Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

En Francio: sindikata mobilizado de la senpaperuloj

Internaj delokitoj

Laŭvice konsiderata laŭ morala, homhelpa, religia, kultura, sekureca, ktp, anguloj, la demando pri la “senpaperuloj” de Francio denove staras sur sia bazo: la laboro. De 2006, eksterlandanoj laborantaj sen legitimiloj ekstrikis por postuli sian legitimigon. Ĉi-jare en aprilo la movado, apogata de la sindikatoj, ampleksiĝis. Kontraŭleĝe ekspluatataj de dungantoj, kiuj scias ilian senrajtecon, la senpaperuloj ekde nun aperas kiel laboristoj decidintaj batali por siaj rajtoj.

Kun siaj brustoŝildetoj “CGT”, “Droit Devant!”* la pariza manifestacio de la 1-a de majo havis ĉi jare nekutiman aspekton. Preskaŭ kvin mil nelegitimaj laboristoj vigligis la manifestacian marŝantaron de la tradiciaj sindikataj kaj politikaj ŝildegoj. Malianoj, senegalianoj, eburbordanoj, ĝis nun oni kutimis renkonti tiujn nigrajn afrikajn vizaĝojn en mobilizadoj specifaj por eksterlandanoj. Nu, ĉi-foje ili invitas sin mem en la plej simbola manifestacio de la franca laborista klaso.

* CGT: Ĝenerala Konfederacio de la Laboro, unu el ĉefaj sindikatoj en Francio. Droits Devant! (signifoj: “Rajtoj antaŭe”, aŭ “rekte antaŭen”) estas asocio por restarigi rajtojn de senrajtuloj. — jmc

Kiuj do estas tiuj geviroj, kiuj postulas sian legitimigon, el kiuj sep cent, apogataj de la CGT-sindikato, ekis strikojn en dekduo da parizaj entreprenoj la 15-an de aprilo 2008, kaj poste en 23 aliaj firmaoj la 20-an de majo? Laborantaj en sektoroj ‘hotelo’, restoracio, konstruado, sekureco, purigado, agrokulturo aŭ personaj servoj, ili estas kuiristoj, feraĵistoj, manlaboristoj, purigistoj, sezonlaboristoj... Ilia komuna eco estas, ke ili estas dungitaj laboristoj (havas laborkontrakton aŭ pagatestilojn), kiuj pagas siajn impostojn kaj sociasekurajn kotizojn. Ankaŭ komuna estas la metodo: “La dungantoj ne kontrolas ĉe la dungo atestas malia konstrulaboristo. Sufiĉas prezenti legitimilojn de kuzo aŭ amiko, eĉ falsajn legitimilojn, aĉetitajn inter 300 kaj 500 eŭrojn”.

Kiom da ili estas en tiu situacio? “Pro evidenta neceso pretervivi, tre granda plimulto de eksterlandanoj laboras, iel aŭ alimaniere. La kelkcentoj da strikantaj laboristoj en la pariza regiono estas do nur antaŭparto de centmiloj da aliaj”. klarigas s-ro Jean-Claude Amara, respondeculo de asocio Droits Devant!. Se kredi iujn asociojn, kiel la Grupon por Informado kaj Subteno al Enmigruloj (GISE) aŭ la Komitato Intermovada ĉe la Elpelitoj (france CIMADE), aŭ Unuiĝintaj kontraŭ forĵetebla enmigrado (UKFE), oni nombras en Francio en 2008 inter tricent mil kaj sescent mil nelegitimajn laboristojn.

