Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Paco-interkonsentoj malrapide aplikataj

Eburbordo provadas la repaciĝon

Neatenditaj, la pac-interkonsentoj subskribitaj en Ŭagaduguo la 4-an de marto 2007 malfermas la vojon al repaciĝo en Eburbordo. Post kvinjara konflikto, la ŝtatestro kaj la estro de la ribelantoj kundividas la regadon. Loke, tamen, progresoj iras malrapide. La lando oficiale estas reunuigita, sed la senarmigo de la milicoj kaj identigo de la balotontoj, antaŭkondiĉo de la tre atendata prezidant-elekto, malfruiĝas. La 20-an de oktobro 2007 la Unuiĝintaj Nacioj do decidis pluteni siajn sankciojn.

“ABIĜANO iĝis senblankula urbo!” ekmiras benina vizitanto en oktobra mateno. La eburborda ĉefurbo ja ŝajnas tre ŝanĝiĝinta en kelkaj jaroj*. La gravaj eventoj de novembro 2004, dum kiuj la franca armeo pafis al homamaso manifestacianta antaŭ la hotelo “Ivoire”, mortigante sesdek tri homojn, instigis la francojn fariĝi diskretaj. Libanaj komercistoj kaj ĉinaj negocistoj ŝajnas anstataŭi ilin. Tiu nova etoso ilustras novan internan kaj internacian politikan situacion.

* Vd Colette Braeckman, “Aux sources de la crise ivoirienne”, Manière de Voir n-ro 79; “Résistances africaines”; februaro-marto 2005.

Troloĝata pro alveno de unu miliono da translokitoj venintaj de la nordaj regionoj regataj de la ribelantaro, malriĉigitaj pro 5 jaroj da milito kaj oferoj, Abiĝano ŝajnas akumuli ĉiujn malbonojn de afrikaj urbegoj. La nyama nyama, ĉiaspecaj malpuregaĵoj, invadas la malriĉajn kvartalojn. Tio konfirmas, ke la fama ege reeĥa afero de Probo-koala, tiu nederlanda ŝipo luprenita de la kompanio Trafigura* estas nur epizodo atestanta la malutilon de certa tutmondiĝo kaj de la malfortiĝo de afrikaj ŝtataj administracioj. Poluado de la laguno, neekzisto de akvopurigejo, industriaj elfluaĵoj, kombiniĝas kun anarkia cirkulado kaj senorda urbplanado: tramoviĝi inter gbaka (busetoj), woro woro (kolektivaj taksioj) kaj aliaj “nigraj kafoj” (taksimetraj taksioj) danĝere rapidantaj en ofte disfositaj stratoj, estas ĉiutagaĵo por ordinaraj eburbordanoj.

* Tiu ŝipo septembre 2006 ekiris de Amsterdam-haveno portanta al Abiĝano petrolajn restaĵojn scie tre venenajn, kaj estigis mortintojn kaj vunditojn.

Se “Abiĝano estas dolĉa”, laŭ moda rekantaĵo, tio ne estas nur pro la vigleco de ĝia fama coupé-décalé. Ankaŭ ne ĉar Bracodo-biero fluas abunde en la Princesse-strato kaj en aliaj erotikaj lokoj. Sed ja ĉar la loĝantaro, “laca” je milito, retrovas esperon kaj vivsoifon. Ĝi ankaŭ montras novan senpaciencon. Eĉ pli ol la balotoj — ĉiam prokrastitaj — la prezidant-elekto verŝajne okazos en 2008 — la “paco-profito” estas atendata. Depost la neatendita pacakordo de Ŭagaduguo (Burkino) de la 4-a de marto 2007, la neelpenseblaĵo ja realiĝis: la eksa ribelestro Guillaume Soro iĝis la ĉefministro de la prezidanto Laurent Gbagbo, kiun li tamen konsideris nelegitima depost lia kontestata elektiĝo en 2000*. La pacinterkonsento planas la malfondon de la milicioj kaj identigon de la voĉdonontoj, fare de “foiraj aŭdiencoj”, kio estas antaŭkondiĉo por la prezidanta baloto (Vidu Augusta Conchiglia: “Centra rolo de enmigrado”->art ).

* La prezidant-elekto okazis kun “eburdordeca” fono, kiu ekskluzivis iujn kandidatojn, inter kiuj s-ro Alassane Ouattara. Ĝi okazigis streĉan lukton kontraŭ la elirantaj regantoj, kaj tuj estis kontestata de la opozicio.

