Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

’Socio plagata de timo kaj malfido’

En Orienta Timoro, la estinteco minacas la estantecon

La prezidinto Suharto de Indonezio, kiu mortis pasintmonate, respondecis pri la invado de Orienta Timoro en 1975, pri ĝia okupado dum preskaŭ 25 jaroj, pri la murdoj de tiel multe de timoranoj, kaj pri la nesekura kaj traŭmatizita stato en kiu ĝi restas malgraŭ ĝia apero kiel libera, nova lando antaŭ ses jaroj.

La haŭto de Maria estas sunbruniĝinta, kaj ŝia longa nigra hararo estas lavita kaj kombita. Ŝi sentas sin bela hodiaŭ. Ŝi ne konscias ĉifone vestitan tri-jaraĝan knabon kiu staras senmove proksime al ŝi, kvankam li estas ŝia filo, sed koncentriĝas al du vizitantoj kiuj ĵus alvenis. “Kiel vi fartas?” demandas unu el ili, delikate kisante ŝiajn vangojn. Antaŭ kelkaj minutoj, Maria estis enŝlosita en mallumo. Ŝia domo estas parte disfalinta kaj ŝia dormoĉambro estas inundita de pluvo.

Maria suferas maniodepresion, danĝera por ŝi kaj ŝia familio laŭ unu el la vizitantoj kiuj venas de la grupo pri mensa sano Pradet kiu donas soci-psikologian konsiladon kaj jurmedicinajn ekzamenojn al viktimoj de seksatencoj en Orienta Timoro. La kondiĉo de Maria estis sukcese kuracata. Tiam la kapablo de Pradet preskribi medikamentojn estis subite retirita.

Dum multaj jaroj, Maria estis seksatencata de sia edzo kiu, (dum la indonezia okupado) ankaŭ vendis ŝin kiel sekssklavon. Ŝin prizorgas ŝia patrino, eta virino sesdek-iom-jara kiu, por provi regi la kondiĉon de Maria, enŝlosas ŝin en ŝia dormoĉambro. “Ŝi fartis bone ĝis kiam ŝi edziniĝis. Estis ŝia edzo kiu komencis enŝlosi ŝin”, diras ŝia patrino. “Ŝi havis 15 jarojn. Maria estis normala, ŝi estis diligenta lernejano”.

La konsilistino sentas ĉagrenon pri la medikamento, kaj ne certe scias kiam Maria laste ricevis psikologian takson. Ŝi diras, ke estas nur unu psikiatro en la lando, el Papuo-Nov-Gvineo. Kiam Maria malsanas, ŝi forkuras, kaj oni iam trovis ŝin piediranta nuda en la strato, kio pli elmetas ŝin al la danĝero de seksatenco. Kaj Maria kaj ŝia patrino ricevas psikologian konsiladon. La filo de Maria estas ekstreme introvertita. Li kaŭras tremante kiam Maria ekrigardas liadirekten. Tiel longe kiel li memoras, lia patrino estas forkaŝita. Nokte, kiam li aŭdas ŝian plorĝemadon, li volas malŝlosi la pordon kaj kuŝi apud ŝi sur ŝia malpura matraco.

Vundoj remalfermitaj

“La lastatempa perforto, kaj la aktuala stato de sensekureco, remalfermis vundojn ĉe la popolo de Orienta Timoro”, diras Mira Martins da Silva, la direktoro de Pradet. Lau ŝi, la disfalo de la ŝtata aŭtoritato, kiu sekvis la decidon de eksĉefministro Mari Alkatiri forsendi preskaŭ duonon de la armeo en aprilo 2006, la fuĝo de miloj el siaj hejmoj, kaj la apero de konkurantaj bandaĉoj, entute indikas “socion plagatan de timo kaj malfido”.

