Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Fronte al eŭro, la “eksternorma privilegio” de la verda bileto

La sorto de dolaro decidiĝas en Pekino

La restado en Eŭrope de s-ro George Bursh de la 21-a ĝis 26a de februaro esprimis deziron de realproksimiĝo kun la ŝtatomembroj de EU. Kvankam ne malaperis la diverĝaj vidpunktoj, kiel ekzemple pri Irano aŭ pri armilo-vendado al Pekino, la Blanka Domo scias ke ĝi devas kalkuli kun la eŭropaj kaj ĉinaj regantoj. Orientiĝo de ĉi lastaj determinas, almenaŭ parte, la interezan normon, la dolar-kurzon kaj la amplekson de la komerca deficito de Usono. Ekde nun Ĉinio ja intencas ekspluati sian novan ekonomian kaj financan potencon, inkluzive sur la diplomatia tereno.

“Estas nia valuto, sed estas via problemo*.” La fama formulo de la eksa financosekretario de prezidanto R. Nixon, John Connaly, estis dirita en 1971. Ĝi povus aplikiĝi al la dolarpolitiko de la unua registaro de s-ro G. Bush. Ĉefe zorgigataj de la “kontraŭterorisma batalo” kaj de la irak-milito, la usonaj regantoj malmulte interesiĝis pri la grandaj internaciaj ekonomiaj demandoj. Ili ja laŭte anoncis sian preferon por forta valuto, por ne instigi la spekulistojn ataki la “verdan bileton”, sed ili lasis agi la “merkaton” por pli bone kaŝi la demandon pri tiuj “ĝemelaj deficitoj” (ŝtatbuĝeta kaj komerca), kiuj ege kreskis.

* Barry Eichengreen, Globalizing Capital: A History of the International Monetary System, Princeton University Press, 1996, p. 136.

Rilate la buĝeton, la Bush-registaro heredis profitojn de ĉirkaŭ 240 miliardoj da dolaroj en 2000. La regreso de 2001 (kiu kaŭzis malpliajn fiskajn enspezojn) sed ankaŭ la amasaj imposto-malaltigoj, deciditaj de la respublikana deputitaro (kiu imagis, ke la profitoj iĝis strukturaj) kaj la denova ŝveliĝo de la buĝetoj pri defendo kaj interna sekureco sekve de la atencoj de 11 de septembro, transformis tiun profiton en grandan deficiton. La deficito atingis 412 miliardojn da dolaroj en 2004, t.e. 3,6% de la malneta nacia produkto (MNP). Paralele, la komerca deficito, kiu ne ĉesis kreski dum tri sinsekvaj jaroj, atingis historian rekordon de 618 miliardoj da dolaroj (5,3% de MNP), 24,4% pli ol la antaŭan jaron.

En ĉiuj G7-kunvenoj (Usono, Japanio, Germanio, Francio, Britio, Kanado, Italio) kaj aliaj grandaj internaciaj konferencoj estas elvokata la demando pri tiuj famaj “ĝemelaj deficitoj”. Sed la solvoj kutime preskribitaj por reekkvilibrigi la kontojn de Usono implicas dolorajn decidojn (impostpliigo, malpliigo de la armeaj elspezoj, instigo al ŝparemo), kiuj estas la malo de la politika orientiĝo de la Bush-registaro. Usono acĉetas 50% pli ol ĝi vendas eksterlande. Kaj la internaciaj investantoj, akirante usonajn fiskajn promeskambiojn, financas la altan vivnivelon de la ekonomie plej potenca ŝtato de la mondo. Tia perdolara alĝustigo havas la grandan avantaĝon, ke ĝi reŝutas la koston al la cetero de la mondo, ĉar temas pri preni kreskon, dungofertojn kaj ŝparaĵon ĉe la najbaroj. Malforta dolaro favoras konkurencivon de la produktaĵoj faritaj en Usono; ĝi igas aĉeton de la usonaj aktivoj pli alloga por la eksterlandaj investantoj (ĉar malplikostaj) kaj malaltigas la eksteran ŝuldon, kiun oni taksas je 3.000 milliardoj da dolaroj.