Konfliktoj en Afriko ofte estis la gloraj vojoj, kiuj ebligis por la junuloj anstataŭi la plej aĝajn, kaj al la marĝenuloj kaj ribeluloj, donis rimedon refondi reĝlandon kaj ŝtaton. Marĝeniĝo de pli kaj pli multnombra junularo, ekskludita el la terposedo* kaj el la formalaj dungoj, estas la fekunda grundo de la nordista ribelo, same kiel de la naciista agitado en la sudo. La ekskludo de junaj diplomitoj klarigas aparte la similajn vojojn de Charles Blé Goudé, ĉefo de la “junaj patriotoj” subtenantoj de Laurent Gbagbo, aŭ de Soro, kiu, laŭ senindulga takso de ministro, “ricevis sian unuan salajron ĉe la ĉefministrejo”. Tiajn fenomenojn oni trovas aliloke en la kontinento*.

* La kampoj, senprudente atribuitaj de la antaŭa prezidanto Felix Houphouët-Boigny “al tiuj, kiuj ĝin prilaboras” (esence la 5 milionoj da sahelaj migruloj), fariĝis malabundaj. Pri la biena aspekto de la konflikto kaj la situacio de senbiena junularo, vd aparte Jean-Pierre Chauveau, “Question foncière et construction nationale en Côte d’Ivoire”, Politique Africaine n-ro 78, Parizo, 2000.
* Por la kazo de Siera-Leono, vd Paul Richards Fighting for the Rain Forest, James Currey, Londono, 1996.

La “bravula paco” subskribita en Ŭagaduguo, kvankam paradoksa ĝi povas aspekti eksterlande, ĉefe baziĝas sur “internigo” de la konflikto. La agantoj de la krizo retroiras sur la eburbordan scenejon, oponante la internaciigajn provojn de la eksteraj ŝtatoj — kontraste kun la antaŭaj interkonsentoj, Burkino estas ĉi-foje la sola pacopatrono*. Iuj eburbordaj partianoj tiel enmetas en saman malŝaton la francan influon, la eksterlandan korpuson kaj la Unuiĝintajn Naciojn...

* VdQui gouverne la Côte d’Ivoire?”, Politique etrangère n-ro 4, Parizo, 2005.

Jam en novembro 2006, la prezidanto Gbagbo malsukcesigis, nome de la nacia suvereneco*, UN-rezolucion. Inspirita de la francoj, ĝi celis pligrandigi, kontraŭ Gbagbo, la povon de la tiama ĉefministro, Charles Konan Banny, elektita de la “Internacia Komunumo”. S-ro Gbagbo uzis originalan, neuzitan armilon, la konstitucion, referendume aprobitan en 2000, preskaŭ unuanime de ĉiuj politikaj fortoj, aparte de la Rassemblement des Républicains (Kuniĝo de la Respublikanoj — KDR) de la emblemeca oponanto Alassane Ouattara*.

* Vd Anne-Cécile Robert “Rêve d’une “seconde indépendance” sur le continent africain” Le Monde diplomatique, novembro 2006.
* Prononcu: Ŭatara. -jmc
Marĝenigita oponanto

EFEKTIVE, la eburborda politiko troviĝas nun en plena konfuzego, kiu ankoraŭ pli komplikigas la de ĉiuj akceptitan starigon de voĉdon-procezo. La klasika analizo kontrastigis tri regionajn “grandajn blokojn”, reprezentatajn ĉiu de partio kaj gvidanto: la Oriento akan-a kaj la baoule-popolo de la Demokratia Partio de Ebur-Bordo (DPE) de Houphouët-Boigny kaj de lia memproklamita posteulo s-ro Henri Konan Bedie. La Okcidento Krou-a ĉirkaŭ la bete-a kerno, kiu respondas al la Ebura Patriota Fronto (EPF) de s-ro Gbagbo; fine la nordistoj djula, kiuj voĉdonas por la KDR de s-ro Ouattara. Praktika ĉar simplisma, tiu skemo (kiun ŝatas la ekstremdekstraj “pensuloj”) kondukas al interpretadoj el la ... 19-a jarcento. Ili atribuas al ĉiu politikestro “etnan pezon”, aŭ la pezon de sia “regiona bloko”.

Sed nun tiu skemo komplikiĝas: la ribelantaro aŭtonomiĝis. S-ro Soro ne posedas personan partion, sed lia taktika interkonsento kun la prezidanto povas delokigi multajn nordistajn voĉojn — almenaŭ en la senufo-lando, la malinke-popolo estas ja pli proksima de la eksa “Armea Komandanto”; la serĝento Ibrahim Coulibaly, kiu partoprenis la puĉon de 1990 renversante s-ron Bedie kaj kiu eniris la ribelantaron de septembro 2002, oponis al r-ro Soro. Li hodiaŭ estas marĝenigita.