Apenaŭ unu familio restis netuŝita de la indonezia invado de Orienta Timoro en 1975. Dum la okupado, povus esti ke triono de la nacio mortis pro bombado, malsato aŭ sistema mortigado* por ne mencii la devigan delokadon de la plimulto de la loĝantaro kaj vastaj indikoj de seksperforto, torturo kaj aliaj malobservoj de homaj rajtoj. Ĝi estas la plej terura masakro, proporcie al la loĝantaro, en la lastaj jaroj, kaj kompareblas kun tiuj de Kamboĝo sub Pol Pot, kaj Ruando.

* Vd Noam Chomsky, “East Timor, horror and amnesia” kaj “Indonesia, master card in Washington’s hand”, Le Monde diplomatique, anglalingva eldono, oktobro 1999 kaj junio 1998.

En unu el la unuaj enketoj pri la mensa sano en Orienta Timoro, farita de la Internacia Konsilio por la Rehabilitado de Viktimoj de Torturo (IRCT) en 2000, 75% de la loĝantaro estis spertintaj situacion de batalado, kaj pli ol 33% havis simptomojn de perturbo pro posttraŭmata streso (PPTS); 20% kredas ke ili neniam resaniĝos post siaj spertoj.

Mira Martins da Silva diras, ke el la kombinaĵo de “okupado kaj konflikto, kaj la sekvoj de netraktita PPTS, rezultis persistaj maltrankvilo kaj malfido kiujn ni nun vidas ellasitaj sur la stratoj deDilo. Venas al ni multaj klientinoj kiuj suferas streson kaj traŭmaton rezulte de perforto ĉu hejma ĉu publika. Ili ĝenerale ne konfidas tion al aliuloj, sekve la maltrankvilo elŝprucas alimaniere. Por knaboj, estas akcepteble montri sian koleron, partopreni la perforton de bandaĉoj kaj venĝatencojn. Dum la lastaj 10 jaroj oni ekkonsciis ke infanoj ne simple resaltas aŭtomate de la efikoj de traŭmato, kaj ke ili estas ekstreme influataj de siaj aktualaj cirkonstancoj. Se ili ne havas familian subtenon, tio povas esti sufiĉe damaĝa. Se oni retrorigardas al la eventoj de 1999 kaj la sanga transiro al sendependeco, la tiutempaj infanoj kiuj vidatestis tiujn traŭmatajn eventojn nun eble fariĝas la krimantoj en la lastatempa krizo kaj la daŭranta agitado”.

La esploro de la IRCT ankaŭ trovis ke la orient-timoranoj unue sin turnas al familianoj, la eklezio kaj la loka komunumo por helpo. “Pradet havas devizon, ‘la familio estas la kliniko, kaj la komunumo estas la hospitalo’“, diras da Silva. “Estas malmulto kiam temas pri servoj por homoj kun psikosociaj problemoj kaj homoj kun mensa malsano. Tial ni uzas komunuman pritrakton kaj ni proksime kunlaboras kun familioj en ĉiu distrikto por provi malpliigi la honton kaj pliigi la subtenon por la paciento”.

Nacio naskiĝas

“Je noktomezo de la 20-a de majo 2002, la mondo vidatestis la naskiĝon de nova nacio. Pri ĉi tiu momento mi delonge revis sed neniam pensis ke mi ĝisvivos por vidi ĝin,” skribis Xanana Gusmão, ĉefministro de Orienta Timoro kaj gvidanto de la rezistado en la montoj ekde 1978 ĝis sia kapto en novembro 1992. “Ni volis esti ni mem — popolo kaj nacio! Stari sur bazo de egaleco kun ĉiuj aliaj popoloj de la mondo. Tio estis la plej alta tributo al nia popolo, al la oferoj kiujn ni faris dum pli ol 24 jaroj”*.

* Xanana Gusmao, Kirsty Glavo, kaj Tony Wheeler. East Timor, Lonely Planet Publications, 2004.

Post kiam grandega plimulto de la timoranoj voĉdonis favore al sendependeco en 1999, soldatoj kaj milicioj subtenataj de Indonezio ripetis la perfortajn eventojn kiuj sekvis la invadon antaŭ 24 jaroj. Masakroj okazis ĉie en la lando. Antaŭ ol paco estis restarigita, tri kvaronoj de la konstruaĵoj en Orienta Timoro estis detruitaj.

