Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Oni jam vidis, en la Konsilio de la 22-a kaj 23-a de marto, en Bruselo: la premo de la “ne” en Francio movas Eŭropon. Ĉar, en la plejparto de la 25 membrolandoj, la “konstitucio” estos adoptita sen debato pri ĝia enhavo. Laŭ tiuj registaroj, esti kontraŭ la traktato signifas esti kontraŭ Eŭropo. Sed, en pluraj landoj, la opinioj ne lasas sin misuzi kaj rifuzas, prave, disigi la tekston de ĝia kunteksto. En oriento seniluziigas la sekvoj de la ekstrema liberaligo kiun trudas la aliĝo al la Unio — kaj kiujn ne kompensas la altigo de la komunumaj helpoj. En okcidento multaj sociaj movadoj kalkulas kun la referendumo en Francio por haltigi la liberalan deglitadon kaj por relanĉi la konstruadon de Eŭropo sur aliaj bazoj.
EN LA HISTORIO DE LA KONSTRUADO de Eŭropo, la “traktato stariganta konstitucion por Eŭropo”, subskribita en Romo la 29-an de oktobro 2004, okupos certe apartan lokon: se ĝi estos ratifita de la dudek-kvin membroŝtatoj de la Eŭropa Unio (EU), ĝi estos la ekonomia, socia kaj, en certa mezuro, politika kadro de la “komuna vivado” de proksimume 450 milionoj da loĝantoj de la Malnova Kontinento. Tio veras sendepende de kiel oni aprezas tiun tekston — kies analizoj en tiuj ĉi kolumnoj estis kaj daŭre estas ekstreme kritikaj.* En kiu ajn alia historia kunteksto, tia fonda akto — ne vane ĝi deklaras sin mem “konstitucio” — estus komune alproprigata de la koncernataj popoloj vekante diskutojn, pasiojn, eĉ celebradojn. Nu, tiu ĉi estigis neniun realan debaton sur la nivelo de ĝia aplikado: tiu de tuta Eŭropo.
En la publika opinio de ĉiu eŭropa nacio konstateblas la ekzisto de specifaj kialoj, tre malsamaj kaj kelkfoje kontraŭdiraj de unu lando al alia, por interesiĝi aŭ ne pri la traktato, por kontesti aŭ aprobi ĝin. Laŭ tiu vidpunkto, la abismo daŭre profundiĝas inter institucia aranĝo komuna por la dudek-kvinopo, en kiu la politikaj, administraj kaj intelektaj elitoj komforte moviĝas, kaj popoloj kiuj ne nur ne havas la senton esti “en la sama boato” Eŭropo, sed kiuj, ofte, konsideras “Eŭropon” aŭ “Bruselon” eksteraj, eĉ malamikaj entoj.
Kalendaro pri ratifado de la traktato, kun daŭro de preskaŭ du jaroj — de Litovio la 11-an de novembro 2004 ĝis Britio en aŭtuno 2006 — kaj kun malsamaj proceduroj (parlamenta voĉdono, konsulta aŭ decida referendumo) ne taŭgas por eŭropigi kaj komprenigi “konstituciigan” proceduron kiu pretendas, interalie, mildigi la daŭran demokratian deficiton en la funkciado de la Unio. En la plej multaj kazoj, kie la parlamento jam ratifis la traktaton, per impresaj plimultoj (Litovio, Hungario, Slovenio) aŭ ratifos (en dekduo da ceteraj landoj), la eŭropa debato estis kaj restas for.
Ĉe iuj el la malnova Dek-kvinopo*, la pezo de la historio sanktigas ĉian eŭropismon kaj eĉ tabuigas ĉian demandadon pri Eŭropo — kaj do pri la “konstitucio” — sine de la registaraj partioj kaj de la plej multaj elitoj. Tiel, la sekvoj de la dua mondmilito daŭre kaj grave pezas en Germanio, reintegrita en la koncerton de la demokratiaj nacioj pere de la eŭrop-unia konstruado, en Italio kaj ankaŭ en Finnlando, kiu volas definitive separiĝi de sia “finnlandiĝo” el la sovetiaj tempoj. En tri ceteraj landoj (Grekio, Hispanio, Portugalio), la aparteno al la Unio havas ankaŭ kvazaŭ identiĝan dimension, ligitan kun la eliro el diktaturo kaj fortigita de la mono el la eŭropaj strukturaj fondusoj. Tiel, la ratifo de traktato identigita kun “Eŭropo” kaj kiun legis preskaŭ neniu, estas nur simpla formalaĵo, egale ĉu ĝi okazas per la parlamento (Grekio) aŭ per referendumo kun antaŭe konata rezulto (Hispanio la 20-an de februaro 2005, Portugalio en decembro 2005).