Sed precipe, kvankam etnaj identigoj daŭre gravas, la loĝ-geografio ŝanĝiĝis: pli ol 50% de la eburborda loĝantaro troviĝas en urboj, verŝajne eĉ multe pli, pro alveno de la militaj translokitoj. Kvankam ĉirkaŭ 50% de la ĉefurbo-loĝantoj origine estas “djula”, iuj ne havas voĉdonrajton (ĉar ilia ŝtataneco estas burkina aŭ malia). Pli kaj pli, la etnaj apartenoj cedas antaŭ la klasapartenoj aŭ aliĝoj al karismaj gvidantoj.

Estas cetere la veto de la prezidanto Gbagbo, kiu ŝatus vidi sian kandidatiĝon apogata de vasta kolektivo enhavanta la EPF, famulojn alvenintajn el KDR aŭ DPE, kaj ankaŭ konvertitajn ribelintojn. Li ankaŭ deziras allogi kelkajn etajn partiojn kaj la “vesperajn vizitantojn” de la oficialaj palacoj, tiujn fihomojn facile konvinkeblajn kontraŭ kelkaj donacoj, donacoj ebligitaj pro la profitoj de kakao, kafo kaj nafto. La prezidanto profitas el la ŝtataparato, el favoraj amaskomunikiloj kaj el la propra volpezo: oponantoj kaj diplomatoj agnoskas liajn ecojn de “politika animalo”. Sed tiuj novaj funkcireguloj de la politiko maltrankviligas parton de la prezidanta partio: inter legitimisma voĉdono kaj povo-eluziĝo, la eksa Marksisma-Leninisma Fronto, kiu fondis la EPF-on de s-ro Gbagbo ja transformiĝis en reganta partio, kun ĉiuj ligitaj kompromisoj kaj tentoj!

Tiel, la prezidanto de la nacia asembleo, ekonomikisto EPF-a Mamadou Koulibaly, denuncis la laŭ li miksdevenan reĝimon, markitan de la malŝparoj de koruptitaj “ternuks-rostuloj”. Li kontestas la “ribelfondadon”, tio estas la kontraŭnaturan aliancon kun la ribelantoj*. Kritikante la buĝetojn de la prezidantejo kaj de la ĉefministrejo, ebligitajn de la eksportenspezoj (kaj, en ribela regiono, de diversaj dubaj negocoj), tiu politika linio oponas, sen tion vere diri, la Interkonsentojn de Ŭagaduguo, aŭ almenaŭ iliajn politikajn konsekvencojn.

* Mamdou Koulibaly “Le blues de la République”, Fraternité Matin, Abiĝano, 4-a de aŭgusto 2007.

Ŝatanto de surprizaj sensaciaĵoj, la prezidanto Gbagbo reprenis tiujn kritikojn kvazaŭ siaj, kaj anoncis en oktobro 2007 kontraŭkoruptan operacion, aparte en la kafo-kakao-industrio, kiu vere ĝin bezonas! La eburborda kamparano ricevas nur 20% de tiuj eksportaĵoj, dum lia kolego en Ganao ricevas 72%. Ja la Stabiligan Kason Caistab, kiu reguligis la prezojn* anstataŭis, laŭ insktrukcioj de la alpruntintoj kiuj postulis privatigon de la sektoro, tuta aro da rabaj kaj koruptitaj perantoj... Tamen, la granda ideo de la Gbagbo-reĝimo, — kiu tiel religiĝas kun siaj ideologiaj radikoj — ŝajnas esti starigo de “civitana servo”, kun ambicia celaro: doni edukon kaj salajron al la eksbatalantoj (la nordaj ribeloj asertas, ke oni volas forigi iliajn “manĝeblecojn”: baraĵoj, priŝteladoj, diamantonegoco, kakao- aŭ koton-negoco ktp...); trafi vastan tavolon de la marĝenigita junularo: urbaj senlaboruloj kaj senteraj kamparanoj. En ekzkluziva intervjuo, la prezidanto Gbagbo prezentas al ni tiun novenkondukaĵon en Keynes-a perspektivo: la civitana servo kontribuu al realigo de grandaj urbaj laboraĵoj respondantaj al la difektado de la medio, al la malsanigaj kondiĉoj kaj malsekureco de la ĉefurbo.

* Vd Anna BednikTempête sur le cacao de Côte d’Ivoire”, Le Monde diplomatique, julio 2006.

Ĉu agoj finfine sekvos la magiecajn vortojn? La naftoenspezoj, la esperata reveno de internaciaj financadoj, la aplikado de postmilita plano ebligus el unu pafo trafi du birdojn: relanĉi la ekonomion, samtempe kuracante radike la mizeron de la eburborda junularo; ekhavi fine videblajn rezultojn, aparte por la plej mizeraj, malriĉigitaj de la milito. Estis aliaj agoj rimarkindaj kaj simbolaj, restarigantaj etoson favoran al “eburbordeca dialogo”: “bruligi la pafilojn”* en Bouake, lando de la ribelo; akcepti s-ron Soro meze de la bete-regiono; forigi la restadpermesojn por la vasta burkina komunumo, por logi la dioulajn voĉojn kaj rebati la akuzojn pri malamo al alilandanoj.

