Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Usona provo malstabiligi la Ando-regionon

George W. Bush kaj Alvaro Uribe kontraŭ la paco en Kolombio

La 20 latinamerikaj ŝtatoj de la Grupo de Rio, kunveninte la 7-an de marto en Domingo, adoptis komunan deklaron kiu substrekas la neperforteblecon de siaj landlimoj. Antaŭ siaj kolegoj, la kolombia prezidanto prezentis la ekskuzojn de sia lando al Ekvadoro pro esti lanĉinta militan operacion sur ties teritorio: la murdo dum ilia dormo de membroj de la FARC dum bombado per gvidata municio. Tiu repaciĝo signifas la provizoran malsukceson de la usona provo internaciigi la kolombian internan konflikton por malstabiligi la regionon kaj ĉesigi la bolivaran revolucion en Venezuelo, Bolivio kaj Ekvadoro.

LA 1-AN DE MARTO 2008, la kolombiaj milit-trupoj, logistike subtenataj de Vaŝingtono, bombis la ekvadoran teritorion, murdante la gvidanton de la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio (FARC) Raúl Reyes kaj 18 aliajn ribelulojn dum ilia dormo. La operacio, komandata de Usono, kiu ofertis kvin milionojn da dolaroj por la kapo de Reyes, kontraŭleĝa laŭ la internacia juro, kaŭzis severan politikan kaj diplomatian krizon inter Kolombio kaj Ekvadoro.* 59-jaraĝa, Raúl Reyes, laŭ sia vera nomo Luis Edgar Devia Silva, estis la numero du kaj la proparolanto de la FARC kaj pasintece partoprenis en multaj intertraktadoj de la pacprocezo komencita sub la prezidanteco de Andrés Pastrana inter 1998 kaj 2002. Ili estis oficiale akceptita de multaj latinamerikaj kaj eŭropaj registaroj kaj eĉ de Usono en 1997. Lia perforta morto serioze tuŝas la pacprocezon komencitan antaŭ pluraj monatoj, kun la kunlaborado de la venezuela prezidanto Hugo Chávez, kiu ebligis la unuflankan liberigon de ses kaptitoj malgraŭ la klopodoj de la kolombia prezidanto Alvaro Uribe fiaskigi la humanitaran operacion. Efektive, tiu lanĉis intensajn militajn agadojn en la zono kie oni supozis la liberigon de la ostaĝoj, tiel endanĝerigante ilian vivon.*

* Toby Muse, “Senior Colombian Rebel Commander Killed”, The Associated Press, 1-a de marto 2008. Pri la nombro da viktimoj vd Agencia Bolivariana de Noticias, “Son 19 los guerrilleros asesinados en territorio ecuatoriano y no 16”, 3-a de marto 2008.
* Saml.; Agencia Bolivariana de Noticias, “Cronología de la mediación de Chávez para el intercambio humanitario en Colombia”, 27-a de februaro 2008; Agencia Bolivariana de Noticias, “Ministro de Defensa colombiano asegura haber matado a Raúl Reyes”, 1-a de marto 2008.
La mensogoj de Uribe

POR PRAVIGI la agreson kontraŭ Ekvadoro kaj la rompon de la suvereneco de tiu nacio, la kolombia ministro pri defendo Juan Manuel Santos deklaris ke la kolombiaj trupoj estis aginta en stato de prava defendo.* La bataloj estis, laŭ li, komencintaj en kolombia teritorio kaj transiĝintaj en la kamparan zonon de Santa Rosa sude de la rivero Putumayo en Ekvadoro, kie la homoj de Reyes estus rifuĝintaj. Dum telefona interparolado, Uribe rakontis tiun version al sia ekvadora kolego Rafael Correa.*

* Prensa Latina, “Colombia en conflicto diplomático por incursión en Ecuador”, 2-a de marto 2008.
* Le Monde, “Hugo Chávez dépêche des chars à la frontière avec la Colombie [Hugo Chávez sendas tankojn al la landlimo kun Kolombio]”, 2-a de marto 2008.

