La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2008-2010
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
En la bruado de la kaŭkazaj bombadoj, la internaciaj fortorilatoj ŝajnas redesegnataj: firmiĝo de Rusujo, kiu ne hezitas montri siajn muskolojn, militistaj diskursoj de la registaro de s-ro George W. Bush, sed nekapablo helpi la kartvelajn gvidantojn (vd. Jean Radvanyi), senrimeda deziro de Eŭropunio ludi rolon en tiu krizo... Tamen, la grandaj geopolitikaj ekvilibroj nur malrapide ŝanĝiĝas. Malgraŭ siaj malfacilaĵoj en Irako kaj Afganujo, Usono pluhavas militajn kapablojn tre superajn al tiuj de la cetera mondo. Aparte en la ŝipa sfero. (vd art. Arno J. Mayer). Sed, ankaŭ sur tiu tereno, ĝi devas nun kalkuli kun aliaj agantoj, inter kiuj Ĉinujo, kiu eniris la tre fermitan klubon de la ok landoj posedantaj la plej grandajn ŝiparojn. Kia kontrasto kun la 1950-aj jaroj, kiam nur helpo de Sovet-Unio ebligis renaskiĝon de malgranda marborda ŝiparo. Ĉu Ĉinio, kontinenta lando turnita internen de jarmiloj, transformiĝas al tutmonda “mar-reganto”, kiel anoncas la usonaj raportoj?
PRODUKTITA de la centra ĉina televidkanalo (Central China Television CCTV), dokumenta filmserio ricevis grandan sukceson en Ĉinio en 2006: Daguo Juequi (La supreniro de la potenclandoj)*. Apogata sur intervjuoj de historiistoj kaj internaciaj gvidantoj (interalie la franca eksprezidanto Valéry Giscard d’Estaing), kaj sufiĉe rigora por esti dissendita en la angla sur la usona kanalo History Channel, ĝi klarigas kiel la imperioj de Portugalujo, Hispanujo, Nederlando, Francujo, Britujo, Germanujo, Japanujo, Rusujo kaj Usono konstruiĝis, prosperis aŭ disfalis.
La popola granda ŝatego por tiu TV-serio — dek du 50-minutaj epizodoj — estas komprenebla, laŭ ĝia inspiranto Qian Chengdan, profesoro ĉe la Pekina Universitato: “Nia Ĉinio, la ĉina popolo, la ĉina “raso” revigliĝis kaj denove aliras la mondan scenejon*.”
Daguo juequi donas egan gravecon al la maraj klopodoj de la potencaj landoj por aliri al la unua rango. Malfermiĝo al ekstero, kontrolo de la maraj ĉefaj koridoroj kaj de la apogpunktoj en profundaj akvoj, teknologia regado kaj perfektigo de la ŝipaj agadvektoro kaj influvektoroj ja troviĝas en la plejparto de la studataj “modeloj”, kia ajn estas ilia loĝantaro kaj teritoria vasteco. Tiu eco precize troviĝas en la novaj prioritataj direktoj de la ĉina registaro, simboligita de la projekto “alta mar-teknologio” en 2000, kaj de la eksponenciala potenckresko de la mararmeo el la Popola Liberiga Armeo (M-PLA)
El tiu vidpunkto, ĉesigante jardekojn da historiaj ideologiaj diskursoj de la komunista partio (ĈKP) Daguo juequi atestas pri eksteren-turnita pragmateco de granda disvolviĝanta lando, strebanta eviti la fieran blindecon de sieĝato, kiu en la 19-a jarcento ĵetis la Imperion de la Mezo en longdaŭran malfortecon. Influadi “harmonie kaj paceme” (du ŝlosilvortoj de la nova oficiala politiko), malfermi Ĉinujon al la mondo kaj ĉefe la mondon al Ĉinujo, tia ŝajne estas la konvinko de s-ro Hu Jintao.
