Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La ĉilia diktaturo rekonas siajn krimojn

“Ĉiu luktas feroce por sia vivo, sia povra vivo malespera kaj animala, kaj tiu pravigas laŭ li ke oni oferu la vivon de ĉiuj aliaj. Tiu morala morto, tiu primoko de ĉia senco de solidareco, tiu forgeso de homa digno, estas multe pli tristaj ol la fizika morto.”

Primo Levi: “Ĉu tio estas homo?”.

Ni. La voĉo de niaj torturistoj, en la ejoj de la sekreta polico de la generalo Pinochet. Ilia komanda kaj insultema tono. La honto devi demeti siajn vestaĵojn kaj resti nuda dum pluraj horoj tage, la okulojn vinditaj, antaŭ grupo da nekonatoj kiuj atakas, insultas, batas, torturas niajn testikojn per fortaj elektraj deŝargoj.

Kaj mi... Kion riproĉis al mi tiuj nekonatoj? Ke mi skribis ke la subpremo celas la ĵurnalistojn, la juristojn, la politikistojn, la studentojn, la stratinfanojn kaj la kamparanojn. Ke la sistemeco de la perfortoj de homrajtoj malhelpas la disvolvadon de la komunuma aŭ kooperativa vivo en la urboj kaj kamparoj. Ke la arestitoj, en la manoj de soldatoj sen formado kaj sen kapablo enketi, suferas ofte torturon. Ke banaliĝas la violentaj vangofrapoj sur la oreloj povantaj rompi timpanojn, bastonadoj, katenado de la maleoloj ĉirkaŭ bastono, aliaj hororoj. Kaj precipe ke mi malkaŝis “kadavrejon kie la mortigitoj per kugloj havis la manojn ligitaj malantaŭ la dorso”.

Havi la bonŝancon transvivi. Spiri la naŭzan odoron de malliberejo, post suferi tiom da violento, povas ŝajni donaco. Pli poste, resti viva ŝajnas absurde, kaj precipe maljuste por ĉiuj kamaradoj mortintaj en rezistado...

Dum tre longa tempo, la ĉefoj de la armeo asertis ke la torturoj, malaperoj kaj murdoj faritaj sub la diktaturo klariĝas per “ekscesoj” pri kiuj “respondecas individuoj”. La generalo Ricardo Izurieta, kiu estris la armitajn fortojn post la generalo Augusto Pinochet, opiniis jene, en 1999: “Estus eraro diri ke, dum la militista reĝimo, neniu faris erarojn, sed de tio ĝis pensi ke ekzistis instituciigita politiko de perforto de homrajtoj, tio estus modifi la faktojn.”

Necesis atendi la 5-an de novembro 2004, pli ol tridek jarojn post la puĉo kiu renversis la prezidanton Salvador Allende, por ke la afero sensacie returniĝu.* En oficiala dokumento, titolita “Ĉilia armeo: fino de vizio”, la ĉefkomandanto de la armeo, la generalo Juan Emilio Cheye, anoncis: “La ĉilia armeo faris la malfacilan sed neinversigeblan decidon preni sur sin la respondecojn kiujn ĝi havas kiel institucio en la puneblaj kaj morale malakcepteblaj faroj de la pasinteco.” La 28-an de novembro, la registaro de la socialista prezidanto Ricardo Lagos publikigis siavice la raporton de la “Nacia Komisiono pri politika malliberejo kaj torturo” starigita laŭ lia instigo. La prema dokumento pri la kontraŭleĝaj arestoj kaj sovaĝaj torturoj praktikataj de oficistoj de la militista reĝimo dum la 17 jaroj da diktaturo (1973-1990) konfirmas la kulpon de la generalo Pinochet en 3.000 murdoj kaj malaperoj, kiel ankaŭ en 35.000 kazoj de torturo — la nomoj de 28.000 viktimoj, aŭtentigitaj, estis publikigitaj en ĉiuj gazetoj de Ĉilio. Pli ol 800 centroj de mallibero kaj de torturo kaj pli ol 3.600 torturistoj estis registritaj.

* Vd Tomás Moulian: “Demokratia eksperimento disbatita de la armeo. La rompita revo de Salvador Allende”, Le Monde diplomatique en Esperanto, septembro 2003.

Trovi sian nomon enskribita nigre sur blanko en tiu longa listo de torturitoj donas anserhaŭton. Ĉar, sen rekono, nenia riparo. Kaj sen riparo, ne eblas vivi pace: ĉu ne iuj transvivintoj de la nazia genocido, kiel Primo Levi, ĉar ili ne superis la traŭmaton, fine memmortigis sin? Rekonante fine siajn krimojn, la “malamiko” de hieraŭ ebligas al siaj iamaj viktimoj komenci mildigi sian doloron, eĉ sian humiligon.