Sed la realo estas tute alia. Nenia batalo okazis inter la armitaj fortoj kaj la gerilo. Correa, kiu tuj ordonis armean enketon*, rapide konsciiĝis ke li estis trompita de la kolombia prezidanto. Li indikis ke la ekvadora armeo malkovris la kadavrojn de 19 gerilanoj kaj tri vunditajn virinojn kiuj estis transportitaj al Kito. “Tiuj kadavroj estis en subvestaĵoj, en pijamoj, kio signifas ke ne okazis rekta persekuto kaj ke ili estis bombataj kaj masakrataj dum ili dormis”, deklaris Correa.*

* Agencia Bolivariana de Noticias, “Rafael Correa ordenó investigar bombardeos en territorio ecuatoriano”, 1-a de marto 2008.
* Le Monde, “Hugo Chávez dépêche des chars à la frontière avec la Colombie”, verko cit.

La atestoj de la supervivantoj konfirmis la konkludojn de la enketo. La gerilanoj estis surprizitaj dum sia dormo de la amasaj bombadoj de la kolombia aerarmeo kiu penetris 10 kilometrojn en la ekvadoran aerspacon kaj bombis la liman zonon de sude al nordo. Poste la kolombiaj trupoj transiris la limon kaj mortigis la plej multajn ribelulojn. La ekvadora ministro pri defendo Washington Sandoval asertis ankaŭ ke temas pri masakro, substrekante ke la kadavroj estis kripligitaj kaj havis kuglo-enirojn en la dorso.*

* Prensa Latina, “Guerrilleras heridas en ataque colombiano están en Quito”, 3-a de marto 2008. Vd ankaŭ Agencia Bolivariana de Noticias, “Ecuador rescata tres guerrilleras heridas”, 2-a de marto 2008.
La reago de Rafael Correa

RAFAEL CORREA tuj revokis sian ambasadoron el Kolombio, samtempe sendante protest-noton al Bogoto. Laŭ li, aŭ la prezidanto Uribe estis malbone informita, aŭ li mensogis “senhonte” pri la bombado kies viktimo estis Ekvadoro. “Ni iros ĝis la lataj konsekvencoj por ke estu klarigita tiu skandalaĵo kiu estas agreso kontraŭ nia teritorio kaj nia patrujo”. Correa ankaŭ implicite denuncis Usonon. “Ĉio ŝajnas indiki ke oni uzis pintan teĥnologion por detekti dumnokte, en la arbaro, la grupon de la FARC, certe kunlabore kun eksterlandaj potencoj”. Li firme certigis ke li ne toleros “unu solan kroman perfortaĵon”.*

* Prensa Latina, “Uribe mintió descaradamente a Ecuador, afirmó Correa”, 2-a de marto 2008.

Correa substrekis ke temas pri “ekstreme grava” situacio. “Kio okazis, mi ripetas, estis klare intenca ago interne de nia teritorio kiu atencas nian suverenecon, la duflankajn interkonsentojn kun Kolombio kaj la internacian juron, sed ĉefe la respekton kaj la konfidon kiuj devas ekzisti inter najbaraj kaj frataj landoj. Ni ne povas havi konfidon en registaro kiu perfidas la konfidon de frata popolo”. La ankaŭ memorigis ke nenio pravigas eksterlandan militan intervenon en Ekvadoro. “Mi ne kredas ke Kolombio akceptus tian konduton de nia flanko”, diris li. “Tiu faro ne restos senpuna”, finis li.*

* Agencia Bolivariana de Noticias, “Sufrimos una inaceptable agresión de parte de Colombia”, 2-a de marto 2008.

