Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

1987, 1997, 2000, 2007

Financaj krizoj, kaj nenia instruo tirata

Aliloke oni estus juĝinta la decidon “popolisma”. Sed estas ĝuste en Londono, bastiono de la City kaj financa pulmo de Eŭropo, kie la registaro de s-ro Gordon Brown decidis ŝtatigi grandan bankon en malfacilaĵo, la Northern Rock. Certe, temus nur pri “provizora transigo de proprieto al la publika sektoro”. Estas tamen ĝuste en la patrujo de s-ro Margaret Thatcher kie la ŝtato intervenas. Ĝiaj taskoj: forviŝi la ŝuldojn, post esti jam garantiinta la deponojn sur publikaj fondusoj, do engaĝiĝo de 55 miliardoj da sterlingaj pundoj (72 miliardoj da eŭroj); poste forpeli la malbonajn pagantojn — tiuj kiuj senpripense enŝuldiĝis. Post la purigado, la banko devos reveni al la privata sektoro, laŭ malnova principo: ŝtatigo de perdoj kaj privatigo de profitoj. Germanio helpis la IKB Deutsche Industriebank. En Usono, Citygroup kaj Merrill Lynch devis alvoki la helpon de suverenaj fondusoj de Azio kaj de Proksim-Oriento. Tiuj financaj skuoj ne estas senprecedencaj. Ili estas antaŭvideblaj kaj okazas en movado de malreguligado kiu, en Francio, komencis antaŭ ĝuste dudek-kvin jaroj.

EN LA MOMENTO en kiu novaĵoj ĝenerale konsiderataj bonaj estas tuj perceptataj kiel malbonaj, la graveco de la krizo estas pruvita. La usona Federacia Rezervo (Fed) malaltigas plurfoje siajn kvotojn? Tio estas neniam sufiĉa. Ĝi anoncas, la 12-an de decembro 2007, interkonsente kun la aliaj grandaj centraj bankoj, nekredeblan larĝigon de siaj proceduroj de refinancado*? Tio estas, ĉar la situacio estas pli malbona ol oni imagis. La 17-an de januaro, ĝia prezidanto, s-ro Ben Bernanke, pledas — fakto senprecedenca — por kreskigo de la buĝeta relanĉo? Tio estas do ĉar la Fed, elĉerpinte siajn ag-eblecojn, petas la helpon de la ŝtato.

* Per kiuj ĝi provizas la privatajn bankojn je disponebla mono.

Kaj, kvazaŭ temus nur pri la unua akto de komedio iom peze organizita, jen s-ro George W. Bush anoncas jam sekvamatene pakaĵon da relanĉ-disponoj preskaŭ precize alĝustigita al la “proponoj” de la centra bankisto — se tiuj du komencas kunordigi tian skeĉon, tio estas ĉar la situacio estas serioza... Tia paneiĝo de la klasikaj receptoj de la ekonomia politiko estas la plej sensacia signo, kaj la plej zorgiga, de la profundeco de la konfuzego de la financo, kiu estas jam nur bloko de maltrankvilo kaj jam ne respondas, aŭ malkohere, al la gvidaĵoj de la monpolitiko.

La ĉiutaga raporto de la borsaj movadoj, kiuj alie restas nekompreneblaj aŭ dissolvitaj en la ĥaoso de la novaĵoj konstante kraĉataj de la agentejoj de financa informado, alprenas sencon nur se oni metas ilin en mezlongan tempospacon, kiu donas al la nuna krizo ĝian apartan profilon, ĉefe ĝian daŭron. La amikoj de la sistemo, kiuj urĝe asertas la sendanĝerecon de evento konsiderata neglektinda kaj anoncas la revenon al la ordo jam en somero, estos certe elrevigotaj: iliaj skribaĵoj restas... kaj la krizo ankaŭ.

