Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La alia judismo de Avraham Burg

“TERURA INFANO” de la israela establitaro, Avraham Burg, ne ĉesas ŝoki aŭ ravi, ĉiukaze iujn kaj la aliajn. Antaŭ nelonge gvidanto de la Laborista Partio, gvidanto de la cionista movado aŭ prezidanto de la parlamento, li eldiris opiniojn kiuj kontraŭdiris la konvinkojn ke la plej multaj siaj samcivitanoj. Malesperante povi influi la regantojn, li fine rezignis la politikan vivon en 2004. La pripensadoj kiujn li liveras en sia lasta libro, Venki Hitleron, surprizas per sia brutala sincereco. Koncerne la okupadon de la palestinaj teritorioj, li klarigas: “Dum jaroj mi moderigis miajn poziciojn por eviti disŝiriĝon de la israela socio. (...) Hodiaŭ, mi metas la demandon: ĉu [ĉiuj judoj] estas vere miaj fratoj? Kaj mi respondas: ne! (...) Por mi, depost la Ŝoaho, jam ne ekzistas genetika judismo sed nur judismo de valoroj (...). La maliculoj, la okupantoj ne estas miaj fratoj, eĉ se ili estas cirkumciditaj, respektas la ŝabaton kaj la religiajn ordonojn.”

En la tuta verko li kontraŭmetas la “universalan judismon” kiun li defendas, al la “getoa judismo”, la “humanismon” de la unua al la “rasismo” de la dua. Kontraŭdirante la Malnovan Testamenton, li asertas ke la juda popolo ne estas “elektita” de la Dio, kio signifas ke la aliaj nacioj apartenas al “malsuperaj rasoj”. “La kancero de rasismo voras nin”, deklaris li en 2003 al la gazeto kun granda eldonkvanto Jediot Aharonot. La terurega tragedio de la Ŝoaho, skribas li ankaŭ, cetere demonstris ke Jehovo ne estis la protektanto de la “elektita popolo”, ne pli ol li ne estis la respondeculo de ties malfeliĉoj.

La aŭtoro de Venki Hitleron kredas je Dio kiu transdonis al la homo la decidpovon igante lin respondeca pri liaj agoj. Filo de rabeno unuanime respektata, kiu estis la ĉefo de la Naci-Religia Partio kaj ties reprezentanto en preskaŭ ĉiuj registaroj ekde la starigo de Israelo, Burg — mem formita en jeĉiva (lernejo dediĉita al studado de rabenaj tekstoj) — citas abunde la Toraon kaj la Talmudon por pruvi ke certaj sanktaj tekstoj estis nekomprenitaj, malbone interpretitaj, aliformitaj kaj estas ĉiukaze anakronismaj.

Burg riproĉas al la cionistaj gvidantoj esti “alproprigintaj” la Ŝoahon — tragedion kiu koncernas kompreneble la judojn, sed ankaŭ la tutan homaron — kaj utiligi ĝin por ofte nekonfeseblaj celoj. Li skoldas ilin ke ili faris ĝin esenca komponanto de juda identeco kaj per tio reduktis tiun ĉi al la persekutoj suferitaj en la pasinteco*, kaŝante jarcentojn de paco kaj de bona interkompreniĝo kun la aliaj popoloj.

* Pri tio vd la studaĵon de Esther Benbassa en ŝia libro La Souffrance comme identité [La sufero kiel identeco], Fayard, Parizo, 2007.

Kaj Burg memorigas la interesiĝon de la perso Kiro la Granda por siaj judaj regatoj, la fruktodonajn rilatojn kiujn tiuj flegis kun siaj islamaj samlandanoj en la mezepoka Eŭropo, en Aragonio, Kastilio kaj Andaluzio, la judan-germanan kunvivadon dum jarcentoj antaŭ la naziismo, la privilegian situacion de la judoj en Ameriko kaj en multaj landoj. La judoj bone integritaj en siaj respektivaj landoj kaj kiuj ne volas elmigri al Israelo devus ne esti stigmatizataj, des pli ke la diasporo estas faktoro de fekundeco de la universala civilizacio, opinias li.

