Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Kiel vi bilancas la Mondan Socian Forumon kiu ĵus okazis en Portalegro, Brazilo?
Portalegro estis ĉi-jare tute aparta sukceso, unue pro la amasa ĉeesto de pli ol 100 mil delegitoj venintaj el proksimume 127 landoj, tio estas el du trionoj de la landoj en la mondo. La komunikila ĉeesto estis eksterordinara, kun proksimume 4.200 ĵurnalistoj. Aliflanke, partoprenis ĝin grandaj intelektuloj de Azio, Barato, Usono, de Kanado, multaj eŭropanoj, latinamerikanoj, kiel Fray Betto, Adolfo Pérez Esquivel, Eduardo Galeano, ktp, kaj la monda socia movado.
Certa nombro da zorgoj esprimiĝis en la pli ol 2.000 laborejoj kaj rondaj tabloj kiuj okazis dum la Forumo pri plej diversaj temoj ligitaj esence kun ekologio, kulturo, ekonomio, civitana agado, trinkakvo, kun partopreno de ĉiuspecaj movadoj: movadoj de virinoj, de indianoj, ktp. Tio estis ekstreme diversa. Neniu povas imagi ke tiu movado, en sia senmezura diverseco, havas totalan koheron. Ne estas sekvata linio, sed kalejdoskopo, galaksio, kiu havas kiel komunan nomanton la kritikon al la novliberala tutmondigo. Tiuj kritikoj povas kuŝi sur tre malsamaj kaj eĉ kontraŭaj linioj.
Ĉi-jare estis alia dominanta zorgo, kiu trairis la tutan movadon: la senprava milito kontraŭ Irako, kiu ankoraŭ pliigos la suferojn de la iraka popolo. Neniu en la Monda Socia Forumo, kompreneble, defendis la irakan reĝimon. La Monda Socia Forumo bone rimarkis, ke tio estas nedefendebla reĝimo. Tamen, la Socia Forumo estas zorgema pri la socioj, la homoj. Oni pensas do ke tiu milito akrigos la suferojn de la popolo, de la socio, kaj ĝuste tiu solidareco esprimiĝis.
Duavice ankaŭ, la neceso, hodiaŭ pli urĝa ol iam, post la kolapso de Argentino, kaj post la ĝenerala krizo de la tutglobiga modelo, ekapliki la solvojn proponitajn en Portalegro, kiel la nuligon de la ekstera ŝuldo, la Tobin-imposton, la forigon de la impostparadizoj, ĉiujn ĉi elementojn kiujn kune oni nomas la Portalegran Interkonsenton.
Krome, la movado ekkonsciis ĉi-jare pri la fakto ke ĝi eniris novan fazon laŭ la mezuro en kiu la ideoj de la Forumo estas nun, iel, en la registaro, atingis registaran decidnivelon. Tio okazas en Brazilo, kie la elekto de Lula estas ankaŭ elekto de certa nombro da tezoj. Lula ne reprezentas la tutan Portalegron. Portalegro ne estas Lula, sed en lia registaro estas personuloj kiuj enkorpigas certan nombron da valoroj defendataj en Portalegro. Sekve, la ideoj de Portalegro estas nun en la potenco en Brazilo. Ankaŭ en Ekvadoro, kie la socia movado estas animata de tre potencaj indianaj organizoj kaj kiuj estis tre gravaj agantoj lastjare en Portalegro. Same, la movado de la koka-kultivistoj en Bolivio, gvidata de Evo Morales, reprezentas Portalegron. Ĉiuj ĉi grupoj inspiriĝis de la ideoj, de la eksterordinara energio produktita de la Monda Socia Forumo. Tio signifas ke la respondeco estas nun pli granda, ĉar la ideoj de la Forumo, kiuj antaŭe estis espero, ia revo, estas nun en la povo en almenaŭ tri landoj de Latinameriko: en Venezuelo, Brazilo kaj Ekvadoro. Oni vidos nun, en kiu mezuro tiuj registaroj sukcesos trudi tiujn ideojn: en kiu mezuro la sistemo de tutmondigo permesas al ili apliki solvojn en la sociala kampo, aparte en edukado, sano, kulturo, medio, ktp.
La gazeto, kiun vi direktas, donas grandan spacon al la mondaj kulturoj, vi mem multe kritikis la rolon kiun povas ludi la gazetaro. Ĉu vi povus klarigi viajn ideojn kaj viajn proponojn pri tiu demando?
