Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĝis fine de 2006, la granda eŭropa afero estas la ratifo, fare de la dudek-kvin membroj de la Unio, de la traktato kiu starigas konstitucion por Eŭropo. Ĉu tio okazas per parlamenta vojo aŭ per referendumo, la aprobon de dokumento kun tia ambicio devus antaŭiri bilanco de la agado de la Unio, aparte en rilato kun siaj afrikaj, karibiaj kaj pacifikaj partneroj[1], kaj detala ekzameno de ĝia enhavo. Tio ne okazas. La debato, se ĝi okazas, ellasas intence la trian parton de traktato en kiu dominas la terminoj “banko”, “merkato”, “konkurenco” aŭ “kapitaloj”.
FANTOMO ŜVEBAS SUPER la ratifo de la “traktato stariganta Konstitucion por Eŭropo”* adoptita de la dudek-kvin membroŝtatoj la 18-an de junio 2004 kaj subskribita en Romo la sekvan 29-an de oktobro. La danĝero estas ke oni ne komprenas ĝin aŭ, pli grave, ke oni ne komprenas ĝin ĝuste. Estas vere ke teksto de 324 paĝoj por siaj kvar partoj, al kiuj aldoniĝas 460 paĝoj por ĝiaj du aneksoj, 36 protokoloj kaj 50 deklaroj, havas jam dekomence ion por repuŝi la normalan leganton. Se li komparas tiun “konstitucion” kun tiu de sia lando, li konstatas ke ĝi estas 10- ĝis 15-oble pli longa (14,7-oble por Francio), kio ne pledas por la proklamita celo “proksimigi Eŭropon al la civitanoj”.
Se tiu modela civitano, dezira bone koni kion aprobi oni petas lin, faras unuan tralegon de la tuta teksto — kiel oni trafoliumas la ĉapitrojn de libro antaŭ ol aĉeti ĝin-, li spertas rapide strangan senton: la traktato enhavas multajn vortojn, ofte ripetitajn, kiuj estas komplete fremdaj al konstitucia leksiko. Se li eniras la ludon kaj disponas pri bonaj komputilprogramoj, li malkovras, nur por la kvar partoj de la traktato, ke “banko” aperas 176-foje; “merkato” 88-foje; “liberaligo” aŭ “liberala” 9-foje; “konkurenco” aŭ “konkurenca” 29-foje; “kapitaloj” 23-foje; “komerco” kaj ĝiaj rektaj derivaĵoj 38-foje; “varoj” 11-foje; “terorismo” 10-foje; “religio” aŭ “religia” 13-foje.*
Neniu el tiuj terminoj aperas en la franca konstitucio, escepte de “komerco”, kiun oni trovas dufoje, kaj “religio”, unufoje. La dubo instaliĝas do ĉe nia vort-amanto: ĉu temas vere pri eŭropa “konstitucio”, kiun oni cetere prezentis al li kiel laikan, aŭ ĉu pri kungluita kopio de la statuto de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj de la ĉarto de la Monda Organizo pri Komerco (MOK), riĉigita per ĉapelsaluto al s-ro George W. Bush pro la “terorismo” kaj al la Vatikano pro la “religio”?
Nun oni komprenas tiun aserton, tiel nuancitan kaj en la plurisma spirito, kiu ja estas la regulo en la publika servo de radio kaj televido, kiun faris kronikistino de Radio France Internationale, la 4-an de januaro 2005: “La aplikado de referendumo en Francio povas montriĝi katastrofa, ĉar la reĵeto de nur tiu lando kondamnus la projekton por tuta Eŭropo”. Por poste elvoki la “certigitan timtremon” kiun provizas baloto kun necerta rezulto... La granda ĝeno de elektoj, kaj tute aparte de referendumo, estas efektive ke antaŭe oni neniam estas absolute certa pri la rezulto. Ĉar, por fariĝi valida, kaj laŭ ĝia artikolo IV-447 kiu fiksas la limdaton je la 1-a de novembro 2006, la traktato devas esti ratifita de ĉiuj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio (EU).*
Eblas du proceduroj por la ratifo de traktato, laŭ la konstituciaj disponoj de ĉiu lando aŭ decido de la registaroj: voĉdono de la parlamento aŭ referendumo. En tiu ĉi kazo, la parlamenta varianto estis decidita en 15 landoj, kaj referendumo en 10 aliaj.* En la unua varianto, kaj escepte se okazas neatenditaj leĝdonaj elektoj forigantaj el la povo subskribintan registaron, la ratifo estas jam nun garantiita. Ĝi okazis cetere jam en Hungario en aŭtuno 2004.
