Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La 31-an de januaro 2005, la venezuela prezidanto Hugo Chávez ricevis triumfan akcepton flanke de la alimondismaj aktivuloj dum la Monda Socia Forumo en Portalegro. Tiu, kiu fariĝis por la latinamerika maldekstro la simbolo de rezistado al novliberalismo kaj al la usona hegemonio, esprimis ĉe tiu okazo sian opinion ke urĝas “starigi socialan ekonomion por transpaŝi la kapitalismon”. En la pasinteco jam publike akuzita de la Blanka Domo, kiu faris ĉion por malstabiligi lin, s-ro Chávez refariĝis la abomenaĵo de la ŝtatsekretario Condoleeza Rice kaj de la nostalgiuloj de la malvarma milito, kiel la vica ŝtatsekretario Roger Noriega, la ŝtat-subsekretario John Bolton, la “dura” Elliot Abrams, vickonsilisto pri Nacia Sekureco aŭ s-ro John Negroponte, veterano de la “fimilito” en Centrameriko kaj nun ĉe la kapo de la ĉiupova Nacia Agentejo pri Informo. Tute laŭ sia firma obsedo ne lasi instaliĝi... “duan Kubon”! tiuj reaktivas la metodojn aplikitajn kontraŭ ĉiu registaro aŭ lando kiu provas liberiĝi de la Imperio.
Venkinta kontraŭ la puĉo de la 11-a de aprilo 2002, kontraŭ la lokaŭto de decembro 2002 / januaro 2003 (64 tagoj sen ekonomia aktiveco), en la revoka referendumo de la 15-a de aŭgusto 2004 kaj de la elektoj de la 31-a de oktobro, kiuj donis al lia movado 20 guberniestrojn el 22 kaj 270 urbestrojn el 337, la bolivara prezidanto realigas aŭdacan politikon favore al la neglektitaj sektoroj. La ŝtata naftokompanio (PDVSA), post sia refunkciado kiel ŝtata entrepreno, transdonis, en 2004, 3,5 miliardojn da dolaroj por la socialaj programoj.* Cetere, s-ro Chávez ludas decidan rolon sur la latinamerika scenejo kie li ne estas plu izolita, eĉ se diverse akompanata.
La perversaj efektoj de la liberala dogmismo elkovita de Vaŝingtono, la Internacia Mon-Fonduso, la Monda Banko kaj la Interamerika Banko pri Disvolvado sekvigis senkontestan maldekstriĝon de la subkontinento (Argentino, Brazilo, Panamo, Urugvajo) en la lastaj du jaroj. Eĉ en Meksiko profiliĝas ebla venko de la nuna urbestro de Meksikurbo, s-ro Manuel López Obrador, de la Partio de la Demokatia Revolucio (PRD, laŭ la hispana). Fronte al la Areo de Libera Komerco de Ameriko (ALKA), usona projekto de ekonomia rekoloniigo de la kontinento, la konjunkturo ebligas al la venezuela prezidanto relanĉi sian projekton de Bolivara Alternativo por Ameriko (ALBA, laŭ la hispana), integriĝon bazitan sur kunlaborado kaj ne sur konkurenco, kaj sur la fundamentoj de endogena disvolvado, kaj konsiderante la plej malfavorigitajn partojn de la loĝantaro.
Tiusence, la naskiĝo, la 8-an de decembro 2004, en Peruo, per la “Deklaro de Kusko*”, de Sudamerika Komunumo de Nacioj konsistanta el dek-du regnoj* estas unua paŝo, eĉ se tiu organizo en la momento estas pli simbola ol funkcikapabla, ĉar Usono havas daŭre en ĝi kelkajn blinde obeemajn aliancanojn (Kolombion, Ekvadoron, Peruon kaj, ekster tiu geografia zono, la landojn de Centrameriko).