La ekvadora prezidanto fine lanĉis alvokon al la internacia komunumo por sciiĝi ĝin pri la graveco de la stituacio kaj por malhelpi la internaciigon de la kolombia konflikto. Li postulis urĝan kunvenon de la Konsilio pri Nacia Sekureco kaj ordonis la dismeton de trupoj ĉe la norda landlimo. Li ankaŭ alvokis la Konstantan Konsilantaron de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ), de la Anda Komunumo de Nacioj (AKN) kaj de la Merkosur. “Ĉi-foje diplomatiaj ekskuzoj de la registaro de Bogoto ne sufiĉos. Ni postulas firmajn kaj formalajn promesojn al la internacia komunumo kiu garantias ke tiuj neakcepteblaj faroj kiuj aldoniĝas al la serio da perfortoj kiun suferis Ekvadoro, kiel sekvo de la perforto dominanta en Kolombio kaj de la politiko de la prezidanto Alvaro Uribe, ne ripetiĝu”.* Cetere, la kolombia ambasadoro en Ekvadoro Carlos Holguín estis elpelita el la lando.*

* Saml. Vd ankaŭ Prensa Latina, “Ecuador reforzó frontera con Colombia y activa Consejo Seguridad”, 3-a de marto 2008; Prensa Latina, “Ecuador demanda actuación de OEA y CAN ante agresión colombiana”, 3-a de marto 2008.
* Gonzalo Lozano, “Ecuador ordena expulsión de embajador de Colombia”, The Associated Press / El Nuevo Herald, 3-a de marto 2008; Agencia Bolivariana de Noticias, “Ecuador expulsa a embajador colombiano”, 2-a de marto 2008; Prensa Latina, “Ecuador expulsó a embajador colombiano”, 3-a de marto 2008, El Nuevo Herald, “Ecuador y Venezuela movilizan tropas a la frontera con Colombia”, 3-a de marto 2008.
La venezuela reago

VENEZUELO FORTE kondamnis la agreson kontraŭ Ekvadoro. La prezidanto Hugo Chávez denuncis la politikon de ŝtat-terorismo aplikata de Bogoto. “Ni esperas ke la registaroj de Latinameriko esprimos sin pri tiu temo. Ni ne povas stari silente fronte al tiom grava situacio, kiu tuŝas nin ĉiujn, precipe la najbarojn de Kolombio. La kolombia ŝtato estas terorista ŝtato”, asertis li. Pri Uribe, Chávez esprimis ekstreme akrajn vortojn: “Li estas ne nur lakeo de la imperio, ne nur mensogulo, sed li estas ankaŭ krimulo kaj mafiulo. Li gvidas drogo-registaron, kvazaŭmilitistan registaron”, kun referenco al la konataj ligoj inter la kolombia prezidanto kaj la kvazaŭmilitistoj.*

* Agencia Bolivariana de Noticias, “Es el de Colombia, un Estado terrorista”, 2-a de marto 2008.

Por antaŭmalhelpi eventualan agreson kontraŭ Venezuelo, Chávez ordonis al sia ministro pri defendo sendi dek batalionojn da 600 homoj al la limo kun Kolombio kaj dismeti la aerarmeon en tiu regiono. “Ni ne volas militon, sed ni ne permesos ke la usona imperio kiu estas la mastro [de Kolombio] atakos nin”.*

* Ian James, “Chavez Warns of War With Colombia”, The Associated Press, 2-a de marto 2008.

Li avertis sian kolombian kolegon ke la milito eksplodos inter la du nacioj se Bogoto aŭdacas realigi militan ekspedicion en venezuela teritorio. Li akuzis Uribe-n konduti arogante kaj arogi al si “la rajton bombi najbaran landon”. Chávez instigis Uribe-n konsciiĝi pri la “teruraj konsekvencoj” kiujn povus havi liaj agoj.* La bolivara gvidanto ankaŭ fermis sian ambasadejon en Bogoto.*

* The Associated Press / El Nuevo Herald, “Chávez advierte a Uribe de guerra si viola territorio venezolano”, 2-a de marto 2008.
* Jean-Luc Porte, “Escalade de tensions entre la Colombie et ses voisins après la mort de Raul Reyes [Akriĝo de tensioj inter Kolombio kaj ĝiaj najbaroj post la morto de Raul Reyes]”, Agence France-Presse, 3-a de marto 2008.
Rompo de diplomatiaj rilatoj inter Kolombio kaj Ekvadoro