Male, por iuj regnoj kie okazos konsulto de la popolo, la afero tute ne estas decidita; tio okazos, laŭ la planita vico, en Francio, Pollando, Britio, Danio kaj Irlando. Koncerne Francion, oni memoras ke la traktato de Mastriĥto estis apenaŭ adoptita en 1992. Danio, siavice, rekte reĵetis ĝin, kiel Irlando poste reĵetis la traktaton de Nico. Ĉar la nea voĉo de tiuj du malgrandaj landoj estis konsiderata de la aliaj kiel nula, oni petis ilin organizi novan referendumon kun la sole ĝusta respondo: “jes”. Tio okazis.
Tiuj incitaj memoroj estas ankoraŭ vivaj en la mensoj de la eŭropaj registaroj; do, ĉiam kiam eblas — sed tio ne eblis ĉiam-, ili faris la necesajn disponojn por ke tiaj survojaj akcidentoj ne ripetiĝu. Ĉiuj komprenis ke la plej granda danĝero kuŝas en la alpropriĝo, de la civitanoj mem, de la traktat-enhavo. Ĝuste por eviti tiajn demandojn, la registaroj adoptis duoblan strategion: unue kiom eble plej prisilenti la esencan parton de la traktato — ĝian trian parton titolitan “La politikoj kaj la funkciado de la Unio”, kie retroveblas la granda plimulto de la supre cititaj vortoj; kaj, por tio, prezenti tre selektitan sintezon de la teksto kiu akcentas la instituciajn ŝanĝojn (vd B.C.: “Tiu “katastrofa” kompromiso de Nico.) kaj provas “mal-liberaligi” ĝian liberalan enhavon. Poste, kiam okazas minimuma publika debato, ripeti la simpligajn aŭ alarmigajn sloganojn kiuj resumiĝas esence per du, gurdataj en multegaj variaĵoj: “Mi amas Eŭropon, do mi voĉdonas per “jes””; “Se gajnas la “ne”, tio rompos Eŭropon kaj kaŭzos la ĥaoson”.
La uzado de ĉiuj ĉi sloganoj ne estas ĉie nepra. En pluraj landoj, la interkonsento inter la regantaj partioj kaj granda parto de la opoziciaj partioj, unuiĝintaj en granda partio de la “jes”, malhelpas ĉian kontraŭecan debaton. La publika opinio konos nur la reklaman version de la “konstitucio”. Tio veras por Germanio, kie la SPD, la Kristdemokrata Partio kaj la Verduloj voĉdonos kiel unusola homo por ratifi la traktaton en la parlamento, ĉar la registaro de s-ro Gerhard Schröder forigis la eblecon, dum kelka tempo konsiderata, amendi la Fundamentan Leĝon por ebligi referendumon.
Sama situacio en Hispanio, kie la Socialista Partio kaj la Popola Partio ambaŭ kampanjas por la “jes” ĉe la referendumo de la 20-a de februaro. En tiu kazo tamen ekzistas risko: tiu de alta kvoto da sindetenoj, kiu povus relativigi la — jam antaŭe certan — venkon de la “jes”. Pro tio la enŝovo, fare de s-ro José Luis Zapatero, de ikonoj de la grandaj piedpilkaj kluboj, inter kiuj s-ro Zinedine Zidane, en impresan operacion de “komunikado” favore al la “konstitucio”. Ĉu tiuj steluloj vere oferos la horojn kaj horojn necesajn por legado kaj kompreno, aparte stresigaj, de la proksimume 800 paĝoj de la seka teksto kiun “vendi” oni petas ilin? Apenaŭ kredeble... Prefere pilkon ĉepiede ol traktaton enmane: jen la pintoj de la politika debato sude de la Pireneoj!
