Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

S-ro Anthony Blair, fervora malkonstruisto de la publika edukado

La brita lernejo liverita al la mastraro

Oni konas la servopretecon de s-ro Anthony Blair kontentigi la dezirojn de la mastraro, precipe per blokado de ĉia sociala antaŭiro en la konstitucia traktato. Sed oni ne imagis ke li irus ĝis konfidi al la privata sektoro la regadon de la eduksistemo. Transformante la lernejon en entreprenon, la “nova laborismo” montras plian fojon ke ĝi enkorpigas la estontecon de la liberala Eŭropo.

EN MARTO 2000, la Eŭropa Konsilio de Lisbono fiksis kiel ĉefan celon de la unia politiko pri edukado produkti profitodonan homan kapitalon en la servo de la ekonomia konkurencivo.* En Anglio (la resto de la Unuiĝinta Reĝlando estas malpli tuŝita), konstruante sur la fundamentoj lasitaj de s-rino Margaret Thatcher, la laborista registaro de s-ro Anthony Blair uzis tri novajn levilojn por “reformi” la lernejo-sistemon laŭ tiu logiko.*

* Vd Louis Weber: “L’école républicaine mise en bière [La respublikana lernejo enĉerkigita]”, Le Monde diplomatique, marto 2005.
* Ken Jones: “Education in Britain”, Polity Press, Kambriĝo, 2003.

La unua konsistas el potencaj registaraj agentejoj kiel la Oficejo pri eduko-normoj (Office for Standards in Education — Ofsted), kiu faras tre striktajn inspektadojn en la lernejoj, kaj la Agentejo por formado de instruistoj (Teacher Training Agency), taskita superrigardi la unuan kaj pluan formadon de la instruistoj. La dua estas la provo recikli lernejestrojn por fari el ili gvidajn kadrojn firme engaĝitajn serve al la registaraj celoj. La tria, pri kiu temas tiu ĉi artikolo, estas la privata sektoro, priskribita en 1998 — jaron post la enpotenciĝo de s-ro Blair — kiel “kapabla, inter ĉiuj, piloti la ŝanĝadon kaj la ennoviĝon”, por repreni la vortojn de s-ro Michael Barber, registara konsilisto por edukaj demandoj.

Sep jarojn poste, efektive konstateblas, ke la privataj societoj kaj entreprenistoj, ĉu agante komerce aŭ libervole, estas nun la centraj agantoj de la eduksistemo. La registaro efektive bazigas sin sur ili, ĉu temas pri pedagogiaj metodoj, pri programoj aŭ pri administrado de la establoj. Pri tio atestas, rilate la metodojn, la fakto ke la ŝtato atribuas kvinjaran kontrakton kaj sumon de 177 milionoj da pundoj (253 milionoj da eŭroj) al la precipa societo de “edukad-komerco”, Capita. Ĝi dungos plurcent konsultdonistojn por starigi formad-sesiojn kaj konsulti la instruistojn pri la maniero apliki la Nacian Strategion por lerni legi, skribi kaj kalkuli en la bazlernejo (National Primary Strategy for Literacy and Numeracy) kaj la Strategion por la sojlonivelo 3 de lernado de lego kaj skribo en la sekundara instruado (Key Stage 3 Literacy Strategy in Secondary Schools).

La centra rolo de la privato en la “management” aperas ankaŭ en la atribuado al la instruisto de laŭmerita salajro. Kontraktoj de plurcent milionoj da pundoj estis subskribitaj, kun granda nombro da societoj por ellaborado de kriterioj por taksi la efikecon de la instruistoj, por rekrutado de konsultdonantoj taskotaj formi la establo-ĉefojn por taksi siajn proprajn instruistojn kaj ankaŭ por taksado de tiuj samaj establo-ĉefoj por certigi ke ili ĝuste plenumas sian taskon.

Alia granda profito-fonto: la privatigo de la servoj por la establoj, pri kiuj ĝis nun grandparte decidis la lokaj aŭtoritatoj respondecaj pri edukado (Local Education Authorities, LEA). Tio koncernas ĉion de manĝejoj ĝis prizorgado de la ejoj, inkluzive de la servoj kiuj tamen troviĝas en la centro mem de la pedagogia aktiveco: la disponigo de specialigitaj formistoj aŭ de pedagogiaj konsilantoj. La LEA estas la departementoj taskitaj pri edukado en la lokaj kolektivumoj, de kiuj ĉiu kovras urbon aŭ provinco, escepte de Londono, kiu havas tridek-tri da ili. La politiko de la registaro de s-ro Blair ne estis alia ol trudi al la LEA transdoni praktike ĉiujn siajn buĝetojn al la establoj, kiuj siavice estis taskitaj aĉeti multajn servojn ĉe la privata sektoro. Multfoje la LEA estis inspektitaj de la Ofsted kaj juĝitaj “misfunkciantaj”. La ŝtato poste trudis al ili transdoni ĉiujn siajn servojn al la privato.