La deklaritaj salajroj de tiuj laboristoj (inter 1000 kaj 1400 eŭroj monate) estas ĉirkaŭ la laŭleĝa minimuma salajro (france: SMIC), sed tio kaŝas ne nombreblajn kromajn nepagitajn laborhorojn. Tiomgrade, ke iuj senlegitimilaj laboristoj diras, ke ili laboras 60 horojn semajne, kontraŭ averaĝa salajro de 3,80 € hore!* “La dungantaro ja scias, ke tiuj laboristoj devas akcepti tiajn laborkondiĉojn, kiajn francoj rifuzus, substrekas Gérard Filoche, laborinspektisto. Nepagitaj horoj, kontraŭleĝaj maldungoj, sen feriomono kaj sen la normalaj kompensaĵoj, semajnfina aŭ nokta laboro: en tiuj sektoroj la laborjuro estas tute malrespektata”

* Je la 1-a de majo 2008 la minimuma salajro estis en Francio 1.308,88 € monate (malnete, por 35 h semajne), kaj 8,63 € hore (malnete).
Restoracioj, konstruejoj, gardistopostenoj

LA INTERMINISTRA delegacio pri strebo kontraŭ la kontraŭleĝa laboro (france: DILTI) opinias, ke la procento de konstatitaj “dungo de senlegitimila laboristo” preskaŭ duobliĝis inter 2004 kaj 2006 (14,8% kontraŭ 8,4%). Laŭ enketo de la ACOSS-URSSAF* pri hoteloj/restoracioj, oni konstatis kontraŭleĝan laboron en 25% de la 2.123 prienketitaj restoracioj, kaj la procento en la pariza regiono estas 61%*. “Ni estas en plena logiko de labor-fleksebleco kaj rendimenteco, konkludas G. Filoche. Kaj la tutmondiĝo ĉi-kaze ludas nenian rolon, ĉar la koncernajn sektorojn tenas francaj grupoj, kiuj investas en la nacia teritorio, sen internacia konkurenco”.

* Centra Agentejo de la organismoj de Socia Asekuro — Unuiĝoj por enkasigo de kotizoj pri socia asekuro kaj familiaj krompagoj.
* “Nigra laboro en la sektoro de hoteloj-restoracioj”, Acoss-Urssaf, Parizo, 16-a de aŭgusto 2007.

Laŭ s-ro Amara, tiu hontinda ekspluatado okazas en ĝenerala hipokriteco: “La ŝtato ricevas impostojn de tiuj nelegitimaj laboristoj, la sociasekurkompanioj ricevas salajro-procentaĵon, kaj la dungantoj uzas la laborfortojn tute scie.”. En la komenco de la movado multaj dungantoj, sub la lumoj de aktualeco, tamen deklaris ke ne sciis pri la falsaj legitimiloj de siaj dungitoj. Tio eblas koncerne kelkajn izolitajn etajn dungantojn konfesas Patrick Soulinac, respondeculo de la loka CGT-unuiĝo en la 7-a kaj 8-a kvartaloj de Liono. Sed larĝa plimulto tion bone scias. Ni havas ĉi tie dosierojn en kiu, sur la pag-atestiloj de ununura laboristo, estas kvar malsamaj nomoj...”.

Siaflanke s-ino Francine Blanche, konfederacia sekretariino ĉe CGT, opinias, ke la amplekso de tiu movado transpasas la nocion “moderna sklaveco”. La senlegitimilaj laboristoj, ŝi klarigas, estas la “delokitoj de nedelokeblaj firmaoj*. Tiu formuligo havas la avantaĝon substreki, ke la “konkur-avantaĝoj ekzistas ne nur en la landoj kun malaltaj salajroj. Ĉar estas ja ne eble deloki restoracion, konstruejon aŭ gardistopostenon, la dungantaro surloke restarigis kondiĉojn de “malmultekosta” labormerkato, varbante laboristojn malfortigitajn pro sia statuso de “nelegitima laboristo”. Tiu “surloka delokado” similas al kaŝita laboro, kiu estas eco de ne malgranda parto de la franca laboristaro.

* LHumanité, Parizo, 16-a de aprilo 2008.

