Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kiam polucii iĝas rajto...

Ĉu oni bruligu la Protokolon de Kioto?

La planedo sufokiĝas! Krom malmultaj esceptoj, ĉiuj fakuloj nun konsentas pri la klimata malregulado. Se nenio forbaros la eligojn de forcejefikaj gasoj (FEG) la Tero varmiĝos de 1,4 ĝis 5,8 °C antaŭ la fino de la jarcento. Kun dramaj konsekvencoj.

En Rio de Ĵanejro (Brazilo) en 1992, la dua pintkunveno de la Tero markis ekkonsciiĝon de la registaroj. Ili tie subskribis la enkadrigan UN-Konvencion pri la klimato-ŝanĝoj. Depost tiam, tiutemaj intertraktoj apartenas al la ĉiutaga politika aktualaĵo, internacia (atestas tion la Kioto-protokolo) aŭ nacia (kiel ekzemple en Francio la Grenelle de la medio).

En 1997 la Kioto-protokolo estis grava antaŭenpaŝo, ĉar la “internacia komunumo” la unuan fojon agnoskis la urĝecon de la demando. Bazita sur la nocio “kundividita sed diferenca respondeco”, ĝi taksis la kostojn kaj planis precizajn celdatojn, laŭ kiuj ĉiu lando ricevis precizan taskon pri redukto e siaj FEG-eligoj. Tridek industriaj landoj konsentis pri tio, dum la evolulandoj, kiuj partoprenis la protokolon, ne estis devigataj je precizaj sindevigoj.

La protokolo tamen ekvalidis nur en februaro 2005, aparte pro konstraŭstaro de Usono — la ĉefa tutmonda polucianto —, kiu ricevis taskon redukti siajn eligojn je 7%. Tamen tiun internacian kontrakton — kaj tio montras ĝian gravecon — ratifis cent sesdek ŝtatoj.

Ĉi lastajn jarojn, maltrankviliĝo ja nur kreskis. Tion atestas la escepte granda amaskomunikila raportado pri la kvara raporto de la Grupo Interregistara pri Evoluo de Klimato (GIEK) lastan februaron. Ĉar la energi-soifo kaj ĝiaj konsekvencoj estis obligitaj pro apero de novaj ekonomie potencaj landoj — Ĉinio, kaj Sudorienta Azio hodiaŭ, Hindio tre baldaŭ. Pli ol iam ajn, eĉ trans la Kioto-protokolo, la lukto kontraŭ energi-malŝparo, altigo de la energia efikeco, anstataŭigo de fosiliaj resursoj per renovigeblaj, estas sur la tagordo.

La unua fazo finiĝos en 2012. 2012, estas morgaŭ. La Konferenco de Balio (Indonezio, 3 – 14 decembro 2008) difinos la tagordon de la intertraktadoj kiuj ebligos tutmondan interkonsenton pri novaj aplikado-manieroj kiuj pludaŭrigos la Kioto-procezon trans tiu dato. Kontraŭdiroj ne malaperis. Kunigitaj en la grupo de la 77, la evolulandoj ne forgesas memorigi al la industriaj landoj iliajn historiajn respondecojn, kaj alvokas ilin redukti sian poluadon unuaj. La 28-an de septembro, kiam finiĝis la Konferenco de Vaŝingtono kuniginta la plej CO²-eligantajn dek sep landojn, organizita de la prezidanto George W. Bush, la usona registaro estis ankoraŭ rifuzanta ĉiun ajn principon pri deviganta promeso je redukto. Pli pozitive, Ĉinio apogis la protokolon, kiun ĝi konsideris “bazo de ĉiu estonta internacia interkonsento pri la klimata ŝanĝiĝo.”

Fakte, estus neimageble, ke neniu interkonsento preparos la post-2012-an tempon. Aliflanke, estus same neprudente konsideri la Kioto-protokolon kaj ties sekvojn kiel “la” miraklan solvon. Malgraŭ ĝiaj pozitivaj aspektoj, la protokolo ne estas sen malbonaj efikoj, kiujn la teknika komplekseco igas foje nekompreneblaj. Tiel, iuj el la “flekseblaj mekanismoj”, kiujn ĝi starigis, respondas al neniu vera strebo al strukturaj reduktoj de la CO²-eligoj... Ĝi do devas esti defendata sed ankaŭ tre serioze priekzamenata.

