Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
FINE DE 2004, LITOVIO kaj Hungario estis la du unuaj landoj kiuj ratifis la traktaton kiu starigas konstitucion por Eŭropo. Sed ili uzis sian parlamenton kaj ne la universalan voĉdonadon, kaj tiel okazos same en preskaŭ ĉiuj aliaj novaj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio.* Nur Ĉeĥio kaj Pollando decidos referendume, cetere kun alta risko (vidu la artikolon de Bernard Cassen: “La “konstitucio” dividas la opiniojn de la dudek-kvin membroŝtatoj — La “NE” remiksus la kartojn en Eŭropo”).
Tamen, en 2003, en ĉiuj tiuj landoj, la loĝantaro ratifis rekte la aliĝon al la Unio: de 65% ĝis 93% de la voĉdonantoj jesis, sed la sindeteno estis de proksimume 50%.* Tiu voĉdono klarigeblas certe per la ideo, laŭ kiu plej malbone estus resti ekster la Unio, kun la espero ĉesi esti vasta periferia merkato por akiri la politikan statuson de membroŝtato. Tiu statutso ricevis krome la eblecon akiri voĉdonrajton ne proporcian kun la ekonomia pezo de la landoj* — pro kio oni atendis volisman politikon por redukti la malegalecojn inter membroŝtatoj.
Post aliĝo de Grekio (1981), poste de Hispanio kaj Portugalio (1986), la Unio, ĉe la konstituigo de la “granda merkato” planita de la Unueca Akto de 1986, konsideris la fakton ke konkurenco inter malegaluloj grandigas la diferencojn. La struktur-fondusoj, kiel sciate, iris al la regionoj kiuj devis alfronti problemojn de restrukturado, kaj kies pohoma enspezo estas je 25% pli malalta ol la mezuma. La sumoj de la komunuma buĝeto, kiuj estis atribuitaj al ili, duobliĝis inter 1987 kaj 1992, irante de 7,2 al 14,5 miliardoj da ekuoj — “totalo proksima al tiu de la Marshall-helpo”.* Ĝi altiĝis denove je 50% en 1993. En la jaro 1992, la Unio aldonis al ĝi fonduson nomatan “kohereca”, destinitan al la ŝtatoj kies nacia poloĝanta enspezo estis malpli ol 90% de la eŭropa mezumo: la tri sudeŭropaj kaj Irlando. Kvankam la komunuma buĝeto estis plafonita je 1,24% de la malneta interna produkto (MIP) de la Eŭropa Unio por la periodo 2000-2006 (komparebla kun la federacia buĝeto de 20% en Usono) kaj kun diskutebla ĝenerala bilanco, temis almenaŭ pri logiko de publika helpo ne neglektinda por la plej malriĉaj regionoj...
Nu, la novaj membroj estas ĉiuj elekteblaj por tiaj komunumaj fondusoj: ili povis do esperi ke ili povos akiri ion tian kiel “atingoj”. Sed la buĝeto 2007-2013, periodo de integrado de la eĉ pli malriĉaj Rumanio kaj Bulgario, ne rajtas superi 1% de la MIP de la Unio. Por disdoni inter pli da profitantoj pli malgrandan kukon, estis antaŭviditaj pluraj opcioj: oni prenas de Sudo por doni al Oriento; oni donas tuj malpli al la Oriento (ĉe aliĝo, pola kamparano ricevas 25% de la fonduso atribuata al franca kamparano); kaj, ĉe la horizonto de 2013, oni vicigas ĉiujn... al la redukto de la helpoj.
KIAL? Ĉar la ŝtatoj nete kontribuantaj al la buĝeto de la Unio — precipe Germanio kaj Francio — adoptis nun la logikon de granda konkurenca merkato, sen buĝeta amortizilo. Dum Germanio, por mildigi la socialajn skuojn de sia unuiĝo, verŝis al siaj novaj federaci-landoj centon da miliardoj da eŭroj dum pli ol jardeko, la Unio ne pretas sekvi tian logikon por integri la aliajn landojn de orienta Eŭropo.
Ne temas nur pri buĝetaj decidoj. La “konstitucio” ekskludas la principon de sociala harmoniigo al la plej altaj atingoj kun disponigo de adekvataj publikaj resursoj. Ĝi fiksas, male, la regulon de granda merkato de “libera” konkurenco inter malegaluloj, kiun devas ne “falsi” la publika helpo. Tiu estas la escepto, jam antaŭe detaligita, por la kazoj de “esceptoj laŭ la konstitucio” (artikolo III-167).
Nu, la transkontigoj de Germanio favore al siaj novaj federaci-landoj estas en evidenta kaj masiva kontraŭdiro kun tiu “regulo”. La germana escepto devas do esti enskribita en la konstitucio! Ĉu oni scias tion? Do, la punkto 2c de la citita artikolo rekonas kiel “kongruaj kun la interna merkato (...) la helpoj favore al la ekonomio de certaj regionoj de la Federacia Respubliko tuŝitaj de la divido de Germanio”. Ĝi precizigas ĝian provizoran aspekton... sed daŭran: “Kvin jarojn post ekvalido de la traktato, (...) la Konsilio, laŭ propono de la Komisiono, povas [kaj ne “devas”] adopti eŭropan decidon kiu nuligas tiun ĉi punkton.”
