Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

PRETERPASI LA RASAJN LIMOJN

La aŭdaca veto de Barack Obama

La disvastigo de prediko de la iama spirita konsilisto de s-ro Barack Obama, la pastro Jeremiah Wright, en kiu li denuncis la rasismon de la blankuloj kaj opiniis ke Usono estis parte respondeca pri la atencoj de la 11-a de septembro 2001, embarasis la demokratan kandidaton kun la plej granda ŝanco alfronti la respublikanon John McCain, la 4-an de novembro 2008. En parolado, la 18-an de marto 2008, la senatoro de Ilinojso provis reloki la vortojn de s-ro Wright, kiujn li tre decide kondamnis, en la pli ĝeneralan kuntekston de la interrasaj rilatoj en Usono, ciklon de perforto kaj amaro ligita al longa historio de rasdisigoj. Kvankam tiu parolado, tre elokventa, estis akceptita kun entuziasmo de multaj komentistoj, ĝiaj politikaj (kaj elektaj) efikoj ankoraŭ ne klaras. Ĝis tiam s-ro Obama evitis esti vidata kiel proparolanto de la 12% da usonaj nigruloj kaj la interpretisto, eĉ se kritika, de iliaj koleroj. Li cetere rikoltis bonajn rezultojn en ŝtatoj kiuj havas nur malgrandan proporcion de nigruloj (Iovao, Vermonto, Kansaso). La ekonomia kaj financa krizo, kiu plenfrape tuŝas Usonon, donas al s-ro Obama la okazon testi, dum la lastaj primaraj elektoj, la avantaĝojn kaj limojn de la universalisma diskurso kiu karakterizis lian kampanjon.

SAME KIEL al la klasika elektokampanjo, la kandidateco de s-ro Barack Obama similas al politika movado, kion atestas la ekscitita amaso kiu premas sin ĉe liaj mitingoj, la dekoj da volontuloj kiuj helpas lin kaj pli ol miliono da etaj mon-donacantoj. Tiu movado mobilizis multajn novajn voĉdonantojn en la proceso de kandidatigo, ĉefe junajn kaj “sendependajn”.* Kiel sekvo de tia furoro kaj de la streĉa batalo por la kandidat-nomado de la partio, la partopreno en la primaraj elektoj kaj en la demokrataj elekto-komitatoj (“caucus”) atingis historiajn rekordojn en la tuta lando.*

* Do, civitanoj kiuj ne volas esti ano de unu el la du grandaj partioj en la momento kiam ili enskribas sin en la elekto-listoj. La demando pri ili politika tendenco estas tiam efektive starigita al ili por determini en kiu primara elekto ili povos partopreni. Ĉar, en multaj ŝtatoj, elektanto enskribita kiel demokrato, aŭ kiel respublikano, ne povas partopreni en alia primar-elekto ol tiu de “sia” partio. Dum la ĝenerala elekto, ĉiu elektanto restas kompreneble libera voĉdoni por la kandidato de la kontraŭa partio.
* Pri la donitaĵoj pri la demografiaj grupoj kaj la elekto-partopreno (ĝisdatigataj dum la kalendaro de la primaraj elektoj) vd The United States Election Project http://elections.gmu.edu.

Kaj tamen, la opinioj disas pri tio kion signifas la kandidatiĝo de s-ro Obama. Por liaj partizanoj li enkarnigas, en la usona politiko, fundamente novan forton kiu leviĝas super la parti-spirito kaj ordonas al la usonanoj turni la dorson al la vaŝingtona politiko de fermitaj pordoj. Por liaj kontraŭuloj ene de la demokrata partio, kiuj subtenas la kandidatigon de lia konkuranto, la senatorino de Novjorko Hillary Clinton, la viro estas nura bombasto. Krome li estas tro juna kaj sen sufiĉa sperto. La respublikanoj siavice juĝas s-ron Obama deloga, sed sen surprizo; li estas, laŭ ili, progresemulo de la malnova skolo antaŭ ĉio zorganta pri redistribuado de la enspezoj pere de imposto, apenaŭ alia ol tiuj kiuj antaŭis lin.

