj Peruo. Celo: prepari la defendon de la panama kanalo kontraŭ terorista atako. La ĉefkomando de la Southern Command, la generalo Jack Gardner, estis vidita en Panamo la 16-an de novembro 2004. Kiam la ĵurnalistoj, surprizite, demandis lin kio motivas lian ĉeeston, tiu altrespondeca militisto respondis aplombe: “Ni venas por konsili la registaron pri la realigo de kelkaj homamaj projektoj”.*

* La Prensa, 17 novembro 2004.

Tri tagojn antaŭe, la sekretario pri defendo, s-ro Donald Rumsfeld, troviĝis ankaŭ en la lando, ĉi-foje oficiale. Laŭ la panama eksministro pri laboro Mitchell Doens, tiu vizito konfirmas ke Panamo “partoprenas la “sistemon de regiona defendo”; sub direktado de la usona registaro, kaj ne defendas sian propran koncepton pri sekureco, nek siajn proprajn interesojn”. S-ro Doens denuncas “la administrajn akordojn pri sekureco” subskribitajn de la prezidintino Mireya Moscoso, “sed ellaboritaj jam en antaŭaj usonaj registaroj*, kiuj permesas al la usonaj civilaj kaj militistaj aŭtoritatoj agadi en la lando kvazaŭ ili estus tie suverenaj, kontrolante la teron, aeron kaj la maron, la landlimojn, la publikajn kaj privatajn komunikadojn, la doganon kaj la enmigradoservojn”.

* Vd Maurice Lemoine: “Panama récupère son canal [Panamo reakiras sian kanalon]”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 1999.

“La generalo Omar Torrijos diris ke la kanalo, tiam propraĵo de Usono, estas nia kvina landlimo, rimarkigas s-ro Iván Ruiz, eksmembro de la Defendoforto organizita siatempe de Torrijos. Ĉar ŝajnas al mi ne verŝajne ke la registaro de Martín Torrijos [filo de la generalo Torrijos, elektita prezidanto, la 2-an de majo 2004] rifuzas submetiĝi al la usonaj planoj, tre bone eblas ke naskiĝas la kvina limo, en formo de militbazoj, por devigi nin implikiĝi en la kolombian konflikton.”

En sia jara deklaro antaŭ la usona Kongreso, komence de 2004, la generalo Hills, tiam ĉefo de la Southern Command, asertis ke la kolombia prezidanto Alvaro Uribe, “faras eksterordinarajn progresojn en sia lunkto kontraŭ la drogokomerco, transformante sian landon en paceman kaj sekuran ŝtaton”, danke al la Plano Kolombio.* Samtempe li akuzis la venezuelan prezidanton Hugo Chávez, kulpigante lin direkti “la radikalan popolismon” en Latinameriko, kio igas lin “aperanta danĝero” por “la nacia sekureco de Usono”. S-ro Hill riproĉis cetere al la prezidanto Chávez lian rifuzon partopreni en la Plano Kolombio.

*El Comando Sur enfrenta peligros emergentes y tradicionales”, American Working Group, Washington Office on latin America and Interhemispheric Resource Center, Vaŝingtono, 24 julio 2004.

Apenaŭ alveninte en la potenco, s-ro Chávez efektive anoncis ke Venezuelo restos neŭtrala en la kolombia konflikto kaj ke ĝi apogos nur iniciatojn destinitajn trovi politikan solvon por ĝi. Laŭ li, necesas eviti engaĝiĝi en la vojon de regiona “vjetnamigo”. Tamen, kvankam la venezuela prezidanto respektas tiun demarŝon, la Plano Kolombio ŝajnas obstine voli implikigi lian landon. Direktoro de la Bolivara Civil-milita Fronto, la leŭtenanto-kolonelo Héctor Herrera Jiménez argumentas ke kun la Plano, “la prezidanto Uribe lasas uzi Kolombion kiel milit-platformon, en la kadro de la usona strategio kiu strebas apliki novkolonian modelon en la anda regiono”. La generalo Melvin López Hidalgo, ĝenerala sekretario de la Venezuela Konsilantaro pri Defendo, siaflanke asertas ke “la bolivara revolucio konsistigas ŝtonon en la ŝuo de tiu projekto, pro ĝia politika sendependeco sur internacia nivelo kaj la regiona leadership kiun ĝi akiris”.