LA KOLOMBIA registaro prezentis siajn ekskuzojn la 2-an de marto 2008 en Kito pro la agreso farita la tagon antaŭe. Dum deklaro legita de la ministro pri eksterlandaj aferoj Fernando Araujo, Bogoto esprimis siajn bedaŭrojn. “La kolombia registaro havis neniam la pretendon [...] rompi la suverenecon aŭ integrecon de la frateca respubliko Ekvadoro, de ĝia popolo aŭ de ĝiaj aŭtoritatoj”.*

* The Associated Press, “Colombia se excusa con Ecuador”, 3-a de marto 2008; Agencia Bolivariana de Noticias, “Gobierno colombiano ofrece excusas por invadir territorio de Ecuador”, 2-a de marto 2008.

Poste, kontraŭ ĉia atendo, la kolombia registaro akuzis Ekvadoron kaj Venezuelon teni densajn rilatojn kun la FARC kaj financi la ribelulojn. La direktoro de la Nacia Polico, la generalo Oscar Naranjo, prezentis al la gazetaro dokumentojn kiuj estus kaptitaj dum la milita operacio kaj kiuj “devigas respondon de la flanko de la ekvadoraj aŭtoritatoj”.*

* Vivian Sequera, “Colombia revela documentos sobre supuestos lazos FARC-Ecuador”, 3-a de marto 2008.

Tiuj akuzoj estis tuj rifuzitaj de Ekvadoro. La vicministro pri defendo Miguel Carvajal kvalifikis absurdaj la vortojn de Naranjo, kiuj nur gravigis la krizon. La sola kontakto inter Ekvadoro kaj la FARC estis Gustavo Larrea, la ministro pri sekureco, kiu partoprenis en la internacia delegacio gvidata de Venezuelo en decembro 2007 por atingi la liberigon de Clara Rojas kaj Consuelo Rodríguez.*

* Prensa Latina, “Califican de patraña denuncia colombiana contra Ecuador”, 3-a de marto 2008; The Associated Press, “Ecuador dice que FARC pretendían liberar a Ingrid Betancourt”, 3-a de marto 2008.

Mallonge post tio, la ekvadora ministrejo pri eksterlandaj aferoj anoncis la rompon de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. “Tiu decido estis adoptita vide al la evidenta perforto de la nacia suvereneco kaj de la teritoria integreco de Ekvadoro, kaj al la gravaj akuzoj entenataj en la komunikaĵo disvastigita hodiaŭ de la prezidanto de Kolombio — kiu subkomprenigas ke interkonsentoj ekzistas inter la FARC kaj la registaro de Ekvadoro — kaj al la cinikaj asertoj [...] de la generalo Oscar Naranjo”.* Venezuela siavice elpelis la kolombian ambasadoron post tiuj novaj atakoj.*

* Dolores Ochoa, “Ecuador rompe relaciones diplomáticas con Colombia”, The Associated Press / El Nuevo Herald, 3-a de marto 2008.
* The Associated Press / El Nuevo Herald, “Venezuela ordena expulsión de embajador colombiano”, 3-a de marto 2008.
La internaciaj reagoj

ĈILIO, PERE de sia prezidanto Michelle Bachelet, kondamnis la agreson faritan de Kolombio. “Ni ne povas konsenti kun la malrespekto de la landlimoj”, deklaris ŝi. “La limoj inter la landoj baziĝas sur internaciaj interkonsentoj” kaj “ne povas esti perfortataj, pro kia ajn prava aŭ malprava celo”.* Bachelet konkludis ke “Kolombio ŝuldas klarigon al Ekvadoro kaj al ĉiuj landoj de Latinameriko pro esti transirinta la ekvadoran limon per la operacio kiu kondukis al la morto de la numero du de la FARC”.*

* Venezolana de Televisión / Rebelión, “Chile condena violación de Colombia a la soberanía de Ecuador”, 4-a de marto 2008.
* Agencia Bolivariana de Noticias, “Latinoamérica condena violación de la soberanía territorial ecuatoriana”, 3-a de marto 2008.

