Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

MIAMO tediĝas de la kuba ekstremdekstro

Ĉu la venkinto de la venonta usona prezidantelekto estos s-ro John McCain, s-ino Hillary Clinton aŭ s-ro Barack Obama, tio havos influon sur la politiko de Vaŝingtono pri Havano. Ĝis tiam la respublikanoj povis ĉiam kalkuli kun la voĉoj de la forta komunumo de la kubanoj en Miamo. Sed, kvankam ili tenas la urbon, la radikalaj antikastristoj estas nun kontestataj.

“ĈI TIE ESTAS KIEL KUBO. Sed kun nutraĵo!” La suno subiris ĉe Miamo kaj oni povus kredi esti en Havano: ankoraŭ pli ol 20°C en februaro. De placo al placo, meze de nubskrapuloj, svingiĝas palmoj. La granda flava M de McDonald’s distingiĝas ne malproksime. Per rigardo la kubano montras la montrofenestrojn plenajn de dommastrumaj aparatoj, de mebloj, de vestaĵoj, de lastmodaj televidiloj. Li ellasas taksadon (tamen iom simpligan): “Jen per kio provizi dum jarcento la loĝantaron de Kubo.”

La magazenoj estas mallevontaj siajn ferkurtenojn. La butikoj latinas de rapidmanĝo ĵetas siajn lastajn ŝprucaĵojn de salsa. Downtown Miami — la centro de la urbo situanta... komplete oriente — malpleniĝas je siaj aferistoj, sekretarioj kaj dungitoj. Insignon de la entrepreno ankoraŭ ĉirkaŭ la kolo, preskaŭ ĉiuj diskutas en la hispana. Kelkaj originuloj esprimas sin angle. Sed ĉiuj iras urĝate. Baldaŭ la Wall Street de Latinameriko estos transformita en veaspektan beton- kaj ŝtal-dezerton.

La aera metroo pafas sin al malproksimaj antaŭurboj. Ĉiujn dudek minutojn (kiam ĉio iras glate). La busoj lanĉas sin en senfinajn maratonojn. Miamo estas farita por tiuj kiuj povas aĉeti aŭton, ne por la senhavuloj. En tiu ĉi buso oni konas sin. Kubano salutas kubaninon. Ili parolas nek pri politiko nek pri Fidel Castro. “Kiel vi fartas? — Mi lacas de kurado.” La virino skizas lacan rideton.

La veturilo ne direktas sin al Miami Beach — ties palmoj, travidebla oceano, la hoteloj en stilo art deco. Ĝi veturas al la popola kvartalo Hialeah. Ne ĉar Miami Beach, tiu Meko de la hedonismo, ne havus siajn kubanojn. La riĉajn, kompreneble. Kaj la armeon da servistinoj, purigistinoj, kafejkelneroj. La junulinetoj de la dua generacio, kiuj, perfekte dulingvaj, kaptas la turistojn antaŭ la restoracioj de Ocean Drive. “Hey, this is the place! This is the goog place! Holá, amigos, como están? Tenemos de todo.”*, grandproprietuloj, membroj de liberaj profesioj, superaj kadroj, komercistoj, sed ankaŭ ĉiaj fikomercistoj kiuj fuĝis antaŭ la revolucio. Tiam bruis la fama Calle Ocho — la Oka Strato. Ĉefstrato kun multaj komercoj, neonruĝaj kafejoj, restoracioj. Jen kie elkoviĝis la komplotoj por invadi Kubon, murdi Fidel Castro-n, malstabiligi la insulon, meti tie bombojn kaj aliaj obskuraj projektoj. Nun Little Havana estas nur ia senhoma antaŭurbo.

* He! Estas la bona loko! Saluton, amikoj, kiel vi fartas? Ĉi tie ni havas ĉion.”

Ekde la mezo de la 1980-aj jaroj, la kubanoj foriris de tie. La plej unuaj ekzilintoj mortis. Liaj infanoj disvastiĝis en la tuta urbo — Kendall, Hialeah, Northwest-, en la tuta distrikto Miami-Dade. Iom post iom, certramerikanoj, kolombianoj kaj aliaj latinamerikanoj anstataŭis ilin. La Calle Ocho vicigas nun nur hondurajn markets, nikaragvajn butikojn, salvadorajn restoraciojn. Unuvorte, Little Havana ne estis reprenita de la... indiĝenoj. Sur iuj magazenpordoj legeblas “Ĉi tie oni parolas angle”. Sed la kubanoj estas tie jam nur la plej granda malplimulto.