Ĉiu el tiuj vidpunktoj enhavas parton de vero. La noveco de la homo, lia freŝeco kaj lia persona kariero donis abundan materialon por la komentistoj. Naskita de patro devena de Kenjo kaj de patrino veninta de Kansaso, s-ro Obama elkreskis en Havajo, kie liaj gepatroj ekkonis sin, kaj en Indonezio, kien lia patrino iris por fari siajn esploradojn en la kadro de sia doktoriĝa laboraĵo pri antropologio (kaj kie ŝi reedziniĝis, kio donis al li indonezian bopatron). Li faris siajn superajn studojn en Kalifornio (Okcidenta Kolegio) kaj en Novjorko (Columbia), poste laboris kiel asociano en la nigrulaj kvartaloj de Ĉikago antaŭ ol akiri sian diplomon pri juro en Masaĉuseco (Harvard). Tiel s-ro Obama aperas kiel palimpsesto sur kiu la mondo supermetis multajn temojn.

Li estas mesaĝisto, sed ne arĥitekto de la moderna Demokrata Partio. Krom novaĵoj, lia kandidatiĝo reprenas tutan serion da demokrataj temoj jam tradiciaj. De la fino de la 19-a jarcento ĝis meze de la 20-a, la Demokrata Partio difinis sin per kontraŭeco al la koncentrado de la povo kaj de la mono en la usona socio. La demokrataj prezidant-kandidatoj — de kiuj William Jennings Bryan (1896, 1900, 1908), Thomas Woodrow Wilson (1912, 1916), Franklin Delano Roosevelt (de 1932 ĝis 1944) kaj Harry S. Truman (1948) — kampanjis por la “popolo” kaj kontraŭ la “interes-grupoj”. Ilia referenduma vizio de la politika povo atendis de la “ordinaraj homoj” ke ili regu sin rekte (aŭ kiom eble plej rekte) kaj konsideris la financajn premgrupojn koruptaj kaj monavidaj. Ili vipis la koncentriĝon de la povo fare de la kapitalistoj, nomataj la “trustoj” aŭ la “grandaj entreprenoj”. Kontraŭaj al la privilegioj de la elitoj, la demokratoj konsideris sin la ĉampionoj de la ordinarulo — supozata blanka kaj eŭropdevena. La popolisma erao kulminis.*

* Tiu historia skizo inspiriĝas de la verko Party Ideology in America, 1828-1996, Cambridge University Press, Novjorko, 2001.

Post la dua mondmilito la demokrata popolismo mildiĝis, kiel atestis la kampanjo de Adlai Stevenson (1952, 1956), de John Fitzgerald Kennedy (1960), de Lyndon Baines Johnson (1964) kaj de Hubert Humphrey (1968). La antagonismo inter sociaj klasoj pasis al la dua rango. Certe, la postmilitaj demokratoj defendis la sociajn reformojn de la malmuntado de la karteloj (Progressive Era) kaj poste tiun de la New Deal* kaj ofte provis etendi ilian kampon (nome pri pensioj). Tamen, ĉiaj referencoj al la “klasbatalo” malaperis el ilia publika diskurso, kaj la demokratoj anstataŭigis ilin per alvoko al la universala unio de ĉiuj rasoj, kredoj kaj klasoj.

* Ekonomiaj kaj sociaj disponoj faritaj en Usono inter 1933 kaj 1939, sub la prezidanteco de Franklin Delano Rooseveld.

En tiuj tempoj de malvarma milito, tia retorika strategio celis aparte eskapi al ĉia akuzo de asociiĝo kun la komunismo, sinonimo de kontraŭusoneco, kaj de asimiliĝo al sindikata movado pli kaj pli malpopulara, ĉar ĝi estis konsiderata korupta. La postmilitaj demokratoj alvokis do ĉiam malpli la ŝtaton por reguligi la privatan sektoron kaj jam ne atakis la grandajn entreprenojn. Tiu nova universalisma, kuniga ideologio esprimis la politikan celon, fundamente novan, de la Demokrata Partio. Ekde 1948 kaj de la adopto de la unuaj disponoj kiuj garantiis la civitanajn rajtojn, la partio subtenis publikan intervenon favore al la rajtoj de la virinoj kaj de la “malplimultoj”. Komence, la nigruloj estis la sola malplimulto konsiderata tia. Post kiam establiĝis la precedenco de la civitanaj rajtoj donitaj al la nigruloj, la partio luktis por la rajtoj de la virinoj, de la loĝantaro devena el Latinameriko, de la samseksemuloj kaj de multaj diversaj grupoj difinitaj laŭ kriterioj etnaj aŭ de apartaj interesoj. La filozofio de la rajtoj ne ĉesis etendiĝi. Dum la 20-a jarcento la partio pasis tiel de ideologio de la “regado fare de la plimulto” al alia kiu pli insistis pri la “rajtoj de la malplimultoj”.