Argentino esprimis sin kontraŭ ĉia formo de perforto de la teritoria suvereneco. “Argentino elmetos dum la eksterordinara sesio [...] de la OAŜ la firman pozicion de rifuzo de ĉia formo de perforto de la teritoria suvereneco de membroŝtato”, substrekis ĝia ministro pri eksterlandaj aferoj Jorge Taiana.* “Argentino estas koncernata kaj en zorgo fronte al evidenta perforto de la teritoria suvereneco de lando de la regiono [...]. La respekto al la teritoria suvereneco estas nerompebla principo laŭ la internacia juro kaj nenio nek neniu povas pravigi ĝian perfortadon”.*

* Saml.
* Prensa Latina, “Rechaza Argentina cualquier violación de soberanía territorial”, 3-a de marto 2008.

Por Brazilo, la pozicio de Kolombio endanĝerigas la regionan integriĝon. La vicprezidanto de la parlamento de la Merkosur Florisvaldo Fier asertis, referencante Kolombion, ke “kiu ajn invadas la teritorion de aliaj landoj kaj perfortas ilian suverenecon ne estas fidinda najbaro” kaj memorigis la artikolon 28 de la Ĉarto de la OAŜ kiu disponas ke “ĉia agreso de ŝtato kontraŭ la integreco de teritorio, kontraŭ la suvereneco aŭ politika sendependeco de ŝtato, estos konsiderata kiel agreso kontraŭ la resto de la amerikaj ŝtatoj.”*

* Agencia Bolivariana de Noticias, “Latinoamérica condena violación de la soberanía territorial ecuatoriana”, saml.

Paragvajo, per la voĉo de sia prezidanto Nicanor Duarte, denuncis tion kion li konsideris kiel “agreson kontraŭ la suvereneco” de Ekvadoro. “Ni kondamnas ĉian agreson kontraŭ la teritoria suvereneco de la popoloj”. Peruo esprimis sian zorgon pere de sia ĉefministro Jorge del Catillo. Bolivio “konsideris nepravigebla ĉian specon de ago kiu signifas perfortadon de la suvereneco kaj teritoria integreco de la ŝtatoj”. Urugvajo esprimis “sian rifuzon kaj sian kondamnon de la milita ekspedicio de la kolombia registaro en la teritorion de la Respubliko Ekvadoro, rompantan la klimaton de paco kreitan de la liberigo de parlamentanoj flanke de la FARC”.*

* Saml.

Por Kubo, la precipa respondeculo de la reciproka akriĝo de la perforto estas la usona registaro. Fidel Castro sciigis sian pripensadon: “Oni aŭdas kun forto en la sudo de nia kontinento la trumpetojn de la milito, kiel sekvo de la genocidaj planoj de la jankia imperio. Nenio nova! Tio estis planita!”* Li denuncis la milit-agon telegvidatan de la Blanka Domo: “La imperiismo faris ĵus monstran krimon en Ekvadoro. Mortigaj bomboj estis lanĉitaj frumatene kontraŭ grupo de viroj kaj virinoj kiuj, preskaŭ senescepte, dormis [...]. La konkretaj akuzoj kontraŭ tiu grupo de homaj estuloj ne pravigas la agon. Estis jankiaj bomboj, gvidataj de jankiaj satelitoj”.*

* Fidel Castro Ruz, “Los cristianos sin Biblias”, Granma, 3-a de marto 2008.
* Fidel Castro Ruz, “Rafael Correa”, Granma, 4-a de marto 2008.