Pli konkrete, al la strategia alianco starigita kun Havano (per akordo pri petrolo kontraŭ kuracistoj kaj instruistoj), Venezuelo ĵus aldonis tiun kun Braziljo, la 14-an de februaro, en Karakaso, per subskribo de 26 akordoj — de la energi-sektoro (kunlaborado inter PDVSA kaj Petrobras pri esplorado, rafinado, ktp.) ĝis la milita sektoro. Aldoniĝis, la 1-an de marto 2005, la komuna deklaro de s-ro Chávez kun s-roj Nestor Kirchner (Argentino) kaj Luiz Inacio “Lula” da Silva (Brazilo), dum la enposteniĝo de la nova urugvaja prezidanto Tabaré Vásquez, ĉiuj tri reprezentantoj de modera maldekstro. Okaze de tiu pintkunveneto, la kvar prezidantoj decidis fortikigi la regionan integriĝon kaj la multflankan kunlaboradon. Tiu decido konkretiĝis per duflankaj akordoj inter Venezuelo kaj Brazilo unuflanke, Venezuelo kaj Argentino aliflanke, kun estontaj triflankaj akordoj. S-ro Tabaré Vásquez, siaflanke, subskribis akordon pri interŝanĝo de venezuela petrolo kontraŭ urugvajaj nutraĵ-produktoj.
Tute laŭ sia bolivara projekto, s-ro Chávez aktivas por starigo de regiona televidĉeno, Telesur — por kontraŭagi la influon de CNN-, de Petrosur — latinamerika petrol-bloko-, de fonduso por respondi al la akra problemo de malriĉeco, de Sudamerika Banko por Disvolvado.
Zorgante ankaŭ por redukti la tradician dependecon de Venezuelo de la usona merkato, li starigas novajn aliancojn kun la grandaj industriiĝantaj regnoj Barato, Sud-Afriko kaj Ĉinio, kaj, en decembro 2004, li renkontis sian samrangulon Hu Jintao en Pekino por diskuti pri nova duflanka akordo (Ĉinio duobligos sian petrolkonsumadon en la venonta jardeko).
La 27-an de marto 2001, en deklaro antaŭ la usona Kongreso, la generalo Peter Pace, tiam ĉefo de la Southern Command (suda komando de la usona armeo), opiniis ke en la skemo de tutmonda potenco, kiu inkludas la regadon de nafto, Latinameriko kaj Karibio gravas por Usono pli ol Proksim-Oriento. Tiusence, kaj krome pro la rolo de lokomotivo de la prezidanto Chávez en la latinamerika rezistado al la dominanta ordo, Vaŝingtono ege malŝatas vidi Ĉinion, Rusion kaj Brazilon eniri, kiel planite, tra la ĉefpordo en la Orinokan Fendegon, konsideratan plej grava naftorezervo de la planedo. Post subteni la puĉon de la 11-a de aprilo 2002 (la “11-A”) kaj sisteme preni la partion de la opozicio, ĝis kiam tiu eksplodis dumfluge, Usono denove ludas partituron similan al tiu antaŭ la “11-A”. Per etaj dozoj kaj konstante, “gravaj oficistoj de la Blanka Domo”, “tre bone informitaj” ĵurnalistoj preparas la usonan opinion al malstabiligo de Venezuelo. Jam en novembro 2004, s-rino Condoleeza Rice instigis la regnojn de la regiono esti atentaj “pri la risko kiun prezentas la ĉavista reĝimo”, kvalifikis la prezidanton “eksribelulo” (alude al la ŝtatrenverso kiun li provis la 4-an de februaro 1992) kaj Venezuelon “reala problemo”. Al kio s-ro Chávez replikis: “Ili trompiĝas. Mi ne estas eksribelulo. Mi estas ribelulo.” La 18-an de januaro, la nova respondeculino pri la usona diplomatio taksis denove lian registaron “negativa forto en la regiono”
En februaro 2005, en kelkaj tagoj, per proparolantoj de diversaj institucioj — Blanka Domo, Ŝtatdepartemento, CIA-, Vaŝingtono ligis tiun pacan bolivaran revolucion kun la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio (FARC), akuzas Karakason konstitui “regionan minacon”, esti “malstabila” registaro, “malmulte fidinda liveranto de petrolo” kaj fari vetarmadon.