Ni estas unusola popolo

EN TIU MARŜO al la gefrata unueco restis unu paŝo farota. Ĝis nun, la flagoportantoj de la partio por la prezidanteco estis ekskluzive blankaj kaj viraj. Oni instigis la virinojn kaj la malplimultojn voĉdoni por la demokratoj, sed oni ne konfidis al ili la plej altan taskon (kvankam pluraj el iliaj reprezentantoj provis atingi ĝin, inter ili s-ro Jesse Jackson en 1984 kaj s-ino Patricia Schroeder en 1988). Post duonjarcenta diskurso favore al la integriĝo, la partio nun ekagis. Kiu ajn estos la kandidato nomumita ĉi-jare, li (s-ro Obama) aŭ ŝi (s-ino Clinton) enkarnigas, per sia kariero kaj sia vivo, la antaŭenmarŝon de la moderna Demokrata Partio. Ilia sola serioza konkuranto, blankulo kaj dotita de la kromosomo Y, s-ro John Edwards, rezignis la partoprenadon post la unua serio de primaraj elektoj. Nu, li estis bazinta sian kampanjon sur temoj denuncantaj la sociajn misharmoniojn kaj la enspezajn malegalecojn.

La du kandidatoj kiuj alvenis ĉepinte ne defendis la universalisman temon kun komparebla energio. Dum s-ino Clinton — fakta kunprezidanto sub la prezidanteco de sia edzo William Clinton (1993-2001) — prezentas sin kiel fakulo pri regado kaj aktivas por universalaj medicinaj servoj, s-ro Obama enkarnigas bonege la novan demokratan ideologion. En tiu ĉi postindustria erao, li akiris la favorojn de la partio ne nur pro la edifa historio de sia vivo, sed ankaŭ pri siaj lirikaj impetoj.

Unuafoje prezentata al nacia publiko en julio 2004, dum li faris paroladon antaŭ la demokrata konvencio, tiu kiu estis tiam kandidato por la Senato de la ŝtato Ilinojso konkeris la delegitojn (kaj la komunikilojn) per sia alvoko, fore de ĉia preciza ideologio, kredi en la komunumo kaj la civitaneco. Lia parolado famiĝis:

“Ne ekzistas progresema Usono kaj konservativa Usono — ekzistas la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko. Ne ekzistas nigrula Usono kaj blanka Usono, latina Usono kaj azia Usono; ekzistas la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko. (...) Ni adoras ĉiopovan Dion en la bluaj ŝtatoj [kun demokrata plimulto], kaj ni ne ŝatas ke la federaciaj agentoj ŝovas siajn nazojn en niaj bibliotekoj en la ruĝaj ŝtatoj [kun respublikana plimulto]. Ni preparas la korbopilkajn ĉampionecojn en la bluaj ŝtatoj kaj ni havas gejajn amikojn en la ruĝaj ŝtatoj. Patriotoj kontraŭagis la militon en Irako kaj patriotoj subtenis ĝin. Ni estas unusola popolo, ni ĉiuj ĵuris fidelecon al la flago, ni ĉiuj defendas la Unuiĝintajn Ŝtatojn de Ameriko.”

