La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2008-2010
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La 18-an de februaro togolandanoj elektis sian prezidanton malgraŭ timoj al friponaĵoj. Kvankam demokrateco ja disvolviĝis en la nigra kontinento, ĝi tamen restas malforta: puĉo en Gvineo, multegaj prokrastoj de la prezidanta elekto en Eburbordo. La jaro 2010, kiu markas la kvindekan datrevenon pri sendependeco de dek ses afrikaj landoj, estas okazo skizi bilancon de la demokratiigo komencita dum la 1990-aj jaroj.
“MI ESTIS NERVOZA. Mi pafis al la prezidanto, la kuglo trafis lin dekstre ĉe nuko. Li falis. Lia operaciestro alvenis kun peza armilo. Oni ekbatalis. Mi eskapis dum oni elportis la vunditon*.” La “prezidanto” estas la kapitano Moussa Dadis Camara, kiu ekregis Gvineon la 23-an de decembro 2008, danke al puĉo*. La pafinto estas lia adjutanto Tumba Diakite, ankoraŭ fuĝanto de post tiuj eventoj de la 3-a de decembro 2009. La 22-an de januaro, la generalo Sekuba Konate — provizora prezidanto — nomumis ‘transiran’ ĉefministron venantan de la opozicio, s-ron Jean-Marie Doré, dum s-ro Camara kuraciĝas en Burkino.
En Gvineo troviĝas ĉiuj ingrediencoj de la politika afrika premsonĝo: puĉo (jam antaŭ la nuna militista konsilio, la prezidanto Lansana Conté mem akiris la regadon pere de puĉo en 1984); la punanto-militisto, pli malpli mense sana — la mortiga megalomanio de Camara estis konata de la sanga subpremado de manifestacioj la 28-an de septembro 2009 en Konakrio; perfortemo kaj malriĉeco kun fono de gravaj mankoj ĉe respondeculoj.
Post demokratecfeliĉa periodo en la komenco de la 1990-aj jaroj, kiam okazis malapero de la ununurapartiaj reĝimoj kaj adopto de konstitucioj instalantaj liberalan demokration, la jarojn 2000 karakterizas multaj politikaj malprogresoj (vidu la artikoleton “Malfortikaj elektoj”).
La minaco de interna milito, kiu ŝvebas en multaj landoj de post la kolonia periodo, ne malaperis. Ĝi eĉ enkorpiĝis en 2002 en lando konata pro sia stabileco, Eburbordo. Nekapabla difini balotantaron akcepteblan de ĉiuj partioj pro neprecizeco de la identeco, la lando ne povas, de 2005, organizi voĉdonadon. Oni ĝin prokrastis jam plurfoje kun la konsento de la “internacia komunumo”, tiel igante la prezidanton Laurent Gbagbo speco de efektiva monarĥo*.
Al tio aldoniĝas nova maniero ĉirkaŭiri demokration: manipulado, aŭ trudita modifo de la konstitucio fare de ŝtatestro, por certigi sian reelekton. Tio okazis en Gvineo en 2001 kaj en Kameruno en 2008, kie oni forigis la limigon de la nombro de prezidantaj mandatoj, en Togo en 2002 kun adopto de unuvica baloto, tre favora al la instalita registaro. En Niĝero en 2009, la prezidanto Mamadu Tandja nuligis la Nacian Asembleon kaj organizis referendumon (kiun la opozicio bojkotis) cele konfirmi konstitucio-revizion, kiu ebligas al la prezidanto senfine rekandidatiĝi.
Kvankam perforto ofte aperas ĉe la novaĵoj sur la nigra kontinento, tamen la faritaj progresoj de dudek jaroj estas realaj, kaj neniu plu kuraĝus diri, kiel la prezidanto Jacques Chirac en 1990, ke “Afriko ne estas matura por demokratio*”. Sed, la konkeritaj liberecoj funkcias en fasko de devigoj, kiuj daŭre malfortigas la akiritajn rajtojn.
ORGANIZI elektojn estas konsiderata en tuta Afriko kiel normala rajto de civitanoj kaj nemalhavebla elemento por ĉiu “moderna” socio. Nur Eritreo, unupartia reĝimo, ne ĝenas sin per prezidanta aŭ deputita balotoj, dum Somalujo, nur-teoria ŝtato, ne havas kapablon organizi ilin*. Eĉ se mistraktikaj, la balotoj ĉie okazas. La Demokratia Respubliko Kongo (DRK) tiel organizis en julio 2006 la unuajn ĝeneralajn liberajn elektojn el sia historio.