Malantaŭ la akuzo pri ligoj kun la kolombiaj geriloj (ade uzata sub ĉiaj pretekstoj, eĉ la plej maltaŭgaj), troviĝas la same grava kiel mallonga krizo inter Karakaso kaj Bogoto post kiam la “ambasadoro” de la FARC, s-ro Rodrigo Granda, estis forkondukita en Karakaso, la 13-an de decembro 2004, kaj kaŝe revenigita en la najbaran landon (per la kolombiaj informservoj lige kun tri venezuelaj oficiroj “aĉetitaj” per pli ol miliono da dolaroj), ignorante la leĝajn regulojn kaj rompante la normojn de la internaciaj leĝoj pri ekstradicio.*
Malantaŭ la “arsenalo de Chávez” troviĝas la venezuela aĉeto de 40 batal-helikopteroj MI35 kaj de MIG de Rusio (Vaŝingtono rifuzas vendi al Venezuelo ŝanĝopecojn por ĝiaj F-16, akiritaj en la jaroj 1980); de 24 ĉasaviadiloj Super-Tukan de Brazilo; de radar-instalaĵoj de Ĉinio kaj Brazilo por protekti sian aerspacon; de kvar korvetoj ĉe hispanaj ŝipkonstruejoj; de 6 transport-aviadiloj C-295 ĉe la ibera filio Izar de la eŭropa konsorcio EADS*; fine, de 100.000 sturmfusiloj AK-47 de Moskvo.
Tiurilate, neniu insistas pri la fakto ke, post la masiva helpo de Vaŝingtono al Bogoto, kadre de la Plano Kolombio, la neatoma kapacito de la kolombia armeo altiĝis konsiderinde, kaj ne nur en kontraŭ-insurekta rilato, kio teorie ne havas sencon ĉar la tradicia strukturo de armeo neniel servas por lukti kontraŭ geriloj. La kolombiaj armitaj fortoj estas nun 4-oble pli pafpotencaj ol la venezuelaj armitaj fortoj. Do, por la bolivara revolucio, la danĝero povas veni tute same de Bogoto kiel de Vaŝingtono — ĉar Kolombio estas prave konsiderata, koncerne la interesojn kaj strategiojn de la Blanka Domo, kiel Israelo de la Anda regiono.
Fine, marĝene de la historio (kaj pro la ironio de la situacio), ni memorigu ke la strategia malforteco de la venezuela armeo estis uzata kiel argumento de kelkaj oficiroj kiuj partoprenis la ŝtatrenverson de aprilo 2002 — nome de la generaloj Pedro Antonio Pereira (aviado), Efraín Vasquez Velasco (terarmeo), kaj la subadmiralo Daniel Comisso Urdaneta (ŝiparo)-, kiuj riproĉis al la prezidanto Chávez malfortigi la milit-institucion. Kun naftoprezoj multe pli malaltaj ol la nunaj, li estis efektive, privilegiante la socialajn programojn, reduktinta la buĝeton de la armeo je 47% kaj “malpeziginta” ĝin je kvarono de ĝiaj personaro. Kion li nun faras, estas do nur restarigi provizore rompitan ekvilibron.