LA UNUAJ EKONOMIKAJ STUDOJ antaŭvidante la nocion de primedia imposto datumas de 1920, kiam la brita ekonomikisto Arthur Cecil Pigou publikigis The Economics of Welfare (la socialekonomio), libro en kiu li pritraktas la “eksterecaĵojn” aŭ “eksteran efikon” de produktoago aŭ konsumago. La aŭtoro prezentas la ekzemplon de la karbopolveroj produktitaj de la vaporlokomotivoj: inkandeskaj karberoj, kiuj foje eskapas la kamenojn kaj estigas incendiojn de arbaroj aŭ kampoj proksimaj de fervojoj. Pigou konsideras, ke imposto pri la damaĝoj punanta la fervojan kompanion, instigus instalon de kontraŭkarbopolveraj sistemoj kaj limigus la damaĝojn. Tiu rezonado metas la bazon de la principo “poluanto-paganto”.

Kvardek jarojn poste, alia brita ekonomikisto, Ronald Coase, kritikis la tezojn de Pigou. Kelkajn jardekojn antaŭ la intertraktoj de Kioto, li prezentis oran argumentaron por la poluantaj entreprenoj, kiuj deziras eviti la entrudon de la publikaj aŭtoritatoj kaj “lasi la merkaton agi”. Coase kontestas la efikecon de la Pigou-aj impostoj, ĉar ili induktas transakciajn kostojn, ligitajn al la interveno de ŝtato. Laŭ li, la ekonomia optimumo estus atingita se la viktimoj de la incendioj rekte intertraktus kun la fervoja kompanio. Li asertas, ke se firmao posedus kaj la fervojon kaj la ĉirkaŭajn terenojn, ĝi solvus la problemon per interna optimumiga kalkulo. Laŭ la teoremo de Coase, el ekonomika vidpunkto la rajto-difinoj tute ne gravas: estas indiferente konsideri ke la posedanto de la kampoj aŭ arbaroj rajtas ne esti viktimo de incendioj, aŭ ke, inverse, la fervoja kompanio rajtas estigi incendiojn.

Tamen, jam en 1970, fronte al daŭra aerpolucio, la usona registaro decidis fiksi sktriktajn normojn al la poluciaj eligoj, kaj modifis tiucele federacian leĝon nomatan Clean Air Act. Du jarojn poste, la Romo-klubo, internacia organizo kuniganta sciencistojn, ekonomikistojn, ŝtatfunkciulojn kaj industriistojn, publikigis raporton “La limoj de la ekonomia kresko”*, kiu antaŭvidas katastrofan estontecon se la homoj ne rapide prikonsideras la hommedian dimension. Aperas la hipotezo pri rilato inter la koncentreco de karbondioksido (CO²) en atmosfero kaj la klimato-ŝanĝiĝo: debatoj pri forcejefiko iĝas pli kaj pli oftaj en la socio.

* Publikigita en 1972, kun titolo Halte à la croissance? Rapport sur les limites de la croissance, Fayard, Parizo.

Malgraŭ tiu ekkonsciiĝo, ideologia venko de la liberaluloj anonciĝas komence de la 1990-aj jaroj. Fronte al la nekapablo de la urboj respekti la Clean Air Act, la registaro, post pluraj malstriktigoj, decidas ekfunkciigi interŝango-sistemon de rajtoj eligi polucion. Tiu sistemo estas parto de nova programo nomata Acid Rain (Acidaj Pluvoj), kiu fiksas celojn pri redukto de eligoj de dioksido de sulfuro (SO²), kaŭzo de la acidaj pluvoj. La sistemo liveras al la cent dek plej poluantaj instalaĵoj SO²-polucio-permesilojn, kaj permesas al ili interŝanĝi libere tiujn permesilojn surmerkate.