La Afrika Unio igis demokration kaj homrajtojn ĉefaj celo de sia agado. Ĝi kondamnas la puĉojn kaj, male al la institucio, kiu ĝin antaŭis, la Organizaĵo por Afrika Unueco (OAU), havas sankciojn okaze de nekonformiĝo. Tiel, la Gvineo de la kapitano Camara havis siajn rajtojn en la Unio suspenditaj. Ankaŭ la alpruntantoj kondiĉigas siajn “helpojn” je politikaj reguloj. Eĉ la puĉo-maniero moderniĝis: en 2003, la militistoj de Gvineo-bisaŭa afable avertis telefone la prezidanton de la Ekonomia Komunumo de Okcidentafriko (Cedeao), ke ili nun faras puĉon, sed baldaŭ organizos elektojn (kion ili ja faris en 2004 kaj 2005). Oni ankaŭ povas vidi “demokratiajn” puĉojn, celantajn faligi diktatoron por transdoni la povon al civiluloj (en Malio en 1991, en Maŭritanio en 2005).
La loĝantaro, kiu ekkonsciis pri sia nova povo, ne hezitas premi la kandidatojn per siaj postuloj. La balotaj debatoj estas viglaj kaj la balotantoj mobilizitaj. “En vilaĝoj, rakontas la franca politikisto Richard Banégas, la loĝantaro starigis akcepto- kaj anim-komitatojn. Kiam deputito-kandidato aŭ partiestro anonciĝas, oni afiŝas liajn fotojn kaj bultenojn ( ...). Apenaŭ kelkajn horojn post lia foriro, alia grupo purigas la scenejon kaj jen tiu sama ejo preta por akcepti alian kandidaton*.” Gazetarlibereco ĝeneraliĝis, kaj la blogantoj aktive, dube aŭ akre komentadas.
Male al la periodo de unupartieco, la oponantaro fariĝis akceptita figuro de la socia funkciado, same kiel la “vivaj fortoj de la lando”, tio estas la sindikatoj kaj precipe la asocioj. Tiuj ĉi, evoluintaj helpe de internacia helpo, ebligis provizore kontraŭefiki la foreston de politika plurpartieco dum la 1970-aj jaroj. Demokratiigo komenciĝis danke al tiuj aktivuloj kaj tiuj kadruloj dum “naciaj konferencoj” en la komenco de la 1990-aj jaroj.
Ilia impeto surprizis, kaj la benina diktatoro Mathieu Kerekou, forpelita de sia propra popolo en 1990, mallaŭdis, kun nevola humuro, “civilan puĉon”. Kiam la politika vivo blokiĝas, la loĝantaro ne hezitas manifestacii. Tio foje kondukas al konfuza situacio, kiam ĉiuj tendencoj sammaniere mobilizas. En Madagaskaro, la oponanto Andry Rajoelina kaj la prezidanto Marc Ravalomanana konkuris per grandaj manifestacioj, kun fono de kontestataj elektoj, en decembro 2008. La ŝtatestro devis forlasi la regadon, sed lia anstataŭanto penas esti agnoskata. Registaro por nacia unuiĝo, sub patroneco de la Afrika Unio, instaliĝas en plej granda streĉo*.
Malgraŭ tiuj progresoj pri la principoj, etikaj elektoj ne estas garantiataj, kaj la gvidantoj strebas formale respekti la regulojn, orientante la balotrezultojn. Friponaĵoj estas oftaj. (La malprecizeco en la voĉdonlistoj, kaj tiuj balotiloj dormantaj en remizoj antaŭ ol esti kalkulitaj!) kaj la “internacia komunumo” ne ĉiam estas tre zorgema. Ĝi ja estas severa — prave — rilate al s-ro Robert Mugabe en Zimbabvo, sed ĝi ŝajne tre indulgemas al s-roj Ali Bongo (Gabono) kaj Paul Biya (Kameruno), grandaj amikoj de Francujo*. Rilate la prezidantan elekton de 2009 en Gabono, la eburborda bloganto Théophile Kouamouo tiel laŭte kritikas la “aprobajn maltroigojn de Parizo” kaj “la silentojn de Vaŝingtono kaj Londono, kiuj vidas demokration nur ĉe la pordoj de Irano”.*
La diktatorec-tentiĝo sentiĝas, eĉ en landoj antaŭe ekzemplaj, kiel Senegalo, kie la ĵurnalisto Mamadou Coulibaly — aŭtoro de libro pri la prezidanto Abdoulaye Wade — estis minacata. Pli simple, la regantoj ne hezitas uzi la ŝtatan monon por gajni la elektojn, per multekostaj kampanjoj, helpe de “komunikantoj” aŭ eŭropaj juraj konsilistoj. La opozicipartioj ne ĉiam havas subtenantojn sufiĉe prosperajn por financi ilin.