Por Nikaragvo, Uribe devas esti konsiderata kiel malamiko de la paco. Ĝia prezidanto Daniel Ortega rompis la diplomatiajn rilatojn kun Kolombio. La Meksikio de Felipe Calderón lanĉis alvokon al dialogo, dum la kostarika prezidanto Oscar Arias kvalifikis la atakon “perforto de la ekvadora suvereneco” kaj avertis kontraŭ “internaciigo de delikata afero kiu estas prioritate duflanka”. Gvatemalo admonis la du partojn al intertraktado. La OAŜ siavice rekonis ke Kolombio estis perfortinta la suverenecon de Ekvadoro.* Agencia Bolivariana de Noticias, “Latinoamérica condena violación de la soberanía territorial ecuatoriana”, op. cit.; Prensa Latina, “Reconoce OEA violación de soberanía ecuatoriana por Colombia”, 5 mars 2008. Pour la rupture des relations diplomatiques, voir Prensa Latina, “Nicaragua rompe relaciones diplomáticas con Colombia”, 6 mars 2008.

* Agencia Bolivariana de Noticias, “Latinoamérica condena violación de la soberanía territorial ecuatoriana”, verko cit.; Prensa Latina, “Reconoce OEA violación de soberanía ecuatoriana por Colombia”, 5-a de marto 2008. Pri la rompo de la diplomatiaj rilatoj, vd Prensa Latina, “Nicaragua rompe relaciones diplomáticas con Colombia”, 6-a de marto 2008.

Italio esprimis sian zorgon per la voĉo de Massimo D’Alema, ĝia ministro pri eksterlandaj aferoj: “Tiu milita operacio en eksterlando ege mirfrapis nin kaj lasas nin perpleksaj kaj en zorgo”. Hispanio ankaŭ sciigis sian zorgon.*

* Agencia Bolivariana de Noticias, “Canciller italiano: Operación militar colombiana nos dejó perplejos y preocupados”, 3-a de marto 2008.
Kontraŭ la paco

USONO, ANSTATAŬ kondamni la agon, esprimis sian “totalan apogon” al sia kolombia aliancano. “Ni totale subtenas la klopodojn de Kolombio, de la prezidanto Uribe por respondi al tiu minaco [la FARC], deklaris la proparolanto de la ŝtatdepartemento Tom Casey. Demandite pri eventuala milita apogo en kazo de konflikto kun Ekvadoro aŭ Venezuelo, Casey respondis ke “Kolombio estas aliancano de Usono”.* La prezidanto George W. Bush, kiu ne faris sian unuan paradokson, insistis por esprimi sian apogon al Kolombio, ĉar “ni firme kontraŭas ĉian agon de agreso kiu povus malstabiligi la regionon”.*

* Nestor Ikeda, “EEUU apoya ataque militar colombiano a FARC en Ecuador”, The Associated Press / El Nuevo Herald, 3-a de marto 2008.
* The Associated Press, “Bush Says US Stands by Colombia”, 4-a de marto 2008.

Nenio estas vere surpriza en tiu deklaroj. Efektive estas nepenseble ke Vaŝingtono ne estus konsultita antaŭ la milita atako. Male, la usonaj armeaj konsilistoj multnombre ĉeestantaj en Kolombio sen ajna dubo partoprenis en la masakro kiel rivelis la venezuela vicprezidinto José Vicente Rangel.* Raúl Reyes estis murdita de usonaj “inteligentaj bomboj”, kiel substrekis la ekvadora ministro pri defendo Sandoval: “Sur la lokon de la kampadejo de la FARC ili lanĉis nokte almenaŭ kvin bombojn. La kvin pafaĵoj, kun impresa precizeco, estis disfalintaj en diametro de kvindeko da metroj [...]. Estas bomboj faligitaj de rapidegaj aviadiloj”. Li precizigis ke la lokalizado de la ribelula ĉefo “bezonis ekipaĵojn kiujn la sudamerikaj armeoj ne posedas”.*

* Prensa Latina, “Denuncian participación de EE.UU. en operación contra las FARC”, 3-a de marto 2008.
* Le Monde, “La France était informée des contacts noués par l’Equateur avec les FARC afin de libérer les otages [Francio estis informita pri la kontaktoj faritaj de Ekvadoro kun la FARC por liberigi la ostaĝojn]”, 6-a de marto 2008.