Kiam Orienta Timoro akiris internacian rekonon kiel sendependa ŝtato, kun la inaŭguro de Gusmão kiel prezidanto kaj Mari Alkatiri kiel ĉefministro, ĝi jam spertis pli ol 400 jarojn da portugala regado kaj indonezia okupado. Parlamentaj balotoj okazis en junio 2007. Je la 8-a de aŭgusto, Gusmão estis nomumita ĉefministro kaj faris la ĵuron de enoficiĝo kun sia nova registaro. Fretilin, la eksa reganta partio, ne povis formi parlamentan plimulton kaj nun estas en la opozicio. Alkatiri, la gvidanto de Fretilin kaj ĉefa konkuranto de la ĉefministro, diris ke li ne kunlaboros kun “kontraŭleĝa kaj nekonstitucia” registaro, deklaro kiu instigis perfortajn protestojn de liaj subtenantoj.

“La gvidantoj akiras tion, kion ili volas”

La ĵetaĵo ŝajne venis el nenie kaj fendetis la malantaŭan fenestron de mia veturilo. Krepuskiĝis, kaj sur la stratojn torentis la bandaĉoj kiuj teruras Dilon ĉiunokte. Sur la ponto malantaŭ mi, grupo de junuloj kolektiĝis apud la rando de la vojo. Unu paradis kun dutona hararo kaj ruĝa kaptuko; aliaj tri pavis en la mezo de la vojo.

“Antaŭe, ni havis komunan malamikon, ni ĵetis rokojn al Indonezio”, diras Jose Francisco de Sousa, konsilisto pri la protekto de infanoj ĉe Plan East Timor, agentejo pri la evoluo de la infano laŭ interkonsento kun la registaro de Orienta Timoro. “Nun, iuj turniĝas kontraŭ siaj propraj najbaroj”.

Raporto de Plan East Timor diras, ke estis la gvidantoj kiuj ĉefe reĝisoris la perforton en 2006. Sur bazo de intervjuoj kun 450 junuloj de Dilo kaj ĉirkauaj distriktoj, ĝi malakceptas klarigojn kiuj kulpigas profundan etnan disiĝon en la loĝantaro. “Timoraj gvidantoj donis (aŭ promesis) monon, distribuis armilojn en la komunumo, provokis malamon per malharmoniigaj vortoj pri ”Oriento“ kaj ”Okcidento“, kaj devontigis sin prizorgi siajn subtenantojn. Sekureco ne estas restarigita malgraŭ la ĉeesto de granda interpaciga forto. Junuloj, kies domoj estas atakitaj, kredas ke tio povus okazi denove. Junuloj estas uzataj, ĝuste kiel travadŝtonoj en rivero, por ke la gvidantoj povu akiri tion, kion ili volas sen malsekigi al si la piedojn.”

De Sousa diras, ke en rifuĝintejoj estas malfacile labori kaj loĝi. Lastatempe, du el ĝia personaro estis atakitaj per maĉetoj en la tendaro por interne delokitaj personoj ĉe Metinaro. La regula agado de Plan East Timor estas provizore ĉesigita dum ili efektivigas krizajn programojn. Ĝis nun ili helpis pli ol 15.000 delokitojn, sed de Sousa diras ke multo restas farenda. Longatempa senlaboreco regas. En Dilo, pli ol 50% de la junularo estas senlaboraj. “Niaj gejunuloj ne volas heredi kulturon de perforto kaj venĝo. Malgraŭ tio, kio okazis, la junularo estas esperema.”