En 2007, en senprecedenca ŝipdiplomatia strebo, ĉinaj ŝipoj plenumis oficialajn vizitojn en havenoj francaj, aŭstraliaj, japanaj, rusaj, singapuraj, hispanaj kaj usonaj, sed ankaŭ partoprenis en internaciaj manovroj por luktado kontraŭ kreskanta mara piratado.
Tiun ambicion de softpower (milda, paca potenco) oni devas perspektivigi, prenante en konsidero la regionan ĉirkaŭaĵon kaj du ĉefajn vetaĵojn. La unua koncernas la teritorian postulon pri Tajvano kaj pli larĝe pri la limoj de la ĉinteritoriaj akvoj, kiuj difinas la ekskluzivan ekonomian zonon (EEZ); de la plenumoj de tiuj postuloj dependas la libera aliro al la vastaj Pacifiko-spacoj kaj al la Sud-Orient-aziaj markoridoroj, trans la Hindoĉina duoninsulo. La dua koncernas la protektadon de la marvojoj por hidrokarbona provizado de lando, kiu fariĝis la dua petrolimportanto en la mondo.
Tuje, la unua vetaĵo estas decidiga. Kun siaj dek tri najbaroj*, Pekino sukcesis bonvoleman solvadon de siaj limaj konfliktoj. Nur du restas, kiuj alfrontigas, pli malpli silente, Ĉinion al Butano kaj al Barato. Kontraŭe, laŭ s-ro Loïc Frouart, el la delegitaro por strategiaj aferoj en la franca ministerio pri defendo, “la 14.500 km da marlimoj estas eblaj krizaj kaj konfliktaj zonoj. La nesolvitaj pridiskutaĵoj multas tie*”. Pekino postulas tie plenan suverenecon pri kvar milionoj da maraj kvadrat-kilometroj.
La ĉinaj regantoj volas, kompreneble, rehavi suverenecon al Tajvano “se necese per forto”. Tio restas ja la oficiala pozicio de Pekino, malgraŭ ke la denova ekregado en Tajpeo de Kuomintang de s-ro Ma Ying-jeou jam revarmigis la rilatojn inter ili. Ĉinio, per la rapida potenciĝo de sia propra ŝiparo kaj la malkresko, kvankam relativa, de la tonelar-diferenco kun la US-Navy (la usona militŝiparo), intencas psikologie akompani la “neeviteblan” evoluon, kiu kondukos al la paca reveno de Tajvano al la prapatrujo. La ĉi-tiea logiko estas tiu de minaco/fascinado, la ĉinaj raketoj celantaj al la insulo — kaj la usona sinteno — malkuraĝigas Tajpeon proklami sin sendependa, dum la kreskanta ekonomia dependeco inter la kontinento kaj la insulo preparas la mensojn por eventuala reintegrado simila al tiu de Hongkongo.
TAMEN, Tajvano estas nur unu el la peonoj de granda mara go-ludo. Ĉinujo ja estas en konflikto kun Japanujo pri la Diaoyu-insuloj (Senkaku en la japana) apud Okinavo-insulo, kiu enhavas usonan militbazon. La regantoj en Tokio asertas, ke ilia EEZ etendiĝas ĝis 450 km okcidente de la insularo, kion kontestas Ĉinujo, postulante la tutan kontinentan altebenaĵon, kiu plilongigas ĝian propran teritorion en la ĉina maro. Akcesora vetaĵo de la konflikto: gasrezervo de eble 200 miliardoj da kubaj metroj. Ĉinujo ankaŭ konkurencas al Tajvano, Vjetnamujo, Filipinoj, Malajzio, Brunejo kaj al Indonezio, pri la Spratleys-insuloj (Nansha en la ĉina) kaj la Pratas-insularo (Dongsha por la ĉinoj). Ĝi disputegas kun Vjetnamujo kaj Tajvano pri la Paracels-insularo (Xisha).