Oni vetas, ke plibonigoj okazos prioritate tie, kie la investokostoj por tion fari estas plej malaltaj, kaj ke la troaj permesiloj estos vendataj al la ekspluatantoj, kiuj eligas pli ol la kvanto, kiu estis al ili atribuata. Severaj monpunoj estas planataj kontraŭ entreprenoj, kiuj fine de la jaro ne povus prezenti tiom da permesiloj, kiom da tunoj da SO² eligitaj.

Laŭŝajne, tiu sistemo respektas la rekomendojn de Coase, lasante funkcii la merkaton. Kaj Acid Rain rezultigas veran sukceson: la celo, redukto laŭ 40% de SO²-eligoj kompare kun tiuj de 1980, estis atingita kaj eĉ transpasita. Tamen, pli fajna rigardo montras, ke estus nehoneste atribui tiun sukceson al la merkato.

La premgrupo de la plej grandaj poluciantoj sukcesis ricevi mekanismojn tiel nomatajn “de fleksebleco”.

UNUE, la pliseveriĝo de la regularoj, aldonita al sistemo de kontinua kontrolo de la poluciaĵoj ĉe la kamen-elirejo, igis multajn ekspluatantojn anticipi la normigajn prilaborojn. Krome, la karboindustrio disvolvis produktojn kun malalta kvanto de sulfuro, kiuj eligis malpli da SO² kaj iĝis konkurencaj. Tiuj du fenomenoj kialigas grandparte la egan reduktiĝon de la eligoj, dum la surmerkataj interŝanĝoj nur marĝene ludis rolon*. Kaj fine, la kromefikoj estas ne neglektindaj. La varmigopovo de la nova karbo malpli sulfura igas konsumi pli grandan kvanton da ĝi... kio mekanike pliigas la eligojn de alia poluciaĵo: la karbondioksido! Sed la subtenantoj de la ŝtato-neinterveno volos konsideri nur tion: la permesilo-merkato estas efika, ni do ĝeneraligu ĝin.

* Olivier Godard “L’expérience américaine des permis négociables” (La usona sperto de la negoceblaj permesiloj), La Revue du CEPII n°82, Parizo, 2000. Vd ankaŭ la ekonomian kronikon de Bernard Girard “Le marché des droits à polluer”, www.bernardgirard.com/Bernar....

Starigita en 1988 laŭ peto de la G7, la Grupo Interregistara pri Evoluo de la Klimato (GIEK) provas alarmi la decidantojn pri la konsekvencoj de la klimata varmiĝo. En 1992 la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri la klimataj ŝanĝiĝoj (KKUNKŜ) estas proponata por ratifo, kaj ĝi ricevis favoran respondon de kvazaŭ ĉiuj ŝtatoj. Ĝiaj celoj estas “stabiligi la koncentrecojn de la forcejefikaj gasoj en la atmosfero”, sed sen mencii ciferojn aŭ rimedojn. Tiu funkciiva fazo estas tasko de filia traktato, la Kioto-protokolo, kies unuaj intertraktoj okazis en decembro 1997. Ĉar la UN-kadro trudas la unuanimecon, la batalo estas malfacila inter industriaj landoj kaj evolulandoj. Preskaŭ kvar jaroj estis necesaj por atingi, la 10-an de novembo 2001, la interkonsentojn de Marakeŝo — juran tradukon de la Kioto-protokolo.

La retiriĝo de Usono, danke al voĉdono de preskaŭ cent senatanoj kontraŭ la ratifo (kaj neniu por) reduktis al 40% de la mondaj eligoj la celitan kvanton de forcejefikaj gasoj (FEG). La entuta sindevigo je 5,2% redukto kompare kun la nivelo de 1990, por la jaro 2012, entenata en la Protokolo, egalas do al 2% malaltigo de la ĉijaraj FEG-eligoj sur la tuta planedo. Aldonante ke tiam, kiam oni intertraktis la detalojn de funkciigo, la elĵetoj estis jam 4,8% pli malaltaj ol tiuj de 1990*, oni vidas ke la reala ambicio estas limigita je 0,16% malpliigo de la tunoj da FEG eligitaj en la atmosfero*. Tiu kvanto kompreneble estas nenie menciata en la oficialaj komunikoj, tiom ridinda ĝi povus aspekti kompare kun la riskaĵoj.