Ĝi havas bonajn kialojn. Ĉar, por imagi ke la epizodo foriĝas kun la facileco de ajna merkat-anomalio, oni devus komplete forgesi ĝian kaŭzon: la deliran rekrutadon de kohortoj da familioj en la plej pezan formon de ŝuldo, la hipotekan prunton. Per returniĝo kiu havas ĉiujn ecojn de imanenta justeco, la klaŭzo de reset*, kiu unue efikis mirakle por rekruti amase la klientojn kaj puŝi la prezojn de nemoveblaĵoj al pintoj — kaj kun ili la spekulaj profitoj pri la derivaĵoj-, fariĝis nun la malbeno de la financo. Kaj ĝi, kiu tiom emas vivi en la tujeco, troviĝas devigata kompromisi kun nepagitaĵo de enŝuldiĝintaj familioj je kiuj oni ne seniĝas kiel oni likvidas danĝeran kontostaton. La pinto de la resets, do de tiuj kvoto-altigoj kiuj ĵetas la familiojn en nepagipovecon, devus esti atingota en marto-aprilo 2008.

* Kie alloga avantaĝa interezokvoto estas donita dum la du unuaj jaroj, antaŭ altigo al “plena kvoto” dum la dudek-ok sekvantaj...

Supozante — favora hipotezo — ke la rekrutadoj de kredit-kandidatoj ĉesis komence de 2007, oni devas do atendi la komencon de 2009 por esti sorbinta la amason da potencialaj bankrotuloj, kies sorto havas strikte nenion interesan por la financo, se iliaj vulgaraj ruiniĝoj ne estus ankaŭ la kaŭzo de la kolapso de la spekulaj produktoj derivitaj de iliaj nemoveblaĵ-kreditoj — la malriĉuloj tute ne scias esti je la alteco de la kreivo de la riĉuloj. Jen do kiel la financo, kiu ŝatas nenion tiom kiel la disponeblon de la fluaĵoj, remalkovras la inertecon de la stokoj: tiuj homoj, kiujn ĝi traktis kvazaŭ hipotekan kanon-karnon, estas nun nur ĝenaĵoj.

Dum tiu tempo, la ruinigo etendiĝas. Ĝi tuŝas kategorion de agantoj pri kiu neniu aŭdis paroli ĝis nun: la monolines, tiuj specialiĝintaj institucioj kiuj asekuras la posedantojn de bilaroj de obligacioj (ĝenerale fondusoj aŭ bankoj). Dum ili estis unue pace okupataj kovri la simplegajn riskojn de urbaj obligacioj en Usono*, ili ricevis la febron kiel ĉiuj, kaj ili estis logike tentataj asekuri tiom pli allogajn produktojn, kies eksplodanta amplekso garantiis sukan spezon kaj kiujn ĉiuj plezure konsideris kiel same malmulte riskaj kiel la plej bonajn obligaciojn: la derivaĵojn de subprime, kompreneble!

* Kie la lokaj kolektivaĵoj havas la eblecon financi sin elmetante titolojn sur la merkatoj.

Kiu miras pri la sekvo? La du plej gravaj monolines, MBIA kaj Ambac, estas en kvazaŭ-bankroto; bankoj kaj fondusoj estas invititaj al ilia urĝa rekapitaligo — nu, tiuj kiuj tion povas. La afero ne estas nur anekdota, ĉar la difektiĝo de la borsaj kvotoj de monolines havas kiel reguligan sekvon la devigon de simila reviziado de la kvotado de ĉiuj titoloj kiujn ili asekuris... kaj kies valoro tia kia enskribita en la bilanco de iliaj klientoj — la bankoj asekuris tiel siajn kolosajn volumenojn de derivitaj produktoj — estas sekve reviziota al malsupro.

Laŭ tiu kalkulo, la eliro el la krizo estas des malpli sur la tagordo ĉar la vigleco de la financa kolapso intertempe komencis disvastigi siajn plej venenajn efikojn. La difektiĝo de la bankaj bilancoj, sekve al la perdoj pri la derivaĵoj de subprime, la persistaj tensioj en la interbanka disponeblo, pro la ekstrema malcerteco kiu igas ĉiujn rigardi sin reciproke kiel eblajn pestulojn, kondukas fatale al ŝrumpado de la kredito, kiu suferigos la produktan ekonomion, kiom ajn distanca ĝi estas de la spekulaj ĵonglaĵoj. Per rezistemo al konfeso, simila al tiu de la organaj intelektuloj de la liberalismo, la financaj institucioj bezonis pli ol ses monatojn antaŭ ol aliĝi al la ideo de venonta malrapidiĝo de la kresko kaj de ebla malkresko.