El ilia pasinta splendo restas nur maljunaj kontraŭkastristoj ludantaj domenon en la parko Maximo Gómez. Kaj la restoracio Versailles, bastiono de la ekzila ekstremdekstro. En tiu regiono, ĉe ĉia grava evento, altiĝas la febro. Kiam kolapsas Sovetunio, “restas malmulte da tempo por Fidel, sed ja tre malmulte antaŭ ol fali”. Kiam eksplodas la krizo de la balseros*, “se oni puŝas per la ŝultro, la sistemo disfalas”. Kiam la usonaj trupoj prenas Bagdadon, “hodiaŭ Irako, morgaŭ Kubo!” Kiam la “ĉefkomandanto” malsaniĝas, “jen okazo por kuraĝaj virinoj kaj viroj kiuj volas ke Kubo iru alian vojon”.

* Foriro de la insulo, sur provizoraj boatoj kaj flosoj, en 1994, de tridek-du mil kubanoj.

Estas do tie, kien urĝas la filmiloj por mezuri la pulson de la “komunumo”. Kaj certigas al ĝi larĝan eĥon. Kvankam ĝenerale agitiĝas nur kelkaj miloj el... sescent kvindek mil kubanoj.*

* Dum la popolnombrado de 2000 ekzistis en la tuta distrikto de Miami-Dade sescent kvindek mil kubanoj aŭ posteuloj de kubanoj (la plej grava komunumo), kvarcent sesdek-kvin mil sepcent sepdek nigraj usonanoj kaj sescent kvardek-unu mil cent tridek ĉiedevenaj latinamerikanoj.

Tamen, la kuba ekstremdekstro, ekde la 1960-aj jaroj, tenas Miamon. Danke al la eksterordinara ekonomia povo, kiun ĝia komenca kapitalo, ĝia vigleco kaj la helpo de dek sinsekvaj usonaj registaroj donis al ĝi. Danke ankaŭ al la regado de la komunikiloj. La du estas dense ligitaj.

“Mi ŝatas vin, sed mi ne tre ŝatas ke oni vidu min kun vi”

DU TAGGAZETOJ en la hispana, Diario las Américas kaj El Nuevo Herald — hispanlingva versio de la Miami Herald. Ses radiostacioj — La Poderosa, Radio Mambi, WQBA ktp. Loka televid-ĉeno, Canal 41* “Kiam mi alvenis, en 1981, rakontas Luis, urugvajano, mi kompreneble komencis aŭskulti la radion kaj rigardi la televidon en la hispana. Ĉiuj iliaj programoj havis nur unu solan temon: Kubo. Tio estis senĉesa propagando kiu havis nenion komunan kun informado.” De tiam, nenio ŝanĝiĝis.

* La du naciaj televidĉenoj en la hispana, Univision kaj Telemundo, estas malmulte rigardadaj de la kubanoj, ĉar ili direktas sin ĉefe al la meksikanoj (senfine pli multnombraj ol ili en Usono kaj, pro tio, preferata celo de la reklamistoj).

Flanke de la gazetaro, sama konstato. La Miami Herald scias kalkuli: pro ekonomiaj kialoj ĝi havas nenian intereson malamikiĝi kun la kuba dekstro. Ĝia hispanlingva traduko, El Nuevo Herald, iras pli antaŭen. Mildigante, eĉ cenzurante certajn artikolojn de la gepatra domo, ĝi publikigas ion kio similas pli al flugfolio ol al gazeto. Por trovi en la urbo ian ekzempleron de USA Today aŭ de la New York Times... necesas leviĝi frue. Kaj, ĉiukaze, ili estas redaktitaj en la angla. Kio ne tre inspiras la kubanojn.

“La rolo de la radio en tiu ĉi urbo, klarigas Francisco Aruca, estis ĉiam sekvi “la linion” kaj fari socian premon, aparte sur la grupoj kun malsamaj ideoj. Ekzistis tempo kiam, se oni atakis vin en la radio akuzante vin pri simpatio kun Castro, kaj ĉu tio estis vera aŭ malvera, kiam vi venis vespere al festo, viaj amikoj turnis la dorson al vi: “Mi ŝatas vin, sed mi ne tre ŝatas ke oni vidu min kun vi.” Kaj ĉiuj pordoj fermiĝis.”