Cetere, krom tiuj insulaj postuloj, Ĉinujo kontestas marajn limojn kun Japanujo kaj Vjetnamujo. La fiŝado-kontingentoj ankaŭ kontraŭstarigas la novan azian giganton al Sud-Koreujo, Japanujo, Vjetnamujo kaj Filipinoj.
Oni hodiaŭ forgesis, ke Pekino ĉiam estis tre reagema en tiu zono. Ekde la 1950-aj jaroj la ĉina ŝiparo perforte reprenis ĉiujn insuletojn regatajn de la naciisto Ĉiang Kai-ŝek. En 1974, profitante el la sudvjetnama malvenko, ĝi prenis la Paracels-insulojn. En 1988 ĝi perforte ekregis la Fiery-rifojn okupatajn de la vjetnamoj apud la Spratley-insularo. Bazante sin sur tiuj precedencoj, ĉiuj landoj de tiu zono, malnovaj vasaloj kaj tributpagintoj de la Imperio de la Mezo, timas, prave aŭ ne, la reasertitajn ŝipajn ambiciojn de Pekino.
Pli ol la alproprigo de la hidrokarbonaj riĉaĵoj aŭ de fiŝoj en la sudĉina maro, gravas ja la aliro de la ĉina ŝiparo al la profunda maro, laŭ la planoj faritaj de s-ro Liu Huaqing en la 1980-aj jaroj*. Temas unue pri nekontesteble regadi okcidente de “verda linio” iranta de Japanujo al Malajzio, trairante Tajvanon kaj Filipinojn. Ĉefa konkuranto: la japana ŝiparo, kiun Pekino jam “ektestis” per ripetataj maraj enpenetroj (inkluzive de incidento kun ĉina atoma submarŝipo en 2004).
En dua etapo, Pekino provos rompi tiun malkontinuan defendlinion, por pasi de la neprofundaj akvoj de la orienta kaj suda ĉina maro, al la “bluaj akvoj” de dua baseno etendiĝanta de Japanujo al Indonezio tra Guam, usona aerŝipara apogilo en la okcidenta Pacifiko. Ĉefa riglilo kaj obstaklo al la ĉina potencoprojekcio inter la “verda limo” kun neprofundaj akvoj kaj la oceana “blua linio”, kiun patrolas la 7-a ŝiparo de Usono: Tajvano. S-ro Ko Chen-heng, tiam tajvana vicministro pri defendo, denuncis en januaro 2008 la intensan aktivadon de la ĉina ŝiparo en ĉirkaŭaĵo de la Bashi-pasejo, trafikŝtopejo situanta inter Tajvano kaj Filipinoj.
Malferminte tiujn riglilojn, la ĉina ŝiparo povos pli libere dediĉi sin al la dua vetaĵo: sekurigo de la hidrokarbonaj provizo-vojoj en Suda Azio. La unua vojo kondukas la malpli-ol-100.000-tonelajn petrolŝipojn de Afriko kaj Mezoriento ĝis la suda Ĉina Maro tra la Malaka Markolo. La dua vojo kondukas, el la samaj lokoj, la gigantajn petrolŝipojn tra la Sunda Markolo kaj Gaspar-markolo*. La tria iras de Latinameriko, tra la Filipinaj marteritorioj. La kvara, alternativa vojo de Mezoriento kaj Afriko, serpentumas inter la indoneziaj Kombok-markolo kaj Makasara markolo, Filipinoj kaj okcidenta Pacifiko, antaŭ ol atingi la ĉinajn havenojn.