* Pierre Cornu Courrier de la Planète-Cahiers de Global Chance, Parizo, aprilo junio 2004.
* Por iri de 4,8%-rabato al 5,2%-rabato, necesas malpliigi la elsendojn je 0,4%. Malaltigo de 0,4% aplikita al 40% de la tutmondaj eligoj egalas: 0,4 X (40/100) =0,16%.

Kompense de tiu eteta koncedo, la premgrupo de la plej grandaj poluantoj ricevis mekanismojn tiel nomatajn “de fleksebleco”, de kiuj ĝi estis eltironta maksimumajn profitojn.

La unua ilo estas tiu fama merkato de “eligo-permesiloj negoceblaj” trudata de Usono, pretekste ke ilia eksperimento pri SO² sukcesis. Ne gravas, ke la koncerna teritorio ne estas ĉi foje homogena, ke la nombro de eligo-lokoj estas multe pli granda ol tiu de la usonaj karbocentraloj, aŭ ke la kioto-protokolo apogas sin al neniu komuna regulara kadro.

Ĉiu ŝtato enskribita en B-anekso* starigos do planon por atribuo de rajto-kvantoj ebligante disdoni, same kiel en la komenco de “monopoly”-ludo, kvanton de rajtoj eligi CO² al siaj plej poluciantaj firmaoj*. Kompreneble la ŝtatoj ne degnos pagigi tiujn eligo-rajtojn al la industriistoj, kio generus fiskajn enpezojn permesantajn financi ambiciajn publikajn politikojn favore al la medio. Temas pri veraj “rajtoj polucii”, tiu senpageco supozigas, ke la medio apartenas unue al tiuj, kiuj atencas ĝin.

* La B-anekso de la Protokolo registras liston de la landoj koncernataj de la redukto-sindevigoj. Temas nur pri landoj de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE), kaj de Orienteŭropaj landoj “transirantaj al merkatekonomio”.
* La 6 forcejefikaj gasoj celataj en la kioto-protokolo estas: karbondioksido (CO²), metano (CH4), azota protooksido (N²O), sulfura heksafluorido (SF6), la hidrofluorokarbidoj (HFC), la perfluoraj hidrokarbidoj aŭ perfluorokarbidoj (PFC). Konverto ebligas ĉiujn eligojn esprimi en “CO²-ekvivalento”, ĉar la karbondioksido estas la ĉefa responsulo pri la forcejefiko, kaj sekve la referenc-unuo.

Post kiam la karbon-kontoj estas kredititaj, la entreprenoj havas nur unu devigon: redoni ĉe la periodofino tiom da permesiloj, kiom da tunoj da CO² produktitaj.Tiu “redono” havas nur kontan formon. Metitaj en la pasivo de la entreprenoj, la jaraj eligoj devas esti ekvilibritaj de la kvanto de permesiloj unue atribuataj, plus la aĉetitaj, kaj minus la venditaj.

Ankaŭ la realigo de projektoj FEG-ŝparaj, (instalo de ventgeneratoroj, metanokaptaj instalaĵoj el rubejoj, anstataŭigo de bruligaĵoj, disvolvado de la ligno-industrio...) povas ebligi transdonon de permesiloj inter subskribintoj de la Protokolo. En tiu “kuna ekfunciigo” (KEF) la gastiganta lando donas parton de siaj permesiloj al la investantoj, proporcie al la evititaj eligoj.