Kun tiuj du esceptoj, al kiuj necesas aldoni Luksemburgion (voĉdonado planita por la 10-a de julio 2005) kaj eble Nederlandon (1-a de julio 2005), la referendumoj estas, paradokse, organizitaj, kiel ni vidos poste, en la regnoj kie neniu povas garantii la rezulton de la konsultado. Pro tio, du de ili, kie tiu proceduro estis unue planita, preferis ne uzi ĝin: Svedio kaj Belgio.
EN SVEDIO, LA SOCIALDEMOKRATA registaro de s-ro Goran Persson ne volis preni sur sin la riskon de nova popol-konsultado, post la fiasko de tiu de septembro 2003 pri la aliĝo al la eŭro-zono, kiu estis tiam tamen postulata de preskaŭ ĉiuj partioj. La ĉefministro troviĝas fronte al prema maldekstra kaj dekstra eŭrop-skeptiko kiu konkretiĝis per la sukceso (14,4%) de la listo nomata “de junio” ĉe la eŭropaj elektoj de 2004. Ĝi estas nutrata de timoj pri sociala dumpingo pro la eniro de la baltaj landoj en la Union. Tiurilate, la salajruloj ricevis jam antaŭguston de la Bolkestejna direktivo — provizore haltigita dum la eŭropa Konsilio en Bruselo la 22-an de marto — kun la projekto, en la momento blokita, de konstruado de lernejo fare de latva entrepreno, kun latvaj salajroj, spite al la svedaj kolektivaj konvencioj... Pro tio, malgraŭ la apogo de la sindikatoj, estis tute ne garantiita la ratifo de konstitucia traktato kiu levas la “liberan kaj ne falsitan konkurencon” al rango de supera normo kaj kiu cetere malakceptas ĉian harmoniigon de la socialaj kaj fiskaj normoj.
En Belgio, la registara plimulto deziris ŝparigi al si elreviĝon en kazo de referendumo, eĉ se tiu povas havi nur konsultan econ. Ĉiukaze, okazigi referendumon necesintus antaŭan reformon de la belga konstitucio. La Socialista Partio (SP) kaj la ekologiistoj de Ecolo — kiel la francaj plimulto de SP kaj verduloj — deklaris sin por “batala jeso”. Al tio respondis la “batala ne” de la platformo por “diri ne al la konstitucia traktato, por konstrui alian Eŭropon”, subskribita, precipe, de s-ro George Debunne, prezidinto de la Eŭropa Konfederacio de Sindikatoj (EKS) kaj de la Ĝenerala Federacio de la Laboristoj de Belgio (ĜFLB) proksima de la SP; de s-ro Jean-Maurice Dehousse, vicprezidinto de la socialista grupo de la eŭropa parlamento; de Ecolo-parlamentanoj kaj de Attac-respondeculoj. Pro totale malsamaj kialoj, kiel en Francio, la traktaton oponas ankaŭ la popolisma ekstremdekstro, en Belgio la Vlaams Belang (eksa Vlaams Blok).
En du landoj regas precize mala situacio, tiu de referendumo malpli riska por ratifo ol parlamenta voĉdonado: Ĉeĥio kaj Pollando. En Prago, la registaro ne disponas en la parlamento pri plimulto de 60% necesa por aprobo de traktato kontraŭata precipe de la konservativa partio ODS kaj de la komunista partio kiel ankaŭ de la prezidanto de la Respubliko, s-ro Vaclav Klaus. Do, referendumo estas planita por junio 2006.
Sama konstelacio en Pollando, kie la necesa parlamenta plimulto estas ankoraŭ pli alta: du trionoj en ĉiu de la du asembleoj. La popola konsulto devas okazi la 25-an de septembro 2005, samtempe kun la unua vico de la prezidantaj elektoj. Konsciaj pri la elreviĝo de iliaj publikaj opinioj koncerne “riĉan” Eŭropon konsideratan egoisma, kio favorigas la “ne” (vidu ĉi-rilate Catherine Samary: “Frustritaj esperoj en Oriento”), tiuj du registaroj evitis urĝan decidon...
Ĉiu scias bone ke la sorto de la traktato grandparte decidiĝas en Parizo, la 29-an de majo. Ĝia rezulto influos la rezultojn de la referendumo okazonta tri tagojn poste (la 1-an de junio) en Nederlando, kaj tiujn de du landoj kiuj jam pasintece diris “ne”: Danio, kiu unue repuŝis la Mastriĥtan traktaton en 1992 (kaj kie la voĉdonado okazos la 27-an de septembro 2005), kaj Irlando, kiu ne ratifis la Nican traktaton en 2001, kaj kie la balotado okazos en 2005.
