Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

[?Tuarega] ribelado intensiĝas fone de franca-ĉina konkurenco

Batalo por uranio en Niĝero

La 15-an de majo 2008, la Plej Alta Kortumo de Niĝero negative respondis al la peto pri provizora elkarcerigo de Musa Kaka, korespondanto de Radio France Internationale. La ĵurnalisto estas enkarcerigita de ok monatoj pro siaj kontaktoj kun la tuaregaj ribelantoj. En februaro 2007 tiuj ja rekomencis batalon por postuli pli justan dividon de la enspezoj venantaj de uranio. Ĉirkaŭ okdek kvin soldatoj jam mortis en la Agadez-regiono, kie laboras la franca atomenergia entrepreno Areva.

“SE BATALI estas la sola maniero esti aŭdataj, tia estas nia elekto”, anoncas la Movado de Niĝeranoj por Justeco (MNJ)*, politika grupo plejmulte tuarega, kiu, dek jarojn post la pacinterkonsentoj de la 24-a de aprilo 1995 inter la registaro kaj unua armita ribelantaro, rekomencis batali kontraŭ la centra povo. Etendiĝante ĝis la zono de la Ĉada lago en sudorienta Niĝero, la bataloj ekis en februaro 2007 en Agadez-regiono, en la centro de la lando.

* Komuniko de la 29-a de aprilo 2008, http://mnj.blogspot.com

Konsistante precipe el ribelintoj, al kiuj aldoniĝis en 2007 transfuĝintoj de la regula niĝera armeo kaj kelkaj lokaj elektitoj, la MNJ ripete atakas armeajn celojn kaj simbolojn de la ŝtato. Krom la reala aplikado de la interkonsentoj de 1995 (kiuj planas aparte la efektivigon de malcentralizado), ĝi postulas la transdonon de 50% de la minejaj enspezoj al la lokaj kolektivoj, prioritatan dungadon de lokaj loĝantoj en tiu ekonomia sektoro, sed ankaŭ la haltigon de la “forvendado” de ekspluatpermesoj pri krudmaterialoj, kaj ĉesigon de esplor-aktivaĵoj en la bredadzonoj.

Streĉiĝo altiĝis en julio 2007, kiam la MNJ ostaĝigis kadrulon de la ĉina kompanio China Nuclear International Uranium Corporation (Sino-Uranium). Ĝi tiam alvokis ĉiujn fremdlandojn evakui siajn civitanojn, kiuj ĉeestas en Niĝero “pro serĉesplorado aŭ ekspluatado de minejaj riĉaĵoj”.

Niĝero estas la tria granda urani-eksportanto en la mondo. Ĝia jara produktado, taksita tri mil tri cent tunojn, estas 48% de ĝiaj eksporto-enspezoj. En 2003, post dudek jaroj da malaltiĝo, la urania prezo realtiĝas: kresko de la tutmonda postulo por elektro kaj la neceso redukti la forcejefikajn gasojn promesas belan estonton al la civila atomenergio*. Ĉe horizonto 2030, la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA) antaŭvidas kreskon de almenaŭ 20% de la instalita potenco en la mondo (83% laŭ la “alta” prognozo). Laŭ la World Nuclear Association (WNA), krom la tridek kvar atomelektraj reaktoroj konstruataj, naŭdek tri aliaj estas konstruotaj, precipe en Ĉinujo, Hindujo, Japanujo kaj Rusujo. La kreskintaj bezonoj de atomaj brulaĵoj, kune kun la perspektivo de elĉerpiĝo de la tiel nomataj “sekundaraj” fontoj (aparte la armea uranio rekonvertita), revigligas la minejan esploradon kaj elfosadon de natura uranio.

* Organizaĵo por ekonomiaj kunlaborado kaj disvolvado — Internacia Agentejo por Energio, World Energy Outlook 2007. China and India Insights, 2007. Eĉ se la proporcio de atomenergio en la tutmonda elektro-produktado restos stabila (inter 13% kaj 16%), la instalita atoma potenco nepre pliiĝos en absoluta valoro.

Riĉa je uranio, Niĝero tamen estas unu el la plej malriĉaj landoj de la mondo (cent sepdek kvara el cent sepdek sep landoj laŭ la indico de homa disvolviĝo — IHD), kaj regule devas alfronti gravajn nutrokrizojn. Niameo prezentas la revigligitan intereson por la atombruliĝaĵo kiel senprecedencan avantaĝon por la “batalo de la ekonomia kaj socia disvolvado”*.