Nu, la fakto, ke la ideo de malkresko instaliĝas en la spiritoj, ŝanĝas multon, aparte en la etendiĝo de la financa kampo destinita al malstabiligo. La pli fortaj skuoj de la akci-merkatoj, komence de 2008, atestas tion. Ne estas tiel ke ili okazis de ok monatoj en olimpia maniero. Sed la kurzaj malaltiĝoj estis unue limigitaj al la bankaj valoroj — estas vere unuavice... Poste senteble pli forte, ekde septembro, en la periodoj en kiuj la sekiĝo de la monmerkato kaj la maleblo tie akiri sumojn devigis multajn instituciojn urĝe vendi parton de siaj akcioj por havigi al si urĝe disponeblan monon. En la momento, en kiu la perspektivo de malrapidiĝo preciziĝas, estiĝas kun ĝi ĝenerala demandado pri la aktiveco kaj la profiteblo de ĉiuj sektoroj.

Tiu probabla eniro de la akcimerkatoj en malaltiĝan ciklon promesas kelkajn krudajn flank-efikojn. Aparte en la sektoro same diskreta kiel sentema de la private equity, tiu formo de akcia kapitalismo kie la entreprenoj juĝataj promesplenaj estas komplete aĉetataj, elprenataj el la Borso, restrukturataj per la hakilo, kun la destino, post du aŭ tri jaroj, esti grase revendataj, plej ofte per reenkonduko en la Borson.* Sed, se tiu montriĝas malvigla, oni forgesu la distrumpetatajn reenkondukojn kun stelbrilaj kurzoj. Do, la “malbukado” de multaj operacioj de private equityanonciĝas aparte delikata, ĉu ĉar la plusvaloroj ne alvenas, ĉu ĉar necesas prokrasti la “eliron” al la akirontoj kaj porti la ŝuldon multe pli longan tempon ol planite. Ĉar tiuj operacioj estis financitaj de eksterordinaraj kreditsumoj, donitaj kelkfoje en kondiĉoj same riskaj kiel la subprime... kaj la bankoj vidas veni la momenton en kiu bonaj tranĉoj de iliaj nepagitaj kambioj de private equity siavice falos en la kategorion de “malbonaj kreditoj” — kun ĉiaj malplivaloriĝoj kiuj sekvos.

* Vd “Comment la finance a tué Moulinex [Kiel la financo mortigis Moulinex]”, Le Monde diplomatique, marto 2004.

Rekta malaltiĝo de la valoro de siaj akcioj, malrapidiĝo de iliaj generaj aktivecoj* kaj de fuzioj-akiroj, minaco por la kreditoj de private equity (kaj ankaŭ por multaj aliaj: kreditoj por konsumado, kreditkartoj...), reduktiĝo de la profito de trading en la malaltiĝaj merkatoj: ĉio, en la ekonomia malrapidiĝo, kunefikas por ronĝi la financan situacion de la bankoj kaj malaltigi ilian emon pruntedoni. En la mire bela mondo de la financo, la krizo nutras la krizon...

* Eldonoj de titoloj (akcioj, obligacioj...) por iliaj klientoj.

Ĉio ĉi ne falis el la ĉielo. Kontraŭ ĉiuj tiuj kiuj, kiel s-ro Daniel Bouton, prezidanto de la Société Générale, pensas kvitiĝi kun tiuj eventoj per la tezo de la “malagrabla vojakcidento”, disponebla por esti remaĉata sur ĉiuj niveloj, de la malhonesta trader“teroristo”, laŭ la vorto de s-ro Bouton — ĝis la “manko de bonŝanco” pri la subprime, necesas memorigi kiom tiuj eventoj estas la pure logikaj esprimiĝoj de la merkat-financo.

