Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Pekino en la kaptilo inter Tibeto kaj la “internacia komunumo”

Antaŭtempa burĝonado de la printempo de Lasao

Kiel ofte, troviĝas en la amaskomunikiloj eminentuloj pli budhismaj ol la plej budhisma de la budhistoj, la dalaj-lamao. Ili postulas la sendependecon de Tibeto kaj la bojkotadon de la Olimpiaj Ludoj, dum la ĉefo de la tibetanoj en ekzilo postulas aŭtonomecon kaj rifuzas ĉian bojkoton. La perfortoj en Lasao kaŭzis plurdekajn mortviktimojn inter la tibetaj monaĥoj kaj civiluloj, sed ankaŭ inter la han kaj hui. Laŭ la kutimaj metodoj, Pekino ludas la karton de fermiteco kaj subpremo.

LA SUBPREMO de la manifestacioj en Tibeto, en marto 2008, vekis viglan emociiĝon de la internacia opinio. Miloj da tibetanoj surstratiĝis dum du semajnoj, unue en Lasao, poste en aliaj urboj, svingante la flagon de Tibeto kaj kriante frapfrazojn favore al sendependeco: evidenta rifuzo de sesdek jaroj da ĉina dominado.

Tamen, la ĉeesto de monaĥoj en la avangardo de tiu kontesto-fronto levis demandojn pri la eco de tiu movado, ofte priskribita kiel budhisma ribelo. Spite al la brutaleco de la subpremo, la senprecedenca perforto de multaj manifestaciantoj ankaŭ ŝancelis la bildon de lukto supozata neperforta. Inter la celoj de tiuj “ribeluloj” troviĝis ĉinaj Han-civiluloj kaj islamanoj Hui*, kio donis la impreson de etnaj aŭ religiaj motivoj de la ribelo.

* Ĉinio difinas sin kiel multetna aŭ multnacia lando kun 56 etnoj: la Han konsistigas 92% de la loĝantaro. La tibetanoj kaj la Hui, sed ankaŭ la ujguroj kaj mongoloj disponas pri la statuso de aŭtonoma regiono respektive: Tibeto, Ninĝia, Xinjiang, Interna Mongolio. Vd “Jusqu’où ira la Chine [Ĝis kie iros Ĉinio]”, Manière de voir, n°85, februaro marto 2006.

Simbole, la manifestacioj realiĝis la 10-an de marto, datreveno de la nacia ribelo de Lasao kontraŭ la ĉina interveno en 1959. La subpremo de tiu popolribelo akcelis la ekziliĝon de la dalaj-lamao kaj de lia registaro al Barato, kiu akceptis milojn rifuĝintoj. Tamen, kvankam Jawaharlal Nehru akceptis la registaron de Tibeto sur sia teritorio, li ne decidis agnoski ĝin — tion cetere ankaŭ ne faris la Unuiĝintaj Nacioj.

La invado al Tibeto en 1949, aŭ ĝia “paca liberigo” el ĉina vidpunkto, starigas nin antaŭ ne solvita interpret-problemo de la historio. Ĝi memorigas unuflanke la praan malfacilon de la ĉinoj aneksi tiun regionon kaj teni sin tie, kaj, aliflanke, la nekapablon de la tibetanoj konvinki la modernan mondon pri ilia historia sendependeco.

La ĉinaj pretendoj pri Tibeto troviĝas jam en la 13-a jarcento, dum la mongola dinastio de la Yuan (1279-1368), poste en la 17-a, dum la manĉura Qing-dinastio (1644-1911). Dum tiuj du periodoj, la ĉina imperio atingis sian maksimuman etendiĝon al Okcidento, danke al venkaj milit-kampanjoj kiuj, farataj de la Yuan kaj sur la bazoj de la ruinaĵoj de la mongola imperio kiu tiam dominis Azion inkluzive de Ĉinio kaj Tibeto.

De la Ming ĝis Mao

INTERTEMPE, en la marĝeno de la ĉina Ming-dinastio (1368-1644) pli orientita al maraj konkeroj, la mongolaj princoj estis formintaj por la daŭro la politikon de Tibeto. En 1578, intervenante en la internajn religiajn kverelojn, Altan Khan apogis la antaŭrangecon de la ĉefo de Gelukpa-familio, al kiu li donis la titolon dalaj-lamao (“oceano da saĝo”). En 1642, Güshi Khan siavice certigis la politikan aŭtoritaton de la 5-a dalaj-lamao kaj fortigis la ligojn antaŭe faritajn inter Tibeto kaj Mongolio, laŭ la principo dirita de la “Choe-yon” (protekta gvidanto): la mongola princo donas sian militan protekton al Tibeto; interŝanĝe, la tibeta spirita gvidanto etendis sian radiadon al Mongolio. Tia rilato regis ankaŭ kun la manĉura Ĉinio kaj, laŭ la aliancoj, kun aliaj najbaraj reĝlandoj.