* Vd Moustapha Kadi, “Insécurité croissante au Nord Niger. A quand la paix?”, Energie pour tous n-ro 7, Niameo, 5 sept. 2007.

Por pliigi la minejajn enspezojn, la prezidanto Mamadu Tandja diversigas la partnerojn. Uranio estas ekspluatata de du franca-niĝeriaj firmaoj, el kiuj Areva NC* estas la plejmulta akciposedanto: societo de minejoj de AIR (Somaïr), je 63,4%, kaj la mineja kompanio de Akuta (Cominak), je 34%. La 26-an de junio kaj la 25-an de julio 2007, la sekurec-respondeculo de la franca firmaego, kolonelo Gilles de Namur, kaj la loka firmaa direktoro, s-ro Dominique Pin, akuzitaj subteni la MNJ, estis ellandigitaj*. La rilatoj inter Parizo kaj Niameo tamen normaliĝis en januaro 2008, kiam la niĝera registaro konfirmis la ekspluatrajtojn de Areva pri la grandega ercejo de Imuraren, destinita fariĝi unu el la plej grandaj uraniminejoj en la mondo. Kompense, la aĉetprezo pagita de Areva esti altigita je duono.

* Compagnie générale des matières nucléaires (COGEMA) antaŭ ĝia integrado en la atoma fako de la Areva-grupo en 2001.
* Areva iĝis suspektata, post varbiĝo ĉe MNJ de kapitano el la Naciaj sekurecfortoj (julio 2007), antaŭe dungita por la sekureco de Areva-laborejoj kaj ricevinte de ĝi preskaŭ 85.000 eŭrojn.

Sed, kvankam la ĉeesto de Areva en Niĝero ne estas diskutata, Niameo de nun surmerkatigas parton de sia produktado senpere (tricent tunojn en 2007), kaj la franca monopolo pri uranielfosado en Niĝero estas finita. En novembro 2007, Sino-Uranium, filio de la ĉina ŝtata firmao China National Nuclear Corporation (CNNC), kiu de 2006 esploras la gravan koncesion de Tegguidda, ricevis permeson ekspluati la Azelik-ercejon. Krome, esplorpermesoj estis donitaj al dudeko da “junaj” firmaoj — kanadaj, aŭstraliaj, sudafrikaj, hindiaj kaj britaj.

La minejaj koncesioj (jam donitaj aŭ intertraktataj) etendiĝas sur preskaŭ naŭdek mil kvadrataj kilometroj ĉe la okcidenta bordo de la Aïr-monto (Agadez-regiono), teritorio situanta inter la alĝeria limo kaj la Tiguidit-klifo. Oni ne konsultis la nordajn loĝantojn (almenaŭ tricent mil homoj, ĉefe tuaregoj), kies praaj teritorioj estis koncesiitaj al kompanioj. La loĝantoj de la zono de Tegguidda n’Tessum (okcidente de Agadez) ricevis ordonon evakui la perimetron (ĉirkaŭ du mil kvincent kvadrataj kilometroj) koncesiitan al Sino-Uranium. Niger Uranium Limited, kiu komencis esploradon en Ingal kaj Ighazer, malpermesis al la bredistoj uzi la paŝtistajn putojn. Ĉirkaŭ Imuraren, la esploraktivaĵoj de Areva fuĝigas la brutaron kaj igas bredadon neebla.

La tradiciaj okupoj de la loĝantoj — tradicia ekspluatado de salo, oazo-agrokulturo kaj precipe transmigrada paŝtado — , kune kun la kompleksa ekvilibro de ilia organizo, estas grave minacataj. La estonta mineja zono kovras la precipajn nomadismo-areojn, inter kiuj la riĉaj paŝtejoj de la Ighazer-ebenaĵo*, ejo de la “sala kuracado” — jara kunveno de dekmiloj da bredistoj, ebliganta al la brutaroj ricevi mineralojn.