Kiu povus miri ke la agantoj de la financoj postkuras ĉiajn okazojn de glutado; ke se necese ili inventas ilin per “ennovigoj” kiuj kredigas al ili dum certa tempo ke ili liberiĝis el la risko; ke ili pafas sin sur ĉia altiĝa viglaĵo kaj transformas ilin tuj en vezikon; ke apenaŭ kapablaj superrigardi sian individuan riskon ili sentas sin neniel koncernataj de la ĝenerala risko? Kiu povus miri ke tio regule finiĝas en katastrofo, kaj ĉefe kiu povus miri pri tio, dum tio estis la celo mem de la financa malreguligo, nome forigi ĉian baron al la agado de la investistoj kaj rekonduki sen la plej eta restrikto al la plej maniiga formo de profito kaj al la plej forta konsterno-povo: la financa rentabilitato?

La Société Ĝénérale imitaĉas Goldman Sachs

SINJORO BOUTON estas en aparte malbona situacio por pledi pri “eksternorma akcidento kaj tute bedaŭrinda”*, li kiu prezidas la Société Générale en kiu oni povus vidi perfektan resumon de dudek-kvin jaroj da iom-post-ioma glitadoj al la deliro. Ĉar tiu banko, kun la tradicio de detal-banko de certa klasikeco kiu instigas modere al epopea raporto, kun siaj agentejoj, siaj giĉetoj kaj siaj mezaj kadroj, iom malforta en la afer-banko, estis malfrue mordita de la tarentulo de tutmondiĝo, revo de rafiniteco kaj de trembrilaj ekranoj, imitaĉas la prestiĝan Goldman Sachs, lernas la anglan, instalas siajn boys en Londono kaj fine spiras la grandan aeron de la kapital-merkatoj — ion alian ol renovigi la krediton de la kaldronisto en franca urbeto. Pro tio, kiam s-ro Bouton defendas sin en Le Figaro ke “la modelo de la Société Générale estas absolute ne atingita nek kontestita”*, necesas kompreni precize la malon: la modelo, kiu estas cetere ne nur tiu de la Société Générale, sed ja la lia aparte, ĵus ricevis belan baton, kaj sub la floslinio. La fascino por la merkatoj, kiu multon enspezigis al li, pretiĝas multe kosti al li. Tiel, iom pli videbla ol la aliaj, kiel ĉiam la malfrue venintoj. la Société Générale bonege ilustras tiun nekredeblan distordiĝon de la banka universo direkte al la merkatoj, kiu estis la magneteca efiko de la malreguligado.

* “Message à nos clients [Mesaĝo al niaj klientoj]”, reklamo de la Société Générale aperinta en Les Echos, Parizo, 4-a de februaro 2008.
* Le Figaro, Parizo, 25-a de januaro 2008.

Ĉiuj neadoj de la mondo ne malhelpos ke la nuna krizo aperos tia kia ĝi estas: sperto en vera grandeco, la demonstrado de la esence propra malbonfaro de la merkatoj, kaj de merkataj agantoj, ekster ĉia kontrolo. Sed tiu sperto ne estas la unua de tiu speco, kaj ŝajnas ke oni neniam tiras ian instruon de ĝi.

Ĉu la Interret-bankroto de 2000* ne ludis al ni jam la bombastajn scenojn de la krudeco kaj fraŭdo, de la solena alvoko al travideblo, al regulado kaj al la reintegrado de la eksterbilancaĵoj? “Neniam plu tion”, ĵuris ĉiufoje la financo, kiam ĝi ekiris por nova rondiro. Sed ĝiaj ebriaj ĵuroj kaj la plej aflikta ideo ke ĝi fabele kaj sole riĉigas sin dum la altiĝo, poste endanĝerigas la tutan ekonomion dum eksplodo de ĝiaj malkapabloj, kaj por fini devigas la publikajn potencojn savi al ĝi la vetaĵon tie kie oni lasus fali ian ajn ordinaran bankrotulon, furioze emigas frakasi la budon, ŝajne la sola solvo por ke tio estu vere la “lasta fojo”.