BURG KONTRAŬAS eĉ la elekton de la vorto Ŝoaho (“katastrofo”), kiu donas al la hitlera holokaŭsto unikecon, nekompareblon kun la genocidoj suferitaj de aliaj popoloj. Tiu ekskluzivismo, laŭ li, atencas la necesan kompaton aŭ solidarecon kun la nejudaj viktimoj. Ĝi nutras krome malsanan paranojon, kiu subtenas la cionisman dogmon laŭ kiu la kontraŭjudismo estas monda kaj eterna fenomeno: “La tuta mondo estas alianca kontraŭ la judoj.”

La cionistaj respondeculoj utiligis la Ŝoahon plurcele. Ĝi servas, interalie, praktiki “afekcian ĉantaĝon”, finance kaj politike profitodonan; ĝi memorigas la germanojn pri ilia krima kulpo, la usonanojn kaj eŭropanojn pri ilia pasiveco rilate la savadon de la judoj submetitaj al la nazia jugo. Tiel la israelaj instancoj estas certaj pri sia senpuneco, kia ajn estas iliaj rompoj de etiko kaj internacia leĝaro kaj de la homrajtoj kaj iliaj militkrimoj, interalie la “celmurdojn” de palestinanoj.

La aŭtoro de Venki Hitleron kritikas la israelajn lernolibrojn kiuj ignoras ĉiujn genocidojn aliajn ol tiu suferata de la judoj; kaj ankaŭ la leĝojn kiuj punas nur la krimojn kontraŭ la juda popolo, la neadon de ĝia martireco. Li esprimas sin kontraŭ la aŭtomata transdono de la israela civitaneco al judaj enmigrantoj laŭ religiaj kriterioj. Kiel partizano de plena laikeco, li denuncas ankaŭ la “religiajn fundamentistojn” kiuj ne ĉesas piedpremi la nacian suverenecon. Konstatante ke liaj samlandanoj ofte agas kiel gvidantoj de la generaloj de armeo kaj de la sekretaj servoj, li avertas ke “ŝtato de rabenoj kaj de generaloj ne estas malebla premsonĝo”.

LI REKOMENDAS do ke judoj kaj israelanoj liberiĝu de tiu de la Ŝoaho, kiun “memori certe necesos eterne, sed samtempe ĉesi ruliĝi en cindro”, ĉar “necesas ĉesigi la ŝtaton de Aŭŝvico kaj la kulturon de traŭmato kaj de teroro”.

Burg ne konsideras sin kontraŭcionisto, krom kiam la principoj starigitaj de Theodor Herzl kaj la valoroj de la sendependec-deklaro estas “perfidataj”. Tiel, kiam oni transformas Israelon en “kolonian ŝtaton gvidatan de senmorala kliko de koruptaj senleĝuloj”. Kaj li bedaŭregas, daŭre en la sama intervjuo al Jediot Aharonot: “La fino de la cionismo estas ĉe nia pordo (...), eblas ke juda ŝtato persistos, sed tiu estos alispeca ŝtato, aĉega ĉar fremda al niaj valoroj.”

La aŭtoro de Venki Hitleron tute nature vekis en Israelo tumultan proteston, sed ankaŭ subtenon de gehomoj kiuj aspiras profundan ŝanĝon de sia ŝtato. Burg, kvindekjarulo, povas esperi ke lia revo realiĝu. Ĉiukaze, kiel la ondo de taburompoj kiu trairas la israelan intelektularon, kun la “novaj historiistoj” ĉekape, li atestas siamaniere pri socio en plena mutacio.

Eric ROULEAU.

Vidu ankaŭ Dominique Vidal: Kiel Israelo elpelis la palestinanojn (1947-1949), kies unua parto, elfrancigita, troviĝas en la retpaĝoj de MAS: alklaku ĉi tie.