* Konsiderante la akvo-bezonojn de la estontaj minejoj, la fosilia akvo (ne renovigebla) de la Agadez-grejsoj (sabloŝtonoj), kiu provizas la Ighazer-ebenaĵon estas en danĝero de elĉerpiĝo ene de kvardek jaroj. Vd Alain Joseph “Quand l’uranium menace le pastoralisme nomade...”, Aïr Info n-ro 72, Agadez, marto 2008.
Radioaktivaj ruboj subĉiele stokitaj

KROME, la ekfunkciigo de la novaj lokoj, planata ĉirkaŭ 2010 (Azelik) kaj 2012 (Imuraren), pligrandigas la timojn levitajn de la unua ekzameno de la radiologia kaj prisana situacio de la du ekzistantaj minejaj urbetoj, Arlit kaj Akokan. Tiun studaĵon faris inter 2003 kaj 2005, laŭpete de loka asocio Aghir In Man, la Komisiono por sendependaj esploro kaj informado pri radioaktiveco (france: CRIIRAD) kaj la neregistara organizo de juristoj Sherpa*.

* Criirad, “Compte-rendu de mission à Arlit (Niger) du 3 au 11 décembre 2003”, 19-a de decembro 2003; “Impact de l’exploitation de l’uranium par les filiales de Cogema-Areva au Niger”, 20-a de aprilo 2005; “Présence de matériaux radioactifs dans le domaine public à Arlit et Akokan”, 14-a de majo 2007. Samira Daoud et Jean-Pierre Getti, “La Cogema au Niger. Rapport d’enquête sur la situation des travailleurs de la Somaïr et Cominak”, Sherpa, 25-a de aprilo 2005.

Laŭ la CRIIRAD, la akvo distribuata al la loĝantoj (pli ol naŭdek ses mil loĝantoj) havas radioaktivajn nivelojn trans la internaciaj trinkeblec-normoj. La radioaktivaj ruboj estas stokitaj subĉiele de pluraj jardekoj. Feraĵoj eligitaj el la uzino estas reuzocele vendataj bazare, kaj poste uzataj de la loĝantaro kiel kontrumaterialoj aŭ kuiriloj. En majo 2007 la CRIIRAD avertis la Areva-estraron kaj la Nacian Centron por radioprotekto de Niĝero pri ĉeesto de “sterilaĵoj” (ruboj el elfosado) sur la publika tereno, kaj pri radioaktivoniveloj centoble pli altaj ol la normo.

Pro neekzisto de vera scienca ekspertizo, malfacilas taksi la longdaŭrajn riskojn por homa sano*. La Sherpa tamen emfazas multajn kazojn de spir- kaj pulmo-malsanoj, kiujn intence kaŝis al pacientoj la du malsanulejoj konstruitaj kaj mastrumataj de la Somaïr kaj la Cominak.

* En 2004 Areva mendis primedian kontrolproceduron al la Instituto por atoma protekto kaj sekureco (france: IRSN). Ĝiaj konkludoj estas subtaksitaj, laŭ Criirad. Ankaŭ klinika kontrolproceduro estis farita laŭ peto de Areva (2005). Neniu el tiuj studaĵoj taksis la longdaŭrajn prisanajn riskojn.

La du minejaj societoj estas la dua dunganto de la lando, post la ŝtato mem, kaj iliaj grandegaj provizbezonoj profitas al multaj entreprenoj. Tamen, ĉefe homoj el la sudo,(Haŭsoj kaj Ĝermoj), pli bone edukitaj kaj reprezentataj en la administraciaj kaj politikaj rondoj, prenas la ŝlosilajn poziciojn kaj profitas el la kontraktoj. La loka tuarega loĝantaro, malmulte lernejedukita kaj vivanta tradicie, restas en marĝeno de la ekonomio de minejaj urboj.

Iom da tempo post la komenco de ekspluado de la Arlit-minejo, kiam sekeco mortigis pli ol 75% de ilia brutaro (1973-1974), multaj tuaregoj migris al la grandaj urboj, sed ankaŭ al Alĝerio kaj Libio. Preskaŭ dudek mil el ili revenis ĉe la fino de la 1980-aj jaroj, instigitaj de “malstreĉiĝa” parolado de la kolonelo Ali Saïbu, kiu finis dek tri jarojn da “esceptoreĝimo” de la generalo Seyni Kuntché. Niĝero tiam trairis ekonomian krizon, kaj nenio estis aranĝita por faciligi tian masivan revenon. La iluzio de la reĝim-malstreĉiĝo rapide disfalis, kiam alfrontiĝo inter tuaregoj kaj policistaro en Tchin-Tabaraden (majo 1990) estis sekvata de severa subpremo*.