Fakte, la Plano Kolombio konstituas specon de militista kaj kvazaŭarmea tenajlo kiu ĉirkaŭpremas Venezuelon. “Por neŭtraligi la aktualan venezuelan procezon, milit-operacioj de malalta intenso, kovritaj, sekretaj, nekonvenciaj operacioj de penetrado estas organizataj ekde Kolombio”, konfidas la leŭtenanto-kolonelo Herrera Jiménez. Kaj la du militistoj samopinias pri unu punkto: la Plano strebas krei socian, ekonomian, politikan kaj militan malstabiliĝon kiu konduku al situacio de perforto kaj de neregebleco en Venezuelo.

Tiu lando estas “mastrumata” ekde pluraj kolombiaj militbazoj kaj ekde alia instalaĵo luprenita de Vaŝingtono al Nederlando, en la insulo Arubo*. Ĉiukaze, la bazo situanta sur la teroj de la naftokompanio Occidental Petroleum, en Saravena, en la kolombia departemento Arauca, limzono ĉe la venezuela ŝtato Apure, estas nun tiu kiu plej zorgigas la venezuelanojn. Kvarcent soldatoj de la Specialaj Fortoj kaj dungitaj de usonaj privataj militkompanioj estas lokitaj tie.* “Ni scias ke ili trejnas ne nur la kolombiajn militistojn, sed ankaŭ la kvazaŭarmeanojn, rimarkigas la generalo López Hidalgo. Tiuj transiras la landlimojn por agresi niajn civitanojn, fari deliktojn kaj provoki reagon de niaj defendofortoj”.

* Arubo, nederlanda dependa teritorio, ĉefurbo Vilemstado (lingvoj: nederlanda, papiamento, angla, hispana). Laŭ “La Jaro. Praktika enciklopedieto de Monato. Eldono 2004, Flandra Esperanto-Ligo. -vl
* Vd la dosieron “Où l’on reparle des mercenaires...[Kie oni reparolas pri dungit-soldatoj]”, Le Monde diplomatique, novembro 2004.

La departemento Arauca, malmulte loĝata, estas la plej militistizita de Kolombio. Malgraŭ tia ĉeesto de la armeo, la kvazaŭarmeo tie firme instalis sin fine de 2001, post murdi milojn da civitanoj kaj fuĝigi la supervivantojn. Kunordige kun la armeo, la kvazaŭarmeanoj reloĝigis multajn vilaĝojn, transformante ilin en “strategiajn vilaĝetojn” similajn al tiuj de Vjetnamio kaj de Gvatemalo, precipe en proksimeco de la landlimo kaj de la oleodukto Caño Limón-Coveñas. Dum la monatoj antaŭ kaj post la efemera ŝtatrenverso kontraŭ la prezidanto Chávez de aprilo 2002, la kvazaŭarmeanoj aktivis en venezuela teritorio.

La 17-an de oktobro, en Guasdualito, proksime de Saravena, kvin militistoj kaj unu inĝenierino de la naftoindustrio estis murditaj. Malpli ol dudek-kvar horojn poste, la kolombia registaro akuzis la Revoluciajn Revoluciajn Armitajn Fortojn de Kolombio (FARC). “La komunikaĵo donis multajn detalojn, precizigas la leŭtenanto-kolonelo Herrera Jiménez, kvazaŭ ili ĉion sciintus antaŭe. La kontroloj montris ke temis pri kvazaŭarmeanoj.”

La kolombia registaro kaj la plejparto de la komunikiloj de ambaŭ landoj ne perdas okazon por akuzi la gerilon pri atencoj faritaj kontraŭ la venezuela loĝantaro kaj aludante ke la prezidanto Chávez ne malhelpas tion. La gerilo siavice konsideras la neŭtralecon de s-ro Chávez kiel pozitivan fakton. Ĝi ne neas esti respondeca pri “kelkaj kondamnindaj agoj” kontraŭ la civiluloj. Sed, la FARC, tra la voĉo de la komandanto Raúl Reyes, kaj la Armeo de Nacia Liberigo (ELN), tra tiu de la komandanto Milton Hernández, asertas ke la politikaj kaj strategiaj decidoj aprobitaj dum la lastaj dek jaroj postulas ne fari militajn aŭ ekonomiajn agojn, nek enmiksiĝi en la politikan vivon de la najbaraj landoj, kaj esperas de tiuj “reciprokecon kaj respekton”.