Ĉefa trafikŝtopejo de tiu aranĝo, Malako, tra kiu pasas 80% de la ĉina importata petrolo, konsistigas maltrankviligan dependecon kaze de konflikto. Responde, Pekino provas diversigi la alirejojn, ekzemple disvolvante fervojan reton inter la landoj de la asocio de la sudorientaj aziaj landoj (ASOAL, ASEAN en la angla*); realigante la projektitan ĉinobirman naftodukton inter Sittwe kaj Kunming*; helpante disvolvadon de la apudmarborda produkto-kapablo de natura likva gaso en sudorienta Azio (aparte en Birmo kaj Tajlando); eĉ eventuale fosante kanalon tra la Kra-istmo, sude de Tajlando (regiono markita de konstanta islama apartiĝ-ribelemo).
SED tiuj projektoj, malfacile realigeblaj, nur parte reduktos la dependecon de la kvar koridoroj. La neceso sekurigi ilin, tiom fronte al la kreskanta piratado, kiom kontraŭ la (supozataj aŭ realaj) ambicioj de Usono, Japanujo aŭ Barato, plifortigas la politikon “ŝiparo de profunda maro” de la Centra Komitato. Pekino konstruas tion, kion oni nomas “perlo-kolringo”, aro da ĉinaj konstantaj bazoj laŭlonge de la marbordoj de la Hinda Oceano kaj de maraj vojoj kondukantaj al Malako: la Kokoinsuloj (Territory of Cocos (Keeling) Islands) en Birmo, Ĉitagongo en Bangladeŝo, Marao en la Maldivoj kaj Gwadar en Pakistano, atendante konstruon de bazoj sur la afrika marbordo, pli kaj pli malferma al la ĉinaj investoj. Laboristoj kaj mono estas malavare provizataj por aranĝado kaj prizorgado de tiuj apogejoj en la aliancitaj landoj. Foje Pekino eĉ ofertas (tre malavare) ŝipojn al tiuj landoj por protektado de iliaj propraj hidrokarbonaj ekspluatejoj*.
Krom Usono, kiu rigardas Pacifikon kiel ĉefan strategian lokon en la 50 venontaj jaroj, Ĉinujo havas du grandajn rivalojn en la regiono: Baraton kaj Japanujon. Daŭra profunda malfido disigas la du demografiajn gigantojn: Ĉu Ĉinujo ja ne longe subtenis Pakistanon pri la Kaŝmira demando, kaj ĉu ne daŭre provizas Islamabadon per ĝiaj ĉefaj militmaterialoj? Aspirante al la sama statuso kiel Pekino (regiona potenclando, kun tutmonda ambicio), Nov-delhio, la barata ĉefurbo havas similajn marajn ambiciojn kaj kreskantan ŝiparon, kies oficiala celo estas igi la Hindan Oceanon la “oceano de la baratanoj”. La “kolringa” strategio de Pekino estas do perceptata kvazaŭ entrudiĝo.
Por montri sian forton en tio, kion ĝi konsideras sia propra maro, Barato konstruas du aviadilŝipojn, el kiuj unu estos funkcikapabla en 2010, dum la tria, brokante aĉetita al Rusujo, estas nun modernigata. Ĝia submara ŝiparo havas francan teknologion (Scorpène de la grupo DCNS), kiu superas kvalite la ĉinajn submarŝipojn. Tamen, nun observante unu la alian, Barato kaj Ĉinujo zorge evitas ĉian surmaran streĉecon. Oni eĉ povas konstati progreson en la rilatoj inter ambaŭ ŝiparoj, komunaj maraj manovroj ja sinsekve okazis depost la subskribo de “strategia partnereco” inter Pekino kaj Nov-delhio en aprilo 2005.
La ĉinaj-japanaj rilatoj siaflanke ĵus trairis tre streĉan periodon. Potenca, tre multe pli moderna ol la ĉina, la japana ŝiparo delonge manovras kun la usona. Sed la konflikto ĉirkaŭ Senkaku-insuloj montris streĉitan Japanujon, embarasitan pro sia pacema konstitucio, kiun kritikas kreskanta naciisma tendenco, kaj hezitantan fronte al la pekina aŭdaco. Trans Nov-delhio kaj Tokio, tiu ĉina sintrudo maltrankviligas ankaŭ aliajn pli malgrandajn landojn, de Malajzio ĝis Indonezio, inkluzive de Singapuro — kiuj rapide plifortikigas kaj modernigas siajn proprajn ŝiparojn. Ili timas, ke Usono, engluita en Irako kaj Afganio, lasos liberajn manojn al la ĉina “feŭdestro” en la regiono, kaj ke tiu portempa permesemo fariĝos porĉiama.