Do, Tibeto spertis historie eksterajn enmiksiĝojn — mongolajn pli ol ĉinajn. Pro tio ĝia vundeblo. Tiel ĝi alvokis la manĉuran Ĉinion al helpo por elpeli la mongolojn en 1720, poste la nepalanojn en 1792. Dum tiu periodo, Ĉinio klopodis por reorganizi mem la tibetan administracion, sen sukcesi teni sin tie. Sekve al la disfalo de la manĉura Qing-dinastio, la Respubliko Nankino estis starigita de la ĉina gvidanto Sun Jatsen en 1912. La tibetanoj proklamis sian sendependecon jaron poste.

En 1914 tripartia interkonsento estis subskribita inter la britaj, ĉinaj kaj tibetaj reprezentantoj. Ia ĉina suvereneco estis agnoskita, sed la ĉinaj gvidantoj rifuzis ke la tibetanoj estu traktataj egalece kiam ili almetis sian subskribon.

Dum Ĉinio spertas internajn malordojn (“militon de la nobeloj”, poste internan militon inter komunistoj kaj naciistoj) kaj eksterlandajn invadojn (francan, anglan, rusan kaj japanan), Tibeto spertas faktan sendependecon inter 1913 kaj 1949. Kelkajn monatojn post proklami la Popolan Respublikon Ĉinio, Mao Zedong invadas Tibeton en 1950. En la konsilio pri sekureco de la tute juna organizo Unuiĝintaj Nacioj, la reprezentantoj de la naciisma Ĉinio (Formozo kaj nun Tajvano) argumentas ke temas pri interna ĉina afero kaj gajnas pri tio.*

* Tri rezolucioj estis voĉdonitaj en la Unuiĝintaj Nacioj post la ribelo de Lasao, en 1959, 1961 kaj 1965. Tiu de 1961 memorigas la “rajton je memdetermino” de la tibeta popolo.

En 1951, sub milita premo, Mao Zedong akiris dek-sep-punktan interkonsenton. Ĝi disponas la “revenon de la tibeta popolo en la sinon de la patrujo”. Kontraŭparte estas interkonsentita statuso de aŭtonomeco kiu entenas la konservadon “de la ekzistanta politika sistemo, (...) de la statuso, de la funkcioj kaj de la povoj de la dalaj-lamao”. Nu, por la tibetanoj, tiu estas samtempe la spirita ĉefo kaj la politika ĉefo de Tibeto — kio estas en kontraŭdiro kun la teksto de la interkonsento. Plie, neniu el la ĉinaj engaĝiĝoj estis poste respektataj.

Ĉe sia ekziliĝo, en 1959, la dalaj-lamao formale refutis tiun “interkonsenton”. Li restarigis registaron, donis al ĝi parlamenton kaj organizis la komunumon de rifuĝintoj. Tiu konservis sian deziron batali por la sendependeco. Samtempe la dalaj-lamao montris sian volon “krei la kondiĉojn favorajn al intertraktadoj por atingi pacan solvon”.* En 1979, la nova ĉina “stiranto” Deng Xiaoping, sciigis ke “escepte de sendependeco, ĉio diskuteblas”.* Ĝis 1985 kvar tibetaj delegacioj estis permesataj iri al Tibeto — kiu havis ekde 1965 statuson de aŭtonoma regiono* — por atesti la realigitajn progresojn, sed ili ne estis tre konvinkitaj.

* Deklaro de la dalaj-lamao en Barato, la 20-an de junio 1959.
* Mesaĝo transdonita de Deng Xiaoping al la pli aĝa frato de la dalaj-lamao, Gyalo Thondup, en Pekino, en marto 1979.
* La aŭtonoma regiono entenas la centran parton (U-tsang) de la historia Tibeto. La du aliaj tradiciaj provincoj (Kham kaj Amdo) estis integritaj en la ĉinan provincon Ĉinghajo kaj en la okcidentajn marĝenojn de Gansuo, de Siĉuano kaj Junano.

En 1988, en tio kion oni nomis lian “strasburgan proponon”, la dalaj-lamao oficiale rezignis la sendependecon profite al aŭtonomeco kaj unuo kun Ĉinio. Sed, en marto 1989, la dialogo estis interrompita pro la subpremo de la plej gravaj manifestacioj kontraŭ la ĉina aŭtoritato okazintaj post 1959, je la datreveno de la nacia ribelo. Zorgante pri rekomenci la interparoladojn, la dalaj-lamao ripetis regule sian proponon de “vera aŭtonomeco” en kadro de ĉina suvereneco. Dum ses novaj ĉina-tibetaj renkontiĝoj okazis inter 2002 kaj 2007, la ĵusaj manifestacioj kaj ilia subpremo pensigas ke la historio ripetiĝas.

