Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

POST LA IRLANDA “NE”

La Eŭropa Unio de unu krizo al alia

Post la irlanda “ne” al la Lisbona Traktato (vidu “La irlandanoj rifuzas la Lisbonan Traktaton”), la embaraso regas en la eŭropaj ĉefurboj. Kunveninte en Bruselo, la 16-an de junio, la ministroj pri eksterlandaj aferoj proponis... atendi. La Eŭropa Konsilio de la 19-a kaj 20-a de junio devus pritrakti la temon. La franca prezidanto Nicolas Sarkozy vojaĝis al Prago por provi konvinki sian ĉeĥan kolegon, s-ron Vaclav Klaus, daŭrigi la ratifadprocezon. S-ro Klaus efektive deklaris, tuj post la anonco de la rezulto de la irlanda referendumo, ke la Lisbona Traktato estas “morta”.

Simpla jura respondo al la krizo konsistus noti la fakton ke la nepra unuanimeco ne estis atingita kaj enterigi la tekston. Sed la gvidantoj de la Dudek-sep (inkluzive de la Dublinaj) tro ŝatas la tekston, supozatan solvi la problemojn de la ampleksigita Eŭropo, ol ne provi savi ĝin. Ili provas do minimumigi la gravecon de la irlanda voĉdonado, kiu tamen travidigas, post la franca kaj nederlanda “ne” en 2005, la rezervojn de la popoloj zorge tenataj for de la ratifado.

La konstruado de Eŭropo troviĝis jam en similaj situacioj. La 2-an de junio 1992, la danoj referendume rifuzis la Mastriĥtan Traktaton (50,7% da “ne”). Ankaŭ tiam la oficialaj komentistoj profetis katastrofojn, interalie nenion pli etan ol la eksplodon de la Eŭropa Komunumo. Sed meze de decembro, en Edinburgo, la dekduo trovis la solvon: Danio ĝuis sendevigojn pri la unueca mono kaj pri la defendpolitiko skizitaj en la Mastriĥta Traktato. Al tiuj du sendevigoj aldoniĝis deklaro celanta pli grandan travideblon de la eŭropaj decidoj kaj aplikadon de la principo de subsidiareco. La edinburga aranĝo okazis en la momento kiam Britio estis ricevinta, kelkajn monatojn antaŭe dum la subskribo de la traktato, sendevigan klaŭzon pri la unueca mono. La 18-an de majo 1993 la danoj aprobis la traktaton tiel amenditan — nur por ili — per 56,8% da voĉoj.

Kelkajn jarojn poste, la 2-an de junio 2001, la irlandanoj rifuzis la Nican Traktaton (54% da “ne”). Ankaŭ ĉi-foje la komentistoj — kies plimulto hodiaŭ rekonas ke la Nica Traktato estas “katastrofa” — anoncis la apokalipson kaj precize la finon de la ampleksiĝprocezo. La Unuo efektive prepariĝis akcepti 10 landojn de centra kaj orienta Eŭropo. Tamen, kunvenintaj en Seviljo la 21-an de junio 2002, la Dek-kvin interkonsentis pri deklaro garantianta al Irlando la respekton de ĝia neŭtraleco, temo kiu antaŭe servis kiel batalilo al la oponantoj de la traktato kiu starigas Komunan Politikon de Sekureco kaj Defendo (KPSD). La 19-an de oktobro 2002 la irlandanoj aprobis la tekston per 62,82% da voĉoj.

En 2005 malfermiĝis nova krizo: la francoj kaj poste la nederlandanoj rifuzis la Eŭropan Konstitucian Traktaton (EKT). Tiuj rifuzoj kaŭzis la ĉesigon de la ratifado. Sed en 2006, la Dudek-sep respondas per subskribo de la Lisbona Traktato, traktato ĝemela de la EKT. Ili deprenis de tiu la konstituciecajn formulojn kaj konservis la esencon. Ili interkonsentis ankaŭ ke la ratifado okazu parlamente, tiel konfesante mem la malfortecon de sia demokratia fundamento. Nur Irlando uzas referendumon, ĉar ĝia konstitucio devigas tion.

La nuna krizo — pri kiu respondecas la dudek-sep membroŝtatoj kolektive — okazas dum ĉiu, sendepende de la tendenco, rekonas la mankon de demokratia bazo de la eŭropa konstruado. Tamen nenia solvo estas unuanima. Oni elvokas ĥaose la simplan fortenon de Irlando en Eŭropo de du rapideco, la starigon de “malmola kerno” de landoj juĝataj perfekte integritaj, novan voĉdonadon de la irlandanoj, dum la hipotezo de forlaso de la traktato estas unu el la opcioj en Prago (kiu plenumos la prezidantecon de la Unio en januaro 2009). En Londono la konservativa opozicio merkrede esprimiĝos tiusence dum la ratifo de la Lisbona Traktato de Britio. Kiu ajn estos la elektita solvo, la Eŭropa Unio, tiuj decidoj stampos ĝian bildon por longa tempo.

Anne-Cécile ROBERT.