Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Dramecaj konsekvencoj de eksterleĝaj abortoj

ĈIUJARE EN la mondo, 80 milionoj da virinoj frontas nedeziratan gravedon; 45 milionoj travivas memvolan abortigon (MA); 97% de la tre riskaj abortigoj okazas en la evolulandoj*. En 2004 — la plej proksimaj statistikoj — la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) taksis je 68.000 la jaran nombron de mortoj, kiuj estas kaŭzitaj de eksterleĝa aborto*. Tiuj mortoj estas sisteme subtaksataj. 13% el ĉiuj patrinaj mortoj okazas sekve de riskaj abortoj, el kiuj preskaŭ la duono en Azio.

* Anna Glasier, Metin Gülmezoglu, George P. Schmidt, Claudia Garcia Morena kaj Paul F.A. Van Look, “Sexual and reproductive health: A matter of life and death”, The Lancet Sexual and Reproductive Health Series, Londono, oktobro 2006.
* Monda Organizaĵo pri Sano, “Unsafe abortion: Global and regional estimates of incidence of unsafe abortion and associated mortality in 2000”, Ĝenevo, 2004.

Laŭ MOS, aborton oni nomas “riska” kiam la proceduron plenumas neformitoj, aŭ kiam ĝi okazas en medio nekonforma al minimuma sanitara normo*. En Afriko, 20% el la riskaj abortoj okazas ĉe adoleskulinoj. Tiuj junulinoj pli ol plenkreskaj virinoj riskas gravediĝi post truditaj seksaj rilatoj. Ili ankaŭ pli ol aliaj riskas komplikajojn ĉar ilia organismo estas pli fragila.

* David A. Grimes, Janie Benson, Susheela Singh, Mariana Romero, Bela Ganatra, Friday E. Okonofua kaj Iqbal H. Shah, “Unsafe abortion: The preventable pandemic”, The Lancet Sexual and Reproductive Health Series, oktobro 2006.

Eksterleĝaj abortoj virinojn ne nur mortigas, sed ankaŭ difektas, ofte neripareble, ilian sanon. Kronikaj infektoj, difektado de internaj organoj sekve de la enkonduko en la vaginon de diversaj aĵoj, aŭ sterileco: tiaj sekvoj estas oftaj en la evolulandoj.

Tiaj tragedioj estas nun tre maloftaj en plej multaj indusriaj landoj. Ilia nombro restas tamen neneglektebla en Orienta Eŭropo, kie ĉiujare 400.000 abortoj okazas kun sanitaraj riskoj, laŭ la MOS. Inter 8% kaj 16% de la virinoj travivas postoperaciajn komplikaĵojn.

Anne DAGUERRE.