Historie maloftas, ke la gardanto de la rezervovaluto estas ankaŭ la lando plej ŝuldanta. En 1913 Britio, ĉe la pinto de sia imperia potenco, estis samtempe la ĉefa kreditoro de la planedo. Ĝi poste elĉerpiĝis dum duonjarcento en vana defendo de la valoro de sia mono, sterlingo, vane sed koste de sia industria potenco. Malplivalorigo de la dolaro kiel armilo, nova versio de tio, kion Generalo de Gaulle iam nomis “eksternorma privilegio” de Usono — presado de mono pri kiu la aliaj landoj ne postulas kontraŭvaloron, dum iliaj centraj bankoj plu stokigas ĝin — teorie ebligas sendolore malŝveligi ambaŭ deficitojn.

Politikaj konsideroj aldoniĝis al tiu analizo. Tuj antaŭ la baloto de novembro 2004 la opinienketoj montris ke plimulto da balotontoj konsideris demokratan senatanon John Kerry pli kapabla konduki la ekonomian restarigon de la lando. Ĉar la baloto anonciĝis malfacila batalo, la prezidanto Bush nepre bezonis bonajn nombrojn pri kresko kaj dungado. Nur subtaksata dolaro ebligis esperi tian rezulton*.

* Tio ne malhelpis, ke li estas la unua usona prezidanto, post Herbert Hoover en 1932, kiu rekandidatiĝis kvankam dum lia unua prezidanta periodo la saldo de dungofertoj estis negativa.

Tamen la dolaro-malfortiĝo, kvankam jam ekzistanta, plej akceliĝis dum la semajnoj, kiuj sekvis la reelekton de la prezidanto. Dum decembro 2004 la dolaro preskaŭ ĉiutage rekorde malaltiĝis, kaj, la tagon antaŭ Kristnasko, atingis la historian rekordon de 1,35 dolaroj por 1 eŭro. Sume inter 2002 kaj 2004, la verda bileto perdis 20% de sia valoro kompare kun la eŭro. La jarfinaj antaŭvidoj, ritaj sed ne ĉiam fidindaj, montris interkonsenton de la bankistoj kaj ekonomikistoj: en la jaro 2005 okazos eĉ pli impona falo de la usona mono.

Neekzakta scienco, pervers-efika

Pluraj faktoroj klarigas tiun prognozon. La reelekto de s-ro George W. Bush ebligas prognozi, ke kaj aventurismo en ekstera politiko, kaj buĝeta malrigoreco estos daŭrigataj. Des pli ke la prezidanto, malgraŭ ke ĝi estis reelektita kun malgranda marĝeno (tri poentoj pli ol lia konkurento) deklaris sin “mandatita” por entrepreni aŭdacajn kaj kostajn reformojn. Kaj preta “uzi sian politikan kapitalon” por finfunkciigi tre diskutatajn decidojn, kiel la partan privatigon de la federacia pensio-sistemo, (kiu en la unua periodo kostos plurcent miliardojn da dolaroj al la usona ŝtatbuĝeto)*.

* Se la projekto realiĝos, la laboristoj povos investi parton de la mono deprenita de siaj salajroj en privata kapitalo, destinita por la estonta propra pensio. La ŝtato devos do pruntepreni la mankantan monon por pagi la pensiojn de la nunaj emeritoj (onidire 754 miliardojn da dolaroj en dek jaroj).

La malfido al la dolaro klariĝas ankaŭ per la malsukceso de la politiko de redukto de la ekstera deficito “per la merkato”. Malforta dolaro devintus favori la usonajn eksportojn kaj malfavori la importantojn. Nu, anstataŭ reekvilibrigi la kontojn, tiu politiko kontribuis larĝigi deficitojn, kiuj substrekis la strukturan malfortecon de la usona ekonomio. La financistoj konkludis, ke la dolaro ne sufiĉe malkostiĝis. Iuj eĉ proponas ke, por duonigi la komercan deficiton, la usona valuto devus pli senvaloriĝi je 30%, kaj valori nur 0,55 eurojn...