Sen multmilionulaj futbalistoj (kvankam eĉ tio ne certas), kaj pro la samaj kialoj de sankta unio kiel en Germanio kaj Hispanio, la planitaj referendumoj en la venontaj monatoj en Portugalio, Nederlando kaj Luksemburgio verŝajne ne kaŭzos ian ajn debaton nek rezervas la plej etan surprizon. Restas, por tiu unua kvaronjaro de 2005, la kazo de Francio, tiu kiu plej maltrankviligas la eŭropajn ĉefurbojn kaj la Komisionon de Bruselo. Kaj prave, ĉar, kun Belgio, Francio estas, jam de longa tempo, la sola membrolando de la EU kie okazas publika debato pri la “konstitucio” kaj pli ĝenerale pri la konstruo de Eŭropo; kie la tekstoj estas analizataj kaj reliefigataj de konsiderinda nombro da partioj kaj movadoj.
Multaj de tiuj agantoj starigas la centran demandon de tiu konstruaĵo: ĝia nekapablo superi sian novliberalan esencon — la “konstitucio” prezentas la plej bonan rimedon por sanktigi unu fojon por ĉiam la diktaĵojn de la merkato kaj de la konkurenco*, terminoj, kiel ni vidis, uzataj respektive 88 kaj 29 fojojn. Uzataj en la originala teksto, sed ne en ĝia prezentado farita en la oficialaj “inform”-dokumentoj! Tiel la libreto eldonita de la franca ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj ankaŭ la simpligita broŝuro disdonata de la Oficejo pri Publikadoj de la Eŭropaj Komunumoj* sukcesas mirigan grandfaron: la termino “merkato” aperas tie nur unufoje, kaj oni trovas spuron nek de “konkurenco” nek de “kapitalo”, dum temas pri tri ŝlosilvortoj de tiu traktato, kiel cetere de la antaŭaj. Tiel, 322 el la 448 artikoloj de la tuta dokumento — tiuj kiuj konsistigas tiun kaŝitan trian parton — estas intence forkaŝitaj al la atento de la civitanoj.
TIU MISINFORMADO estas farata de la naciaj kaj komunumaj aŭtoritatoj kaj ege disvastigata de preskaŭ ĉiuj grandaj informiloj, kaj kelkfoje en karitatura maniero. Le Figaro cetere signalas tre klarvide: “Same kiel videblis dum la referendumo interne de la PS [socialista partio], ĉiuj komunikiloj kaj ĉiuj registaraj partioj, sen forgesi la ekonomian establishment, kampanjas por la jes.”* Tiu eldon-linio estas multe pli malkaŝe afiŝita en la skriba gazetaro konata kiel centra-maldekstra ol en tiu kies legantoj voĉdonas plimulte por la dekstro. Por tiuj, la pozici-deklaroj por la “jes” de s-ro Jacques Chirac, de s-ro Nicolas Sarkozy kaj de la tuta registaro Raffarin, sen kompreneble forgesi la Medef [la organizo de la franca mastraro], estas sufiĉe klaraj signaloj. Apenaŭ necesas insisti pri tio, escepte por provi malakrigi la aferon pri la akcepto de la kandidatiĝo de Turkio* fare de la Eŭropa Konsilantaro de decembro 2004, kiu profunde dividas tiun opini-frakcion.
La “turka demando” de la maldekstra elektantaro, tio estas la “liberala demando”, reale enskribita en la “konstitucio”. Kiam s-ro Laurent Fabius — ludante, estas vere, kontraŭ si mem, se konsideri lian politikan itineron — malobeis la prisilento-leĝon pri tiu temo en sia kampanjo por la “ne” sine de la Socialista Partio, li estis brutale revokita al la ordo. La ĉefartikolo de Le Monde, titolita “La eraro de Fabius”* — ĉar eraro gravas pli ol krimo, laŭ Talleyrand — ekfunkciigis operacion de amaskomunika linĉado, en ĉiuj specoj de komunikiloj, de senekzempla violento, kontraŭ la iama ĉefministro. Ĉar tiu apostato estas — provizore — ekster ludo, restas forgesigi al la elektontoj ke la politikoj deciditaj sur eŭropa nivelo inspiras kaj impulsas la “reformojn” de pensioj, de malsan-sekuro kaj de edukado; ke ili stimulas al delokigoj*; ke ili konstituas la kovejon de la “restrukturadoj” kaj privatigoj faritaj aŭ anoncitaj por tio kio restas da publikaj entreprenoj, kaj tio sub la flago de la “libera kaj ne falsita konkurenco”, ktp.
