Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La tria revolucio de Haitio

Ŝtato por la ribelaj sklavoj

EN LA JARCENTO DE RACIONALISMO, la unua revolucio, usona, estis la afero de sklavposedantoj. La dua, franca, decidis tre rapide ke necesas mildigi la principojn, malgraŭ la Societo de Amikoj de Nigruloj, Brissot de Warville, Maksimiliano Robespiero kaj la abato Grégoire. La plimulto decidis konfidi al la proprietuloj de plantejoj la decidon pri kio estas bona por la plej riĉa kolonio de la mondo, Sankta Domingo (kiu fariĝis Haitio en 1804).

Sed la sklav-ribelo postulas rapide la ĝeneralan liberecon! Jen komencas la tria revolucio devena de la racionalismo. Revolucio forgesita, kaŝita, tiom la franca malvenko makulas la napoleonan epopeon, tiom ĝi donas naŭzan ekzemplon por la mondo dominata de la kolizio de la imperiismoj.

Tiu kolonia socio, eksplodonta, estas pli kompleksa ol ĝi ŝajnas: grandaj kaj etaj blankuloj, blankuloj plantej-proprietuloj kaj blankuloj burokratoj, freŝdataj sklavoj (afrikanoj) aŭ pli malnovaj (kreoloj), Nigruloj aŭ “koloruloj”, liberigitoj malriĉaj aŭ siavice jam sklavposedantoj... Frédéric Régent* pentras ĝin per malofta precizeco, en ĉiuj francaj kolonioj. Apenaŭ malsamaj de Sankto Domingo estas ĉiuj sukerinsuloj de la Atlantiko kaj de la Hindia Oceano. Li memorigas al ni ke la sklaveco estis unue blanka kaj portempa (tri jaroj): la engaĝiĝintoj, antaŭ ol fariĝi indiana kaj ĉefe afrikana. Kaj ke la “kolor-antaŭjuĝo” aperis vere nur en la 18-a jarcento, kun eksterordinara perforto antaŭ la franca revolucio, kiam la senmonaj nobeloj tiel rapide refaris al si riĉaĵon.

* Frédéric Régent, La France et ses esclaves, de la colonisation aux abolitions (1620-1848) [Francio kaj ĝiaj sklavoj, de la koloniigo ĝis la aboloj (1620-1848)], Grasset et Fasquelle, Parizo, 2007, 358 paĝoj, 19,50 eŭroj.

La nigra kodo garantiis la maksimumigon de la profitoj. La Revolucio enkondukis novajn sociajn dislimiĝojn: patriotoj, aŭtonomistoj, monarĥistoj, respublikanoj, sed neniu kritikis ekonomian modelon kiu tiom bone funkciis.

Ĝi okazas de 1791 ĝis 1804, la tria revolucio! Spegulata de eksterordinara roman-trilogio de la usona romanverkisto Madison Smartt Bell.* Romaneca kaj kun granda historia precizeco. Senkompara verko: proksimume tri mil paĝoj; de la sukerplantejoj ĝis Cap-Français, la tiama ĉefurbo, de la blankulo ĝis la mulatinoj, de la ekstrema perforto ĝis la batalhaltoj kiujn ĉiu profitas, de la militaj operacioj ĝis la sukerkan-rikolto. Danke al eksterordinara kono de la tekstoj kaj de la kunteksto, ĝi estas la romano de la haitia revolucio... kaj de la perdo, por Francio, de la “perlo de la Antiloj”! Sur la scenejo: ĉiuj agantoj, lokaj kaj francaj, de la periodo.

* Madison Smartt Bell, La Pierre du bâtisseur (post Le Soulèvement des âmes kaj Le Maître des carrefours), Actes Sud, Arlezo, 2007, 1.048 paĝoj, 29,50 eŭroj.

Romano kaj historia verko samtempe, el kiu aperas, kompreneble Toussaint Louverture, persono preskaŭ nekonata de la francoj de la 21-a jarcento, la homo kiu el interbatiĝo faris revolucion: nigrulo, iama sklavposedanto, kiu decideme engaĝiĝis por la ĝenerala libereco kiam la Franca Revolucio abolis la sklavecon (1794). Kaj organizis la armeon kiu devis venki tiun senditan de Bonaparte. Al la du viroj, strategiistoj civile kiel milite, ne mankis komunaj trajtoj.

Bell proponas novan biografion* de la haitia heroo. Toussaint Louverture, nek mito nek martiro, sed fascina ŝtatisto, esceptulo kaj homo de sia tempo. Obsedata de la liberigo de la sklavoj. Simbolo de la plej ekspluatata kaj de la plej humiligata de la tria klaso.

* Toussaint Louverture, Actes Sud, Arlezo, 2007, 387 paĝoj, 25 eŭroj.

Christophe WARGNY.