S-ro Liborio Guarulla, guberniestro de la venezuela ŝtato Amazonas, atestas: “La gerilanoj ne kaŭzas malsekurecon. Se ili transiras la limon, tiam por fari aĉetojn, kaj ili faras tion ĉiam senarmaj. Kontraŭe, la kvazaŭarmeanoj faras al ni problemojn: ilia krueleco fuĝigas la kolombiajn indiĝenojn ĝis ni”.

En la ŝtatoj Zuli kaj Táchira, la rilatoj de la miksitaj familioj vivantaj ambaŭflanke de la limo kaj la tradiciaj ekonomiaj interŝanĝoj estis tuŝitaj de la konflikto. Laŭ la direktoro de la Nacia Konsilantaro pri la Landlimoj, s-ro Feijóo Colomine, proksimume 100.000 delokitoj alvenis dum la lastaj kvin jaroj, inter ili enŝteliĝis deliktuloj, drogokomercistoj kaj kvazaŭmilitistoj.* La krimado altiĝis, kaj ankaŭ la komerco de fidrogoj kaj la lavado de malpura mono. La kamparanoj, sindikatistoj kaj gvidantoj de kolombiaj sociaj movadoj, rifuĝintaj en Venezuelo, devis fariĝi “nevideblaj”, pro timo esti murditaj aŭ kaptitaj kaj resenditaj al Kolombio de certaj sektoroj de la kontraŭ-ĉaves-aj sekurecoservoj, kiuj kunlaboras kun la kolombianoj kaj ties kvazaŭarmeanoj.

*Plan Colombia: incidencia en la seguridad y defensa de la nación”, konferenco en la Bolivara Universitato, Karakaso, 3 oktobro 2004.

Aliflanke de la landlimo troviĝas la urbo Cúcuta, konsiderata kiel ĉefurbo kaj sidejo de la kvazaŭarmeo en la oriento de Kolombio. La ĉefa kvazaŭarmea gvidanto, s-ro Salvatore Mancuso, regas sur bona parto de la landlimo, kontrolata de liaj uloj ekde 1999. Ili organizas tie la benzin-kontrabandon, agado nekompreneble laŭleĝigita de la prezidanto Uribe kadre de la “agadoj de sociala disvolvo” de la Plano Kolombio, en novembro 2003. Ili ankaŭ multigis la kultivon de kokao kaj konstruis ŝoseojn por eksporti malpermesitajn drogojn.

En Kolombio, oni apenaŭ kaŝas tion: “La fortiĝo de la kvazaŭarmeo konstituas la akson de antaŭeniro al la venezuela teritorio (...) Oni povas dedukti el tio ke la planoj de la kvazaŭarmeo internaciiĝas en Venezuelo.”*

* El Espectador, Bogoto, 16-22 majo 2004.

Konkreta apliko de tiu strategio evidentiĝis, la 9-an de majo 2004, kiam 130 kolumbiaj kvazaŭmilitistoj estis kaptitaj en bieno je 20 kilometroj de Karakaso. En tiu grupo estis 40 rezervistoj kaj dudeko da profesiaj soldatoj. Estis planite ke, la 12-an de majo, ili atakos plurajn venezuelajn milit-instalaĵojn kaj akapari la armilojn. Oni ne ekskludas ke ili intencis murdi la prezidanton Chávez. La atakantoj portintus venezuelajn uniformojn, la operacio tiel pasus kiel ribelo de “venezuelaj militistoj”. La atendita reago de la plimulto de la loĝantaro kaj de la militistoj fidelaj al s-ro Chávez eblintus porti la venezuelan kazon sur la internacian scenejon parolante pri “ĥaoso” kaj pri “danĝero de malstabiliĝo”, motivoj permesantaj konsideri eksteran intervenon kun Usono kaj Kolombio kiel precipaj instigantoj.