Kontraŭante la direkton kiun alprenis la revolucio, tiom ke la prenis la armilojn por kontraŭbatali ĝin, en la 1960-aj jaroj, en la makiso de la montaro Escambray, Max Lesnik, alveninte en Miamo, kreas revuon, Réplica. Iom moderiĝinte, li rekomendas la dialogon kaj kontraŭas la perforton kontraŭ Kubo. “Ni estis viktimoj de dek-unu bombatencoj inter 1975 kaj meze de la 1980-aj jaroj, kiam la revuo ĉesis ekzisti.” La tempoj ŝanĝiĝas, la spaco mallarĝiĝis por tiaj praktikoj sur la tereno de Usono. “Tio ebligas al ni supervivi, en etoso de malamikeco, sed kie la rekta ago estas pli malfacila, taksas Lesnik, kiu gvidas nun, sur la sama linio, Radio Miami. Tio ne signifas ke oni sentas sin tute sekura.”

Fondinto de Marazul, orgniza agentejo de flugoj al Kubo, Francisco Aruca siavice animas elsendon, “Radio Progreso”, sur WOCN — en la hispana, Unión Radio. Kvin horoj da sendado komence, kiun li devas financi per reklamo. Kuba muziko, novaĵoj, moderaj politikaj analizoj. “Mi diris al mi, la reklamistoj venos. Kaj ili venis. Multe. Sed post tri aŭ kvin tagoj ili alvokis: “Oni mortminacas min telefone”. Unu de ili havis kafejon: “Oni ĵetis pavimŝtonon tra la fenestregon!” Manke de mono, Aruca reduktis sian elsendadon de sendependaj informaĵoj al unu horo. Daŭre sen reklamistoj (krom Marazul). Malgraŭ aŭskulto-kvoto de 15%.

Komence, la ekzilkubano estas familia, blanka, riĉa kaj kun paroksisma kontraŭkastrismo. La kontraŭrevolucia ondo kiu sekvas, ĝis meze de la 1970-aj jaroj, aldonas al ĝi sian kvanton da dungitoj, metiistoj, instruistoj, etkomercistoj. En 1980, seriozaj malfacilaĵoj sur la insulo: cent dudek-vin mil kubanoj trairas la markolon de Florido venante de la haveno de Mariel. Krom la plezuro vidi Havanon en malfacilo, la antaŭe venintoj akceptas tiujn marielitos tute ne fratece. Por la unua fojo la urbon plenigas kubanoj kiuj ne apartenas al la ekse dominanta klaso nek al la meza klaso, sed venante “de la strato”, kun haŭto pli “kolora”. La fenomeno fortiĝis, en 1994, kun la alveno de la balseros.

La urbo ŝanĝiĝas komplete. Kun kelkaj perversaj efikoj. “En tiu aro, notas “angla” loĝanto de la kvartalo Coral Gables elvokante la marielitos, alvenis plimulto da honoraj personoj, decaj, sed ankaŭ deliktuloj kaj mensmalsanuloj senditaj al ni de Castro.” Koncerne tiujn lastajn, Max Lesnik faras klarigon ĝenerale silentigitan. “Tiuj frenezuloj estis en kubaj psiĥiatraj hospitaloj, forlasitaj al la flegado de la revolucio. Havano havis la liston. “Kie estas iliaj proksimuloj? Ĉu en Usono? Eligu ilin kaj sendu ilin tien. Iliaj proksimuloj havas la rimedojn, ili okupiĝu pri ili.”” Miami spertas ŝtorman periodon de perforto, de drogokomerco kaj de murdoj (parte nun normaligitan).

La usonaj nigruloj siavice vidis la nove venantojn ne kun pli da plezuro. Tiuj konkurencas kun ili pri serĉado de malalte valoraj laboroj, jam malbone pagataj. La latinamerikanoj kaj haitianoj ne feliĉas pri la privilegia traktado kiun ĝuas la kubanoj. “Ili ricevas senprobleme la civitanecon, konstatas Luis, la urugvajano. Ili esta la solaj. La aliaj vivas en timo, longtempe kontraŭleĝaj. Se oni malkovras ilin, ili perdas ĉion, ili estas “ĵetitaj”.”