Por resti la regantoj, la gvidantoj ankaŭ instigas starigon de etaj opozicipartioj, por dispartigi la opozici-voĉojn (Gabono, Kameruno, Burkino, ktp.) En iuj landoj, ekzistas pli ol cent politikaj strukturoj povantaj allogi voĉojn de voĉdonantoj. Cetere, la demokratiigo ne ĉesigis la “ventro-politikon” priskribitan de la franca politikisto Jean-François Bayart*. Kiam klientismo regas, kandidatoj neniam alvenas sen donacoj: disdonado de bankbiletoj aŭ aliaj favoraĵoj. Alfrontitaj al malriĉeco kaj dispartigo de riĉaĵo tiom malegala kiom impertinenta, la voĉdonantoj konsideras tiun ludon (funkciadon) kiel legitiman kompensaĵon: “Oni rehavas tion, kion ili ŝtelis de ni, ni ofte aŭdas. Ili igis nin mizeraj kaj priŝtelas la ŝtaton por enviigi nin. Ni devas pagigi niajn voĉojn.”
Oni ne plu batas la oponantojn kiel antaŭe — la vundita vizaĝo de s-ro Morgan Tsvangirai, oponanto de s-ro Mugabe, post pridemandado en 2008, montras kiom malcerta estas tiu tendenco — sed ekzistas multaj rimedoj por silentigi kontraŭdiranton. “Se li estas ŝtatfunkciulo, rakontas la kameruna ĵurnalisto Etienne de Tayo, prezidanto de la reto ‘Honesta Afriko’, oni faras ĉion por ke li demisiu. Se li laboras ĉe privata entrepreno, oni premos al la dunganto, por ke li maldungu lin. Se li havas propran entreprenon, la regantoj zorgos malhelpi, ke li ricevu iun ajn merkatparton por siaj produktoj. Premoj ankaŭ estos farataj al lia ĉirkaŭaĵo, ke ili ne plu frekventu lin. Foje, eĉ al la edzino, ke ŝi forlasu lin.*.” Senvalorigi kaj izoli la oponanton: tiu praktiko nomiĝas “Ĉantaĝo je kuirpoto”.
Iuj gvidantoj deturnas la “batalon kontraŭ korupto” — kiu ja progresas de kelkaj jaroj responde al la postulo de loĝantaroj kaj financantoj* — por elimini politikajn oponantojn, kiuj tiam estas persekutataj de tribunaloj, pro malklaraj akuzoj. Tiel okazas en Niĝerio por s-ro Atiku Abubakar, en 2007, en Senegalo por s-ro Idrissa Seck. Finfine, ĉar la friponado estas ĝenerala, parto de la oponantoj preferas ekziliĝi ol travivi tiun senĉesan defendbatalon, meze de ĉies indiferento. Notinde estas, ke subteno de la “internacia komunumo” ne estas ĉiam avantaĝa. Povas eĉ esti kaptilo, laŭ Tayo, kiam oponantoj, same kiel s-ro Tsvangirai, aperas kiel defendantoj de la okcidentaj interesoj kaj fortranĉas sin iom post iom de sia popolo.
Rilate la gvinean militistan konsilion kaj la konstituciajn manipuladojn en Niĝero, la eburborda verkisto Venance Konan ironias: “Kiu, inter niaj ŝtatestroj, vere povas sen ridigi doni lecionon pri demokratio kaj respekto al homrajtoj al Tandja kaj al Dadis Camara*?”