El tio fontas la maltrankvilo de la posedantoj de verdaj biletoj, kaj aparte de la centraj bankoj, kiuj, ĝis nun subtenadis la dolaron. En 2003 ili financis la usonan deficiton je 83%, sorbante, sen interŝanĝi ilin, la verdajn biletojn akiritajn pro la usonaj eksterlandaj aĉetoj. Tiel, la dolaraj bonhavoj de la aziaj centraj bankoj atingas nun 2 000 miliardojn da dolaroj. Kial Ĉinio, Japanio kaj aliaj landoj akumulis tiom da aktivoj en devizo, kies valoro malpliiĝas? Ĉar ili deziris malhelpi taksadon de la propra mono sur la devizmerkato, kiu ja okazus se ili interŝanĝus siajn troajn verdajn biletojn. Tiel farante, tiuj landoj privilegiis la konkurencecon de siaj eksportoj. Kaj ĉar ili investis siajn dolarojn en obligacioj de la usona fisko, ili samtempe kontribuis teni la usonajn interezojn tre malaltaj. Fine de tiu stranga ciklo, la komercaj usonaj deficitoj financas... la enŝuldiĝon de Usono kaj la grandan malŝparemon de ties civitanoj.

Sed, reage al la malaltiĝo de dolaro, iuj centraj Bankoj decidis redukti sian dolaraĉeton, profite al aliaj devizoj, aparte al eŭro. Tiu strategia renversiĝo estas komprenebla: une afero estas perdi iomete por favorigi siajn vendojn, tute alai estas suferi daŭran erdon. La 19-an de novembro 2004 s-ro Alan Greenspan, prezidanto de la federacia Rezervo, ĵetis pavimon en la akvon, memorigante, ke la eksterlandaj investantoj iam laciĝos pri la deficito-akumulado, kaj ke “neeviteble sekvos malpliiĝo de apetito por la aktivoj en dolaroj*. Kelkajn tagojn poste s-ro Yu Yong-ding, membro de la valutkomitato de la ĉina Centra Banko, sciigis ke Ĉinio “malpliigis la relativan parton de siaj devizorezervoj en usonaj fiskaj promeskambioj, sed ne la absolutan valoron, por protekti sin kontraŭ la dolaro-malfortiĝon.”

* Larry Elliott, “US risks a downhill dollar disaster”., The Guardian, Londono, 22 nov.2005.

Tiun tendencon ĵus konfirmis enketo ĉe 67 centraj bankoj, publikita de Central Banking Publications: dum la kvar lastaj monatoj de 2004, pli ol du trionoj de la pridemanditaj bankoj malpliigis la relativan parton de la dolaro en siaj rezervoj (tiu parto restas tamen grandega, preskaŭ 70%, sed ĝi estis 80% antaŭ 30 jaroj). Laŭ s-ro Nick Carver, unu el la aŭtoroj de tiu studo, “la entuziasmo de la centraj Bankoj por la dolaro ŝajnas malvarmigita. Usono ne plu kalkulu je ilia senkondiĉa subteno*. La nafto-produktantaj landoj, kiuj direktas grandan parton de siaj aĉetoj al eŭro-zono, ne estas vere kontentaj, ke la prezoaltigo de ilia krudmaterialo estas grandparte nuligita pro malaltigo de la faktura valuto. Cetere kelkaj arabaj landoj timas, ke iliaj bonhavoj en Usono estos iam “frostigitaj” nome de la kontraŭterorisma milito.

* Mark Tran, “Move to euro hits US finances”, The Guardian, 24 jan. 2005.

La valuto-politiko estas neekzakta scienco, kiu enhavas multajn perversaĵojn. Post iu sojlo, la negativaj efikoj de devaluto superas ties avantaĝojn. Ne povante bremsi la falon de ilia valuto, la usonaj regantoj malkovras, ke la dolar-armilo povus truniĝi kontraŭ ili. Por teni la valoron de sia valuto, Usono bezonas ĉiutagan kontribuon je 1,8 miliardoj da dolaroj. Kaj kiam la kredito estas trafita, la dolaro ne plu estas la “problemo de la aliaj”. Antaŭvido de daŭra malaltiĝo ja povas estigi ĉenreakciojn: la eksterlandaj investantoj postulas pli altajn rendimentojn por akiri aŭ teni dolarojn, aŭ por aĉeti fiskajn promeskambiojn. Ju pli la perdo-resko estas granda, des pli la interezo devas esti alta. Nu, grava interezaltigo havas timigan efikon al la investado kaj konsumado, aparte en Usono, kie kredtaj aĉetoj estas pli ofta ol aliloke. Onidire ekzistas ekzemple risko de stumblado de la bienomerkato, kiu ĝis tiam estis favorata de la historie malaltaj interezaj normoj. Kaj la implikiĝo inter la ekonomia kaj valuta sistemoj estas tia, ke usona regreso havus konsekvencojn al la tutmonda ekonomio.