Televidiloj, sed mankas litoj

En tendaro Motael, maro da koto kaj tendostangoj je ŝtonĵeta distanco de la marborda haveno de Dilo, Gervita aŭskultas muzikon pumpumadantan tra la aero, kaj grimacas dolore. “Ĉi tia laŭta bruo, ne estas bone por mia koro”. Sur la tero de ŝia tendo estas ses televidiloj sed mankas litoj. “Mia edzo iam havis entreprenon de elektronikaĵoj, sed pasintjare nia domo estis detruita”. Ŝi ĵetas bananan ŝelon al nigravizaĝa makako alligita apud ŝiaj kuirpotoj. “Ni ne volis veni tien ĉi, sed kion alie ni faru?”

Staranta kun ŝi estas Francisco Ribela, administranto de la tendaro. Li indikas grandan blankan portugalecan preĝejon ĉe la rando de la tendaro. “La antaŭa registaro de Alkatiri promesis krei kvartalon por delokitoj, sed tiu promeso ne estas plenumita”. Li laŭtegigas la voĉon kiam la sonoriloj de la preĝejo tintas la dek-unuan horon. “Laŭ tio, kion mi vidas kaj aŭdas de la tendaranoj tie ĉi, la plimulto de la tumultantoj en la kvartaloj estas subtenantoj de Fretilin. Ili havas unu celon: faligi la aktualan registaron. Kiam la krizo erupciis pasintjare, ni havis la subtenon de humanitaraj agentejoj, sed tiu helpo estas reduktita. Sescent homoj konstante loĝas ĉi tie, sed pliaj kvincent venas nokte por dormi. Mi ne antaŭvidas, ke ili foriros”.

Kaj kaŭzo kaj simptomo

En lastatempa raporto, la sendependa esplorinstituto International Crisis Group asertas, ke la radikoj de la 2006-a perforto rilatas al problemoj en la sektoro de la sekurecaj servoj: “Ankoraŭ estas alta potencialo ke politikaj rolantoj uzos la armeon kaj la policon por siaj propraj celoj. La linioj de aŭtoritato estas konfuzataj pro tio, ke respondeco estas dividata inter la prezidanto kaj la ĉefministro. La problemoj de la sekurecaj servoj estas kaj kaŭzo kaj simptomo de pli larĝa politika konflikto. La UN jam kondukas sian kvinan mision en la lando. Ĝi ne povas konstante reveni por reformi la instituciojn kiujn ĝi helpis starigi. Krom se estos politike neŭtrala sindevontigo pri la reforma procedo, la sekurecofortoj probable restos flamiĝemaj”.

La 2007-a eldono de la Indekso de Malsukcesintaj Ŝtatoj, kompilita de la sendependa Fonduso por Paco en Vaŝingtono, rangigas Orientan Timoron en la kategorio “Avertoj” kune kun Sudano, Irako, Somalio kaj Zimbabvo. Transparency International taksas Orientan Timoron kiel “tre koruptan”. Kvankam vastaj submaraj kampoj de petrolo kaj gaso en la Timora Maro entenas grandan potencialon kun proksimumaj enspezoj de cent milionoj da dolaroj ĉiumonate, la lando ankoraŭ plejparte dependas de helpo el donacantaj landoj. Kvankam la nuna fokuso estas rekonstruado, malriĉeco estas disvastiĝinta: 40% ankoraŭ vivas sub la indikilo de malriĉeco, kaj Orienta Timoro rangas iom pli alte ol Sudano en la Indekso de Homa Evoluado je 140-a el 177 landoj. Unu el la plej grandaj defioj por la nova registaro estos tio, ĉu la proksimume 150.000 interne delokitoj sentos ke ili povas sekure reveni hejmen.

John Virgoe, la direktoro de Crisis Group por Sud-Orienta Azio, diras: “La registaro havas ŝancon dum internaciaj trupoj konservas bazan sekurecon kaj la UN proponas helpon por fari veran reformon de la sekurecaj servoj, sed ĝi devos agi rapide”.

Sinturno al batalartoj

Sur ŝia fridujo en senpaga kliniko por internaj delokitoj en la distrikto Becora de Dilo, du fotoj konkuras por la atento de Maria Diaz. Je iuj tagoj ŝi fiksrigardas nur Kriston; je aliaj, Che Guevara. Lastatempe ŝi estis honorita kiel Virino de la Jaro fare de la prezidanto de Orienta Timoro, nobelpremiito pri paco d-ro José Ramos-Horta, pro sia malkaŝema sinteno pri perforto en la hejmo. Ŝi instruas ĉiusemajnajn klasojn pri batalartoj al fraŭlinoj.