JA TEMAS PRI ESCEPTO. Neniu regno de orienta Eŭropo profitas tian traktadon. Cetere, la netaj sumoj dediĉitaj al la tutaĵo de la novaj ŝtatoj por 2004-2006 — proksimume 25 miliardoj da eŭroj — estas klare malpli ol la federaci-landoj estintaj Germana Demokratia Respubliko ricevas ĉiujare ekde 1989. Certe, “povas kongrui kun la interna merkato la helpoj destinitaj favori la disvolviĝon de regionoj en kiuj la vivnivelo estas eksternorme malalta”; sed tie troviĝas nenia devigo, nenia preciza kriterio. Kaj la artikolo III-168 donas al la Komisiono la povon konsideri ke helpo donata de ŝtato “ne kongruas kun la interna merkato”.
En realo, la precipaj fontoj de antaŭkalkulita financado estas privataj: temas pri altiri eksterlandajn rektajn investojn (ERI). Post realigo de la plej profitodonaj privatigoj, la ĉefa argumento estas la malaltaj salajro-kostoj kaj la konkuro por malaltigi la impostojn de la entreprenoj.* Paralele, la kvotoj de la aldonvalora imposto (AVI) devas alĝustiĝi al la eŭropaj direktivoj, do altiĝi por produktoj antaŭe subtenataj de la ŝtato (eĉ se okazas kelkaj malobservaj esceptoj), des pli ke necesas parte kompensi la malaltigon de la societaj impostoj... La loĝantaroj vidas sin tiel kaptitaj en ŝraŭbtenilo: unuflanke ili suferas pli pezan impostoŝarĝon, kaj, aliflanke, ĉiam malpli profitas socialajn helpojn, forstrekitajn por alfronti la kriteriojn pri buĝet-deficitoj.
Tamen, la aliĝo al la Unio estis prezentita kiel kronado de sukceso. Post ĝenerala falo de la produktado de 13% ĝis 50%, la kresko rekomencis, unue en Pollando ekde 1993, poste, meze de la jaroj 1990, en centra Eŭropo. Oni parolis pri “krea detruo”, poste pri “reatingo” kiam la kresko-kvoto de la regiono, en la lastaj jaroj, superis tiun de la Dek-kvin. Fakte, pluraj landoj restas ankoraŭ sub sia produkto-nivelo de 1989. Sed, ĉefe, la malneta interna produkto (MIP), per kiu oni mezuras tiun “reatingon”, diras nenion pri la fontoj de la kresko, nek pri la maniero laŭ kiu ĝi dispartiĝas.
NU, LA CIFEROJ MASKAS la altiĝon de la tarifoj por elektro, loĝejluado, transportoj; la privatigo de publikaj servoj antaŭe senpagaj kaj grandskale ligitaj kun dungo en la grandaj entreprenoj; la altiĝo de la agrikulturaj prezoj, pli altaj en la kadro de la komunuma agrikultura politiko (KAP) — ĉio ĉi tuŝas la buĝetojn de malriĉiĝintaj loĝantaroj... La kresko okazas precipe per la evoluo de malgrandaj privataj entreprenoj, ofte malsolidaj, kaj per alfluo de ERI, antaŭ la integriĝo en la Unio, kiuj koncentriĝis en la ĉefurboj aŭ en limzonoj. La tutaĵo ne kompensas, almenaŭ el vidpunkto de dungiĝoj, la malkonstruon de la entreprenegoj. Altiĝas do la senlaboreco (preskaŭ 20% en Pollando), la malstabileco kaj la regionaj kaj socialaj malegalecoj, kiuj frapas precipe la virinojn. Pro tio la prostituiĝo, nigra laboro kaj retiriĝo sur terpecetoj kiel “sociala asekuro”: noteblas la preskaŭ ĝenerala kresko de la aktiva loĝantaro censita kiel agrikultura!
Do, malantaŭ la grandaj paroladoj, la larĝanimeco kaj sociala justo ne estas sur la tagordo. Necesis trovi “grandan geston”... senpagan, por marki tion kio estis misuze nomata “reunuiĝo de la kontinento”: oni permesis al la loĝantaroj de la novaj membroŝtatoj partopreni la eŭropajn elektojn de junio 2004. Tiaj “malavarecoj” sekvigis la malvenkon de preskaŭ ĉiuj regantaj partioj kaj ebligis la sukceson de tiuj partioj kiuj estas plej rezervitaj, eĉ malamikaj al la Unio. Eĉ la promeso retiri la polajn trupojn el Irako, postulata de proksimume 70% de la loĝantaro, ne mildigis la popolan malaprobon de politiko pri kiu revus la franca mastraro. Sed la granda venkinto en tiuj elektoj estis la sindeteno — kun mezuma partopreno de 30% en la landoj de centra kaj orienta Eŭropo! Tio ne okazis en Kipro (71,2%) kaj Malto (82%). Kio kaŭzis tiun sindetenon, tio estas la maniero en kiu la antaŭa, laŭpretende socialisma, sistemo estis malkonstruata*, ligita kun la kriterioj por aliĝo al la Eŭropa Unio.
Tuj post tiu voĉdonado supozata finfari la “demokratiajn transformojn” en Oriento, pluraj ĉefministroj (en Pollando, en Ĉeĥio, en Hungario) “estis devigataj demisii ene de kelkaj semajnoj (...) anstataŭ esti traktataj kiel herooj”, substrekas Jacques Rupnik.* Ĉu ni spertas, kiel li pensas, “antaŭtempan seniluziiĝon rilate la Eŭropan Union kaj la politikajn fortojn kiuj identigis sin kun ĝi”?
Catherine SAMARY.