* En Parizo, la indico CAC 40 pasis de 6.922 poentoj la 4-an de septembro 2000 al 2.403 poentoj la 12-an de marto 2003, do falo de 65% en du jaroj kaj duono. La 6-an de februaro 2008, la indico CAC 40 situis ĉirkaŭ 4.800 poentoj.

Iom pli analiza bilanco de la “plenumadoj” de la malreguligita financo, kie la kaŭzitaj malutiloj estas videble tiom pli grandaj ol la faritaj servoj, devus almenaŭ konvinki pri la urĝeco rompi kelkajn radarojn de ĝi. Kontraste al kion oni diras, ne mankas ideoj pri tio. La Tobin-imposto estis unu, antaŭtempe forgesita. En sia propra registro, la SLAM[Shareholder Limited Authorized Margin (SLAM), aŭ permesita limigita akcia marĝeno. Vd “Fine dispono kontraŭ la ekscesoj de la financo, la SLAM!”, Le Monde diplomatique en Esperanto, februaro 2007. kiel projekto limigi la permesatan akcian rentabilitaton kaj tiel forigi la instigojn senfine intensigi la ekspluatadon de salajruloj, estas kroma. La skemo de dupartigita monpolitiko, por financi je diversaj interezo-kvotoj la produktan ekonomion kaj la spekulan ekonomion, estas tria.* Laŭ la modelo de la Glass-Steagall Act en Usono post la kolapso de la 1930-aj jaroj*, kial ne pensi pri starigo de hermetika disigo inter komercaj bankoj kaj merkatbankoj? La inspiro-komuneco kun la antaŭa dispono estas sufiĉe evidenta, nur ke la principo de la hermetika vando havas kiel kroman econ mildigi senteble la transigon de la financaj detruoj al la reala ekonomio, tra la kanalo de la kredito.

* Vd www.monde-diplomatique.fr/2007/09/L... en la franca.
* Abolita de s-ro William Clinton en 1998...
Viaj salajroj malaltiĝas? Enŝuldiĝu!

TIU KIU ŜATUS iri ankoraŭ iom pli profunden povus rimarki ke, se montriĝas ke la franca ekonomio suferos malpli ol aliaj la krizon de la subprime, kiel oni kelkfoje aŭdas, tio estas ĉefe ĉar ĝi iris malpli antaŭen ol aliaj en la ĝeneraligita malreguligado... al kiu puŝas nin tamen kun fervoro la “reformistoj”, liberaluloj kaj socialistoj kune! Plej rimarkindas ilia konstanteco de la nun kvardek-kvin jara ardo per kiu ili lanĉis la “grandan transformiĝon” — kaj kiu ne ĉesis montri siajn malutilojn. Oni kontraŭdiros ke ĝi ne malutilas al ĉiuj. Certe. Sed, persista strangaĵo eĉ je dudek-kvin-jara distanco, ĝi malutilas senkonteste ĉiujn tiujn, kiujn la Socialista Partio estas supozata defendi. Ĉar, terura verdikto de la aritmetiko: 2008 – 25 = 1983, do estis “ili” je la povo. Por esti preciza, oni devus kalkuli iom pli larĝe: 1983-1986 — kaj oni miras pri la malmulta tempo bezonata por ŝanĝi la vizaĝon de la franca socio. 1983: la turniĝo de la ekonomia politiko, sed ĉefe la granda ideologia malriglado (vidu la artikolon de François Denord [p. 18]).

1984, ŝarĝita jaro: unue la ordono de la socialista ĉefministro Laurent Fabius al la publikaj entreprenoj havi kiel celon jam nur la profiton, tiel proklamante la vanecon de ilia statuso de ŝtatigitaj kaj preparante fakte la privatigojn; poste la eŭropa pintkunveno de Fontainebleau, antaŭĉambro de la Unueca Akto kaj de la “Granda Merkato”, do de la “libera kaj sendifekta konkurenco”. 1986: la financa malreguligado. Tio multas por tiom malmultaj jaroj.