Sed la evolulandoj, gvidataj de Brazilo, petis kaj sukcesis ke la ŝtatoj ne enskribitaj ĉe la B-anekso povos ankaŭ akcepti tiajn projektojn, kiuj estos por ili interesaj kaj alportos novajn eksterlandajn kapitalojn. En tiu kazo, ĉar la gastiganta lando ne havas devigojn rilate al kioto-protokolo, la evitita kvanto de FEG okazigas kreadon de novaj kreditoj nomataj unuo de certigita redukto de eligoj (UCRE). Sur la tutmonda merkato, tiu operacio signifas do pliigi la kvanton de “karbonmono”. Same kiel por la KEF, la UCRE-kreditoj estas atribuataj senpage de la Unuiĝintaj Nacioj al la investantoj, kiuj povos ĉu uzi ilin por plenumi siajn devigojn se ili estas koncernataj, ĉu vendi ilin sur merkatoj samkiel la kvantojn atribuitajn de ŝtato. Tiu grandioza ideo nomiĝas mekanismo de pura disvolvado (MPD) kaj evitas maltrankviliĝi pri la nesufiĉo de disdonitaj permesiloj, kies fonto fariĝas laŭplaĉe etendebla.

80-eŭra investo en Eŭropo, 3-eŭra en Ĉinio

FINE, la kontraktantoj estas instigataj etendi tiun sistemon al ekonomiaj sektoroj, kiuj ne estas koncernataj de la permesilo-disdonado. La “enlandaj projektoj”, por kiuj la franca registaro kreis en printempo 2007 regularan kadron, proponas aliron al tiu merkato al entreprenoj malmulte eligantaj poluciaĵojn, privataj aŭ publikaj, kaj al la sektoroj agrokultura kaj transporta, kontraŭ investoj kontribuantaj malpliigi la eligojn aŭ absorbi karbondioksidon.

Britio eĉ faras pliajn paŝojn, ĉar ĝi nun prilaboras leĝtekston kies celo estas atribui certan kvanton al ĉiu plenkreskulo. Tiu kvanto de permesiloj, kreditita en ico-karto, estus debetita je ĉiu konsumado de primara energio: aĉeto de benzino, de hejtoleo, pago de elektrofakturo ... Post elĉerpo de la kredito, estos necese aĉeti multkostan reŝargon, aŭ aĉeti kroman krediton sur la merkato.

Por prepari la aplikofazon planatan en la kiotoprotokolo, kiu koncernas la periodon 2008-2012, la EU jam lanĉis en 2005 sian propran karbonmerkaton. La du unuaj jaroj de funkciado estas tre instruaj pri la riskoj de tiuj tiom liberalaj receptoj.

La eŭropa karbonmerkato estas paŭsita sur la funkciado de la financaj merkatoj. La interŝanĝoj povas okazi ĉu senpere inter du posedantoj de permesiloj, ĉu en organizitaj negocejoj (CO²-borsoj), kiuj ebligas faciligi kaj sekurigi la transakciojn. Tiuj estas ĉu kontantaj, ĉu templimaj, tio estas kun determinita liverodato. Oni tiel povas sekvi la evoluon de du prezoj por karbono: prezo de tuno kontanta (tiel nomata “spot”) kaj la prezo de tuno liverota en decembro 2008 (tiel nomata “futures”).

Balanciĝinte inter 20 kaj 30 eŭroj dum preskaŭ unu jaro, la “spot”-prezo falegis en printempo 2006, post publikigo de unua bilanco de la realaj eligoj de la entreprenoj. Tiuj rezultoj montris ĝis kiu grado la disdono de permesiloj estis malavara, kio ne mirigas ĉar la plano apogiĝis al la antaŭvidoj de industriistoj. En septembro 2007, la prezo de CO² estis je sia plej malalta nivelo, 5 centimoj por unu tuno kontanta, kio apenaŭ kovras la transakcio-kostojn.

La logiko subtenanta la investojn ligitajn al la forcejefiko klare estas rendimenta logiko. Multaj “karbon-fondusoj” kreiĝas por administri la permesilo-kvantojn, aparte tiujn liberatajn tra MPD-projektoj. La Monda Banko estas la ĉefa administranto de karbon-aktivoj*. En Francio la Caisse des Dépôts et Consignations respondecas pri la nacia librotenado de la permesiloj kaj estas administranto de la eŭropa karbonfonduso, kiun ĝi prudente loĝigis ... en luksemburgia investsocieto.