* Sepdek mortintoj laŭ la registaro, ĉirkaŭ sescent laŭ la internaciaj organizaĵoj, pli ol mil laŭ la tuaregoj. Mano Dayak, Michael Stührenberg kaj Jérôme Strazzulla, Touareg, la tragédie, Lattès, Paris, 1992.

Foresto de sankcioj aldoniĝas al akumulitaj ĉagreniĝoj de la tuaregoj, kaj la sento esti flankenlasitaj montriĝis en oktobro 1991 per unua ekribelo. Surpapere la interkonsentoj de 1995 planas, krom la reensociiĝo de la ribelintoj, paŝojn favore al disvolvado de la Nordo kaj malcentralizado, kaj transdonon al la lokaj kolektivoj de enspezoj venantaj el mineja ekspluatado.

Dek-du jarojn poste, la malcentralizado ankoraŭ ne estas finita, kaj la transdono de 15% de la minejaj enspezoj, decidita nur en 2006, ne estas aplikata. Eĉ pli malbone, la atribuo de la novaj minejaj permesiloj okazis sen iu ajn kompenso-aranĝoj. “Ni, tuaregoj, estas nenio fronte al la ekonomiaj zorgoj de la registaroj”, konstatas s-ro Issuf Ag Maha, elektita urbestro de Tchirozerine, ekzilita en Francio. “Tio, kion ni volas, estas ke la niĝera registaro kaj la minejaj societoj ja konsideru nian ĉeeston sur tiuj teritorioj”.

En aŭgusto 2007, stato de “minaca atentigo” (aparta formo de escepto-reĝimo) estis proklamita en la Agadez-regiono. De tiam, organizaĵoj por defendo de homrajtoj anoncas arbitrajn arestojn kaj enkarcerigojn (pli ol cent), senjuĝajn ekzekutojn de civiluloj, fare de la Niĝera Armeo (NA) rebate al atakoj de MNJ. Oni parolas pri torturoj, seksperfortoj, rabado kaj mortigo de brutaroj, ofte la nura enspezfonto de la loĝantoj. Oni ankaŭ diras, ke la NA uzas survoje civilulojn kiel “homajn ŝirmilojn”, aparte por protekti sin kontraŭ minoj.

Tiuj elpremoj estigis masivajn homdelokiĝojn “En Iferouane, restas nur armeo, ĉiuj loĝantoj fuĝis”, atestas la respondeculo de malgranda asocio, kiu, kiel multaj aliaj, devis ĉesigi sian agadon. Timo pri survojaj rebatoj aŭ minoj igas la provizadon pli kaj pli malfacila. La prezoj ekflamiĝas kaj la turisma sezono, kutima enspezofonto, ne okazis ĉi-jare.

La intertraktaj provoj de Libio, Burkino kaj la Afrika Unuiĝo ne havis rezulton. La prezidanto Tandja rifuzas intertrakti kun la ribelantoj, kiujn li nomas “banditoj kaj drognegocistoj”. La konflikto-regiono estas malpermesita por ĵurnalistoj*. La Niameo-registaro krias sian rajton libere disponi pri siaj naturaj riĉaĵoj, kaj sugestas al la niĝeranoj ke la konflikto originas el la strategia graveco de la lando. Meze de aprilo 2008 la nacia deputitaro petis la registaron “fari ĉiujn necesajn paŝojn por trovi pacan kaj daŭrigeblan solvon de la konflikto”, kiu konsistigas “gravan minacon por la stabileco de Niĝero”. Tiu peto restas, ĝis nun, sen efiko.

* Musa Kaka, korespondanto de Radio France Internationale, estas enkarcerigita de la 26-a de septembro 2007, ĉar oni suspektas lin kunkulpi kun la ribelantoj. Estis enkarcerigitaj ankaŭ: Ibrahim Manzo Diallo, direktoro de Aïr Info, kaj tri francaj ĵurnalistoj, Pierre Creisson, Thomas Dandois (TV-kanalo-Arte), François Bergeron (Désert Rebel).
Anna BEDNIK