Esence, temas pri kredigi al la civitanoj ke tiuj liberalaj politikoj, precipe tiuj de la du lastaj jardekoj, neŝanĝeble fiksitaj en la tria parto de la “konstitucio”, haltos ĉe la landlimoj de Francio, kiel iam la nubo de Ĉernobilo.* Kvazaŭ tiu teksto estus neŭtrala jura kadro, dum samtempe oni memorigas al ni ke du trionoj de la [francaj] leĝoj kaj dekretoj estas la transpono al nacia juro de komunumaj leĝdonaj aktoj. Aktoj precize deciditaj nome de la disponoj kiujn enhavas tiu teksto...
Troviĝas instrua ekzemplo de tiu ĵonglado en la ĵusa debato en la Nacia Asembleo pri la estonto de la Poŝto.* S-rino Marylise Lebranchu, eksministro kaj nun socialista deputito de la departemento Finistero, akuzis la registaron Raffarin esti “decidinta netan regreson de la publika servo” — kio estas la minimumo direbla — “kredigante ke temas pri simpla transpono de teknika direktivo”. Ŝi ne precizigis ke tiu “teknika” direktivo, kiu entenas nenion malpli ol la totalan liberaligon de la poŝta trafiko en 2009, estis aprobita siatemple de alia socialista ministro, s-ro Christian Pierret... Kaj la bretona parlamentanino, aktiva por la “jes”, avertas pri granda danĝero kiu kuŝas trans la aferoj de la Poŝto: “Ĝuste tia uzado de Eŭropo povas malkuraĝigi plimulton de la francoj.” Fakte ne temas nur pri “uzado”, sed ankaŭ kaj precipe pri simpla aplikado de eŭropaj decidoj faritaj de registaroj kiuj konsideras sin socialdemokrataj aŭ liberalistaj aŭ kristdemokrataj.
Por antaŭzorgi kontraŭ tiu minaco de “malkuraĝiĝo”, kiu povus havi fatalajn konsekvencojn en la urnoj, tiuj komunikiloj, kiuj direktas sin plej multe al maldekstra aŭ centra-maldekstra opinio, komencis operacion de senminigo sur tri tiklaj terenoj: la ideologia neŭtraleco de la “konstitucio”, la socialaj progresoj kiujn ĝi enhavus kaj la publikajn servojn kiujn ĝi protektus. Konklude de sia dokumento “Uzinstrukcio de la traktato”*, Le Nouvel Observateur starigas la demandon “Ĉu la eŭropa konstitucio estas sociala aŭ liberala?” kaj respondas tiel: “Nek unu nek alia. Konstitucio estas entenanto kaj enhavo. La enhavon influas la politikaj gvidantoj kaj ne la institucioj”.
Admirinda jura analizo kiu pensigas ke la redaktistoj ne legis la trian parton, tamen la plej ampleksan, titolitan, ni ripetu — la emfazon faras ni — “La politikoj kaj la funkciado de la Unio”, kaj kie estas permanente memorigata la prioritato de la konkurenco kaj de la merkato. Ĝisabsurde: la artikolo III-131 disponas efektive ke ĉiuj disponoj farendas por “eviti ke la funkciado de la interna merkato estu tuŝita de disponoj kiujn membroŝtato povas esti devigata fari en kazo de gravaj internaj malordoj afekciantaj la publikan ordon, en kazo de milito aŭ de grava internacia tensio konstituanta milit-minacon.” Dum milito, la komerco ne haltos...