Mi verkis plurajn librojn pri tiu temo kaj poste, en la kadro de la Monda Socia Forumo de Portalegro, mi ankaŭ lanĉis lastjare la ideon starigi ian Internacian Observejon pri Komunikiloj — angle Medias Watch Global — kiun ni denove prezentis ĉi-jare en la kadro de la Forumo. Ni havas la ideon denunci esence la fakton ke la komunikiloj, kiuj estis longtempe instrumento uzebla de la socioj por protekti sin kontraŭ la misuzoj de la dominantaj potencoj: plenuma, leĝdona, jura, ekonomia potencoj... — kion oni nomis la kvaran potencon, la potencon de la civitanoj, en la servo de la civitanoj-, kun la formiĝo de komunikilaj grupegoj, kun la konfuzo inter la interesoj de tiuj grupoj kaj tiuj de la tutmondigo, de la merkato kiu faras ke hodiaŭ la informado estas konsiderata kiel varo, aldoniĝis al la potenco kiu subpremas la civitanojn. Tio do jam ne estas armilo de la civitanoj, sed plia potenco. Do, la demando kiu jam delonge staris antaŭ ni, estas: kiel liberigi sin, defendi sin kontraŭ tiu subpremo.
La ideo kiun mi sugestis, kiu estis decidita kaj kiun ni nun defendas kun certa nombro da amikoj, estas ke necesas iel armi la civitanojn. Necesas forĝi novan armilon kiun disponu la civitanoj por protekti sin kontraŭ tiuj misuzoj, kontraŭ manipuladoj, propagand-gurdadoj. Necesas ke la civitanoj protektu sin ankaŭ kontraŭ la kaŝadoj, ĉar multaj informoj ne estas donataj. Ili do ne estas informitaj kaj do ne povas reagi kontraŭ la kulturo de la sekreto, kontraŭ la konfuzo inter informo kaj propagando, inter informado kaj manipulado. Do, ni starigis Internacian Observejon de Komunikiloj kiu estas alvokita ekzisti en ĉiu lando por tie denunci tian konduton. Ĝi konsistos el tri specoj de membroj: ĵurnalistoj, memkompreneble, sed ankaŭ esploristoj, instruistoj, universitatanoj specialiĝintaj en sciencoj pri komunikado kaj informado, kiuj bone kapablas malmunti la mekanismojn de manipulado kaj, trie, civitanoj, simple “konsumantoj” de komunikiloj, inter kiuj personuloj konataj pro sia honesteco kaj kiuj ebligos konstitui specon de tribunalo — la vorto estas eble ekscesa — de la komunikiloj. Ili povos juĝi tiujn kaj kontraŭmeti al la komunikiloj la bilancon de ilia konduto kaj do malkaŝi antaŭ la socio ĉiujn manipluadojn, ĉiujn finegocojn, ĉiujn distordojn kiuj povas okazi en iu ajn informo de iu ajn sektoro.
Vi estas denove en Kubo. Vi ankaŭ venis ĉi tien antaŭ deko da tagoj. Lastan jaron, en februaro, sekve al via ĉeesto en la Internacia Foiro de la Libro en Havano, vi estis en Francio celo de atakoj, al kiuj vi respondis en la kolumnoj de “Le Monde diplomatique”. Ĉu vi povas klarigi al ni, kiuj estas la kialoj de via ĉeesto en Kubo, kaj de tiu ĉi nova vizito?
Mi venas al Kubo de longa tempo. Tio estas politika procezo. Mi direktas gazeton kiu interesiĝas pri la internacia politiko. Kubo estas de tre longa tempo grava aganto de la internacia politiko. Ĝia ŝtatestro, Fidel Castro, estas probable hodiaŭ la politika gvidanto kiu havas la plej grandan sperton, kiu konatiĝis kun la plej granda nombro da personuloj, da situacioj. Kubo estas do interesa lando por ĉia specialisto pri internaciaj rilatoj. De 30 jaroj mi verkas artikolojn pri Kubo. Mi estas semiologo laŭ profesia formado kaj mi faris cetere mian disertacion pri la kuba kinarto.
Temas do pri lando, kulturo, politika itinero, kiun mi aparte bone konas. Estas do tute nature ke mi venas kaj revenas de tempo al tempo, eĉ se nur por vidi kiel la situacio evoluas. Mi venis iomete pli ofte en la lastaj jaroj, ĉar la granda internacia gazetaro anoncis la kolapson de tiu reĝimo post la malapero de Sovetio. Ĉiuj prognozis ke tiu sistemo, kiu estas “speco de rompiĝema kopio de Sovetio”, kiu vivtenas sin, kiu ekzistas nur ĉar Sovetio tenas ĝin artefarite viva, disfalos sub sia propra pezo. Mi venis do por regule konstati ke tiu disfalo ne okazis, kaj mi provis klarigi pro kiuj kialoj, kaj kial povis ekzisti tiom granda miskompreno. Mi venis lastan jaron por prezenti iun el miaj libroj, kaj mi revenis nun ĉar mi estis invitita fari tiun intervenon ĉi tie en la kadro, precize, de la priskribo de kio estas la nuna mondo, okaze de la 150-a naskiĝtago de Martí. Kion oni petis min fari estas doni mian vizion pri la internacia politiko — kion mi faras ĉiumonate en “Le Monde diplomatique”. Estas do tute nature ke mi troviĝas ankaŭ ĉi tie.*
Kun permeso de Ignacio Ramonet