La generalo Cheyre asertas ke la krimoj de la diktaturo ne pravigeblas, malgraŭ la kunteksto de politikaj frotiĝoj kiujn spertis Ĉilio tiam. Laŭ li, la ĉilia armeo ne povis eviti la “senkompatan vorticon” de la malvarma milito. “Ĉu tiu scenaro de monda konflikto senkulpigas la atencojn al la homrajtoj kiuj okazis en Ĉilio? demandas la militisto. Mia respondo estas senambigua: “ne”. La perfortoj de la homrajtoj pravigeblas neniam kaj por neniu.”

Tiu poziciiĝo okazas dum la ĉiliaj tribunaloj persekutas 161 militistojn akuzitajn pro perfortoj de la homrajtoj. La iama diktatoro Augusto Pinochet mem estas akuzita pro siaj respondecoj. La juĝisto Juan Guzmán Tapia decidis akuzi lin, bazante sin sur la kuracista kaj psikologa ekspertizo ordonita por determini ĉu la maljuna generalo, kiu la 25-an de novembro 2004 festis sian 89-jariĝon, estas juĝebla. En 2002, “malgrava subkortika demenco” kaŭzita de mikro-hemoragioj ebligis al li eviti unuan proceson pro malaperoj kaj murdoj de politikaj oponantoj. Ĉi-foje, la plej alta ĉilia tribunalo — la Supera Kortumo de Justico — ratifis la decidojn de la juĝisto Guzmán: la akuzon de s-ro Pinochet pro hommortigo kaj naŭ forkondukoj faritaj kadre de la operacio Condor*, komuna programo de la sudamerikaj militisto-diktaturoj en la jaroj 1970 kaj 1980, por elimini siajn oponantojn.

* La generalo Pinochet estos eble ankaŭ juĝata, malĉeeste, en Parizo. Laŭ s-ro William Bourdon, unu el la advokatoj de la familioj de francoj malaperintaj en Ĉilio — René Chanfreau, Etienne Pesle, Georges Klein et Jean-Yves Claudet-Fernandez-, lia venigo antaŭ asiza tribunalo estas “tuj okazonta”. La prokuroraro de la superinstanca tribunalo de Parizo finis sian definitivan enketon la 15-an de oktobro 2004.

Unuafoje iamaj civilaj kaj militistaj kunlaborantoj de la generalo distanciĝas de sia iama ĉefo. Multe pli ol la malkaŝo de la perfortoj de la homrajtoj, tiu, en julio 2004, de la ekzisto de sekretaj deponaĵoj de la eksdiktatoro ĉe la banko Riggs de Vaŝingtono kaŭzis ŝanĝon inter ili. Ĉu okulumo aŭ bumerang-efekto de la Historio, la mortobato venis ĝuste de la iama aliancano, kiam en Usono komisiono de la Senato publikigis inspektaĵon de la Oficejo de la Monkontrolisto. Kadre de la Patriot Act, de la lukto kontraŭ la terorismo (ne la ŝtata, tiu!), kaj de la akrigo de la leĝoj pri lavado de dubinda mono, tiu institucio interesiĝis pri la banko Rigg, konstatis la foreston de dokumentoj kiuj pravigus la sumojn deponitajn de la generalo Pinochet kaj la transkontigojn faritajn por li inter Usono, Hispanio, Britio kaj Ĉilio, helpe de du ŝajnsocietoj instalitaj en Bahamoj.*

* Por eviti proceson pri la sekretaj kontoj de la eksgeneralo, la banko Riggs akceptis pagi proksimume 6,9 milionojn da eŭroj al la viktimoj de la diktaturo.

La sumoj en posedo de la eksdiktatoro — ili ŝajnas esti pli ol 16 milionoj da dolaroj deponitaj inter Londono, Vaŝingtono kaj Miamo — sekvigis alian justican enketon en Ĉilio. Kaj tiuj novaj akuzoj detruis la bildon de pura konscienco kiun ĝuis la militista reĝimo. Tio gravas precipe ĉe la terarmeo, kies “vizio” de la diktaturo prezentas nekredeblan fornomadon por la diktatoro.

S-ro Ricardo Lagos kvalifikis la dokumenton de la generalo Cheyre “historia paŝo” kaj klarigis ke tiu klara kondamno fare de la armeo, de la perfortoj de la homrajtoj plenigas lin “je fiero kaj kontentiĝo kiel prezidanto de Ĉilio”. Tamen, la nova orientiĝo de la generalo Cheyre ne estas unuanime akceptita en la institucio. Tiel la ĉefkomandanto de la marŝiparo, la admiralo Miguel Angel Vergara, tiu de la aerfortoj, la generalo Osvaldo Saravia, kaj tiu de la infanterio, la generalo Alberto Cienfuegos Becerra, rifuzas rekoni la kolektivan respondecon de siaj institucioj por la krimoj faritaj dum la diktaturo. La iama ĉefo de la Direktejo pri Nacia Informado (DINA, sekreta polico de s-ro Pinochet), la generalo Manuel Contreras, eĉ akuzis la generalon Cheyre pro “perfido” — li ja estas ĵus kondamnita, kun siaj plej proksimaj kunlaborantoj, je altaj punoj de malliberejo pro murdo de politikaj oponantoj.