Necesas aldoni ke, hodiaŭ daŭre, la kubanoj — kvankam ili akiris la usonan civitanecon — vivas... inter kubanoj. “Ili estas elitistoj, ili estas la plej bonaj, ili estas malsamaj! Nin, la latinamerikanojn, ili traktas kielindios [indiĝenojn].” La paradokso povas esti sufiĉe granda. Ili lasis post si la revolucion kaj ne ŝparas kritikojn pri ĝi. Se oni elvokas antaŭ ili la venezuelan prezidanton Hugo Chávez, ili koleras: “Chávez? Jen klaŭno! Fidel, tiu estas tre tre inteligenta.” Kaj, se temas pri la ekstremdekstro: “Se la nigraj usonanoj scius kiel ĝi parolas pri ili... Bonŝance ili ne komprenas kio estas dirata en la radio.”

Tamen, la kubanoj post la Mariel donas al Miamo ĝian vizaĝon, kun siaj mankoj kaj kvalitoj. Simpatiaj, mokŝercaj, varmkoraj. Alvene helpataj de la usona registaro, ili streĉe laboris, ili faris sian taskon. La plej viglaj fariĝis komercistoj, etaj mastroj de entreprenoj de servoj, de komercoj, de picejoj. Ĉiuj ridigas sian samlandanon Fancisco: “Ili kritikas Fidel-on ĉar li ne lasis ilin vojaĝi. Alveninte ĉie tie, ili neniam forvojaĝas de Miamo, la ekstera mondo ne interesas ilin. Estas nur unu escepto: ekde kiam ili havas du semajnoj da ferioj, ili volas pasigi ilin en Kubo!”

La radikala kontraŭkastrismo alkroĉas sin al siaj certecoj. Ankoraŭ monaton, semajnon, tagon kaj “la reĝimo” falos. La ekziluloj revenos al la insulo. Ili estos triumfe akceptataj. Unu el ili prezentos sin ĉe la prezidant-elekto kaj, kompreneble, li venkos. Pro tio ke ili senĉese remaĉas la venontan, kaj ĉiam prokrastatan venkon, ili kredas sin nevenkeblaj kaj vivas turnitaj al la pasinteco.

Ĉirkaŭ ili gravitis aŭ gravitas multaj krimaj organizoj — Alpha 66, Comandos L, Comandos Martianos MRD, Omega 7, Partio Demokratia Nacia Unueco (PUND), Konsilio por la Libereco de Kubo ktp. — kaj “respektata” politika fasado, la Kuba-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF), starigita en septembro 1981 de Ronald Reagan. Agmetodo de tiu fondaĵo: aĉeto de politikistoj kaj timigo. Ĉiuj ĉi homoj vivas kiel reĝoj malŝparante riĉaĵojn. La mono per kiu la CIA kaj la sinsekvaj registaroj regalis ilin por “faligi Fidel Castro-n”.

Sur federacia nivelo, ekde komence de la 1990-aj jaroj, la tri membroj de la kuba-usona Ĉambro de Reprezentantoj de Miamo “donas la tonon”: la fratoj Lincoln kaj Mario Díaz-Balart, s-ino Ileana Ros-Lehtinen. Ĉiuj respublikanoj. En Vaŝingtono ili faras intensan premgrup-laboron kaj estas ĉe la origino de ĉiuj leĝoj kiuj akrigis la embargon kontraŭ Kubo.* Ili postulas la aperon de Fidel Castro antaŭ internacia Pun-Kortumo (kiam ne estas lia murdo), postulas la liberecon por Luis Posada Carriles (vidu Posada Carriles (Luis))

* La leĝo Torricelli, laŭ iniciato de la demokrato Robert Torricelli (23-a de oktobro 1992) kaj la leĝo Helms-Burton, iniciatita de la respublikanoj Jess Helms kaj Dan Burton (12-a de majo 1996).

La plimulto de la kubaj usonanoj siavice havas aliajn zorgojn. Fronte al tiuj ekstremistoj, al ilia perforto kaj iliaj premoj, ĝi longan tempon kaŝis sin. Ĝi eĉ alportis sian obolon kiam ili organizis kolektojn por financi siajn publikajn agadojn (kaj, nepublike, atakojn kaj atencojn en Kubo). Antaŭ ĉio, ne rimarkigi sin. “Ankaŭ ĉi tie, diras Francisco, ili timas paroli. Ili ne konsentas kun la dominanta tendenco, sed ili diras nenion por eviti problemojn.”

Kiel milionoj da latinamerikanoj kiuj ne venas el “komunisma” lando, sed kiuj tamen mirgis al Usono, ili faris la vojaĝon pro ekonomiaj kialoj. Lasinte siajn familiojn post si, ili volas povi ilin viziti. Eĉ se ili vivas modeste, kaj tio estas la kazo de la plej multaj, ili volas helpi ilin. Kaj ili tute ne volas aŭdi pri embargo aŭ milita invado al la insulo...