En Afriko demokratiigo okazas kadre de ŝtatoj senkredititaj pro la malsukceso de iliaj evolustrategioj de post la sendependiĝoj. Alveno de politika plurpartieco samtempas kun la plistreĉiĝo de la internacia financpremado, post eksplodo de la ŝuldo en la 1980-aj jaroj*. Kondiĉigante sian “helpon” je starigo de plurpartieco kaj respekto al la homrajtoj, la alpruntantoj — internaciaj financaj institucioj (IFI), Eŭropunio, ktp. — trudis ankaŭ ekonomiajn regulojn. La rezulto estas senspica politika vivo, kie la multaj partioj disponas pri ununura makroekonomia ebleco, tiu de la strukturaj alĝustigaj planoj (SAP) kaj aliaj “gvid-skemoj por redukto de malriĉeco”. Neniu kandidato povas aspekti kredinda se li ne disponas pri apogo de la IFI, kaj la politikistaro ŝajnas ofte pli zorgema pri opinio de la alpruntantoj ol pri tiu de la popoloj. Sen sufiĉaj rimedoj, infanigita kaj suferanta premojn de la eksterlando, ĉu la afrika ŝtato kapablas funkcii kiel kadro de demokratio?
La elitojn ofte senprofitemajn de la 1960-aj jaroj — pensu pri la Federacio de la Studentoj de Nigra Afriko en Francujo (FSNAF) — anstataŭis koruptitaj klasoj. Rabantaj plurnaciaj firmaoj, eksterlandaj registaroj (Francujo, Britujo, Ĉinujo, ktp.) kaj koruptitaj elitoj disdonas inter si la rolojn en malbonaŭgura teatraĵo, kie la civitanoj estas nur spektantoj. “En mia lando, rakontas alimondisto de Kongo-Brazavilo, kie Elf longe ludis dominan rolon, subtenante eĉ puĉon, estas la legitimeco de demokratio kaj la legitimeco de nafto. Kvankam progresistaj famuloj estis murdataj kun apogo de okcidentaj landoj (Patrice Lumumba en Kongo kaj Thomas Sankara en Burkino*, tamen multaj afrikaj observantoj ankaŭ emfazas je la respondecoj surlokaj. La ganaa ekonomikisto George Ayittey tiel akuzas la “mallaboremajn hipopotamojn, kiuj ruinigis la postkolonian Afrikon”, kaj kiuj perfidas sian popolon (Joseph Mobutu, ekzemple, estis la armita brako de la belgaj sekretaj servoj por la murdo de Lumumba). Li protestas kontraŭ la “vampiro-registaroj*”, kiuj rabas la lokajn riĉaĵojn sed pri la malfeliĉoj de la loĝantaro respondecigas la koloniadon.
FAKTORO pliseveriga, la politikoj preskribitaj de la IFI englutigis al la afrikaj landoj “medikamentojn kiuj mortigas”: libermerkaton kaj konkurencon “liberan kaj sendifektan”. Fatala paradokso estas, ke tiuj liberecoj kongruas kun malriĉiĝo. Kiel tion substrekas Francis Akindes, profesoro pri sociologio en Bouaké (Eburbordo), “La esprimlibereco kunloĝas kun la ekonomia senpuniteco”. Kaj li aldonas “Jen metita la demando pri la grava kontraŭdiro inter la logiko de efikeco de la strukturalĝustigaj politikoj, kun iliaj severaj rigoraĵoj, kaj la justeco, esenca por konstrui demokration*.” La loĝantoj perdas sian fidon al la partioj kaj, fronte al la maljustaĵoj, kiuj senkreditigas la demokration, la militistoj poziciiĝas kiel necesaj punantoj , dum la armita ribelado fariĝas logika solvo kiam reĝimoj estas blokitaj, kiel en Ĉado. Krome, la perforto de la socialaj malegalecoj provizas favoran grundon por konfliktoj, kiuj ĉiam pretas degeneri, kiel nun en la DRK.
Farante bilancon pri la demokratiigo, la togolanda eksministro Atsusté Kokouvi Agbobli ĝuste sin demandis; “Ĉu eblas demokratiigi landojn dominatajn de ekstere*?” Por ke estu demokratio, necesas ke suvereneco de ŝtato kaj popolo estu senchava. Sed hodiaŭ, al la ekonomia kuratoreco aldoniĝas la ĉiea ĉeesto de la “internacia komunumo”.