La privataj entreprenoj ne estas altirataj de la rekta profitcela mastrumado de publikaj lernejoj. Ne ĉar tio estus malpermesita al ili: la leĝo de 2002 pri edukado devigas la LEA fari adjudikadon al la privato por la mastrumado de la estontaj establoj kies konstruado estas programita aŭ por la mastrumado de tiuj establoj kiujn la Ofsted juĝis “misfunkciaj”. Ĉiukaze, ekde la enpotenciĝo de la Laborista Partio en 1997, nur tri publikaj lernejoj pasis sub rektan regadon de privataj societoj. Kaj tio pro du ĉefaj kialoj: ĝis nun, la LEA sukcesis eviti lanĉadon de adjudikadoj, kaj la entreprenoj mem ne estas konvinkitaj ke tiaj aktivecoj estas sufiĉe profitigaj.

La registaro adoptis ankaŭ aldonan strategion por fari la entreprenojn motoroj de la ŝanĝo en la eduksistemo: la mecenatecon. Ĝia plej malrekta, sed plej influa, estas la patronado de “specialiĝintaj” establoj. Temas pri liceoj kaj gimnazioj (11 ĝis 16 jaroj aŭ 11 ĝis 18 jaroj) kiuj, krom instruado de la nacia programo (National Curriculum), specialiĝas en aparta fako: arto, sciencoj, modernaj lingvoj aŭ “negocoj kaj entreprenoj”. Deklarita pravigo: la establoj devas respondi al la diversaj “lertecoj” de la lernantoj, kaj la multeco de la eblaj elektoj konstituas larĝigon de la demokratio. La plej multaj instruistoj estas apenaŭ konvinkitaj pri tio, sed pli ol la duono de la sekundaraj establoj, logataj de la perspektivo ricevi aldonajn registarajn kreditojn, “specialiĝis”, kaj la intenco de la potenco estas ke fine ili ĉiuj faru tion. Por akiri tiun statuson, ili devas trovi 50.000 pundojn (71.000 eŭrojn) el eksteraj fontoj, precipe el entreprenoj.

Stimuli la entrepren-spiriton

TIU DISPONO PLENUMAS DU FUNKCIOJN: stimuli la entrepren-spiriton en la mastrumado de la establoj kaj ligi tiujn pli rekte al la komerco-mondo. En la praktiko, multaj patronoj estas grandaj societoj dezirantaj afiŝi sin kiel “civitanaj entreprenoj”.* Ili ne interesiĝas pri mastrumado de la establoj, eĉ se kelkaj de ili delegas reprezentantojn de siaj estraroj. Notinda foresto inter la mecenatoj: tiuj de la entreprenoj de la “edukad-komerco”.

* Vd la teksejon de la Specialist Schools Trust, la registara agentejo taskita pri stimulado al specialiĝintaj lernejoj:.

La alia formo de mecenateco, kiu iras multe pli malproksimen, koncernas la “akademiojn”, novajn ŝtatajn sekundar-establojn starigitajn en la sociale malfavorigataj zonoj. Ili estas financataj rekte de la registaro, sed dotitaj de la leĝa kadro kiu regas la privatajn establojn, tiel ke ili ne bezonas plenumi tiun kiu estas deviga por la aliaj publikaj establoj. Ili do ne dependas de la LEA kaj disponas pri totala libereco, precipe pri la programoj. Ĝis nun, 17 malfermiĝis, kaj la celo estas 200 en la jaro 2010.

La mecenatoj devas pagi 20% de la nemoveblaĵo-kostoj (proksimume 2 milionoj da pundoj aŭ 2,8 milionoj da eŭroj), kaj la registaro liveras la reston de la konstrukostoj por la lernejo (mezume 35 ĝis 42 milionoj da eŭroj, do multe pli ol por ordinara lernejo), same kiel por la kostoj de funkciado. La terenoj kaj la konstruaĵoj de la ekzistanta publika lernejo, nun propraĵo de la loka kolektivumo, estas transdonotaj al la nova akademio, kio permesas al la mecenatoj akiri ilin je 20% da ilia valoro. La mecenato povas nomumi la plimulton de la estraranoj kaj do regi la establon, precipe pri elekto kaj stimulado de la instruistoj.*

* Vd la teksejon de la Nacia Sindikato de Instruistoj (NUT) pri la akademioj:.

Krom la mastrojn, la registaro instigas la ekleziojn kaj la riĉajn privat-lernejojn mecenati tiujn establojn. La teksejo de la registaro listigas la 17 ekzistantajn kaj ankaŭ iliajn pedagogiajn ennoviĝojn.* La mecenatoj estas ĉefe entreprenistoj miliarduloj kun diversaj motivadoj, sen ke tiuj estas ekskluzivaj inter si: filantropio, transdono de la valoroj de la komerca mondo, favorigado de la reputacio de ilia entrepreno, serĉo de politika influo. Unu de ili, Sir Peter Vardy, posedas grandan reton de aŭtomobil-koncesioj. Li estas ankaŭ fundamentista kristano kiu kredas ke la biblio devas esti komprenata laŭvorte. En lia akademio, la kreismo estas instruata samrange kun la darvina evolu-teorio, kaj la libroj de Harry Potter estas malpermesitaj kun la preteksto ke ili stimulas la kredon al sorĉado. La akademio estis inspektita de la Ofsted kaj ĝuis bonegan raporton.