En la sama libreto, Le Nouvel Observateur indikas ke “la precipa novigo koncernas la agnoskon de socialaj rajtoj” en la dua parto de la traktato titolita “La Ĉarto de fundamentaj rajtoj de la Unio”. Fakte, tiuj rajtoj havas nenion “fundamentan” ol la nomon. Krom ke ilia enhavo konstituas regreson kompare kun la nacia juro de multaj landoj* — temas tie pri la “rajto labori” kaj ne pri la rajto je laboro; pri “aliro al la pagoj de la sociala sekuro kaj al la socialaj servoj”, kio antaŭkondiĉas ilian ekziston, kaj ne pri rajto je sociala sekuro kaj je socialaj servoj, ktp.-, ilia aplikadokampo estas strikte ĉirkaŭbarita: ili devigas la ŝtatojn kaj la eŭropajn instituciojn “nur kiam ili realigas la juron de la Unio” (artikolo II-111).
Cetere (artikolo II-122-2), ili estas agnoskitaj nur “en la kondiĉoj kaj limoj” de la aliaj partoj de la konstitucio. Por ke la aferoj estu perfekte klaraj, la preambulo mem de tiu Ĉarto fiksas kiuj estas tiuj “kondiĉoj kaj limoj”, specifante ke la Unio “certigas la liberan cirkuladon de la homoj, de la servoj, de la varoj kaj de la kapitaloj, kiel ankaŭ la liberecon de ekloĝado kaj establiĝo”. Jen certe la sola “sociala” Ĉarto en la mondo kiu eksplicite subordigas socialajn rajtojn al la neproj de la internacia moveblo de la kapitalo kaj de la komerclibereco.
Restas la demando, aparte tikla en Francio, de la publikaj servoj. En sia “kvizo” prezentanta la traktaton*, la redaktejo de Libération demandas “ĉu la ekonomia modelo elektita de la konstitucio minacas la publikajn servojn” kaj donas la respondon: “Malĝuste”. La ĝusta respondo estus tamen “Ĝusta”. Unu el la ĵurnalistoj pravigas la pozicion de la gazeto klarigante ke “la konstituci-traktato ja liveras juran bazon por adopti horizontalan eŭropan kadro-leĝon (tio estas: aplikeblan al ĉiuj publikaj servoj), kio ĝis nun ne estis la kazo”.* Tio ĝustas (artikolo III-122), krom ke, unuflanke la antaŭaj traktatoj neniel malhelpis ke tia direktivo estu decidita se la Komisiono proponus ĝin al la membroŝtatoj, kaj, aliflanke, la ekzisto de tia ebleco ne garantias ke ĝi estos uzata.
Kaj se, hazarde, tio okazus, necesus vidi en kiu kunteksto kaj kun kiuj perspektivoj. Unue la traktato ne parolas pri “publikaj servoj”, sed, kiel la du antaŭaj, pri “servoj de ĝenerala ekonomia intereso” (SĜEI), ĵargono trudita de la Komisiono avida por neŭtraligi la simbolan ŝarĝon de la vorto “publika”. Ĝi elvokas ilin kiel “servojn al kiuj ĉiuj, en la Unio, atribuas valoron”, dum la Amsterdama traktato de 1997 agnoskis ilin kiel “valorojn” sen pli. Ne neglektinda nuanco. Poste, la SĜEI estas submetitaj al la reguloj de la konkurenco (artikolo III-166), escepte, kaj jen la sola kaj tre modesta “avanco”, se tiuj reguloj fiaskigas “la plenumadon jure aŭ fakte de la aparta misio kiu estas al ili konfidita”.