Certe la franca socio de tiam ne ĉesis manifesti fifaman ribelemon al la plena plenumado de la brila destino tiam fabrikita por ĝi. Je ĝia senkulpigo oni devas rekoni ke la priparolata destino havas la ĝenaĵon vidigi en regulaj intervaloj ke ĝi havas ĉiujn ecojn de plago, “demonstraĵoj” al kiuj la financaj krizoj alportas senkontestan helpon. Tiurilate, la nuna krizo renkontas cetere ĝeneralan konjunkturon de la plej maloportunaj manieroj kaj vidigas sub nova lumo la koherecon, sed en la malutileco, de la “kompleta modelo” kiun oni volus ke ni adaptu ĝin.

Ĉar ĝi faras konstantan premon, kaj senĉese kreskantan, sur la prezoj, do sur la kostoj, kaj fine sur la salajro-koston, la konkurenco starigas efektive reĝimon de “prezo-salajroj” en kiu ĉia diskuto pri la aĉetpovo estas tuj resendata al la sola demando de la prezoj — kiam la salajrulo postulas, oni respondas al la konsumanto... Sed la malaltiĝo de la prezoj kiun oni servas al tiu estas la sama kiu malaltigas la nominalan salajron de la unua! La salajruloj ĵetitaj surstraten per plano de delokado ne havas alian rimedon ol fari siajn aĉetojn en la hard discount, kiu estas la plej sovaĝa ekstremaĵo de la konkurenca ĉeno, kaj aktivigas precize ĉiujn meĥanismojn kiuj ĵus kaŭzis ilian malbonŝancon. La salajruloj, defendante sin, tiel “pravigas” la sinsekvon kiu mistraktas ilin, kaj kontribuas, manke de ĉia alia solvo, al ĝia daŭrigo.[Vd Serge Halimi, “Wal-Mart, entrepreno de la 21-a jarcento”, Le Monde diplomatique en Esperanto, januaro 2006. El tiu rimarkinde perversa cirklo rezultas reĝimo de konstanta malalta premo de la aĉetpovo, kiu en la sekvo malvigligas la konsumadon kaj la ĝeneralan postulon.

Sed la liberala modelo flatas sin alporti mem la solvojn al siaj propraj problemoj. Ĉar la rimedo kontraŭ la esence propra konsum-manko de la konkurenca “prezo-salajro”-reĝimo trudiĝas kiel evidentaĵo: enŝuldiĝo! Se la aĉetpovo de la mastrumaĵoj stagnas aŭ malkreskas, sed kiam la kapitalo malgraŭ ĉio postulas internajn vendojn, kio estas pli logika ol per kredito etendi la elspezo-povon de la salajruloj trans ilia enspezo? Oni ne miru ke en Usono kaj Britio, kiuj, sur tiu deklivo, “avancas” je kelkaj korpolongoj, la enŝuldiĝo-kvoto de la mastrumaĵoj proporcie al ilia disponebla enspezo estas respektive je 120% kaj 140%...

La prezidanto Nicolas Sarkozy flatas sin ke ne estas tiel en Francio. Sed ĉio kion li faras kondukas tien, aŭ pli ĝuste kondukas pli rapide tien, ĉar tiu kvoto, de 68% en 2006, laŭvorte eksplodas ekde dek jaroj... dato de instaliĝo en reĝimo de “neta tutmondigo”, kiu trovas ĉi tie unu de siaj plej karakterizaj simptomoj. Jen kial la brita kaj usona ekonomioj estas suferontaj pli ol la aliaj: la kredito por konsumado estas tie nepra valvo, kaj tiu pretiĝas al brutala fermiĝo. Kaj jen kial la franca ekonomio estas baldaŭ sekvonta ilin, danke aparte al la meritoplenaj klopodoj de la komisiono Attali, kiu, sendube movata de scienca spirito, planas fari kelkajn etapojn en la konkurenca malreguligado por esti tute certa ke la samaj kaŭzoj sekvigos la samajn efikojn*...

