Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Alexis de Tocqueville kaj la imperio

Tocqueville kaj la imperio (Naissance de la bonne conscience coloniale [Naskiĝo de la kolonia bona konscienco], p. 196-197.)

Dum la 1830-aj kaj 1840-aj jaroj, laŭ la mezuro en kiu la dominado de Alĝerio fare de Francio etendiĝis, la Franca Imperio trovas en la persono de Alexis de Tocqueville unu el siaj plej influhavaj politikaj subtenantoj. Mallonge ol antaŭ verki pri Alĝerio en 1837, Tocqueville famiĝis pro la aperigo de sia Pri la demokratio en Usono*. Dum la periodo 1839-1851, dum kiu li estis eminenta membro de la Ĉambro de Deputitoj, li dediĉis grandan parton de sia tempo al detala sekvado de la konkero de Alĝerio kaj de la maniero laŭ kiu la franca dominado de tiu lando estis solidigita, trudante sin kiel unu el la plej bonaj fakuloj de la Ĉambro pri tiu demando.

* Orig.: De la démocratie en Amérique. -vl

La poziciiĝo de Tocqueville favore al la konkero kaj truda koloniigo de Alĝerio analizendas surfone de liaj konvinkoj pri egaleco inter la homoj, surfone ankaŭ de la fakto ke li konsideris sin humanisto kaj defendanto de la principoj de 1789 kaj ankaŭ de lia engaĝiĝo por justa kaj honesta internacia politiko. La kazo de Tocqueville, pensisto prave konsiderata kiel defendanto de loka aŭtonomeco kaj de ia formo de plurismo, estas aparte interesa por cerbumi pri la kialoj kiuj klarigas ke la liberalismo bezonis tiom longan tempon por inkludi en sia defendo de ĝenerala plurismo veran respekton de la kultura plurismo. (...)

La skribaĵoj de Tocqueville pri la franca kolonia etendiĝo en la jaroj de 1830 ĝis 1840 kaj lia aktiva partopreno en ĝi estis samtempe signifaj por si mem kaj reprezentaj por mirfrapa evoluo de la liberalismo de lia epoko. Lia politika kariero kiel defendanto de la konkero kaj franca kolonia dominado en Alĝerio, eĉ se tiuj devis okazi per granda perforto kontraŭ la alĝeriaj indiĝenoj, ebligas kompreni kial la malfido antaŭe sentata kontraŭ la imperio, tia kian esprimis ĝin ekzemple Diderot kaj Constant, forsvenis dum la ondo de imperia etendiĝo de la 19-a jarcento.

Vidu Alain Gresh: Pri sklavkomerco kaj pri eŭropa universaleco