Dum siaj elektaj mitingoj — kiujn iuj observantoj komparis kun religiaj ceremonioj-, s-ro Obama indikas sisteme al siaj partizanoj ke ĉiuj usonanoj, kia ajn estas ilia raso, ilia koloro aŭ ilia sekso, povas sperti prosperon. Lia propra nomo, klarigas li al ni, resumas la bonfarojn de Usono: [Miaj gepatroj] donis al mi afrikan nomon, Barack, kiu signifas “benito”, pensante ke en tolerema Usono la nomo kiun oni havas ne estas obstaklo por sukceso. Ili imagis ke mi iros en la plej bonajn lernejojn de la lando, kvankam ili ne estis riĉaj, ĉar en larĝanima Usono vi ne bezonas esti riĉa por realigi vian potencialon.”

La senatoro de Ilinojso prezentas sian kandidatiĝon kiel postpartia kaj postrasa, serĉante kunigi ĉiujn en interkonsenton favore al la “ŝanĝo”. Kvankam malpreciza, la ideo trafas. Ĝi ebligas al la partizanoj de la kandidato fari al si bildon de s-ro Obama sendepende de la programo kiun li portas. Tio okazas ne ĉar la demokrata kandidato evitas engaĝiĝi (li montris tion pri Irako*, sed ĉar liaj simpatiantoj kelkfoje neglektas liajn poziciiĝojn kaj preferas la ĝeneralan prezentiĝon kiun ili ricevas.

* La 2-an de oktobro 202, dum plimulto da usonanoj ŝajnis apogi la politikon de la prezidanto George W. Bush, s-ro Obama partoprenis en kontraŭmilita manifestacio kaj tie faris gravan paroladon (vidu ĝian tekston tradukitan al la franca en nia retejo, www.mondediplomatique.fr/2008/04/OB...).

En lia mesaĝo la kongruo de formo kaj enhavo estas nenie pli evidenta ol en la slogano “Jes, ni povas” (Yes, we can), kiu enkarnigas la universalismajn temojn de integriĝo kaj toleremo en stilo de demando kaj respondo kiu elvokas la partoprenigan tradicion de la nigrula eklezio en Usono (vidu la suban tekston “Yes, we can”). Resume, la kandidato reprezentas la apoteozon de la demokrata universalismo kiun la partio asertas de duona jarcento.

Dum la kampanjo li ricevis ripetajn atakojn — s-ro Clinton unue, poste la respublikana senatoro John McCain akuzis lin kontentiĝi “nur per retoriko” kaj esti “elokventa sed malplena”, kun manko de substanco kaj de pezo. Oni riproĉas al li nur supraĵan konon de la funkciado de la ŝtataparato kaj la foreston de klara programo.

Tiuj plendmotivoj esprimas legitiman zorgon. Sed la politiko estas ankaŭ afero de forta lingvaĵo, elvoka, de “poezio” (por repreni tiun epiteton per kiu oni celis malkvalifiki s-ron Obama). La vortoj, kaj la kapablo elparoli ilin, reprezentas la arton de la metio, ĉar la politiko estas retorika arto. La usonanoj aŭskultis Ronald Reagan; ili iel ŝatis kion ili aŭdis. Oni vere ne povas diri la samon pri la nuna prezidanto aŭ pri lia patro.

Sammaniere s-ro Clinton distingis sin inter preskaŭ ĉiuj aliaj lastatempaj demokrataj kandidatoj por la prezidanteco (inkluzive de lia edzino) per sia regado de la komunik-arto, sen kiu politikisto, vira aŭ virina, ne povas multon realigi. La popola saĝo (kiun la kandidatino Hillary Clinton senĉese eĥas) diras ke, se oni mobilizas elektantaron laŭ poezio, oni regas nacion laŭ prozo. Sed en la epoko de konstanta elektokampanjo gravas mastri konstante la du registrojn. Ke la usonaj gvidantoj konsiderataj la plej grandaj estas tiuj kies vortojn oni memoras, tio estas neniel hazarda.