Ŝi havis 12 jarojn kiam sia patro, gvidanto de la rezistado, estis torturita ĝismorte de la indonezia milicio. Kiam ŝi eniris katolikan monaĥinejon post ses jaroj, ŝiaj kun-monaĥinoj tute ne sciis kial Maria pasigis tiel longan tempon en la banĉambro ĉiun tagon. Kvankam Maria firme intencis dediĉi sian vivon al la eklezio, ŝi sentis ke ŝi ne povas rezigni sian pasion pri batalartoj. Enŝlosinte sin, ŝi ekzerciĝis ĉiutage en la banĉambro de la monaĥinejo. “Multaj junaj timoranoj aliĝis al batalartaj grupoj por defendi sin kaj por kanaligi energiojn kiujn ili ne povis facile esprimi. Mi sukcesis konservi la sekreton de la trejnado, sed mi ne povis resti silenta kiam mi sciis ke homoj estas mortigataj”.

Maria Diaz estis arestita kaj pridemandita tri fojojn de la okupantaj fortoj. Ŝia Ĉefpatrino postulis, ke ŝi eksiĝu kaj Maria iris al Hispanio, kie ŝi aliĝis al la subtera lukto por sendependeco. “Sed mi devis havi ion por defendi min, protekti min korpe kaj spirite. Mi komencis studi batalartojn tre serioze”.

Ŝi kredas, ke estas erarige antaŭsupozi, ke bandaĉoj kaj batalartaj grupoj en Orienta Timoro ĉiam implikiĝas en krimado. “Gejunuloj aliĝas al ĉi tiaj grupoj por trovi senton de paco kaj aparteneco; por helpi unuigi siajn komunumojn. Sep jarojn plu post sendependiĝo, la timoranoj estas malsataj kaj senmonaj. Ili estas malfeliĉaj kaj koleraj kaj deziras venĝon. Ni devas disvolvi fortan energion ene de ni por transformi ĉi tiun sintenon”.

Ne al pardono

Pluvo jam falas kiam mi atingas la vilaĝon Laussi, kaj la nuboj pendas malalte. La tervojeto al Laussi de Aileu, fortikaĵo de la rezistado en la tempo de Indonezio, transiras malfermitan altebenaĵon de rizejoj kaj legomĝardenetoj. Alisha Mendoza, virino kvardek-iom-jara, salutas min kaj ridetas kiam mi klarigas kial mi estas malfrua. Nur 70 km de Dilo, la tuta veturo estis serpentumado tra montoj kaj densa eŭkalipta arbaro.

Dum la indonezia okupado, la edzo de Alisha estas tre konata komandanto de Falantil, la militista alo de Fretilin. Kaj li kaj ŝi estis arestitaj pro sia helpo al la sendependisma movado. Ŝi pasigis 18 tagojn en enkarceriĝejo. Ŝia edzo estis torturita. Reveninte al sia vilaĝo, ili trovis sian hejmon detruita.

Alisha gvidas min al klasĉambro konstruita el ruĝaj adoboj kun likanta ondolada tegmento. “Ekster Dilo, Orienta Timoro antaŭeniras”, ŝi diras. “Tie ĉi, estas sekure. Estas pace. Ni vidas tiel multe da bonaj aferoj kiujn ni tute ne imagis. Hospitalojn, putojn, lernejojn”. Kion ŝi pensas pri la alvoko de Xanana Gusmao al la popolo, ke en spirito de repacigo, ili pardonu Suharto-n, la forpasintan eksgvidanton de Indonezio, kaj la indonezian militistaron?

Ŝi alportas teleron da bananaj fritaĵoj kaj ŝanĝas la temon.

Angela ROBSON.