Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Gazo-Berlino

Doho, la 23-an de majo 2010

La kvina forumo de la televido Al-Ĵazira* malfermiĝis en Doho, Kataro. Ĉi tie, la ĉefaj novaĵoj koncernas la ekveturadon por Gazo de ŝiparo konsistanta el naŭ ŝipoj por rompi la blokadon kaj por alporti materialojn por helpi al la rekonstruado, kaj medicinan kaj lernejajn materialojn, al tiu malgranda teritorio kie amasiĝas 1,5 milionoj da palestinanoj, strangolataj de pluraj jaroj. La plej grandaj ŝipoj venas el Turkio, sed ili estos akompanataj de aliaj ŝipoj el Ateno kaj Kreto.*

* Vd http://forum.aljazeera.net/.
* “Aid convoy sets off for Gaza”, Al-Ĵazira, English, 23-a de majo http://english.aljazeera.net/news/m....

La operacio okazas sub la egido de “La eŭropa kampanjo por ĉesigi la sieĝon de Gazo”*, sur la retejo sur kiu oni trovos ĉiujn detalojn kaj la ĝisdatigojn de la okazanta agado.

* “The European Campaign to end The Siege on Gaza” http://savegaza.eu/eng/.

Unu el la gravaj elementoj estas evidente la partopreno de la turkaj instancoj en tiu operacio. La turka ĉefministro Recip Erdogan persone engaĝiĝis en tiu ago. La israela intenco malpermesi al la ŝiparo aliri Gazon riskas malbonigi ankoraŭ pli la rilatojn inter Israelo kaj islama lando kiu estis, ĝis la lastaj jaroj, unu el ĝiaj ĉefaj aliancanoj.

La blokado de Gazo daŭras de almenaŭ junio 2007, dato kiu montris la rompiĝon inter la Fataho kaj la Hamaso. Sendepende de kion oni pensas pri tiuj eventoj, kial la civila loĝantaro devas pagi la prezon? Temas, ne pli, ne malpli, pri ostaĝopreno fare de la israelaj instancoj. La detruadoj faritaj dum la israela agreso de decembro 2008 faris la situacion ankoraŭ pli neeltenebla kaj devigis eĉ la Eŭropan Union kaj Usonon postuli la ĉesigon de la blokado. Sed ĉar tiuj deklaroj estis sekvataj de nenia ago, de nenia sankcio, la israela registaro sekvas politikon kiu signifas militkrimon.*

* Vd “Militkrimoj, ofensivo kontraŭ la paco”, en Le Monde diplomatique en Esperanto, 2009 http://eo.mondediplo.com/article112....

La pruvoj estas multaj, speciale raporto, plia, de la Unuiĝintaj Nacioj*: “Laŭ raporto de la UN, la blokado, kiun Israelo trudas al la Gazo-strio daŭre malhelpas la rekonstruadon de la konstruaĵoj kaj infrastrukturoj detruitaj dum la israela ofensivo de decembro 2008 ĝis januaro 2009. Ĝis nun nur 25 elcentoj de la detruoj povis esti riparitaj, pli ol jaron kaj duono post la detruega ofensivo ‘hardita plumbo’.”

* “Un rapport de l’ONU dénonce le blocus israélien dans la bande de Gaza [Raporto de la UN denuncas la israelan blokadon en la Gazo-strio]”, LeMonde.fr, 23-a de majo).

Tiu provo rompi la blokadon okupas la titolpaĝon de Al-Ĵazeera, dum oni povas veti ke la francaj aŭ usonaj televidoj cedas nenian lokon al ĝi. Temas ne nur pri diferenco de perspektivo; ĉi tie oni vidas kroman pruvon de tio ke la retoriko de Eŭropo kaj de Usono pri la homrajtoj estas nur pura propagando.

Por reveni al la kvina forumo de Al-Ĵazira, ĝi estis malfermita de longa parolado de Robert Fisk, ĵurnalisto de la taggazeto The Independent (Londono), unu el la plej bonaj kaj plej kuraĝaj ĵurnalistoj kiuj raportas pri la Proksimoriento. Lia parolado disponeblas sur une el la televidkanaloj de Al-Ĵazira, sed mi ne kapablis retrovi ĝin, mi petas ke leganto faru tion kaj mi aldonos la ligilon.

Li parolis pri la ligoj inter komunikiloj kaj potenco kaj ĉefe disvolvis analizon de la terminoj kiujn la ĵurnalistoj uzas kaj kiuj estas envere jam poziciiĝo: “procedo de paco” por paroli pri la israelaj-palestinaj intertraktadoj; “eksterlandaj batalantoj” (en Afganio kaj en Irako), dum oni forgesas ke la ĉefaj eksterlandaj fortoj estas usonaj kaj okcidentaj; “konfliktpartioj”, por kaŝi ke temas pri okupanto kaj okupato.

Pri Gazo li faris interesan komparon. Iam estis tempo, diras oni, kiam ekzistis encirkligita teritorio, submetita al blokado, minacata de eksterlandaj trupoj kaj kie oni pretigis sin al konstruado de muro. Temis pri Berlino, en 1948-1949, kaj la blokado estis trudata de la sovetia armeo. Tiam la okcidentanoj intervenis nome de la demokratio, de la libera cirkulado de la homoj, de la rajto de la loĝantaroj vivi digne. Ili organizis eĉ aerponton ... Tiam oni devis defendi “la liberan mondon”. Sed la palestinanoj ne estas berlinanoj, ili eĉ ne estas “blankuloj”, do ilia sorto gravas por ni tre malmulte ...

PS: Laŭ la taggazeto Haarec, “Israelo al Eŭropo: Malebligu viajn civitanojn ŝipi al Gazo kun helpmaterialo”* , de Jack Khoury kaj Barak Ravid, la 17-an de majo, la israela registaro petis eŭropajn registarojn malhelpi siajn civitanojn partopreni en la provo rompi la blokadon de Gazo. Laŭ la gazeto, iuj el la diplomatoj diris ke ilia registaro klopodos por tio!

*Israel to Europe: Stop your citizens from sailing to Gaza with aidhttp://www.haaretz.com/news/diploma....

Alain GRESH.