Eŭropo, kaj ― malplie ― Japanio preskaŭ solaj pagis la koston de la dolarfalo. EN Eŭropo, la alta taksado de eŭro malmultajn feliĉigis, malgraŭ ke la unua prezidanto de la Eŭropa centra Banko, ECB, s-ro Wim Duisenberg, prenis la moton: “Hardita eŭro por forta Eŭropo*”. La unua parto de lia deziro realiĝis... Sed nun lia posteulo, s-ro Jean-Claude Trichet plendas pro la rapida falo de la dolaro, kiu grave negative efikis la konkurencecon de la industrioj de la malnova kontinento. En 2004, la kresko en la eŭrozono estis unu el la plej malgranda en la mondo. La vere optimismemuloj tamen trovis avantaĝon en la hardita eŭro: redukto de la malbonefiko de la pretrola prezaltiĝo, pagata en dolaroj. Kiam li estis financo-ministro, s-ro Nicolas Sarkozy opiniis en novembro 2004, pri la supertaksado de la unia valuto, ke“tio ne estas nur malfeliĉo.”

* Willem F. Duisenberg, “The first lustrum of the ECB”, parolado farita dum International Frankfurt Banking Evening, Frankfurto, 16 junio 2003: http://www.ecb.int.

De kiam Ĉinio en 1994 ligis sian valuton (la renminbi, “popola mono”, oficiala nomo de la juano) kun la dolaro, ĝi havas komunan valuto-intereson kun Usono.La dolarfalo ebligis pluteni ĝian konkurencecon kontraŭ Usono, kaj kreskigi ĝin fronte al la cetera mondo. Elstaras la nesimetrio de la ĉinio-usonaj rilatoj: la usona deficito kontraŭ Ĉinio atingas 207 miliardojn da dolaroj (pli ol triono de la tuto)*. En Usono, iuj kontentas pro la lavango da varoj je senkonkurencaj prezoj: Wal-Mart, distribu-giganto, kiu ankaŭ estas la plej granda dunganto de la lando, importas ĝis 70% de siaj varoj el la eksa Mezo-Imperio. Sed pli kaj pli da entreprenoj, dungitoj kaj politikaj respondeculoj usonaj rigardas tion kiel formon de nelojala konkurenco, kaj petas la registaron postuli, ke Ĉinio lasu fluktui sian devizon .

* David E. Sanger, “U.S. faces more tensions abroad as dollar slides”, The New York Times, 25 jan. 2005.

Antaŭ dudek jaroj, la usonan valutan kaj komercan politikon obsedis Japanio, ties aŭtomobilaj kaj elektronikaj eksportaĵoj, la jen-kurzo...

De obsedo pri Japanio al obsedo pri Ĉinio

Multfoje ripetata, la oficiala starpunkto de la usonaj regantoj estas, ke la juano estas subtaksata je 40%, kaj ke la ĉina centra banko devus ĉesi peze interveni por reguligi la valutevoluon. La respondo de Pekino estas ambigua; kvankam debato ŝajnas ekzisti en la tie regantaj rondoj, la elsenditaj signoj aperas ankoraŭ kontraŭdiraj. Iuj povuloj asertas, ke Ĉinio strebas pli fleksebligi siajn kapitalmerkatojn, cele al malstreĉo , eĉ forigo, de la fiksa ligo inter dolaro kaj juano. Laŭ la vic-unua ministro, s-ro Huang Ju, Pekino intencas laŭetape evolui “por reformi la kurzoreĝimon de juano”, sen anonci precizan kalendaron, ĉar precipe temas antaŭ ĉio pri kreado de “stabila makroekonomia medio por starigi merkatmekanismon kaj sanan funkcikapablan sistemon*.

* William Pesek Jr., “Dollar skeptics in Asia have prominent company”, International Herald Tribune, 3 feb. 2005.

Aliaj forigas ĉian ideon pri politiko-ŝanĝo. Se kredi s-ron Yi Gang, direktoro de la departemento pri valutopolitiko de la emisi-instituto, Pekino plutenos sian “valutopolitikon kun reĝimo de unuigita kurzofiksado kaj regata fluktuado” por “protekti la stabilecon kaj favori la kreskon de la ĉina ekonomio”. Invitita prelegi antaŭ la financo-ministroj de G7, lastan 4-an de februaro, la estro de la ĉina centra banko, s-ro Zhou Xiaochuan fermis la debaton sen respondi al la demando, kiu daŭre tiom interesegas la merkatojn.