Konsciaj pri tiu oportuno kaj pri la usonaj malfacilaĵoj, la ĉinaj konstruejoj laboras plej intense de la Flava Maro ĝis la suda Ĉina Maro. La ŝipaj bazoj, riveraj havenoj, digoj, protektataj submarŝipaj bazoj (inter kiuj la nova bazo de Sanya, sur Hainan-insulo), multiĝas kaj moderniĝas akompanante la ekonomian eksplodon de lando, kies 90% de la ekstera komerco dependas de maraj vojoj. En 2006 la maraj industrioj pezas 10% en la malneta interna produkto (MIP), kaj sep el la 20 plej gravaj havenoj en la mondo estas ĉinaj. La strebo estas tiom civila kiom armea. La plano “mara alta teknologio” akompanis la frenezan ŝipkonstruadon, financante paralele projektojn, kiuj celas firmigi la aŭtonomecon de la ŝiparo: satelita sistemo de orientiĝo (bir-sistemo) (Beidou en la ĉina), maraj kontrolsistemoj kaj disvolvado de la ŝipkonstruejoj.
En la civila kampo, Ĉinio fariĝis en 1995 la tria ŝipkonstruanto tutmonda, post Japanujo kaj Suda Koreujo, kies superecon ĝi minacas. Apogataj sur du gigantaj entreprenoj, China State Shipbuilding Corporation (CSSC) kaj China Shipbuilding Industry Corporation (CSIC), ĝi tutprobable iĝos la unua ŝipkonstruanto en la mondo en 2020, kio tute ne estas sensignifa: la civilaj kaj militaj konstruoj estas nedistingitaj en la landa konstruplano, kaj mastrumataj de la samaj konstruejoj.
EN LA militista sfero, la kvina Blanka Libro ellaborita en 2006* konkretigas la pri-maran konsciiĝon de Pekino, komencitan en la fruaj 1990-aj jaroj. La prioritatoj ŝanĝiĝas, de la ter-armeo, tradicie dominanta, al mar-armeo kaj aer-armeo, ekde nun dorlotataj. La Centra Komitato de la Partio, kaj la potenca centra militista komisiono, kiu devenas de ĝi, enhavas pli kaj pli da maristoj kaj aviadistoj*; ili estas preskaŭ 25% de la militista elito en 2007, anstataŭ 14% en 1992.
Neniu grava sistemo postrestas. La tri ŝiparoj (orienta admiralejo en Ŝanĥajo, la suda en Zhanjiang, kaj norda en Qingdao) disponas pri propraj aerŝipaj divizioj kun bombaviadiloj kaj ĉasaviadiloj. Pli modernaj sistemoj estas liverataj, kiel la kvar destrojeroj kun aer-defendo Luyang, kaj la “nelokalizeblaj” destrojeroj Ma’anshan surloke konstruataj, kiuj anstataŭas la Jiangwei de la 1990-aj jaroj. Dum fine de la 1970-aj jaroj Ĉinujo disponis pri pli ol kvincent marbordaj patrolŝipoj, nun estas nur la duono; kontraŭe, la profundmara ŝiparo kreskis kaj atingis sesdek unuojn*.
