Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉinio kontraŭ Ĉinujo

SUBITE, LA INTERNACIA ZORGO turniĝis al la Formoza markolo. La streĉiteco tie tre akriĝis post kiam, la 14-an de marto, la ĉina parlamento voĉdonis por “kontraŭ-secesia leĝo” kiu permesas al Pekino, unuafoje, “uzi nepacajn rimedojn” kontraŭ Tajvano kaze ke la regantoj de tiu insulo decidiĝas, “per kiu ajn rimedo”, por la sendependeco.

Tagon antaŭe, vestita per militista uniformjako, kaj estante elektita ĉefo de la Centra Milita Komisiono, la prezidanto Hu Jintao, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la komunista partio, alvokis la oficirojn “prepari sin al armita konflikto”. Tio estis deklaro prenita des pli serioze ĉar la milit-buĝeto estis altigita je 12,6%...

La tajvana prezidanto, s-ro Chen Shui-bian, kies partio apartenas al la sendependiĝ-movado kaj kiu, kelkajn tagojn antaŭe, minacis promulgi kontraŭ-aneksan leĝon, kvalifikis la tekston voĉdonitan en Pekino “leĝo permesanta la militon”. Ankaŭ Usono esprimis sian zorgon: “Tiu kontraŭ-secesia leĝo estas malfeliĉa, deklaris s-ro Scott MacClellan, proparolanto de la Blanka Domo. Ni kontraŭas ĉian unuflankan modifon de la ĝisnuna stato.”* Vortoj, kiujn ripetis al la prezidanto Hu Jintao la usona ŝtatsekretario, s-rino Condoleezza Rice, dum sia vizito en Pekino la 21-an de marto.

* Depeŝo de Reuters, 2005-03-14.

Vaŝingtono, ekde 1972, rekonas nur unu Ĉinion, kaj agnoskas ke Tajvano estas integra parto de ĝi. Sed la Kongreso voĉdonis en 1979 unuanime rezolucion kiu engaĝas Usonon garantii la sekurecon de la insulo... Kaj la freŝdata nomumo kiel ambasadoro de Usono ĉe la Unuiĝintaj Nacioj de s-ro John Bolton, akra partizano de la tajvana sendependeco kaj iama salajrata konsilisto de la registaro de Tajpeo, ne taŭgas por trankviligi la aŭtoritatojn de Pekino.

Ankaŭ Japanio esprimis sian zorgon pro la “negativaj efektoj de tiu leĝo por la paco kaj la stabileco de la regiono”. La streĉiteco inter la du grandaj regionaj potencoj kreskis dum la lastaj monatoj. Tokio anoncis, en februaro, ke ĝiaj militistoj ekregis lumturon sur la neloĝata arkipelago Senkako*, postulata de Pekino, kiu nomas ĝin Diaoyu. Ĉinio kvalifikis tiun decidon “grava provoko (...) totale malakceptebla”. La arkipelago troviĝas en fiŝoriĉa zono kie estis lokalizitaj gravaj hidrokarbonejoj.

* Senkako: japane Senkaku, ĉine Diaoyutai, neloĝata arkipelago inter Okinavo kaj Tajvano. -vl

Por kontraŭpezi Ĉinion sur la internacia scenejo, Usono apogas nun la ĉefan diplomatian postulon de Japanio: akiri permanentan lokon en la Konsilio pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj. En februaro 2005, Tokio kaj Vaŝingtono subskribis komunan komunikaĵon, nomeblan historia, en kiu la du landoj celas, kiel “komunan strategian celon”, agadi por “la paca solvo de la demandoj koncernantaj la Formozan markolon”* Jen unuafoje, depost 1945, Japanio forlasas sian neŭtralecon rilate al Tajvano.

* Kp Yong Xue: “Is the empire striking back?” International Herald Tribune, 2005-03-17.

Pekino restas konvinkita ke la registaro Bush realigas ĉirkaŭbaradon kontraŭ Ĉinio, kun Japanio en la rolo de “alianca pudelo” aŭ de “Azia Britio”. La ĉinaj aŭtoritatoj opinias ke Vaŝingtono apogas la rearmadon de Japanio kaj samtempe multobligas siajn milit-bazojn ĉirkaŭ Ĉinio (en Kirgizio, en Taĝikio, en Afganio kaj en Uzbekio) kaj fortigante siajn militajn ligojn kun Barato, Srilanko, Malajzio, Singapuro kaj Tajlando.

SED LA PARTIO NE SIMPLAS. Ekonomie, Usono tro bezonas Ĉinion, kiu grandparte recikligas siajn fabelecajn devizo-plusojn per aĉetado de kuponoj de la usona trezorejo, kaj tiel financas, malrekte, la buĝetan deficiton de Usono. Cetere, Vaŝingtono nepre bezonas Pekinon kiel peranton en la intertraktadoj kun Nord-Koreio por atingi ke la reĝimo de Pjongjango rezignu pri siaj atomarmiloj. Pekino konas siajn atutojn. Kaj ankaŭ sian novan situacion de pli kaj pli timata internacia potenco.

La streĉiteco en tiu regiono sekvigas konsekvencojn ĝis Eŭropo. La adopto de la “kontraŭ-secesia leĝo” kontraŭ Tajvano havas jam la efekton prokrasti la ĉesigon de la eŭropa embargo pri armilvendoj al Pekino. Ĉesigon kiun postulis, precipe, Francio kaj Germanio.

Tre zorganta pri internacia stabileco kiu ebligas al ĝi daŭrigi sian nerezisteblan potenciĝon kaj kiu garantias al ĝi trankvilan organizadon de la Olimpiaj ludoj de 2008, Ĉinio scias ĝis kien ĝi ne povas transpaŝi. Sed, en interna kunteksto de intensiĝantaj socialaj protestoj, la aŭtoritatoj volis memorigi al la mondo ke la unueco de la lando prioritatas kaj ke la sendependeco de Tajvano konstituas, en la propra senco de la vorto, militkaŭzon.

Ignacio RAMONET.