Ĉar Pekino intencas uzi sian rajton je valuta suvereneco. Ĝiaj esceptaj kreskoprocentoj (averaĝe 9,5% jare inter 1997 kaj 2004) kaj la giganta potencialo de ties merkato konsistanta el 1,3 miliardoj da loĝantoj, igas ĝin Eldorado por ĉiuj plurnaciaj kompanioj. Iĝinta vera ekonomia potenculo, la regno reprezentas nun 4% de la tutmonda ekonomio, kontraŭ nur 1% en 1976. Iuj opinias, ke antaŭ 2020 Ĉinio pezos proksimume 15% de la tera produktado.

Pli ol la monda laborejo, la lando pretendas esti lokomotivo de la internacia ekonomio, kaj eĉ vera teknologia kaj scienca potenculo. Ĝi jam troviĝas centre de ĉiuj gravaj ekonomiaj demandoj, ekde la delokigoj ĝis la prezo-ŝveliĝo de la krudmaterialoj, kaj la restarto de la japana ekonomio. La aĉeto, fare la ĉina grupo Lenovo, de la fako pri personaj komputiloj de la usona giganto IBM montras la ambiciojn de ŝtato, kiu jam sukcese lanĉis pli ol kvardek satelitojn en la kosmon, kaj kiu planas homajn spacflugojn ĉiun duan jaron, kaj ankaŭ lunan programon.

La ĉinaj regantoj konscias pri la riskoj de nova valuta statuso por sia ekonomio. Multas signoj de nestabileco: inflacio, spekulado pri nemoveblaĵoj, malforteco de la banka sektoro, subevoluo de la kapital-merkatoj. Se oni konsideras la kreskantajn sociajn malegalecojn kaj la foresto de demokratieco, oni povas mezuri la eblecojn de politika eksplodo*. Kaj kompreneblas la prudento de la elitoj, strebantaj antaŭ ĉio eviti subitan kresko-malrapidiĝon, kiu havus netakseblajn ekonomiajn kaj politikajn konsekvencojn, inkluzive por la rilatoj kun Usono. Ĉar, tion oni tro ofte forgesas, pri multaj tiklaj dosieroj — Irano, Nord-Koreio, Tajvano-, Ĉinio daŭre staras kontraŭ Usono.

* Vd la dosieron dediĉitan al Ĉinio en Le Monde Diplomatique de sept. 2004.

Ĉiuj, krom eble la spekulistoj, konscias, ke interkonsentita administrado de valutoj prefereblas al la “ĉiu por si” -politiko. La plejparto de la analizoj de la internacia deviza situacio sugestas tamen konfrontiĝo-logikon. Oni parolas pri “deviza teror-ekvilibro”, alianco inter Eŭropo kaj Japanio por komunaj intervenoj en la devizmerkato, eĉ pri “tre granda alianco” metante Ĉinion kaj Usonon kontraŭ la cetera mondo, pro kiu Usono aĉetas de Ĉinio varojn, dum Ĉinio financas la usonajn deficitojn*. La ebleco, ke iuj landoj realigos siajn minacojn — ke Japanio vendos grandan parton de siaj usonaj fiskaj promeskambioj, aŭ ke Usono decidos punreagojn kontraŭ Ĉinio — regule timigas la agantojn de la financaj merkatoj.

* Vd ekz. Eric Le Boucher, “La très grande alliance entre les Etats-Unis et la Chine contre le reste du monde”, Le Monde, 25 jan. 2004; Pierre-Antoine Delhommais, “L’équilibre de la terreur monétaire”, Le Monde, 5 jan. 2005.