* Fine de julio 2007 la Monda Banko administris dek unu karbon-fondusojn, kiuj sumigis 2,23 miliardojn da dolaroj. La averaĝa kontribuo de la registaroj estas 50%.

Ne necesas longaj kalkuloj por kompreni, kial la konkurado al MPD-projektoj jam estas lanĉita. Konsiderante la ekipado-nivelojn kaj la diferencojn de la laborkostoj, ŝpari unu tunon da CO² en Eŭropo postulas 80 eŭrojn. En Ĉinio la sama ŝparita tuno kostas averaĝe 3 eŭrojn*. Tiu mekanismo do ne nur estas grandioza rezervo de polucipermesiloj, sed krome rabatoj okazas la tutan jaron! Neniu do miros, ke la entreprenoj de la industriaj landoj preferas investi en Ĉinio por krei aktivaĵojn FEG-ŝparajn aŭ modernigi ekzistantajn instalaĵojn, ol redukti siajn proprajn eligojn. Krome, provizante karbonfondusojn per publika mono, la ŝtatoj povas doni kaŝitajn helpojn al la entreprenoj, ĉar tiuj ja profitas finfine la novkreitajn permesilojn.

* Annie Vallée Economie de l’Environnement, Seuil, kol. Points Economie, Parizo, 2002.

Laŭ iuj fakuloj, la MPD-projektoj devus rezultigi antaŭ 2012 novajn permesilojn egalajn al la sumaj FEG-eligoj de Kanado, Francio, Hispanio kaj Svislando. En 2006, pli ol 40% de la tutmonda karbonmerkato konsistis el UCRE* kaj parto el ili estis cetere atribuataj malprave al projektoj, kiuj ne meritas ilin.

* Monda Banko “State and Trends of the Carbon Market 2007”, majo 2007. La citita nombro respondas al CO²-interŝanĝoj esprimitaj en tunoj.

La profitantoj restas la landoj plej allogaj por la investantoj. Laŭ la Monda Banko, Ĉinio kaj Hindio kune reprezentis 73% de la UCRE kaj la projektoj akceptitaj de ili nombris plurcentojn. La afrika kontinento nombris apenaŭ pli ol 30 projektojn, kaj 80% de la investo estis koncentrita en tri landoj: Sudafriko, Egiptio kaj Tunizio. Ja estas longa distanco inter la realo kaj la bonaj intencoj de la oficialaj publikaĵoj, ĉu temas pri mediprotekto, pri teknologia transdono aŭ pri helpo al daŭrepova disvolvado.

Spekulada veziko formiĝas ĉirkaŭ la CO²-ŝparaj procezoj

TRANS la cinikeco de la grandaj komerco-grupoj, la ĝenerala etoso sur la merkatoj ligitaj al la klimatoŝanĝo memorigas la eŭforian periodon de la novaj informadteknologioj. Vera spekulada veziko formiĝas ĉirkaŭ la procezoj CO²-ŝparigaj kaj generantaj valorigeblajn poluci-permesilojn. La franca Areva plurajn monatojn batalis kontraŭ la hindia grupo Suzlon por akiri la ĉefan germanan fabrikanton de ventgeneratoroj, Repower, sensukcese. Komence de aprilo 2007, la entrepreno ekvaloriĝis centoble sian ekspluat-rezulton de 2006, kiu estas pli ol 12 milionoj da eŭroj. La enkonduko en borson de la akcio de Areva, la primedia filio de EDF, sukcesis trans ĉiuj esperoj. Ene de unu horo kaj duono, la akcio altiĝis je 20%, kaj ĉe la tagofino la kvoto egalis sesoble la vendosumon. En februaro 2007 la elektra kompanio plifortigis sian pozicion sur la merkato de renovigebla energio aĉetante 66% de la kapitalo de Supra, specialisto pri perligna hejtado.