Eĉ plie, la uzo de tiuj “internaj delokitoj” progresas kaj diversiĝas, ja nova mekanismo jam funkcias: la transnacia servoprodukto (TSP). Tiu formo de kontrakto konsistas el laborigi en Francio eksterlandajn laboristojn pagatajn de eksterlandaj firmaoj, kiuj sendas ilin por misio. En sia enketo pri la laborkondiĉoj en la sektoro konstruado/publikaj laboroj (KPL) Nicolas Jounin raportas pri la kazo de eksterlandaj firmaoj (polaj, portugalaj, ktp...), kiuj sendas dungitojn labori en Francio*. La socipolitiksciencisto Beatrice Mésini atentigas pri la kazo de ekvadoraj laboristoj, ricevintaj legitimilojn en Hispanio kaj “misionsenditaj” en Francion kiel sezonaj laboristoj*. Tiu formo de “transnacia subkontraktado” havas plurajn avantaĝojn: la salajroj estas pagataj de la eksterlanda dunginto, kiu pagas en sia lando sociasekurajn kotizojn ĝenerale malpli altajn ol en Francio. Kaj tiuj laboristoj “alsenditaj” ne bezonas francajn legitimilojn por labori en Francio.

* Chantier Interdit au public, La Découverte, kol. “Texte à l’appui”, Parizo, 2008. Laŭ parlamenta raporto (n°206, Senato, 2005, p. 16), cent dudek mil salajruloj estis koncernitaj en Francio en 2003, kun kresko de 50 ĝis 80% ĉiujare de kelkaj jaroj (citita de Nicolas Jounin).
* “Mastrumado de laboristoj kaj laŭstatusa divido de la migraj sezonlaboristoj en la eŭropa agrokulturo”, kolokvo de la Internaciaj Tagoj de Laborsociologio (ITLS), Londono, junio 2007, publikigotaj aktoj.

Se tiuj profundaj evoluoj okazas en iuj sektoroj de franca ekonomio jam de pluraj jaroj, kial do la mobiliziĝo de la senpaperuloj okazas nur nun, en 2008? “Estas demando pri matureco komentas Violaine Carrère, studotaskita en GISE. Post la luktoj de eksterlandanoj al kiuj estis rifuzita azilrajto, en la mezo de la 1980-aj jaroj, ni spertis la okupadojn de preĝejoj (Sankta Bernardo en Parizo...) ĉe la fino de la 1990-aj. Tiuj du movadoj sukcesis rompi la bildon de la “kontraŭleĝaj” eksterlandanoj por enkonduki tiun de “senpaperuloj”, same kiel ekzistas senhejmuloj, senlaboruloj,...”

En somero 2006, la movado gvidata de la Reto Edukado sen Limoj (RESL) ebligis, ke ekterlandanoj “ne plu estu perceptataj kiel sennomaj kaj maltrankviligaj siluetoj. La batalo kontraŭ elpelo de infanoj en la lernejoj donis vizaĝojn, nomojn kaj difinitajn irvojojn al la eksterlandanoj”. Kun la mobilizado de la senlegitimilaj laboristoj, “la francoj subite malkovras, ke la eksterlandanoj laboras kaj pagas siajn salajro-kotizojn.”

Alia faktoro klarigas tiun transformiĝon de la enmigrinto-luktado por siaj rajtoj. “En somero 2006 la novaj tekstoj de la registaro ŝanĝis la situacion, substrekas s-ro Raymond Chauveau, ĝenerala sekretario de la loka CGT-unuiĝo de Massy (ĉirkaŭurbo de Parizo) kaj iniciatinto de la movado. Forigante en 1974 la rajton legitimiĝi surbaze de laborkontrakto, la franca ŝtato instigis la eksterlandanojn serĉi legitimiĝon per azilrajto, aŭ familia kialo (1978), aŭ surbaze de studenta statuso (1993). Reenkondukante en 2006 eblecon ricevi legitimilon surbaze de laborkontrakto (leĝo “pri enmigrado kaj integrado” de la 24-a de julio 2006), s-ro Nicolas Sarkozy intencis subordigi tiun rajton al sia doktrino de la “elektita enmigrado”. Li do tuj fiksis je dudek ses mil la kontingenton de ellandigotoj por 2008 (tio estas mil pliaj ol en 2007) kaj anoncis plimultigon de la lokoj en poreksterlandanaj malliberejoj.