Aliflanke, la asocio de la eksaj politikaj malliberuloj akuzis la “malkompletan kaj nesufiĉan” econ de la registara raporto pri la homrajtoj, deklarante ke tiu “ne kontentigas ĝiajn atendojn de vero, justo kaj kompleta kompenso”. Laŭ ĝi, la 35.000 homoj nomitaj en la dosiero “reprezentas nur 10% de la viktimoj de ekscesoj: ĝi anoncas publikigon de la nomoj de torturintoj kontraŭ kiuj serio da plendoj estos baldaŭ deponotaj ĉe la tribunaloj”. La asocio bedaŭras ankaŭ “la konfidencecon leĝe garantiitan [al la torturintoj] por daŭro de 50 jaroj, [kiu] ne kontribuas al la totala eltrovo de la vero kaj konfirmas la ekziston de senpuneco”. Sen kalkuli la kompensojn, kiujn ĝi kvalifikas “ridindaj”, por la viktimoj (112 eŭroj monate). “Honte, daŭrigas la deklaro, ke tiu ŝtato donas “anti-stres”-kompenson al la torturintaj militistoj kaj (...) ke ĝi atribuas 10% de la enspezoj el la vendoj de la kupro al la Armitaj Fortoj*, malgraŭ la kono pri la situacio de la viktimoj kaj pri la soci-ekonomiaj damaĝoj kiujn kaŭzas la novliberala modelo en la plej senhavaj sektoroj de la ĉilia loĝantaro.”

* Tiu dekonaĵo estis decidita por la militistoj, ekde la komenco de la diktaturo, de la generalo Pinochet. Ĉilio estas la plej granda kuproproduktanto de la mondo.

La diktaturoj nutras sin de la timo kiun ili semas. Tiu de la generalo Pinochet hantas ankoraŭ, malgraŭ ĉio, la ĉilianojn kaj oni restu prefere atenta. “La pinoĉetistoj — asertas Volodia Teitelboim — daŭre ambicias rekonkeri la potencon”. La verkisto kaj komunista gvidanto aludas s-ron Joaquín Lavín, iama alta oficisto de la registaro Pinochet kiu akiris preskaŭ 49% dum la lastaj prezidant-balotoj de la jaro 2000 kaj ĵus rekandidatiĝis por la elektoj de 2006. Tamen, publikigante la eksplodan raporton de la “Nacia Komisiono pri politika malliberejo kaj torturo”, ebligante al Ĉilio alfronti sian pasintecon, la prezidanto Lagos montris politikan kuraĝon kiu povus ŝanĝi la situacion en la perspektivo de tiu venonta voĉdonado.

Estas certe ankoraŭ tro frue por aserti ke la repaciĝo inter ĉilianoj vere komencis.* Sed la plej elvokiva signo de la nova “etoso” en Ĉilio estas la modelaj konsciencriproĉoj de la ĉilia ĵurnalistino Raquel Correa, unu el la plej renomaj plumoj de la granda taggazeto El Mercurio, la plej akra kontraŭulo de la reĝimo de Salvador Allende. Ŝi ĵus publikigis impresan memkulpigon: “Mi revis pri simplaj aferoj: tenero, iom da eroteco, dometo, bona lernejo por mia filo... Miaj plezuroj: bone verki, starigi inteligentajn demandojn, embarasi miajn interparolantojn... Ĉu iu havis la ideon fari, en El Mercurio, raportaĵon pri la torturcentroj de la DINA? Neniu, eĉ ne mi. Mi povas neniun riproĉi. Mi estis neniam cenzurita. Mi estis hundino. Kaj dum tiu tempo, ekzistis ĉilianinoj al kiuj ili krevigis la vaginon per animaloj, boteloj, elektro, per pugnobatoj; kaj ili mortigis iliajn infanojn kaj iliajn gepatrojn. Mi, en la sama momento, legis rakontojn al mia filo, mi havis amanton, iris al la plaĝo kun miaj ĵurnalist-amikoj. Ĉu peti pardonon al ĉiu, al neniu? Mi preferas personigi: mi petas pardonon al vi, ĵurnalisto, Olivia Mora, kiu portis la flagon de Allende, al vi maldekstrulino kiu riskis sian vivon por sia tasko sen fali en sektismon. Vi volis neniam mortigi iun, sed realigi la socialan justecon... Olivia, pardonu min, ĉar mi faris nenion por rompi la ĉenon de hororo kiu forportis unu el viaj infanoj.”

* La 29-an de novembro 2004 estis arestita en Argentino, laŭ peto de Interpol Ĉilio, Sergio Galvarino Apablaza Guerra — “Komandanto Salvador”. Kiel gvidanto de la Patriota Fronto Manuel Rodríguez li estas akuzita esti la “konceptinto” de la murdo de Jaime Guzmán, ekstremdekstra senatoro kiu estis dense kunlaborinta kun la diktaturo. La 28-an de decembro, la Supera Kortumo de Ĉilio ratifis la peton de lia ekstradicio.

José MALDAVSKY.