* Kadre de la apliko de la Ŭagadugu-Interkonsento, la senarmigo de milicoj jam komenciĝis, per ceremoniaj armildetruoj.

Sed la konstanta prokrasto de la voĉdonado, kaj la mistrafita — kaj ne klarigita — atenco kontraŭ s-ro Soro en la Bouake-flughaveno, montras, ke la paciĝo-procezo restas fragila; la perforta malapero de unu el la ĉefaj agantoj kondukus ja rekomenco de la bataloj. Aliflanke, malstreĉiĝo inter Francio kaj Eburbordo ŝajnas aperi, kiu certe rezultigis la sintenoŝanĝon de Burkino, kutime batalkaŭzanto, al “pacfaranto”. La franca prezidanto Nicolas Sarkozy, kutime proksima de s-ro Ouattara, tamen sendis al s-ro Gbagbo montriĝemajn amiksignojn, kiuj kontrastas kun la kutima malvarmeco de s-ro Chirac. Oni eĉ prikonsideras vojaĝon de la eburborda ŝtatestro al Parizo, kio certe estus okazo por granda marĉandado: ĉesigo de la reciprokaj procezoj pri la amasmortigoj de 2004 kaj monkompenso al la viktimoj; rekomenco de la kunlaborado kaj aliro al la eburborda nafto; forigo aŭ malkresko de la armekorpuso “Licorne” kaj de la UN-korpuso en Ebur-Bordo (ONUCI). La teritorio estas jam reunuigita per la forigo de la “zono de konfido” kontrolita de francaj kaj UN-soldatoj, inter Nordo kaj Sudo.

Tiu nova situacio povus ebligi la sukceson de centrisma linio, kiun s-ro Gbagbo deziras reprezenti, inter la tendenco “kunlaborismo” de la Houphouët-istoj obeantaj al Parizo, kaj tiu de la finvenkistoj reprezentataj de la “radikaluloj” de la EPF, paradokse akordiĝantaj kun la ribelula militista linio. Fronte al s-ro Gbagbo, la opozicio provas la “aliancon de karpo kaj kuniklo”: la “Houphouët-istoj” arigas la EDP kaj la KDR, kies gvidantoj malamas unu la alian reciproke — s-ro Bedie, iniciatinto de la “eburbordeco” ĉion provis por ekskludi s-ron Ouattara el la politikludo.

Kaj pri la “civila socio”, ĝi restas tre malfortigita post la milito. Iuj sindikatoj, antaŭe tre reagemaj, kiel Dignité (digneco) aŭ organizoj por defendo de la hom-rajtoj, troviĝis subite proksimaj de la regosfero aŭ alelektitaj en la ministerioj. Tamen, plurisma informado disvolviĝas; “blua” gazetaro, favora al la registaro, “ruĝa”, proksima de la opozicio. Informado internaciiĝis: la vidpunktoj publikigitaj en Le Monde kaj la artikoloj de Jeune Afrique [ambaŭ francaj gazetoj] estas senhonte kopiataj; disaŭdigo de BBC, de Afrika n-ro 1, kaj precipe de Radio France Internationale RFI — tre aŭskultata de la opozicio — iĝas vivgravaĵo kaze de krizo. Ĉiutage la observantoj kaj aliaj senmonaj “titolologoj” komentas senfine la plej etan novaĵon aŭ la lastan falsaĵon, ĉe la spontanaj kvartalaj “universitatoj”, “forumoj” aŭ “senatoj”*. Afrikeca scienco de amaskomunikiloj* konstante observas tiujn amaskomunikilojn; talentaj filmistoj kiel Sidiki Bakaba proponas batal-dokumentajn filmojn, kiajn “La Victoire aux mains nues” (la senarmila venko), pri la buĉado ĉe hotelo Ivoire. Ili deziras tiel “returni la kameraojn”, same kiel iliaj pli aĝaj fratoj, dum la sendependiĝo-tempo, uzis la skriboarmilon.

* Abiĝanaj nomoj de la publikaj asembleoj de urbaj junuloj, kiuj havas ekvivalentojn en la ribelaj regionoj.
* Vd la retejon de la juna franca-eburborda fakulo pri amaskomunikiloj Callixte Tayoro, http://coupercoller.wordpress.com. Vd ankaŭ Acrimed, “Journalisme de guerre: retour sur la crise ivoirienne de novembre 2004”, www.acrimed.org/article2124.html, kaj la laŭtan kritikon de Daniel Schneiderman, “En Côte d’Ivoire, le journalisme en uniforme”, Libération, Parizo, 12-a de novembro 2004.

Michel GALY.