* La komisiono por la liberigo de la franca kresko, prezidata de s-ro Jacques Attali, instalita de la prezidanto de la respubliko la 30-an de aŭgusto 2007, rekomendas malreguligi la protektatajn profesiojn kaj favorigi la individuan aŭ kolektivan ŝparo-pension.

Estas tamen en la amasa financa partopreno de la salajrularo ke la liberala kunteniĝo atingas ne supozitajn gradojn de rafiniteco. Simetria deklivo de la fremdigo per ŝuldo, ĉi-foje estas la ŝparaĵo la rimedo. La bankroto de la financ-institucioj ne ĝuste sukcesas larmigi nin... ĝis la momento en kiu oni demandas sin pri la origino de la fondusoj perditaj de ili. Nu, estas ja, parte, per la ŝparaĵo de la salajruloj ke tiuj institucioj ludas kaj perdas. Ankaŭ ĉi tie, la franca kazo daŭre estas relative escepta, ĉar la plej multaj salajruloj havas apenaŭ la rimedojn por iri transe de sia ŝparlibro kaj nur la plej bonstataj aliras la merkat-investojn — per kiuj cetere la spekulaj akcidentoj, kiuj punas ĉefe la duajn, havas la neatenditajn ecojn redukti la malegalecojn. Bonŝance ankaŭ tie la ekzemplon montras la britaj-usonaj ekonomioj, kiuj havis la interesan ideon ĵeti tra la fenestro la sistemojn de solidara pensio por kapti eksterordinarajn amasojn da salajrula ŝparaĵo puŝita sur la merkaton tra la pensio-fondusoj. Aparta ĉarmo de la “financa universaleco”: estas ĉiuj salajruloj kiuj suferas kiam la merkatoj plonĝas. S-ro Sarkozy ankoraŭ ne estas ĉe la pensi-fondusoj — almenaŭ laŭ la ago...-, sed la ideo de la “stok-opcioj por ĉiuj” estas ja el la sama metalo. Trovi anstataŭaĵon por la rekta salajro — kies altigo, oni nun bone komprenis, jam ne estas sur la tagordo — estas jam per si mem fraŭda manovro, sed realigi ĝin elmetante la salajrulojn rekte al la malstabilecoj de la financo, kaj provante igi ilin solidaraj kun tio kio, en la plej multaj kazoj, submetas ilin, tio estas multo, eĉ iomete tro.

Kaptitaj en la maŝo de la konkurenco, kiu malaltigas la prezojn nur per malaltigo de la salajroj, en la servuto de enŝuldiĝo fariĝinta same necesa por vivi kiel la enspezo por vivi, la salajruloj havas, por kroni ĉion, la ŝancon esti turmentataj je siaj kostoj, ĉar la ŝparaĵo kiun uzas la akcia financo, tiu kiu postulas senfinan profiton, tiu ŝparaĵo estas ja la ilia! Kaj la perverseco limas ĉe estetiko kiam, unuflanke, ĉiuj akcidentoj de la financo estas destinitaj fali sur ili, ĉar estas ili kiuj pagos la kresko-perdojn, kaj kiam — belega finalo-, fariĝas malpermesate tuŝi kion ajn de la financaj strukturoj kun la kialo — bone pravigita, jen la plej fia! — ke tio signifus atenci iliajn pensiojn. En tiu perfekta kaptilo, ataki la financan rentabilitaton, ĉu tio ne signifus ataki la pension de la maljunuloj?