Certe, la budhisma religio estas konsistiga elemento de la tibeta nacia identeco, sed tio ne klarigas ĉion. En Tibeto, hodiaŭ, la naciisma sento atestas antaŭ ĉio pri rifuzo de Ĉinio. Kaj se granda parto de la loĝantaro ŝajnas rezignacii, tiu rifuzo esprimiĝas pli kaj pli akre. Kvankam Pekino nomas la dalaj-lamaon “ĉefa ribel-instiganto”, aperas nova generacio, malpli submetita al la influo de la “spirita gvidanto”.

Marĝenigitaj ene de la ĉina socio, la tibetanoj vidas la ĉinigon de sia lando invadata de kreskanta fluo de ekloĝantoj, sen ĝui la anoncitan “disvolvadon”. La ekonomia investo, kiu devis respondi al la malkontento ligita kun la daŭra nacia sento, fariĝas malsukceso, ĉefe pro sia kolonia logiko.

La perforto, kiu difektis la vizaĝon de la “ĉina Lasao”, ne akompanis la tutaĵon de la ribela movado kiu, jen nova fakto, etendiĝis al aliaj tibetaj urboj kaj al aliaj provincoj antaŭe priloĝataj de tibetanoj. La kontestado kunigis same laikojn kiel religiulojn kiuj, krom la tibetan flagon flirtigis la portreton de la dalaj-lamao. Konsiderata de siaj adorantoj ŝtatestro en ekzilo, la “spirita gvidanto” ĝuas aŭtoritaton daŭre kompletan kaj larĝe rekonitan interne kaj ekstere de Tibeto, eĉ se iuj tibetanoj rekomendas pli frontan batalon. Li restas la ligilo de la nacia unueco. Tion siamaniere rekonas la ĉinaj aŭtoritatoj, kiam, per la voĉo de la sekretario de la komunista partio en Tibeto, ili taksas ke temas pri “ĝismorta batalo kontraŭ la dalaj-lamao kaj lia grupaĉo”.* Per tio ili fortigas la nacian senton ĉe tiuj al kiuj ili postulas rezigni sian legitiman gvidanton.

* Vortoj diritaj de Zhang Qingli, sekretario de la ĉina komunista partio en Tibeto, raportitaj de la Taggazeto de Tibeto (Lasao), la 21-an de majo 2006, kaj ripetitaj en la sama gazeto la 19-an de marto 2008, laŭ la formulo “ĝismorta batalo kontraŭ la grupaĉo de la dalaj-lamao”.

La kondutoj de la eksterlandaj tibetanoj montriĝas pli kompleksaj koncerne la gvidanton kaj la demandon de sendependeco. Tiu estis longan tempon tabua, ekde kiam la dalaj-lamao oficiale rezignis ĝin kaj reasertis sian politikon de malfermiteco kaj de dialogo kun Pekino. Pli eksplicite, en oktobro 2002, li petis la aktivulojn bridi ĉian kontraŭĉinan publikan manifestacion tra la mondo, por krei “dialog-favoran etoson”. Tiu alvoko al sinreteno kaŭzis konfuzon kaj malmobiliziĝon ĉe multaj aktivuloj.

Ĉinio siaflanke atingis siajn celojn: ne esti plu publike kontestata kaj esti kreditita je senprecedenca respektindo pro sia “bona volo”. Ĝuste kiam, sur la politika ebeno, ĝi facile forbalais la aŭtonomecon! La tibetaj sendependistoj apogis sin sur tiu konstato, sen nepre havi trafan ideon pri la irinda vojo.

En ekzilo, la sendependeca tendenco, reprezentata de diversaj organizoj, ne disponas pri unueca movado. Neniu el tiuj organizoj sukcesas formaligi novan proponon, ĉu anstataŭ ĉu paralele al la linio de la “ekzil-registaro”. Interne, la videblaj agoj favore al sendependeco estas plej ofte la faro de izolitaj individuoj aŭ, en apartaj konjunkturoj, de spontaneaj kaj neantaŭvideblaj kolektivaj movadoj, sen formalaj celoj nek strategio. La reklamilo kiun donas la venontaj Olimpiaj Ludoj en Pekino alportis novan elementon: la oportuno denunci al la mondo la ĉinan dominadon. En Barato, la kvin precipaj sendependismaj organizoj federiĝis por marŝo revene en la landon, komencita la 10-an de marto 2008. Tiu estis tuj blokita de la barataj aŭtoritatoj kaj sekvata de nova ondo da marŝantoj. Sammomente la manifestacioj komencis en Lasao, antaŭ ol ampleksiĝi kaj disvastiĝi. Sed, kiel ni vidis, tiu sinergio samtempe aktivula kaj popola ne disponas pri politikaj videbleco kaj klareco. Tio starigas, pli ĝenerale, la demandon de la reprezentiĝo de la “popolo de Tibeto” kaj de ĝia esprimiĝo.