* Vd la teksejon de la ministrejo pri edukado kaj pri kvalifikoj (DFES) pri la pedagogiaj normoj:.

Ĉu la eduka mecenateco estas etapo al profitcela alpropriĝo de la publikaj lernejoj? Tio estas ebleco kiun oni ne povas ekskludi por la estonteco, aparte en la kunteksto de la Ĝenerala Akordo pri la Komerco de la Servoj (ĜAKS) de la Monda Organizo pri Komerco (MOK). Ekzistas tamen diversaj obstakloj. Unue, necesus ke la nunaj mecenatoj estu substituataj de aliaj kiuj havas la celon gajni monon. Kaj necesus, krome, ke ili havu la perspektivon gajni pli da ĝi ol en aliaj sektoroj. Nu, en Usono, por la lerneja jaro 2003-2004, nur 47 societoj havis mastrumad-kontraktojn por 417 publikaj lernejoj, kaj tre malmultaj de ili akiris profitojn.

La demando pri rentabilitato stariĝas por la probablaj konsekvencoj de la ĜAKS por la edukado. La ĉefa celo de la premgrupo de la “edukad-komerco” estas la postdeviga instruado, kaj tio per la sistemoj de malĉea instruado aŭ la starigo de unuversitataj areoj eksterlande. Krome, plejmulte, kaj kontraŭ la pozicio de la Komisiono, la registaroj de la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio (EU) ŝajnas ankoraŭ hezitemaj pri la ideo engaĝi la devigan lernejon en la kadron de la ĜAKS. La artikolo III-315 de la eŭropa konstitucia traktato, en stato de ratifado, precizigas ke, por la intertraktado kaj fintrakto de komercaj akordoj, necesas unuanimeco (kaj ne plu la kvalifikita plimulto) “en la kampo de socialaj servoj, de edukado kaj de sano, kiam tiuj akordoj riskas grave perturbi la organizadon de tiuj servoj sur nacia nivelo kaj damaĝi la respondecon de la membroŝtatoj por la plenumado de tiuj servoj.”

S-ro Blair iris multe pli malproksimen ol la pozicio de intertraktado de la EU por la ĜAKS, malfermante la sistemon de publika edukado al la privata sektoro, sed ne videblas ajna movado de la komerca medio favore al regado de la profitcela mastrumado de la establoj. Cetere, kio por la registaro vere gravas, ne estas la entreprenoj de la “edukad-komerco”, relative malforta sektoro de la ekonomio, sed la interesoj de la dominantaj kapitalistaj sektoroj, de la grandaj dungistoj. Por tiuj, estas la tasko de la publika sistemo formi la “homan kapitalon”, sed laŭ iliaj postuloj.*

* Vd la teksejon http://www.biac.org/statements/edu/....

Jen precize kion postulas la konsulta komitato pri komerco kaj industrio de la Organizo pri Ekonomia Kunlaborado kaj Disvolvado (OEKD) en labordokumento* submetita dum la renkontiĝo de la ministroj pri edukado en Dublino la 18-an kaj 19-an de marto 2004: “Laŭ nia opinio, la registaro havas la precipan respondecon rilate la unuan formadon. La dungistoj kaj la entreprenoj kontribuas al ĝi laborante kun la registaro kaj kun la edukaj institucioj por doni al ili klarajn celojn laŭ la bezonoj de la merkato.”

* Vd Richard Hatcher: “Privatisation and sponsorship: the re-agenting of the school system in England”, Journal of Education Policy, volumo 20, Londono, 2005.

La Blanka Libro pri la 14-19-jaraj lernantoj publikigita en februaro 2005 de la brita registaro respondas perfekte al tiu plano. Anstataŭ konservi komunan trunkon da fakoj ĝis la aĝo de 16 jaroj, ĝi planas orientiĝon al profesiaj instruadoj en la aĝo de 14 jaroj, sub gvido de la mastraro: “Ni volas meti la dungistojn en la komando-postenon por ke ili ludu ŝlosilan rolon en la fiksado de la sinsekvo de la instruado kaj en la detala difinado de la enhavo de diplomoj.” Rabatita soklo de konoj, sen sociaj sciencoj, sen vivantaj lingvoj, sen antikvaj lingvoj kaj sen arto. Speco de eduka ekvivalento de la minimuma salajro, kaj ne senkiale, ĉar ĝuste tien ĝi kondukas la lernantojn de popola medio.

Richard HATCHER.