Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Libana pulvejo

ĈU SIRIO KULPAS la murdon, la 14-an de februaro 2005, de Rafic Hariri, eksa ĉefministro de Libano? Sub la ŝoko, parto de la libana publika opinio estas konvinkita pri tio. Kaj la publika akuzo, fare de la siria prezidanto, s-ro Bachar Al-Assad, de la “farintoj de tiu abomena krimo kaj tiuj kiuj estas malantaŭ ĝi” ne disigis — jen la minimumo direbla — la akuzojn kontraŭ li. Por la plimulto de la internaciaj komunikiloj, la kulpo de la baasisma reĝimo ne ŝajnas esti pridubinda. Ĵurnalistoj memorigis plurajn supozeblajn motivojn por la murdo. Unuavice, la volo de Damasko konservi la “landon de la cedroj” sub sia regado, dum parlamentaj elektoj okazos en venonta majo. Ili elvokis ankaŭ la riproĉojn de Sirio kontraŭ Rafic Hariri, akuzita financi kaj provi kunigi specon de kontraŭsiria fronto. Aldoniĝas, fine, grava komplementa riproĉo: la eksa ĉefministro estis suspektata ke li mobilizis siajn amikojn (inter kiuj la franca prezidanto s-ro Jacques Chirac) por voĉdonigi, en septembro 2004, la Sekurec-Konsilion de la Unuiĝintaj Nacioj, kun la apogo de Parizo kaj Vaŝingtono, la rezolucion 1559 kiu postulas la okazigon de liberaj prezidant-elektoj en Libano kaj de “ĉiuj eksterlandaj fortoj, kiuj estas ankoraŭ tie, retiriĝi el Libano [...] kaj la malarmadon de la milicoj, ĉu libanaj aŭ ne” (tio estas: la milicoj de la ŝijaisma partio Hezbollah, subtenata de Sirio kaj Irano, la palestinaj milicoj de la rifuĝint-tendaroj).

Tiu krimo liveras kroman pretekston al Vaŝingtono por akrigi la premon al Damasko. La ambasadoro de Usono en Sirio estis revokita “por urĝaj konsultoj”. Kaj la usona vica ŝtatsekretario pri la Proksim-Oriento, s-ro William Burns, kiu ĉeestis en Bejruto la entombigon de la murdita eks-ĉefministro, profitis la okazon por deklari al la gazetaro: “La morto de Rafic Hariri devus fortigi la elanon por libera, sendependa kaj suverena Libano. Tio signifas tujan aplikon de la rezolucio 1559 de la Sekurec-konsilio kaj do tujan kaj kompletan retiriĝon de Sirio el Libano.” S-ro Burns ŝajnas forgesi ke, sen mandato de la UN, Usono invadis kaj okupacias Irakon. Necesas memori ke, ekde la komenco de la usona invado al Irako, Damasko taksis ke unu el la precipaj celoj de tiu milito estas la encirkligo de Sirio.* La usona ministro pri defendo, s-ro Donald Rumsfeld, akuzis Damaskon helpi la armeon de s-ro Saddam Hussein dum la operacoj kaj servi kiel malantaŭa bazo al la diversaj rezistadoj kiuj turmentas la usonajn okupaci-trupojn. La eksa ŝtatsekretario, s-ro Colin Powell, flugis al Sirio en majo 2003 por rekte esprimi al la prezidanto Al-Assad tiujn akuzojn kaj aliajn pli malnovajn kiel la aliancon kun Irano kaj la apogon al la milicoj de la Hezbollah, organizo enskribita de Usono (sed ne de la Eŭropa Unio) en la liston de la “teroristaj organizoj”.

* Vd Paul-Marie de La Gorce: “La Syrie sous pression [Sirio sub premo]”, Le Monde diplomatique, julio 2004.

En tia kunteksto, almenaŭ se ĝi ne volis memmortigi sin, la siria reĝimo havis nenian intereson gravigi sian kazon. Iuj observantoj do demandas sin ĉu la “tro evidenta” kulpeco de Sirio ne estus ĝuste la celo atingota de la murdistoj de Rafic Hariri. Tiel, Eyal Zisser, specialisto pri Sirio en la Dajan-Instituto de la universitato de Tel-Avivo, asertas: “Estas komplete mallogike ke Sirio faris tion. Tio estus stulta decido ĝiaflanke. Ĉiuj atentas ĝin, kaj ĝi havas neniun intereson malstabiligi Libanon.”*

* Citita de Jefferson Morley: “Who Killed Rafiq Hariri?”, washingtonpost.com, 16-an de februaro 2005.

Kiel ajn, necesas demandi sin pri la celoj de Vaŝingtono kaj Parizo en Libano. Se ilia celo estas starigi “veran demokration” en Libano, ĉu tiu povus konstruiĝi sen la ŝijaistoj, la precipa komunumo amase alianca kun Damasko? Ĉu ĝi estos garantiata de la partioj de la opozicio kiuj rifuzas la principon “unu homo, unu voĉo” kaj defendas eksteruzan konfesian sistemon? Se la celo estas evakuado de la “Okupaciata Libano”, ĉu la internacia komunumo povas forgesi ke, en tiu regiono, restas okupaciataj ankaŭ, ekde 1967, la siria Golano kaj Cisjordanio, Gazao — eble evakuota ĉi-somere — kaj Orient-Jerusalemo, spite al multnombraj rezolucioj de la Sekurec-Konsilio? Ĉu refoje: malsamaj pezoj, malsamaj mezuroj?

Revenis la tempo de obskuraj manovroj. Kaj ŝajnas ja ke ni pasis, en la teatro de la Proksim-Oriento, al la dua akto, inkluzive de la risko ke reeksplodos la interna milito en Libano, kio ne ŝajnas emocii la defendantojn de la cedra lando. Post la Irak-milito — kaj malgraŭ la katastrofa okupacio kaj la vangofrapa malvenko, en la elektoj, de la listo apogata de Vaŝingtono-, la grandaj manovroj relanĉiĝas samtempe kontraŭ la du aliaj delonge markitaj celoj: Irano kaj ĝia aliancano Sirio kiu estas certe la plej malforta ĉenero. Ĉu la murdintoj de Rafic Hariri sciis ke ili prezentis simbole sur pleto, al la “internacia komunumo”, la sorton de la siria reĝimo?

Ignacio RAMONET.