Koncerne la grupon Rhodia, ĝi en la lastaj jaroj ludis alispecan ludon. Skuita de skandaloj, la entrepreno en 2003 tre proksimiĝis al bankroto. Tiam la direkcio decidis veti je karbono. En novembro 2005 ĝi anoncis la renovigon de du fabrikoj, unu en Sud-Koreio, la alia en Brazilo. Laborante por 14 milionoj en tiuj fabrikoj, Rhodia ricevos CO²-permesilojn (77 milionojn da tunoj), valorigeblajn je 200 milionoj da eŭroj jare! La Rhodia-akcio tuj altiĝis je 14%. La karbonfonduso, en kiu estas deponitaj la permesiloj, estas administrata kune kun la Société Générale.

Dum la financaj bankoj kiel Lehman Brothers aŭ la re-asekuristoj kiel Swiss Re apenaŭ komencas instigi la investantojn financi karbonon*, ni estas nur en la komenco de spekula procezo, kies danĝeroj estas jam evidentaj. Tiel, kiel prezentiĝas la internacia intertraktado pri la post-2012-periodo, estas tre maltrankvilige. La partoprenantoj de la Protokolo ŝajnas pretaj multe koncedi cele ricevi ĉi foje la usonan konsenton. Kaj la usona strategio povus esti starigi, anstataŭ celojn de absoluta eligo-redukto, ĉu sensankciajn engaĝiĝojn, ĉu celojn esprimitajn en “karbon-intenseco”, kiu spegulas la C0²-enhavon de la ekonomia kresko. En tiu kazo, la referenco fariĝus la kvanto de karbondioksido eligita por unu poento da malneta interna produkto (MIP), kio signifus definitive igi la politikojn kontraŭ la klimata varmiĝo dekoracioj.

* Lehman Brothers (Nov-Jorko) publikigis komence de 2007 raporton “The business of Climate Change: Challenges and Opportunities”, en kiu la banko listigas la rilatajn “defiojn” kaj “oportunaĵojn” por entreprenoj. Ĝi estis ĝisdatigita la 20-an de septembro 2007. Vd. www.lehman.com.

Restas do malmulte da tempo por reagi kaj la aproboj donitaj de certaj ekologiistoj ne favoros la ekkonsciiĝon. Kiam s-ino Dominique Voynet, eksministro pri medio, konsideras ke “la kaptilo estis kredi, ke la negocado de eligpermesiloj estas liberalisma mekanismo”*, aŭ kiam s-ro Alain Lipietz, verdula eŭropo-deputito, aprobas la sistemon de negoceblaj eligpermesiloj*, ili ekriskas pravigi nepravigeblaĵon.

* “Climat, énergie: et maintenant?” Courrier de la planète-Cahiers de Global Chance aprilo-junio 2004.
* http://lipietz.net

Verŝajne neniu efika solvo eblas sen rekonsideri la produkto-sistemojn kaj la regulojn de la internacia komerco, starigante ekzemple novajn doganimpostojn, kiuj integrus la energian kaj karbonan enhavon de la importaĵoj. Tiu aranĝo estus la malo de protektismo, ĉar la enspezojn oni uzos por starigi vere daŭrajn projektojn en evolulandoj, konfidante la realigadon al lokaj entreprenoj aŭ miksaj entreprenoj, kies kapitaloj devenus ĉefe el la gastiga lando.

Tiu duobla karbona kaj energia imposto devus ankaŭ aplikiĝi al la surlokaj industriaj aktivaĵoj. Tiukaze, la enspezoj povus iri duone al la ŝtatbuĝeto, kaj permesi ambiciajn primediajn publikajn politikojn. La alia duono estus enkalkulita en individua konto de la entrepreno, rezervita por investado en C0²-reduktaj teknologioj. Finfine, efika kondiĉigo de la publikaj helpoj kompletigus la aranĝon. Alidirite, por respondi al la malsukceso de Coase kaj al la minacoj de la primedia krizo, ni devas reinventi Pigou.

Aurélien BERNIER