Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“La Kvin”

ENŜOVIĜOJ, ATAKOJ kaj sabotadoj organizitaj en Miamo, Kubo ĉiam spertis tion. Ili kaŭzis proksimume tri mil kvarcent mortviktimojn (la ekvivalenton de la nombro de usonaj viktimoj de la 11-a de septembro 2001) kaj pli ol du mil kriplulojn, ili faris nekalkuleblajn damaĝojn al la ekonomio. Kiam, komence de la 1990-aj jaroj, disfalas kaj poste malaperas Sovetio, la radikala ekzilkubanaro sentas flugilojn kreski al si. Dum siaj kongresoj 1992 kaj 1993, la Kuba-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) donas al si kaŝitan strukturon. Ĝi disponas baldaŭ pri helikoptero, pri dek telegvidataj malpezaj aviadiloj, pri sep ŝipoj kaj eksplodaĵoj por fari atencojn en Kubo. En Centrameriko, s-ro Luis Posada Carriles servas kiel relajso (vidu Posada Carriles (Luis))

Havano sekvas la eventojn atente. Kaj disponas pri tre precizaj informoj. Inter siaj multaj agentoj regule enŝovitaj en la perfortajn kontraŭkastrismajn grupojn, kvin distingas sin per la kvalito de la informoj kiujn ili kunigas kaj transdonas: s-roj Gerardo Hernández, Ramón Labañino, René González, Fernando González kaj Antonio Guerrero.

En 1997 serio da bomboj eksplodas en la hoteloj de Havano. Celo: atenci la turismon, kiu estas ekonomia aktiveco tre grava por la insulo. Paradokse, en tiu periodo de ekstrema perforto, la rilatoj pliboniĝis inter Kubo kaj Usono. Pere de la verkisto Gabriel García Márquez, s-ro Fidel Castro sendas mesaĝon al la prezidanto William Clinton, la 6-an de majo 1998. Tiu sendas, la 16-an kaj 17-an de junio, du altajn respondeculojn de la Federal Bureau of Investigation (FBI) al Kubo. Ili tie ricevas detalan kaj precizan dosieron pri la mendintoj de tiuj operacioj loĝantaj en usona teritorio, ĉefe en Miamo.

La informo tralikas. La kuba ekstremdekstro kaj certaj elementoj de la oficejo de la FBI en Miamo — unue ĝia respondeculo, la ĉefinspektisto Héctor Pesquera — urĝe faras kontraŭatakon. La 12-an de septembro, la FBI arestas la kvin Kubanojn.

Dek-sep monatojn da totala izoliteco malebligas la kontakton de la kulpigitoj kun siaj advokatoj. La malamika etoso estigata de la kontraŭkastrismaj sektoroj kaj la lokaj komunikiloj neniukaze ebligus justan juĝadon en Miamo. La honorinda juĝisto Loan A. Lenart rifuzas la ŝanĝon de juĝa distrikto. La sekvo havas la econ de karikaturo, de parodio.

La du ĉefaj akuzoj baziĝas sur la akuzo de “konspiro”: kontraŭleĝa interkonsento farita inter du aŭ pli da personoj por fari delikton (de “spionado”, ĉi-kaze). Tute ne necesas ke la delikto estu farita. La dosiero de la defendo estas amputita je siaj ĉefaj pecoj — klasitaj “top secret”, sekve al la disponoj de la leĝo de proceduro de sekreta informaĵo (en la angla: CIPA).

Pluraj tre altrangaj usonaj militistoj aperas por atesti favore al la akuzitoj. Regule en kontakto kun la kuba registaro pri la bazo de Guantanamo, ili havas nenion komunan kun la mafio de Florido kaj ties komplicoj de la FBI. Inter ili, la eksdirektoro de la Defense Intelligence Agency — la sekretaj servoj de la Pentagono-, la generalo James Clapper, konfirmas ke la akuzitoj ne faris agojn de spionado. Efektive, neniu pruvo aŭ atesto montris ke la Kvin akiris aŭ serĉis informojn “kiuj povus malutili al Usono”.

Por esti enŝoviĝintaj en retojn respondecajn pri krimaj agoj, la verdikto estas, en decembro 2001: puno de dek-kvin jaroj da malliberejo (René González), alia de dek-naŭ jaroj (Fernando González), tri kondamnoj je vivlonga malliberejo (Ramón Labañino, Antonio Guerrero, Gerardo Hernández).*

* Vd Leonard Weinglass, “La stranga historio de la kvin kubanoj”, Le Monde diplomatique en Esperanto, decembro 2005.

La 9-an de aŭgusto 2005, tri juĝistoj de la apelacia kortumo de Atlanto deklaris tiun proceson nula. Kontraŭ ĉiaj kutimoj, ilia decido estis nuligita de la plena kortumo de Atlanto, la 11-an de aŭgusto 2006. Nova apelacia aŭdienco okazis la 9-an de aŭgusto 2007 antaŭ la 11-a distrikto de la Plej Supera Kortumo de Atlanto. La tri nomitaj juĝistoj havas nenian devigan limdaton por doni sian verdikton.

De dek jaroj s-ino Adriana Pérez, edzino de s-ro Gerardo Hernández, daŭre ne ricevis vizon de la usonaj aŭtoritatoj por viziti sian edzon.

Maurice LEMOINE.