Tiu sekurilo estas tamen tre rompiĝema, pro kvar kialoj. Unuavice, la SĜEI estas konsiderataj kiel esceptoj de la supera normo de konkurenco, kaj la registaroj devas okupiĝi pri ili en defensiva pozicio, ĉar ilian neceson devas pruvi ili. Poste, la artikolo III-167, al kiu la SĜEI estas ankaŭ submetitaj, malpermesas publikajn helpojn kiuj “falsas aŭ minacas falsi la konkurencon”. Cetere, la Komisiono havas la monopolon pri eventuala propono de direktivo. Tiurilate, la komisaro pri konkurenco, s-rino Neelie Kroes, donis la tonon, dum sia prezentiĝo antaŭ la eŭropa parlamento, precizante ke la publikaj servoj ne konstituas “gravecojn en si mem”, kaj ke “la celo estas stimuli la eŭropan ekonomion”.* Jen sincere dirite. Fine, la decidoj en la Konsilantaro pri eventuala direktivo pir la SĜEI laŭ la maniero Kroes estas farataj per la kvalifikita plimulto kaj kundecide kun la eŭropa parlamento, kio, se konsideri la nunan fortrilaton, ne instigas al optimismo.
Tiaj memorigoj pri faktoj kaj tekstoj — kaj eblus citi dekojn da pliaj — dispecigas la endormigajn asertojn ke la “konstitucio” havas “socialan” dimension. Ne sufiĉas, efektive, invoki — kvankam tio ne estus neglektinda — la ĝeneralajn, kaj kelkfoje larĝanimajn, principojn en la preambuloj kaj la eldiron de la valoroj kaj celoj de la EU, kies aplikado havas ĉian ŝancon esti prokrastita ĝis la tago de Sankta Neniamo. Necesas ekzameni per lupeo la konkretajn politikojn aktuale validajn kaj kiujn la traktato estas taskita “konstituciigi”, do igi ilin tre malfacile inversigeblaj.
Do, jen teksto kies valoro ne kreskas pro konateco, kaj estas facile kompreneble ke ĝiaj apogantoj ĝenerale rifuzas debati pri ĝi punkton post punkto kaj limigas sin al svagaj kaj kavaj konsideroj. Ili disponas tamen pri terura armilo, se konsideri ilian dominantan pozicion en la komunikiloj: diabligi la kontraŭajn argumentojn.
Plej ŝoke, el vidpunkto de simpla intelekta honesteco, estas svingi la timigilon de la “reveno al la katastrofa traktato de Nico”, dum tiu teksto regas la Union ekde la 1-a de majo 2004 (vd B.C.: “Tiu “katastrofa” kompromiso de Nico”) sen provoki gravan katastrofon...
Dua trompa argumento: la venko de la “ne” en unu aŭ pluraj landoj sekvigus la paraliziĝon de Eŭropo. En realo, la Eŭropo de la “tago post” la referendumo estus tiu de la “tago antaŭe”, ĉar ĉiuj tekstoj, inkluzive de la Nica traktato, daŭre aplikiĝus. Tiam restus nur ree intertraktadi pri nova teksto, pli akceptebla, kaj kun la tuta tempo necesa por tio, ĉar nenio urĝas.
Jes sed, rebatas la argumentantoj per la komunuma ĥaoso, la registaroj ne volus plu reveni al la ronda tablo... Okazus ĝuste la malo, ĉar tiuj registaroj absolute bezonas novan traktaton por ke la dudek-kvin-opa Eŭropa Unio funkcio sufiĉe glate, dum la nunaj reguloj estis destinitaj al komunumo sesopa. Tio signifas, ke tiam estus ratifota nur la unua parto de la nuna konstitucio, tiu parto, kiu esence fiksas la ludregulojn de la institucia konstruludo. Neniu perdus ĉe la malapero de la dua parto, kiu kreas neniun novan socialan rajton inda je tiu nomo, kaj malmultaj verŝus larmojn se la liberala manifesto, kiun konstituas la tria parto, estus formetita en la keston de forgeso.
Se la elektantoj estas kunvokitaj de la prezidanto de la Respubliko por diri “jes” aŭ “ne” al teksto, oni rajtas supozi ke ĉiu el la respondoj estas plene laŭleĝa kaj ke neniu endanĝerigas la Respublikon aŭ la Eŭropan Union. Alikaze, starigi la demandon, estus malrespondeca*, eĉ akuzebla ĉe la Alta Kortumo... Do, ĉiu devas estigi sian opinion, libere de ĉia ĉantaĝo kaj de ĉia manipulado, antaŭ ol enurnigi sian voĉdonilon.
Bernard CASSEN.