Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Israelaj rigardoj al la okupado

Defii la stelojn estas libro malfacile digestebla.* Verkis ĝin Jocelyn Hurndall, la patrino de la juna brita pacisto Tom Hurndall, tuŝita ĉekape fare de celpafisto de la israela armeo — “Cahal”-, la 21-an de aprilo 2003, en Rafaho, en la Gaza-strio. Vestita per oranĝe fluoreska veŝto, ŝia filo estis en misio tie kun aliaj junaj membroj de la Internacia Solidarec-Movado*, kiam li estis pafita dum li provis helpi al tri palestinaj infanoj. Grave blesita, Tom falis en komaon kaj restis tia ĝis sia morto, naŭ monatojn poste. La israela ĉefstabo publikigis longan defendan raporton kiu senigis Cahal-on de ĉia respondeco. La patro de Tom, Anthony Hurndall, profesie advokato, refutis ĝin per skrupule detala esplorado farita surloke. Poste, la enketo de la israela arme-polico konfirmis la akuzojn de la familio de Tom Hurndall kaj la celpafisto estis kondamnita je ok jaroj da malliberejo. Aliflanke, neniu el liaj superuloj estis persekutita.

* Jocelyn Hurndall, Defy the Stars, the Life and Tragic Death of Tom Hurndall (en la angla), Bloomsbury Publishing, Londono, 2007, 310 paĝoj, 16,99 sterlingaj pundoj.
* Originale: International Solidarity Movement. -vl

La israelaj aŭtoritatoj permesas al nenia eksterlanda instanco fari ian ajn enketon surloke. Pli malbone: ili persistas ne publikigi la econ de la ordonoj donitaj al la soldatoj. Nu, la sperto pruvas senkonteste, ke la celo estas “shoot-to-kill” (“pafi por mortigi”). Pro tio la granda nombro da viktimoj inter la civiluloj: laŭ la israela organizo pri homrajtoj Betselem* Li donas la parolon al ĉiaj palestinanoj kaj israelanoj, famaj kaj nekonataj: politikistoj, rezistantoj, iamaj kaptitoj, estontaj martiroj ŝahidim, kolonianoj, ĉiuj protagonistoj de la okupado-dramo. Ĝi donas la impreson, ke estas ia interbatado de du popoloj kiuj ĉirkaŭbrakas sin, sed mortige, kaj jam ne scias kiel eliri el tio. Kiel konfidas al palestina advokato kaj aktivulo pri homrajtoj, “la konscio ke la individuoj ne akiros siajn rajtojn kondukas al blinda kolektiva venĝo”.

* www.btselem.org/eng/statistics/casu..., de la fino de septembro 2000 ĝis fine de septembro 2007, proksimume 4.300 palestinanoj estis mortigitaj de la soldatoj kaj de la kolonianoj; pli ol la duono ne troviĝis en perfortaĵoj; kaj, inter la mortintoj, estas pli ol 850 neplenkreskuloj kaj 10 eksterlandaj civiluloj — inter kiuj Tom Hurndall.

Nenio agacas pli la ĝisostajn defendantojn de la registaroj de Israelo — en Francio, Usono kaj aliloke — ol tiuj israelanoj kiuj kondamnas la hororojn faritajn en la okupataj teritorioj. Nu, ilia nombro kreskas senĉese kaj ili ne estas gojim (nejudoj) kiujn oni povus trakti kiel “antisemitojn”.

Roei Amit, esploristo en sociaj sciencoj, demonstras*, kiel, sub preteksto de la difino de Israelo kiel “Juda kaj demokratia ŝtato”, kunekzistas en sia sino leĝoj kaj praktikoj kiuj kontraŭdiras unu la alian, des pli ke ĝi vivas, ekde naskiĝo, en permanenta urĝostato. Aparte trafa estas la ĉapitro en kiu Roei Amit montras la ekziston de kontraŭdiraj normoj en la “malgranda” kaj la “granda” Israelo, ekzemple la rompoj de la homrajtoj kaj aparte la praktiko de torturo, ofte pravigata de justico mem nome de la “nacia sekureco”.

* Roei Amit, Les paradoxes constitutionnels, Le cas de la constitution israélienne [La konstituciaj paradoksoj, La kazo de la israela konstitucio], Editions Connaissances et savoir, Parizo, 2007, 654 paĝoj, 29 eŭroj.

Joseph ALGAZY.