S-ro Robert Noriega, sub-ŝtatsekretario pri Latinameriko, tamen deklaras ke la akiro de 100.000 AK-47 kaj de 40 helikopteroj ĉe Rusio “estas kialo por granda zorgo por niaj aliancanoj en Latinameriko, kiel ankaŭ por la venezuela popolo”*. En la Washington Post de la 27-a de februaro, Robert D. Novak, sub la titolo “La infekto de Latinameriko”, akuzas: S-ro Chávez etendas sian influon “pli efike ol iam ajn povis fari lia amiko kaj aliancano Fidel Castro” kaj ke li volas malstabiligi Nikaragvon, Bolivion, Peruon kaj Ekvadoron. Juan Manuel Santos, kolombia eksministro pri financoj kaj membro de la familio posedanta la taggazeton El Tiempo, (same kiel la nuna vicprezidanto Francisco Santos), akuzas la bolivaran prezidanton en eksplodema artikolo titolita “Venezuelo brulas... kaj povas bruligi Kolombion”.*
Por fortigi la premon kaj malkaŝe celante Karakason kaj ĝian “partoprenigan demokration”, Vaŝingtono projektas modifi la Demokratian Ĉarton de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ) dum ties venonta kunveno en julio 2005 en Fort Lauderdale (Florido) kaj provizi ĝin per “instrumento kiu ebligus al la regiono izoli kaj interveni fronte al reĝimoj kiuj pograde disiĝas de la demokratio”. La direktoro de la CIA, s-ro Porter Goss, kompletigas la bildon antaŭdirante ke en 2005 okazos “situacio de malstabiliĝo” en Venezuelo.
Pro siaj senkontestaj elekto-sukcesoj, s-ro Chávez ne havas plu kontraŭ si kredindan opozicion. Sed la demokratia solvo ne estas nepre la plej uzata metodo por redukti la suverenecon kaj sendependecon de la nacioj. S-ro George W. Bush fortikigas la Southern Command. La Plano Kolombio, al kiu aldoniĝis la Patriota Plano, disvolviĝos ĉi-jare laŭlonge de la venezuela landlimo. Cetere venis de Kolombio la 91 kvazaŭmilitistoj arestitaj la 2-an de majo 2004 en antaŭurbo de Karakaso. Ili estis rekrutitaj por vesti sin per uniformoj de la venezuelaj armitaj fortoj kaj por fari masakron, ataki milit-instituciojn, eĉ murdi la prezidanton Chávez, kaj ŝajnigi ke respondecos pri tio la oficialaj trupoj por provoki ĥaoson kaj pravigi eksterlandan intervenon.*
La minaco profiliĝas. “Chávez devas morti kiel hundo ĉar li meritas tion”, fridsange deklaris en sia ekzilo la eksprezidanto Carlos Andrés Pérez (destituita pro korupto), antaŭ ol aldoni: “Ni ne povas simple senigi nin je Chávez, kaj, tuj poste, havi demokration. Ni bezonos periodon de transiĝo da du aŭ tri jaroj por fari la fundamentojn de ŝtato en kiu superregos la imperio de la leĝo. Kiam Chávez falos, ni devos fermi la Nacian Asembleon kaj la Superan Kortumon”.* Kiel la 12an de aprilo 2002! La 25-an de oktobro 2004, ekde Usono, en televidprogramo de la ĉeno 22 de Miamo*, la aktoro kaj profesiulo de amaskomunikiloj Orlando Urdanet instigis siajn samcivitanojn murdi la prezidanton, asertante ke “la venezuela problemo solviĝas per cellorna fusilo”. Sen ajna reago de la usona registaro, kiu ankaŭ ne maltrankviliĝas pro la ekzisto de kvazaŭmilitistaj trejn-kampadejoj de puĉistaj sektoroj ligitaj kun ekzilaj grupoj kontraŭ Fidel Castro, en Homestead (Florido).* En aprilo 2004, la “disidenta” generalo Felipe Rodríguez, tiam jam kvin monatojn en kaŝeco, asertis malkaŝe ke li estas organizanta kaŝajn grupojn por renversi la prezidanton...*
La murdo, la 18-an de novembro 2004, de la prokuroro Danilo Anderson, kiu komencis la proceduron por venigi al la justico ĉiujn subskribintojn de la dekreto de la 12-a de aprilo 2002, kiu instalis diktaturon en Venezuelo, estas pli ol averto. La minacoj ne estas neglektindaj kaj oni malpravus rideti pri la deklaro farita de s-ro Chávez, la 20-an de februaro, en sia elsendo Alo Presidente: “Se oni murdas min, mi respondecigas pri tio la prezidanton de Usono, George Bush.”
Maurice LEMOINE. Maurice.Lemoine@Monde-diplomatique.fr