En la amfibieca kampo, granda strebo okazis kun cento da vehikloj taskitaj konkretigi la ĉinajn ambiciojn pri la Spratleys-insuloj aŭ Tajvano. Minodragŝipoj, patrolŝipoj kun raketĵetiloj kaj novaj petrolprovizŝipoj estas menditaj. Ofte kun partopreno de aliaj landoj: de la rapidegaj aŭstraliaj NPC-Catamaran ĝis la sovremenny Destroyers kaj la rusaj submarŝipoj Kilo, de la italaj kaj francaj batalsistemoj ĝis la nederlandaj ŝipkanonoj*.
Ĉinujo importas, ofte kopias, adaptas kaj plibonigas — je surprizo de siaj provizantoj — la materialojn, kiuj plej multe interesas ĝin. En kelkaj kampoj tamen, kiel la elektrona milito aŭ la plej efikaj enŝipigitaj batalmotoroj aŭ batalsistemoj, ĝi plu dependas de siaj provizantoj, aparte de Rusujo.
La submarŝipoj havas, ja, centran lokon en la tuta mara programo de Pekino. Ĉar Ĉinujo ne disponas pri aviadilŝipo, malgraŭ la persista rumoro pri la renovigo de la Variag el Rusujo aĉetita (kaj daŭre ĉe kajo), nur modernaj submarŝipoj povas ja esperi timigi iomete la 7-an Usonan Ŝiparon, kiu, de siaj bazoj en Guam, en Japanujo kaj Suda Koreujo, daŭre garantias la aŭtonomecon de Tajvano. La ĉina ŝiparo ŝajne povas kalkuli kun kvin atomaj atak-submarŝipoj (SNA) kaj pri unu atoma submarŝipo kun raketlanĉiloj (SNLE), kiu kunportas inter dek du kaj dek ses atomajn raketojn kun pafdistanco de 3.500 kilometroj. Ĝi krome disponas pri trideko da dizelelektraj submarŝipoj. Kaj cetere pli ol dudeko da novaj submarŝipoj estas konstruataj.
Tiu armilaro maltrankviligas la Usonan 7-an Ŝiparon, kies admiraloj insiste anoncas al la Kongreso kaj la Blanka Domo, ke la ĉina submarŝiparo superos la nombron de la usonaj “nigraj ŝipoj” en la Pacifiko jam en 2020. Iuj influhavaj elektitoj kiel s-ro Duncan Hunter* antaŭ nelonge alarmiĝis. La ĉinaj SNA-submarŝipoj laŭdire plenumis en la dek du monatoj de 2007 pli multajn patroladojn ol dum la kvin antaŭaj jaroj. Oni povas legi tiun apenaŭ kaŝitan maltrankvilon en la registara jarraporto pri la ĉina militista potenco*. Tiun timon oni devas relativigi: neniu vere konas la plenumkapablojn — verŝajne malgrandajn — de la plej bonaj ĉinaj submarŝipoj. Krome, la usona mar-armeo posedas 53 modernajn SNA (duoblo de la sumo de ĉiuj mararmeoj en la mondo) kaj 12 el la 15 avidilŝipoj ekzistantaj en la mondo, kaj kontraŭ-submarŝipan aviadilaron sen ekvivalento en la mondo. La lasta numero de la usona revuo, Quadriennal Defense review*, pli neŭtrala, cetere elvokas pli kunlaboradon ol alfrontiĝon.
Kaj la situacio en la sudaziaj maroj ne similas al armado-konkurso. Temas pri tre dimensivaria kontraŭstaro inter kvaropo konsistanta el la barataj, usonaj, aŭstraliaj kaj japanaj ŝiparoj unuflanke, kaj duopo ĉina-pakistana aliflanke.
La ĉina mara ambicio ŝajnas veni el frustiĝo, tiu de fiera granda lando, kiu neglektis la unuan okazon domini la mondon, antaŭ kvarcent jaroj, kiam unua “tutmondiĝo” estis konfiskita de la okcidentaj “barbaroj”. Tiam la ĉinoj mastris la astronavigadon kaj la kompason, estis inventintaj la ankron, la presadon de la maraj mapoj, la kapstanon, la moveblan drivtabulon, kaj laŭdire estis konstruanta gigantajn ŝipojn kun pluraj pivotaj mastoj*. Iliaj ĝonkoj havis hermetikajn fakojn kaj rudrojn de posta steveno. Tiuj inventaĵoj, kiuj, perfektigitaj de la okcidentanoj, estis uzotaj por... humiligi la Imperion de la Mezo.