Oni memoras ke oni organizis “reatingajn” referendumojn en tiuj du landoj, kun pravigo, por Danlando, ke oni faris kelkajn esceptojn (eŭro, defendo, justico kaj polico) en la Mastriĥta traktato. Ĉi-foje, oni faris ĉiajn disponojn por malhelpi ke tiuj du landoj ne denove diru “ne”.
Preskaŭ ĉiuj partioj deklaris sin por la “jes”, en Danio inkluzive de la Partio de Maldekstraj Socialistoj, kiu ĝis tiam estis malamika eĉ al aparteno de la reĝlando al la Unio kaj kiu, post interna referendumo, deklaris sin por la “jes”. Malgraŭ ĉio, kiel montris la pasinteco, ribelaj publikaj opinioj povas plene ignori la preskribojn de la elitoj...
Francio okupas specialan lokon en la eŭropaj elektokampanjoj. Ĝi estas la sola lando kie, kun Belgio, la “konstitucio” estis detale analizita, artikolo post artikolo, kaj kie ĝia esenco mem — la liberala demando — estas en la sino de la publika debato, tiel ke ĝiaj favorantoj — la estraroj de la registaraj partioj: la Socialista Partio (SP), la Verduloj, la Unio por la franca demokratio (UFD) kaj la Unio por popola movado (UPM)-, troviĝantaj en defenda pozicio, estas devigataj argumenti sur la sama tereno.* La superpromesoj kiujn faras tiuj organizoj, sendepende ĉu ili pretendas esti maldekstraj, centraj aŭ dekstraj, por provi — kun ĝis nun tre miksita sukceso — konvinki ke la “konstitucio” ne estas ultraliberala, ke ĝi garantias socialajn rajtojn kaj publikajn servojn, ke ĝi malhelpos estontajn Bolkestejn-direktivojn, ke ĝi helpas la aŭtonomion de la Unio fronte al Usono, ktp., konsternas aŭ eĉ rideksplodigas la observantojn kaj la plejparton de la eksterlandaj registaroj. La kartoj estas tiom miksitaj ke la liberala brita semajngazeto The Economist* eĉ faras el la franca prezidanto s-ro Jacques Chirac unu el la plej maldekstraj eŭropaj gvidantoj!
S-RO ANTHONY BLAIR KAJ LIA MINISTRO pri eksterlandaj aferoj, s-ro Jack Straw, estas multe pli konsekvencaj kiam ili uzas ekzakte malajn argumentojn por laŭdi traktaton kiu organizas la socialan malreguladon kaj flekseblecon, kiu predikas ĉiukampe nur la konkurencon kaj la merkaton (vidu la artikolon de Richard Hatcher pri la brita eduksistemo “S-ro Anthony Blair, fervora malkonstruisto de la publika edukado — La brita lernejo liverita al la mastraro”) kaj kiu ankras la Union en la atlantikismo... La mastraj organizoj — Movado de la Entreprenoj de Francio (MEDEF), UNICE sur eŭropa nivelo-, eĉ se ili montras sin prudente diskretaj, tamen ne kaŝas la bonaĵojn kiujn ili atribuas al teksto kiu respondas al iliaj precipaj postuloj. La Eŭropa Komisiono, prezidata de s-ro José Barroso, kies akreditaĵoj estas tiel liberalaj kiel atlantikismaj, ne ŝparas sian propagandon por la “konstitucio” kiu konvenas por lia filozofio.