La Blanka Domo havas nenian intereson trovi pacan solvon al la kolombia konflikto. Male, la interna milito ebligas ĝin pravigi enorman armean ĉeeston en la regiono kaj ĝuste tio klarigas la militan operacion kiu donas akran baton al la humanitaraj intertraktadoj kies celo estas liberigi Ingrid Betancourt kaj la aliajn ostaĝojn. La kolombia senatanino Piedad Córdoba, partoprenanto en la liberigo de la ostaĝoj, deklaris ke “se Ingrid Betancourt mortas, estus tre malfacile por Uribe diri ke la FARC estas respondecaj”.* La franca ministro pri eksterlandaj aferoj Bernard Kouchner substrekis ke temas pri “malbona novaĵo”*, ĉar Francio estis en kontakto kun Reyes.

* Prensa “José Vicente Hoy”, “Entrevista de José Vicente Hoy este domingo con la senadora Piedad Córdoba”, 2-a de marto 2008.
* The Associated Press, “Colombie: la mort de Raul Reyes est ‘une mauvaise nouvelle’, selon Bernard Kouchner [Kolombio: la morto de Raul Reyes estas ‘malbona novaĵo’, laŭ Bernard Kouchner]”, 3-a de marto 2008.

La kontaktoj estis konfirmitaj de la prezidanto Rafael Correa kiu rivelis ke la FARC intencis liberigi dek-du pliajn ostaĝojn en marto en Ekvadoro, el kiuj tri usonaj ŝtatanoj: Thomas Howes, Keith Stansell kaj Marc Gonsalves, kaj Ingrid Betancourt. Sed “la militaj manoj” de la kolombia registaro nuligis tiujn esperojn. “Ni ne povas ekskludi ke tio estis unu el la motivoj de la ekspedicio kaj de la atako flanke de la malamikoj de la paco”, asertis la ekvadora prezidanto.*

* The Associated Press, “Ecuador dice que FARC pretendían liberar a Ingrid Betancourt”, verko cit.

La franca agentejo Agence France-Presse [AFP] raportis ke “la ambasado de Francio anoncis [...] en Kito ke ĝi estis informita pri la kontaktoj de la ekvadoraj aŭtoritatoj kun la FARC por liberigi la iaman kandidatinon en la kandidat-elektoj [...]. Tiu rivelo senvalidigas la pozicion de la kolombiaj aŭtoritatoj kiuj akuzas Ekvadoron kaj Venezuelon kunlabori kun la FARC por malstabiligi la regionon”.*

* Philippe Zygel, “Amérique latine: le camp de la gauche radicale fait rebondir la crise [Latinameriko: la tendaro de la radikala maldekstro revigligas la krizon]”, 7-a de marto 2008.

Fabrice Delloye, la eksedzo de Ingrid Betancourt, esprimis sian koleron pri la kolombia registaro. “Tio kion faris Uribe estas totale skandala. Li malmuntis la tutan peradon de Chávez, kiu estis vera sukceso [...], li neniam rekonis ĝin”. Delloye estas konvinkita ke la miita agreso kontraŭ Ekvadoro havis la celon “malhelpi ke povu esti humanitara interkonsento ĉar [Uribe] sciis [...] ke la FARC daŭrigos la liberigadon de la ostaĝoj”.*

* The Associated Press, “Fabrice Delloye exprime sa colère à l’égard du président colombien [Fabrice Delloye esprimas sian koleron pri la kolombia prezidanto]”, 4-a de marto 2008.

Córdoba, Correa, la AFP kaj Delloye certe pravas. La malamikoj de la paco ne troviĝas en Kito aŭ Karakaso, sed en Vaŝingtono kaj en Bogoto.

Salim LAMRANI.

Tiu ĉi artikolo — originale franclingva — fontas en: Voltairenet.org — Réseau de presse non-alignée [Reto de ne laŭvica gazetaro], kaj aperas do ekster la respondeco de Le Monde diplomatique.