Laŭ la rezultoj de la enketoj prezentitaj de la venezuelaj aŭtoritatoj, la transporto kaj armado de la dungitsoldatoj estis organizitaj de civilaj kaj militistaj aŭtoritatoj oponantaj al s-ro Chávez, de Zulio kaj de Táchira. La iniciatinto de tiu “bato” estis la komandanto de la kolombia armeo, la generalo Orlando Carreño Sandoval, la plej vigla plenumanto de la Plano Kolombio. Ŝajnas ke la fiasko, kaj la spurojn kiujn li postlasis, kostis al li lian postenon kelkajn monatojn poste.

Inter la planoj pri sociala disvolvo starigitaj de la registaro de Karakaso, la landlima zono, historie neglektita, fariĝis prioritata. En la plej foraj anguloj, oni notas jam progresojn en edukado kaj sano. La kolombianoj, forgesitaj de sia registaro, sekvas la eksperimenton kun intereso. “Ili venas ĉiutage por ke oni donu al ili kuracistan, dentistajn kaj okulistan prizorgadon, ĉar nun estas senpage ĉi tie”, klarigas la guberniestro Guarulla, dum, siavice, s-ro Feijóo Colomine analizas: “Uribe kaj Vaŝingtono ege timas tiun demonstradon: eblas alporti la disvolvadon al la loĝantaro alie ol milite. Simple, disponigante al ilia servo la riĉaĵojn de la nacio”.

La venezuela generalo López Hidalgo, siavice, montriĝas kategoria: “Ni devas organizi grandan debaton pri la Plano Kolombio, ĉar ĝi endanĝerigas nian suverenecon. Oni strebas provoki malamikecon inter ambaŭ popoloj, eble eĉ militon, por ke aliaj profitu de tio: Usono kaj ĝiaj multnaciaj entreprenoj. Sed estu certaj: ili ne sukcesos!”

Hernando CALVO OSPINA.

Dependas de kiu flanko vi...
Aktuala aldono

La 31-an de decembro 2004, la kolombia registaro ekstradiciis la komandanton de la FARC, Simón Trinidad, al Usono, kie li estos akuzita pro drogokomerco, ostaĝopreno kaj kompliceco kun la teroristoj. Kaptita la 2-an de januaro 2004 en Kito (Ekvadoro), li estis unu el la ĉefaj intertraktantoj de la armita opozicio dum la pac-intertraktadoj kun la registaro de s-ro Andrés Pastrana inter 1999 kaj 2002. Tiu ekstradicio povus fermi la pordon al la “humana interŝanĝo” — homoj forkondukitaj de la FARC kontraŭ malliberigitaj gerilanoj — proponita de la gerilo, kaj igi tiun pli malcedema ol iam ajn. Kaj relanĉi la Planon Kolombio...

La 13-an de decembro 2004, internacia sendito de la Politika-Diplomatia Komisiono de la FARC, s-ro Rodrigo Granda, estis kaptita surstrate, en Karakaso. Li estis sekrete forkondukita al Kolombio fare de membroj de la venezuela Nacia Gvardio — nun arestitaj-, agante en ligo kun la kolombiaj informservoj kaj interŝanĝe de alta monsumo. Farita spite al ĉiuj reguloj de la internacia juro, tiu operacio kaŭzis gravan krizon inter Karakaso — kiu konsideras sian suverenecon lezita — kaj Bogoto: la prezidanto Hugo Chávez suspendis la komercajn rilatojn kun la najbara lando kaj revokis sian ambasadoron en Kolombio. La ambasadoro de Usono en tiu lando, s-ro William Wood, tuj apogis la kolombian registaron.

Sed, la 9-an de decembro 2004, en Tibú, en Kolombio, ne malproksime de la venezuela landlimo, okazis oficiala ceremonio honore al la “malmobilizado” de s-ro Salvatore Mancuso kaj parto de liaj kvazaŭarmeanoj. Kvankam Usono postulas la ekstradicion de s-ro Mancuso pro drogokomerco kaj terorismo, oni povis noti la ĉeeston de s-ro Stewart Tuttle, subdirektoro de la politikaj aferoj de la usona ambasadejo en Bogoto. La usona justic-departemento permesis la financadon de la “malarmado” de la kvazaŭarmeanoj je 3 milionoj da dolaroj...

H.C.O.