Kunaranĝitaj agadoj de la “kvar grandaj” (Usono, Eŭropo, Ĉinio, Japanio) povas bremsi la spekuladon kaj redukti la skuojn, laŭ la modelo de la Plaza-interkonsento, kiu reprezentis direktoŝanĝon en la internaciaj devizaj rilatoj. La 22an de septembro 1985, la financo-ministroj kaj la estroj de la centraj bankoj de la G5-landoj (Usono, Japanio, Britio, Francio, Germanio) kunvenis en tiu hotelo de Novjorko kaj decidis ke “dezirindas nova ordigita taksado de la devizoj aliaj ol dolaro”. Ili informis, ke “ili pretas pli intime kunlabori por tion realigi, kiam tio ŝajnos utila.”. Tiu kodita lingvaĵo anoncis kunordigitan malaltigon de la dolaro, sub respondeco de s-ro James Baker, fiska sekretario de prezidanto Reagan*.

* La dolaro, kiu altiĝis de 4,15 francaj frankoj en la unua kvaronjaro de 1980 ĝis 9,96 frankoj en la unua kvaronjaro de 1985, valoris nur 7,21 F en la unua kvaronjaro 1986 kaj 6,13 F komence de 1987. Kompare kun la germana marko, la respektivaj valoroj estis 1,77 markoj, 3,26 markoj, poste 2,45 kaj 1,84 . Pri la valoro de dolaro kompare kun dek ok eŭropaj valutoj de 1972 ĝis 2002, vd Jean-Marcel Jeanneney kaj Georges Pujals (sub direktorado de) Les Economies de l’Europe occidentale et leur environnement international de 1972 à nos jours, Fayard, Parizo, 2005, 762 p., 26 euroj.

Tia interkonsento estas hodiaŭ ne probabla. La unuflankisma etoso kaj la diversaj ideologiaj konsideroj estas kontraŭ la principo mem de kunaranĝado. Sed , precipe, neniu el la nunaj ekonomiaj respondeculoj kapablas ludi la rolon de la tiama s-ro Baker. La usona fiska departemento havis, antaŭ dudek jaroj, radiantan internacian famecon, kiun ĝi ne plu posedas. S-ro Paul O’Neill, la unua fiska sekretario elektita de s-ro George W. Bush, estis rapide forigita ĉar tro sendependa. Kaj en libro pri sia sperto en Vaŝingtono, li priskribas la nunan prezidanton kiel homon, kiu ne konas la ekonomiajn realaĵojn kaj agas kun sia kabineto kiel “blindulo ĉirkaŭata de surduloj*. Ekde la iraka milito, s-ro Bush, okupata de grandaj krucmilitoj por la libereco, interesiĝas eĉ malpli pri la ekonomiaj demandoj...

* Ron Suskind, The Price of Loyalty; George W. Bush, the White House, and the Education of Paul O’Neill, Simon and Schuster, Novjorko, 2004.

Ties reelekto en novembro 2004 plifirmigis la emon de s-ro Bush arigi ĉirkaŭ si nur “jesulojn”. La ĉefa kvalito por politika nomumo ŝajnas esti lojaleco, ne kompetento. La fiska sekretario, s-ro John Snow, estas, por decidoj, anstataŭita de la politikaj konsilantoj de la prezidanto. Kaj se paroli pri Alan Greenspan, 79-jara, li komencas sian lastan prezidantjaron en la Federacia Rezervo. La heredomilito estas komencita. La kandidatoj devas plenumi ne plenumeblan taskon: samtempe ricevi la absolutan konfidon de la prezidanto, kio devigas ilin fervore defendi malfacile pravigeblajn ekonomiajn decidojn, kaj la konfidon de la “merkatoj”*. Malgraŭ tiu kvazaŭ-vako de la ekonomia rego, tiuj, kiuj sukcesis “vendi” la irakan militon kaj reelektigi la prezidanton strebas konvinki la publikon pri la praveco de sia buĝeta kaj financa politiko.

* Paul Krugman, “The Greenspan succession”, The New York Times, 25 jan. 2005.

De la 20-a de januaro 2005, oficiala dato de ekfunkciiĝo de la nova Bush-registaro, la “ĝemelaj deficitoj” estas motivo de nova diro kaj nova strategio. La politiko de kalkulita ignorado (benign neglect) rilate dolaron tro antaŭeniris: falo-risko de la dolaro ja ekzistas. Oni proklamas, ke la deficitoredukto ne plu okazos tra dolar-subtaksado, sed dank’al forta kresko, kiu rezultos de novaj imposto-malaltigoj. Laŭ prezidanto Bush, “En la longdaŭro, la plej bona maniero redukti la deficiton estas progresigi ekonomion, kaj ni faros decidojn, tiel ke la usona ekonomio estos pli forta, pli noviga kaj pli konkurenciva”.