Ĉiuj eŭropaj rigardoj fokusiĝas sur Francio ekde kiam la venka “ne” ŝajnas ebla. Maltrankvila rigardo flanke de praktike ĉiuj aliaj registaroj, kiuj plejparte ŝatintus eviti la lumĵetilon direktitan sur la enhavo de traktato preskaŭ nekonata de iliaj opinioj. Eĉ antaŭ ol la Eŭropa Konsilio de la 22-a de marto parte respondis al la helpokrio de s-ro Chirac, iuj faris ĉion eblan por helpi sian francan partneron, spekulante pri trejniĝa efekto en la perspektivo de la 29-a de majo: s-ro José Luís Rodríguez Zapatero organizante sian referendumon la 20-an de februaro 2005, kaj s-ro Gerhard Schröder fiksante por la 12-a de majo la daton de ratifo fare de la Bundestag, la germana parlamento. Jen kiel Alain Duhamel, konsternita de la premo de la “ne” en Francio, elvokas tiujn grobajn taktikajn trukojn: “Hispanio ĵus voĉdonis referendume, ĝi faris tion pri pozitivaj temoj kaj kun raciaj demonstroj. Germanio, Italio pretiĝas ratifi la konstitucian traktaton parlamente, ili preparas sin al tio serioze, pragmate”.*
Aliaj eŭropaj rigardoj turniĝas ankaŭ al Francio: tiuj de la landoj kie la peza interkonsento de la elitoj malhelpis ĉian diskuton, kie la liberala demando estis intence kaŝita. Ili atendas de la “ne”, la 29-an de majo, ke ĝi blovu freŝan aeron kapablan relanĉi, kontinent-nivele, la debaton pri aliaj formoj de konstruota Eŭropo. Ili donas por tio prokuron al la francaj elektantoj... Jen ili troviĝas, esceptokaze, en la sama kampo kun s-ro Blair, kiu ja ŝatus ke iu lando, prefere Francio, interrompu la ratifadon de la traktato. Per tio li evitus la okazigon de referendumo, ĉiukaze perdita laŭ ĉiuj analizoj, kiun li promesis al siaj samlandanoj je la fino de 2006...
Bernard CASSEN.
Laŭ franca maniero...
LA KOHORTOJ DE LA “JESULOJ” POR LA REFERENDUMO, kiuj satigas senhonte la kolumnojn kaj antenojn, atribuas al si la monopolon de subteno al “Eŭropo”, kiun ili cetere neniam difinas. Ni indiku al ili konkretan Eŭropon, tiun de la bonaj praktikoj de demokratia debato.Tri landoj, interalie, povas liveri kelkajn ideojn: Irlando, Nederlando kaj Britio.
En Irlando, post la “ne” en la unua referendumo pri la Nica traktato en 2001, la registaro starigis nacian forumon pri Eŭropo servanta kiel kadro por malfermaj kaj ekvilibraj debatoj pri eŭropaj demandoj. Prepare al la referendumo planita en 2005, unue publika sesio okazis la 27-an de januaro 2005, en kiu partoprenis la brita eŭrop-deputito Richard Corbett, favora al “jes” kaj la finnlanda eŭrop-deputito Esko Seppanen, favora al “ne”.
En Nederlando, la registaro decidis atribui 400.000 eŭrojn al la partioj favoraj al “jes”, kaj samon al tiuj, tamen minoritataj, kiuj kampanjas por “ne”, kaj 200.000 eŭrojn por interpartiaj debatoj. Ĝi ja rezervas por si la sumon de 2,5 milionoj da eŭroj por sia propra kampanjo por la “jes”, sed ĝi faris almenaŭ geston favore al plurismo...
En Britio salutindas iniciato kiu devus inspiri la aŭtoritatoj de la protekto de la franca aŭdvida sistemo: kontrolproceduro pri la elsendoj de la BBC pri eŭropaj demandoj, starigita aŭtune de 2004 kaj publikigita en januaro 2005. Tiu raporto asertas precipe ke “en la tuta raportado pri la konstitucio kiun ni aŭdis aŭ vidis, aperis neniuj aŭ tre malmulte da klarigoj pri la enhavo de tiu konstitucio”. Pli grave, “la problemo de nescio de la ĵurnalistoj de la BBC pri la Eŭropa Unio estas urĝe traktenda”.
Laŭ tiu mezuro, nek la radistacio France-Culture nek France-Inter sukcesus la teston pro la ekscese favora prezentado de la konstitucia traktato fare de iliaj ĉefartikolistoj, kaj pro la tre trukita elekto de la redaktejaj gastoj. Ĉe la televidstacio FR 3, la supozata “granda profesiulino pri Eŭropo”, Christine Ockrent, estus serioze striglita pro sia batalantado favore al la “jes”. Tiel, en sia programo France Europe Express de mardo, 1-a de marto 2005, ŝi ne korektis dikan eraron aplombe eldiritan de s-ro François Bayrou: la prezidanto de la UDF asertis ke, laŭ la disponoj de la “konstitucio”, la voĉdono pri la Bolkestejn-direktivo fariĝas unuanime, dum ĉiuj kiuj legis la tekston scias ke tio dependas nur de la simpla kvalifikita plimulto.
Ĉiukaze, neniu el la duetistoj signalis evindentaĵon: se ĝi estos ratifita de la dudek-kvin membroŝtatoj, la “konstitucio” ekvalidos nur en novembro 2006, dum la direktivo, siavice, devas esti adoptita antaŭ la fino de 2005 sur la ekzistantaj juraj bazoj — kaj kiuj retroviĝas tiaj en la teksto submetita al referendumo en Francio.
B. C.