Maldekstre de la Demokrata Partio

ANTAŬ JAM jarcento kaj duono, la kontraŭuloj de Abraham Lincoln akuzis lin kaŝi siajn verajn intencojn malantaŭ nebulo da belsonaj vortoj — sed substance dubsencaj. Dum lia prezidant-kampanjo en 1860 oni premis pli ol unu fojon Lincoln klare poziciiĝi pri la abolo de la sklaveco: la flago sub kiu li kampanjis esti tiu de la naciismo; li fine fariĝis savanto de la Unio, sed ne protektanto de la nigruloj; li konfesis abomenon kontraŭ la sklaveco, sed precizigis ke temas pri persona opinio kiu ne realiĝos per signifohavaj disponoj se li estos elektita.*

* Lincoln pensis ke la emancipiĝo de la nigruloj estas idealisma propono sed perspektivo de rapida aplikado. Reage al ĉefartikolo kiu rekomendis la tujan emancipadon de la sklavoj, li klarigis: “Se mi povus savi la Union sen liberigi eĉ unu sklavon, mi farus tion; se mi povus savi ĝin liberigante ilin ĉiujn, mi farus tion; se mi povus tion liberigante iujn sed lasante la ceterajn tie kie ili estas, mi farus ankaŭ tion.”

Tiu aplikado de elekta dubsenceco aperas inter la plej rimarkindaj de la politikaj analoj. Tamen, la usonanoj de hodiaŭ, nigruloj kiel blankuloj, verŝajne defendus lin, ĉar tio estis la sola strategio kapabla konduki Lincoln-on al la respublikana kandidatigo, kaj, kun iom da bonŝanco, al la prezidanteco.

Se la demokratoj elektos s-ron Obama por defendi sian blazonon en novembro, lia supozata progresemo havas same multajn ŝancojn esti pridisputota kiel lia raso. Liaj voĉoj donitaj (en la Asembleo de Ilinojso kaj poste en la Senato de Usono), same kiel liaj politikaj aliancanoj, situigas lin ĉe la maldekstro de la Demokrata Partio. Ĉiukaze pli maldekstra ol ĉiuj kandidatoj nomumitaj de tiu partio de tre longa tempo. En tiu senco, la moderneco de s-ro Obama havas nenion komunan kun tiu de s-ro Clinton kiam tiu estis elektita en 1992 laŭ programo de dekstra centro. Se li gajnas la kandidat-nomumadon de sia partio venontan aŭguston en Denvero, la senatoro de Ilinojso estos eble klasita de la historiistoj kiel la plej maldekstra kandidato post George McGovern en 1972.* Ĉu li decidos kampanji kiel afiŝita progresemulo? Ĉu liaj kontraŭuloj permesos al li prezenti sin kvazaŭ super la disputo?

* Senatoro de Sud-Suddakoto kaj senindulga kontraŭulo de la Vjetnami-milito, s-ro George McGovern estis la kandidato de la Demokrata Partio en la prezidantelekto de 1972. Li atingis nur 38% de la voĉoj kontraŭ Richard Nixon, kiu estis reelektita.

John GERRING kaj Joshua YESNOWITZ.

“Yes, we can”

”KIAM NI superis la malfeliĉojn ŝajne ne supereblajn; kiam oni diris al ni ke ni ne estas pretaj, aŭ ke ni ne provu, aŭ ke ni ne povas, generacioj de usonanoj respondis per simpla kredo kiu resumas la spiriton de popolo.

Jes, ni povas.

Tiu kredo estis enskribita en la fondaj dokumentoj kiuj deklaris la destinon de lando.

Jes, ni povas.

Ĝi estis murmurata de la sklavoj kaj de la abolismuloj fermante vojon de lumo al la libereco en la plej malluma nokto.

Jes, ni povas.

Ĝi estis kantata de la enmigrintoj forlasintaj malproksimajn bordojn kaj de la pioniroj kiuj iris okcidenten spite al senindulga naturo.

Jes, ni povas.

Tiu estis la alvoko de la laboristoj kiuj sindikatiĝis; de la virinoj kiuj luktis por la voĉdonrajto; de prezidanto kiu faris la Lunon nia nova limo; kaj de reĝo kiu kondukis nin al la pinto de monto kaj montris al ni la vojon al la Promesita Tero.

Jes, ni povas la justecon kaj la egalecon. Jes, ni povas la ŝancojn kaj la prosperon. Jes, ni povas kuraci tiun ĉi nacion. Jes, ni povas ripari tiun ĉi mondon.

Jes, ni povas.”

Parolado de Barack Obama en la kampanjo en Nov-Hampŝiro, 10-an de januaro 2008