“Blindulo ĉirkaŭata de surduloj”

Ekde nun la komerca deficito estas interpretata kiel spegulo de la relativa bonfarto de la usona ekonomio. Ĝi do ne postulas apartan atenton: la aliaj, aparte la Eŭropanoj, relanĉu siavice sian kreskon per imposto-malaltigo kaj pli invest-instigaj politikoj. Laŭ s-ro John Snow, “la komerca deficito spegulas du aferojn: nia ekonomio havas rapidan kreskoprocenton, pli grandan ol tiu de niaj komercaj partneroj. La civitana enspezo altiĝas, la dungado altiĝas, ni do havas pli da disponeblaj enspezoj, kies parto estas uzata por aĉeti de niaj komercaj partneroj*. Same, s-ro Alan Greenspan, kiu unue esprimis malkontenton antaŭ la amplekso de la deficitoj, diras nun la malon cele subteni la dolaron:“la kreskinta fleksebleco de la usona ekonomio verŝajne faciligos alĝustigon, sen grava konsekvenco por la tuta ekonomia aktivado”.

* Elizabeth Becker, “Trade deficit at new high, reinforcing risk to dollar”, The New York Times, 13 jan. 2003.

Same kiel dum la unua Bush-prezidanteco, la oficiala politiko konsistas el aserti neceson de forta valuto, sed ĉi-foje agoj celas vere malhelpi novan falon de la dolaro. La 2-an de februaro 2005 la komitato por valutopolitiko de la Federacia Rezervo fiksis sian gvidan interezan normon je 2,5%. La rendimento-kresko de moninvestoj en Usono ebligas subteni la dolaron kontraŭ la eŭro, kiam la estrarkonsilio de la Eŭropa Centra Banko lasis sian gvidan interezan normon je 2%.

Pri buĝeto, prezidanto Bush reasertas sian intencon “duonigi la deficiton” per “rigora” politiko, kiu etendiĝu al ĉiuj sektoroj, krom sekureco kaj defendo (kiu ricevos 19 miliardojn da dolaroj pli ol pasintjare). La buĝetprojekto 2006 draste reduktas aŭ forigas pli ol 150 registarajn programojn, taksitajn “neefikaj, balastaj ripetaĵoj aŭ neprioritataj”. La sociaj programoj, aparte tiuj celantaj infanojn, estas koncernataj, kaj ilia tuta sumo reduktiĝis kompare kun lasta jaro eĉ laŭ absoluta valoro.

Sed la buĝeta konstruado de la Blanka Domo baziĝas sur fantaziaj hipotezoj kaj ekskluzivas iujn plej grandajn elspezojn. La militaj operacioj en Irako kaj Afganio, grandaj konsumantoj de financoj, estas forgesataj*. Same kiel la 754 miliardoj da dolaroj en dek jaroj, kiuj reprezentas la minimuman koston de la parta privatigo de la pensi-sistemo.

* Aldonaj buĝeteroj estas submetitaj laŭlonge de la jaro al la parlamento. La lasta postulis 81 miliardojn da dolaroj, ne enkalkulitaj en la buĝeto, por financi la usonan ĉeeston en Irako kaj en Afganio.

Samtempe la Bush-registaro kaj ties parlamentaj aliancanoj antaŭvidas enspezo-altiĝon, dank’al... malaltigo de impostoj. La usona prezidanto do proponis definitivigi la grandegajn impost-malaltigojn (ĉ. 1.800 miliardoj da dolaroj) voĉdonitajn dum lia unua periodo, cele al subteno de konsumado kaj kresko. En 2004 la fiskaj enspezoj jam reprezentis nur 16,3% de la interna malneta produkto, ilia plej malalta nivelo de 1959, kontraŭ 21% kvar jarojn antaŭe, kiam la buĝeto ankoraŭ estis profita.

Laŭ iuj ne malgravaj respondeculoj, estas ĉiam pli urĝe redukti impostojn, ol buĝetajn deficitojn. Vic-prezidanto Richard Cheney, kiu intencas nun efektivigi la grandajn reformojn de interna politiko, estas pri tio konvinkita: “La deficitoj, kiel montris Ronald Reagan, neniel gravas*.”

* Ron Suskind, citita verko.

Ibrahim WARDE.