Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Komunikila fraŭdo en Kostariko

NUR TRI PUNKTOJ da diferenco inter la “ne” kaj la “jes” ebligis al Kostariko ratifi, dum la referendumo de la 7-a de oktobro 2007, la traktaton pri liberkomerco (TLK) inter Usono, Centrameriko kaj Domingo konata sub la angla siglo CAFTA (Central American Free Trade Agreement). Temas pri la date lasta el la komercaj interkonsentoj jam aprobitaj inter Usono kaj ĝiaj najbaroj: en januaro 1994 estis subskribita kun Kanado kaj Meksikio la interkonsento pri nordamerika liberkomerco. Poste estis la vico de Ĉilio, de Panamo, de kromaj landoj de Centrameriko, de Domingo (2004), de Peruo (2006) kaj de Kolombio.*

* Koncerne Panamon, Peruon kaj Kolombion, la traktato ankoraŭ ne estas ratifita de la usona Kongreso.

Komence de 2007, ĉiuj landoj de Centrameriko estis ratifintaj la CAFTA per parlamenta decido, escepte de Kostariko. Elektita en februaro 2006, la prezidanto Oscar Arias*, kiu heredis la dosieron de la antaŭa prezidanteco, faris el ĝi unu el la aksoj de sia politiko kaj sendis la traktaton al la leĝdona asembleo por ratifo.

* S-ro Arias estis jam prezidanto de Kostariko de 1986 ĝis 1990. Li ricevis la Nobel-premion pri paco en 1987, pro sia agado favore al intertraktata solvo de la konfliktoj de Centrameriko (Gŭatemalo, Nikaragŭo, Salvadoro).

La jaro komencis per aranĝoj inter la leĝdona kaj ekzekutiva potencoj, kiuj nebuligis la separon kiu oficiale ekzistas inter ili. La regularo de la asembleo estis reformita per speciala proceduro por akceli la aprobon de la TLK. Pluraj grupoj, asocioj, neregistaraj organizoj (NRG) kaj sindikatoj tiam rimarkigis ke tiu traktato signifas trudi modelon de socio. En januaro, kolektivo de civitanoj, la Patriota Konverĝo, plendis antaŭ la Supera Elekto-Tribunalo (SET) por ke tiu kunvoku popolan konsultiĝon post kiam estis kolektitaj la subskriboj de 5% da enskribitaj elektantoj. La 12-an de aprilo, la SET oficialigis tiun postulon. La sekvan tagon, la prezidanto Arias decidis organizi mem referendumon per dekreto kiun ratifis la asembleo; tio ebligis al li ĉirkaŭiri la popolan iniciaton kaj la konsenton de la SET.

La lando troviĝis dividita en du partojn. En la Alianco por la “jes” kuniĝis la mastraj medioj kaj la politikaj elitoj, kun deputitoj de kvin partioj: Partio de nacia liberigo, Partio de social-kristana unueco, Liberecana movado (ultraliberala) kaj du aliaj malgrandaj organizoj. La tendaro de la “ne” grupigis multecon da agantoj de la civila socio, deputitojn de la Partio de civitana agado kaj aliajn malpli gravajn.

PER UZADO de la ŝtataj rimedoj, la registaro metis la “jes” en privilegian situacion. La prezidanto kaj la deputitoj kampanjis en la komunumoj kaj la fabrikoj por rekomendi voĉdonadon favoran al la traktato. Samtempe, kun malestimo por la konstitucia juro kiu garantias la liberan parolon en katedro, juĝisto de la SET kaj deputitino akuzis la respondeculojn de la universitato de Kostariko esti uzintaj publikajn fondusojn favore al la “ne”. Jen kio forblovas ĉian iluzion pri la aŭtonomeco de la universitatoj rilate al la ŝtato en Kostariko.

Ekstera kaj interna politikoj kuniĝis: ĉi-foje la prezidanto Arias ludis la karton de la respublikanoj en Usono. Tamen, la movado por la “ne” estis neniam kontraŭusona, kaj la demokrataj senatoroj estis ĝiaj interparolantoj dekomence ĝis la fino. Ĝia kampanjo bazis sin sur la temoj de la medio-defendo, de la suvereneco nacia kaj de la institucioj. Ĝia strategio kuŝis sur la starigo de patriotaj komitatoj, sur metodoj de ennoviĝa komunikado danke al uzo de alternativaj komunikiloj, kaj sur la respekto de la leĝeco.

LA STRATEGIO DE la partizanoj de la “jes” estis esence bazita sur instrumentigo de la timo. Titolita “Kelkaj urĝaj agoj por vigligi la kampanjon de la “jes” al la TLK”, memorando kune subskribita de la vicprezidanto Kevin Casas kaj la deputito Fernando Sanchez, adresita al la prezidanto de la respubliko, starigis liston de rekomendoj por “stimuli la timon”: minacoj de maldungo, asimilado de la “ne” al la persono de la venezuela prezidanto Hugo Chávez, ekskluziva atribuado de publikaj subvencioj al la distriktoj kie la “jes” estos venkinta...

La malegala aliro de ĉiu de la du tendaroj al la komunikiloj estis enorma. La eldon-“linio” de kvazaŭ ĉiuj informrimedoj same kiel la reklamoj subtenis masive la “jes”. Inter junio kaj septembro 2007, laŭ universitata studaĵo, 94% de la mesaĝoj de la papera gazetaro estis favoraj al ĝi, same kiel 91% de la televidaj reklam-mesaĝoj.

La SET fiksis plafonon por personaj kontribuaĵoj de la civitanoj en la kampanjo, sed ĝi fiksis nenian por la buĝeto de ĉiu tendaro. Ĝi faris nenion por starigi minimuman egalecon inter ili, argumentante ke ĝi ne povas enmiksiĝi en la vivon de la komunikiloj nek en ilian eldonlinion, nome de la gazetara libereco. Temis tie pri la libereco de la gazetaraj entreprenoj, kaj ne pri la informrajto de la civitanoj.

La pleja malbono tamen venis poste. La SET estis malpermesinta ĉian elekto-propagandon dum la elektotago kaj dum la kvardek-ok horoj antaŭaj. Jen la momento kiun elektis la komunikiloj por disvastigi deklarojn de la reprezentantino de Usono pri komerco, s-ino Susan Schwab, indikantajn ke, en kazo de rifuzo de la TLK, la usona registaro ne akceptus intertrakti pri nova versio. La ĉeno CNN en la hispana elsendis, praktike en maŝo, interparoladon favoran al la “jes”. La partizanoj de la “ne”, pro la batalhalto de sepdek-du horoj dekretitaj de la SET, ne povis denunci tiun komunikilan fraŭdon antaŭ la elektantoj.

KUN PLIMULTO de nur 3%, la venko de la “jes” devas esti relativigota pro la misproporcio de la rimedoj uzataj en la du tendaroj. La movado favore al la “ne” restas organizita en patriotaj komitatoj dotitaj je nacia kunordigado. Post mallonga tempo ĝi kontraŭstaros al la leĝprojektoj transponantaj la dispoziciojn de la TLK, kiuj estas nepre adoptendaj por ke Vaŝingtono atestu ke Kostariko bone plenumas ĉiujn devojn. En mezlonga tempo, la akceptota defio estos la ellaborado de nacia politika projekto por la elektoj de 2010.

Nora GARITA.