Ni estu justaj: ne estas nur azenoj aŭ sciplenaj simioj flanke de la liberalismo, kiuj ripetas en maŝo la kred-artikolojn de la merkat-kantiko. Kiel ofte, la plej efikaj de ĝiaj subtenoj ne estas nepre la plej videblaj. Tiuj lasas al la iom naiva entuziasmo de la deĵorantaj ekonomikistoj la zorgon realigi la transfiguriĝon al “naturscienco de la merkatoj” opiniata temanta nur pri “proponoj” kaj “postuloj”, kaj do supozata pura de ĉia ideologio aŭ de ĉia politiko, de procezo de transformado de la kapitalismo kiu estas nur ideologio kaj politiko! Tiu klarvida — kaj aganta — cinikismo, kiu faras intense politikon tie kie la ekonomikismo obstinas en neado kaj ripetas ke la merkatoj estas afero nur de la neŭtrala “mastrumado de la aferoj”, siavice perfekte komprenis ke estis politika ekonomio de la financigo. Riskigi la salajrulojn en la financon estas ĝia strategio, kaj ĝi estas terura. Kiel pli bone sanktigi la kapital-merkatojn ol igi la salajrulojn solidaraj kun ties “bonfaroj”? Rekonstrui iliajn interesojn tra la financo, ĉu tio ne signifas rekonstrui la salajrularon kiel objektivan subtenanton de la financigo?

Kompreneble, tiu “solidareco” estas tiu de la ĉevalo de la alaŭdo en la samnoma pasteĉo: kelkaj eroj da financa partopreno kontraŭ servuto nun akirita por eterne.* Kaj krome, la akcia servuto devenas de abstraktaj, malproksimaj meĥanismoj, kaj kiuj scias forgesigi sin, dum la paneroj pezas je konkreta pezo kiu povas sufiĉi por kredigi ke “tuŝi la financon” signifas “tuŝi la interesojn de la salajruloj”...

* Vd Antoine Rémond, “L’épargne salariale ou comment flexibiliser les salaires?”, Le Monde diplomatique, junio 2006.

Estas kompreneble ke iuj, kiel s-ro Denis Kessler, kiun oni metus prefere en la kategorion de la cinikuloj ol en tiun de la mirstultuloj, revas tutlaŭte ke la kaptilo, ankoraŭ nekompleta en Francio, ĉar ankoraŭ mankas la pensi-fondusoj, ĝia plej perversa parto, estu kiom eble plej rapide finfarota. Estas malpli bone komprenebla ke la socialista kandidatino ĉe la prezidant-elektoj de 2007, sendube helpata de la tre honora bilanco de la maldekstro rilate financigon, povis proponi pri tio etendi la akciularon de salajruloj kaj la kapitaligitan pension surbaze de la Rezervo-fonduso por pensioj.* Kaj ne videblas ke de tiam okazis la plej eta konsciiĝo pri tio en la Socialista Partio. Estas vere ke ni “festas” ilian dudek-kvin-jariĝon de bela kontinueco...

* Starigita de la ĉefministro Lionel Jospin en 1999, la Rezervo-Fonduso por Pensioj [Fonds de réserve pour les retraites (FRR)] funkcias fakte kiel pensi-fonduso.

Frédéric LORDON.

Klarigo de kelkaj “fivortoj”

Subprime: speco de nemoveblaĵ-kreditoj donataj al depruntantoj kun pagipovo tre duba, eĉ nekonata de la banksistemo.

Titoligo: transformado de bankkreditoj al kreditaj titoloj negoceblaj en la merkatoj.

Derivaĵoj de subprime: produktoj starigitaj per titoligo de nemoveblaĵ-kreditoj de la speco subprime.

Reset: instrumento de la banka merkatado por allogi la kandidatojn por deprunto je tre avantaĝaj interezo-kvotoj dum la du unuaj jaroj... antaŭ la reniveligo por la tuta restodaŭro de la prunto.

Interbanka mondisponeblo: kapablo de la bankoj prunti al si reciproke monon.

Kuntiriĝo de kredito: maloftiĝo de la propono de bankkreditoj sekve al financa ŝoko.

Refinancado: operacio per kiu la privataj bankoj provizas sin je disponebla mono ĉe centra banko.

Monolines: specialigita institucio kiu asekuras la posedantojn de obligacioj (ĝenerale de fondusoj aŭ de bankoj).

Private equity: operacio de integra repreno — kaj forigo el la Borso — de entrepreno, aĉetita helpe de kapitaloj esence pruntitaj, draste restrukturata kaj revendata post tri aŭ kvar jaroj.

F. Lordon.