JE LA FINO de la Ming-dinastio (1358-1644) Ĉinujo deturnis sin de la mara vastaĵo kaj forgesis la ekspediciojn de la 15-a jarcento, kiam la eŭnuko admiralo Zheng He kondukis la imperian ŝiparon, forta pro pli ol tricent ŝipoj, esplori la oceanajn vastaĵojn de la mondo*. Oni eĉ mortpunis tiujn, kiuj konstruus ŝipojn por la profunda maro. Tion oni hodiaŭ klare taksas eraro, kaj oni valorigas tiun maran heredaĵon.
Ilo por antaŭenigi la ĉinan ĉeeston sur la nigra kontinento, la oficiala retejo Chinafrique rakontas tiel la instruan historion de kenja knabino Mwamaka Shariff, “praido de ĉinaj maristoj finalvenintaj sur rifoj, antaŭ pli ol kvincent jaroj”. Invitita, surbaze de tiu praideco, senpage studi en ĉina universitato, ŝi estis ankaŭ invitita partopreni celebradon de la navigo-tago de Zheng He, en Taicang (Jiangsu-regiono), mita ekirloko de la ŝiparo de la imperia eŭnuko. La retejo entuziasme raportas la vortojn de la knabino: “mi sentas kvazaŭ mi revenis hejmen*”.
Kia estonto sur la malklaraj akvoj de Sudorienta Azio? Multiĝis la usonaj iniciatoj por firmigi interŝanĝojn kaj kunlaboradon kun la aziaj ŝiparoj (barataj kaj japanaj) sed ankaŭ kun la ĉina ŝiparo, verŝajne por provi kontroli, tiom kiom eblas, ekspansion, kiun oni divenas fulmrapida.
La lastatempa manovro, Global Maritime Partnership Initiative proponita de la usona ŝiparo en 2007 kaj bazita sur entuta mara alianco, en kiu al ĉiuj aliancanoj — inter kiuj Ĉinujo — estis proponata kontribui al milŝipa ŝiparo (thousand ship fleet), celita por lukti kontraŭ pirateco. Ne certas, kiel precizigas s-ro Yang Yi, direktoro de la Instituto pri Strategiaj Studoj de la universitato de la ĉina armeo, ke Ĉinujo akceptos tiajn proponojn tiom longe kiom ĝi ne identigos iliajn kaŝpensojn, sencoplurecon kaj iliajn multajn longdaŭrajn konsekvencojn*.
Ĉinujo ŝajnas ĉefe decidita zorgi, ke neniu ŝtelu ĝian duan historian ŝancon naskiĝi kiel tutmonda kaj suverena mara potenculo. La “flava danĝero” aspektas fantasmo; malgraŭ tio, Ĉinujo, kiu forgesis nek la opio-militojn nek la detruadon de la Somera Palaco* ne plu permesos al iu ajn minaci kaj trudi ion al ĝi. Ĝi do prudente faras kelkajn aranĝojn. Ĝiaj kapabloj estas tre malsuperaj al tiuj de la usona dominema ŝiparo, sed la historio estas kompaso kaj averto por la nova ĉina mararmeo, kaj ĉiu el ĝiaj plenumoj havas valoron de simbolo. En 1989, dudek jarojn antaŭ la fulmrapida kresko de la ŝiparo, la unua ŝipo de la MAPL, kiu vizitis oficiale Usonon, estis trejnoŝipo. Tiutempe neniu prenis la tempon komenti ĝian nomon: Zheng He.
Olivier Zajec