La Unuiĝintaj Nacioj (kaj iliaj agentejoj), la Eŭropa Unio kaj la internacia jursistemo ja intervenas en la interna vivo de multaj afrikaj landoj. Tiu agado montriĝas plej ofte necesa por savi homvivojn (homhelpa agado aŭ interveno en armitaj konfliktoj), sed la loĝantaroj notis, ke, malgraŭ la gravaj krimoj faritaj de iuj ŝtatoj en Mezoriento, tamen afrikaj akuzitoj estis la unuaj juĝataj en la Internacia Pun-Kortumo (IPK)*. Tiuspecaj rilatoj fine turniĝas al absurdeco kiam, ekzemple, la UN finfine donas sian konsenton al la prokrasto de la elektoj en Eburbordo. La kontinento ŝajnas pli kaj pli administrata de ekstere, sed oni neniam ekatakas unu el la ĉefaj fontoj de ĝia malstabileco: perforto kaj maljusteco de la tutmondaj rilatoj*.
Englutita, marĉandigita, eksteren turnita, la tuta afrika politika spaco ja estas rekonstruota. Ne ekzistas postkolonia nocio pri “ĝenerala intereso”. Temas ankaŭ pri unu el la perversaj efikoj de la “bona mastrumado”; laŭ la librotena logiko de la alpruntantoj, nenio montriĝas pli malproksima de la “bona registaro” (je la servo de la popoloj) ol la “bona mastrumado”. La debato kaj la publikaj rilatoj estas perversigitaj de utilismo, kaj la mezaj klasoj, kiuj de kelkaj jaroj renaskiĝas, post ilia subpremado fare de la strukturĝustigaj planoj, ŝajnas animataj ĉefe de ĝuadospirito — kio maltrankviligas la historiiston Achille Mbembe, de la universitato de Johanesburgo, koncerne la grandan Sudafrikon*.
Al tio aldoniĝas la dornhava demando pri komunumeco. Eĉ se la nacia sento ŝajnas vigla en landoj kiel la DRK, la plurpartieco montriĝas ofte, en Afriko, samtempe regionisma kaj etnisma, kio kreas solidarecojn ekster la politikaj kategorioj. Laŭ la konga juristo Mwayila Tshiyembe, eblas pensi pri mekanismoj de reprezentiĝo, kiuj konsideras tiujn fenomenojn, tamen respektante la normalan funkciadon de elektoj*. Tio krome ebligus kontraŭefiki la manipuladojn de la “etnaj identecoj”, kiujn foje uzas la politikaj kontraŭbatalantoj, kiel en Kenjo.
Estas metita la demando pri afrika modelo de demokratio, kiu redesegnus la limojn de la okcidenta individuismo*. Ekzemple, la institucioj estis ofte inspiritaj de Eŭropo, kaj la konstitucio de la franca 5-a Respubliko estis modelo por multaj francparolantaj landoj. Ĉu ĝi estas adaptita? Laŭ la kamerunanino Marie-Louise Eteki Otabela, kiu rakontas kiel ŝi estis malhelpata kandidatiĝi por prezidanteco en sia lando, pro “administraj kialoj”, necesas alvoki konstitucian asembleon, por adopti novan Fundamentan Leĝon, kiu pli konformas al iliaj aspiroj.
La kameruna verkisto Celestin Monga substrekas, kiom profunda estas la malsano: “La afrikaj civilizacioj multe retroiris dum pluraj jarcentoj.” Laŭ li la kontinento “suferas pro kvar profundaj deficitoj, kiuj plifortigas unu la alian: deficito de memestimo kaj konfido; deficito de scio kaj kono, deficito de gvidkapablo, kaj deficito de komunikado*”. Li sekve invitas konsideri radikalajn reformojn, aparte tiun de la eduksistemo, kies ĉefa funkcio estas produkti duonanalfabetajn ŝtatfunkciulojn (...), kiuj fariĝu helpantoj de la postkolonio.
En tiu sama spirito laboras la kenja verkisto Firoze Manji, kiu kreis la asocion Fahamu (“scio” en la svahila). La celo estas formi, de malproksime danke al la novaj teknologioj, novajn aktivulojn sur la tuta kontinento, rilate temojn tre variajn: defendo de homrajtoj, antaŭmalhelpo de konfliktoj, aŭ la rolo de amaskomunikiloj. Ĉiuj vetas je tiuj, kiujn Ayittey nomas la “cheetah”, la junaj generacioj, kiuj ne konis koloniadon, kiuj ne havas la kompleksojn ligitajn al ĝi, kaj kiuj ne estas naivaj aŭ kredemuloj. Jen longdaŭra aktivula laboro.
ANNE-CÉCILE ROBERT