En julio 2007 la situacio streĉiĝis. Dekreto devigis la dungantojn signali siajn senlegitimilajn dungitojn (punoj: 15 000 eŭra monpuno kaj 5 jaroj en malliberejo. La teksto emociigas... ĉi-foje la labormastrojn. “Ni akceptis tre maltrankvilajn etajn dungantojn en la asocia ejo de Droits Devant!” amuziĝante diras s-ro Amara. Siaflanke, la CGT registras plendojn de “miloj da senpaperuloj maldungitaj de siaj firmaoj”. La 20-an de novembre 2007, la Hortefeux-leĝo (“pri mastrado de enmigrado, pri integrado kaj azilo”), anoncas liston de cent kvindek metioj tiel nomataj “streĉaj” (kun malmulte da dungokandidatoj). Ĝin sekvas la fama cirkulero de decembro 2007, kiu limigas je nur tridek la “kvalifikajn” metiojn rezervitajn por enmigrantoj de ekstereŭropaj landoj. Fine, nova cirkulero de januaro 2008 “precizigas klare ke la legitimiĝo eblas se dungitoj prezentas pagatestilojn de la “streĉaj” metioj”, komentas s-ro Chauveau.

Ĉu la registaro atendis, ke la dungantaro, ĝenita de la dekreto de julio 2007, mem prezentos siajn elektitajn dosierojn en la prefektejoj? Kiel ajn estas, la CGT kaj la asocio Droits Devant! enpenetras la breĉon. En februaro 2008, striko estas organizata en restoracio de la luksa avenuo Grande Armée en Parizo. Sep kuiristoj ricevas legitimilojn. Fine de aprilo, la sindikato deponas mil legitimigo-dosierojn en la prefektejoj de la pariza regiono. Dek tagojn poste, preskaŭ cent strikantoj ricevas siajn legitimilojn.

Videble tiu movado embarasas. Ne nur la registaron, kiu pensis ke ĝi fintraktis la dosieron de enmigrado. Sed ankaŭ parton de la CGT-sindikato, taŭzita de tiu mobilizo kaj akuzita de senpaperula kolektivo (la Kunordigado 75) ke ĝi deponis “nur” mil legitimigajn dosierojn.

Ĉar siaflanke la “internaj delokitoj” ja firme decidis. “Ni havas malmulton por perdi, substrekas afrika strikanto de firmao Millenium en Igny (apud Parizo). Strikante aŭ partoprenante manifestaciojn, ni scias kion ni riskas. Ĉiu senpaperulo kiu eliras el ombro submetiĝas al danĝero kaj povas esti ellandigita kiam ajn. Sed de jaroj ni eliras ĉiutage timantaj areston kaj resendon al niaj landoj. Do, ni prefere luktu!”

La unuan fojon de tri jaroj, la politiko rilate al eksterlandanoj estas batskuata. Malamika al ĉiu formo de “amasa legitimado”, la registaro firme tenas de la komenco de la movado sian pozicion: la dosieroj estos pritraktitaj “individue”, je granda veo de la protestantoj kaj ... de iuj respondeculoj de la dunganto-sindikatoj*. Sed tia pozicio iĝos rapide neeltenebla por s-ro Sarkozy. “Tiu regulo nutras la plej malprecizan arbitrecon, klarigas s-ro Patrick Peugeot, respondeculo de la CIMADE. Fronte al la realaj bezonoj de la franca ekonomio, la ŝtato devos pli malpli frue elekti la legitimadon laŭ klaraj kriterioj.”

* La 17-an de aprilo, s-ro André Daguin, prezidanto de la Unuiĝo de la hotelmetioj kaj industrioj (UHMI) postulis la legitimigon de kvindek mil senpaperuloj.

Olivier PIOT.