Multaj magazenoj afiŝas: “Ni sendas paketojn al Kubo”. La komencoj de tiu fenomeno estis kvazaŭ kontraŭleĝaj. Aparte la vojaĝoj al la lando. Nun jam neniu kaŝas sin. En tiu ĉi buso, du virinoj emfazas: “Mi iros al Kubo. Ĉu vi volas ke mi kunportu ion por via familio? — Mi preparos por vi leterojn kaj paketon. Kiam vi ekflugos?” Oni kredus sin en Havano, en iu guagua.*

* Publika transporto.

Malfeliĉe la aferoj fariĝis pli malfacilaj ekde 2004. Tiun jaron la prezidanto Bush aprobas raporton de la Komisiono por Helpo al Libera Kubo kiu faras serion da disponoj kiuj akrigas la embargon: restrikto por monsendo — 1.200 dolaroj jare, nur al la rekta familio — kaj paketoj; limigo de vojaĝoj: de unu ĉiujare al unu dusemajna ĉiujn tri jarojn kaj nur por viziti la rektan familion*; redukto de la monsumo permesita kunporti, de 3.000 al 300 dolaroj. La permesita sumo por la ĉiutagaj elspezoj pasas de 167 al 50 dolaroj. Kaj jam ne eblas kunporti pli ol dudek-sep kilogramojn da bagaĝo kun si.

* En 2003, cent dek-kvin mil ekzilkubanoj vojaĝis al Kubo.
“Ili ne konsentas kun la dominanta tendenco, sed ili diras nenion por eviti problemojn”

MIAMO TREMAS, unue dubeme. Poste eksplodigas sian koleron. Eĉ la tiama direktoro de la KUNF, José García, parolas pri grandega eraro de taksado. Oni komencas eĉ aŭdi la nepenseblon: “Mi ĉiam voĉdonis respublikane. Finite.”

La demokratoj ricevis la mesaĝon. Tri iliaj kandidatoj prezentiĝos ĉe la leĝdonaj elektoj de venonta novembro kun la volo venki kaj, ĉefe, por la unua fojo, kun seriozaj ŝancoj. Fronte al s-ro Lincoln Díaz-Balart stariĝas s-ro Raúl Martínez, longtempe tre populara urbestro de Hialeah, la plej grava kuba kvartalo. S-ro José García alfrontos s-ron Mario Díaz-Balart. Fronte al s-ino Ileana Ros-Lehtinen, la usona-kolombianino Annette Taddeo vekas intereson. “La simpla fakto ke la tri respublikanoj havas kontraŭulon pruvas ke ekzistas forta opini-tendenco kontraŭ la ekstremdekstro, analizas Max Lesnik. Alie, tio estus senutila.”

Kompreneble oni erarus imagi ke Miamo ŝanĝus aŭ povus ŝanĝi al “maldekstra centro”. S-ro García, por elvoki nur lian kazon, estis la konfidenculo de Jorge Mas Canosa, prezidanto de la KUNF ĝis sia morto, la 23-an de novembro 1997. Li estis direktoro de la organizaĵo, li estas daŭre ties membro.* Sed lia flarsento diras al li ke la nuna politiko de Vaŝingtono ne funkcias. Ne pli ol la du kromaj demokrataj kandidatoj li ne esprimas sin kontraŭ la embargo (kvankam s-ro Martínez faras tion, private). Aliflanke, kaj kiel ili, li pledas por mildigo de la disponoj kiuj tranĉas la umbilikan ŝnuron inter la kubanoj de Miamo kaj la insulo. Kun sendube la kaŝpenso ke la multigo de la kontaktoj favorigos tie, per kapilareco, la evoluon de la politika sistemo.

* Post la morto de Jorge Mas Canosa, la KUNF troviĝis en krizo kaj alicentris sin, kun la devizo “novigi sin aŭ morti”. Ĝiaj plej ekstremismaj elementoj forlasis ĝin en julio kaj aŭgusto 2001 por starigi la Cuba Liberty Council.

Tamen, taksas Aruca, “se unu el tiuj kandidatoj gajnas, tio estos, en kvindek jaroj, la unua skuo kiu tuŝos la ekstremdekstron. Se venkos du, ĝia strukturo disfalos post mallonga tempo. Kaj tio malfermos novajn perspektivojn. La etoso, en Vaŝingtono, ŝanĝiĝos.”

Maurice LEMOINE.