La plej multaj tibetanoj en Tibeto opinias la “ekzil-registaron” legitima, tiom, kiom ĝi reprezentas la daŭrecon de la principo de suvereneco kaj la administradon de la dalaj-lamao. Tamen, ĝia senpoveco atingi solvon kaj ĝia rezigno pri sendependeco kristaligas ian malfidon, kiu ne damaĝas la dalaj-lamaon.

“Parlamento” sen partioj

LA DIPLOMATIA agado de tiu “registaro” tamen distingendas disde la reprezentado de la “tibeta parlamento en ekzilo”. Tiu estas supozata reprezenti ĉiujn tibetanojn, inkluzive la internajn, sed simbole pro la neeblo de konsultado en Tibeto mem. Ĝia vera bazo ĉe la elektoj konsistas do el la membroj de la ekzil-komunumo en Barato kaj Nepalo, laŭ ilia deveno el la tri tradiciaj regionoj de la historia Tibeto. La kvin budhismaj skoloj estas ankaŭ reprezentataj en ĝi, kaj ankaŭ la diasporoj de Eŭropo kaj Nordameriko. Tiu kompleksega interkruciĝo de “distriktoj” ne helpas klarigi tion kion reprezentas la parlamento.

Ĉio ĉi kaŝas pli profundan problemon: la nekapablo de la tibetanoj formaligi politikan debaton. Tiel la “parlamento” en ekzilo funkcias sen partio. Sen tamen kondamni tiun sistemon de reprezentiĝo, la provizora konstitucio neniel aludas ĝin. Tio, malgraŭ reformoj kiuj ebligis la disigon de la potencoj (plenuma, leĝdona kaj jura), la voĉdonrajton, la elekton de ĝiaj membroj kaj de la “ĉefministro” en universala voĉdonado. Sed ĝui demokratiajn instituciojn ne sufiĉas por starigi demokration, se daŭras la foresto de ĉia partia esprimiĝo laŭ politikaj celoj aŭ idealoj, unuavice de la subkuŝanta — sed ne formaligita — kverelo inter sendependistoj kaj aŭtonomistoj.

Dum la lastaj tibetaj parlament-elektoj en ekzilo, en marto 2006, deputitoj esprimis sin favoraj al sendependeco, sen transpreni ĝis nun sian engaĝiĝon en la kadron de sia mandato. Ĉar malfacilas esprimi opinion malsaman ol tiu de la dalaj-lamao. Ĝi estas tuj perceptata ene de la komunumo kiel opozicio al li.

La rezisto de la pensmanieroj en la parlamento malebligas por la momento la formaligon de politika partio. Restas ke kreskanta nombro da deputitoj asertas subteni la celon de sendependeco kaj ke iuj proponas grupiĝon, marĝene de la parlamento.

Por ili, la agospacoj estas limigitaj pro malmulte favora situacio: malcerta kondiĉo de rifuĝintoj, necerta tolero de Barato kiel akceptolando, premo de la eksterlandaj registaroj konservi la ĝisnunan staton, ĉinaj venĝaĵoj al la tibetanoj de la interno ktp.

La ardiĝo de la lando atendas ankoraŭ sian politikan “voĉon”, kiu estas la sola kondiĉo por ke la burĝonoj de la “printempo” de Lasao malfermiĝu sen riski velkiĝon antaŭ florado. Por la nuna ĉina prezidanto Hu Jintao, tiuj eventoj havas ankaŭ fortan resonon. Sekretario de la Komunista Partio en Tibeto dum la manifestacioj de 1989, estas li kiu ordonis la subpremon kaj dekretis la militleĝon. Li scias ke la tremado de la Monda Tegmento, tiam, estis antaŭaĵo de la eventoj sur la Placo Tiananmen.

La situacio en Tibeto povas superbordiĝi al la aliaj regionoj kie koviĝas identecaj postuloj: tiuj de la ujguroj en Ŝinĝjiango, de la mongoloj en Interna Mongolio. Pekino demandas sin kiel akordigi sian internacian bildon kaj la internajn defiojn kiuj minacas ĝian stabilecon.

Mathieu VERNEREY.