Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Barack Obama

S-RO BARACK OBAMA havas bonŝancon. Li postsekvas al unu el la plej malpopularaj prezidantoj de la historio de sia lando, li estas juna, li estas mestizo, la tuta planedo ŝajnas atendi ke li eniru la Blankan Domon. Li ŝajnas do pli armita ol iu alia por “restarigi la usonan gvidantecon en la mondo”* Do, rebonigi la markon Usono, igi pli efikaj ĉar pli bone akceptotaj — kaj pli akompanotaj — la eksterlandajn intervenojn de Usono.

* Barack Obama, “Renewing American Leadership”, Foreign Affairs, Novjorko, julio 2007.

Inkluzive de la militaj intervenoj, aparte en Afganio: “Mi konstruos armeon de la 21-a jarcento kaj tiom potencan partnerecon kiom estis la kontraŭkomunisma alianco kiu venkis en la malvarma milito, por ke ni restu ĉie en ofensivo, de Ĝibutio ĝis Kandaharo.”* Al tiuj kiuj daŭre revas ke “multkultura” prezidanto naskita el kenja patro montrus per si mem la venon de new-age-Usono kaj la rondodancon en kiu ĉiuj homoj en la mondo donus al si la manon, la demokrata kandidato jam klarigis ke li inspiras sin malpli de Pink Floyds aŭ de George McGovern ol de la eksterlanda politiko “realisma kaj dupartiisma de la patro de George W. Bush, de John Kennedy kaj, certagrade, de Ronald Reagan.”* La multflankismo ne estas por morgaŭ; la imperiismo estos tamen pli soft, pli lerta, pli interaranĝita kaj, kiu scias, eble iomete malpli mortiga: la ok jaroj da embargo de la prezidanteco Clinton ĉiukaze mortigis multegajn irakanojn...

* Saml. Tia ambicio implicus cetere altigon de la buĝeto de la Pentagono kaj kromajn 65.000 soldatojn kaj 27.000 mar-infanterianojn aldone al la usonaj armitaj fortoj. “I will build a twenty-first century military and twenty-first century partnerships as strong as the anticommunist alliance that won the Cold War to stay on the offense everywhere from Djibouti to Kandahar.”
* Parolado de Greensburg (Pensilvanio), la 28-an de marto 2008.

S-ro Barack Obama estas talenta. Aŭdaco esperi, lia programlibro, donas la takton de lia miksaĵo el historia komprenemo, el ruzeco, el politika “kunsentemo” por liaj kontraŭuloj — pri kiuj li diras ke li povas “kompreni la motivojn kaj rekoni ĉe ili valorojn kiujn mi kundividas” — parolturnoj scie ekvilibrigitaj kiuj ne solvas multon, sed kontentigas (preskaŭ) ĉiun, el humuro, el konvinko ankaŭ. El konvinko, sed mildigita per zorgiga omaĝo al la prezidinto Clinton kiu estas, laŭ li, “elŝirinta el la demokratia partio iujn el la ekscesoj kiuj malhelpis lin gajni elektojn.”* Kiuj ekscesoj? Ĉu la rifuzo de mortpuno? Ĉu la socia helpo al malriĉuloj? Ĉu la defendo de publikaj liberecoj? La respekton al la internacia juro?

* Barack Obama, The Audacity of Hope, Crown, Novjorko, 2006, p. 35.

S-ro Barack Obama havas ambicion. Ĝis kien kondukis lin tiu, pravigebla, voli “gajni la elektojn”? Tiuj ĉi lastaj monatoj ŝajnas sugesti la respondon: pli dekstren. Tamen ne tiom ke s-ro Obama fariĝus interŝanĝebla kun la respublikano John McCain kaj tiel pravigus la sloganon “blanka kato kiel kato blanka”. Sed jam sufiĉe malproksima de la progresema diskurso de la komenco de lia kampanjo, kaj ankoraŭ pli malproksima de tiu kiun liaj plej idealismaj partizanoj kredis aŭdi. Ĉar “Yes we can” fariĝis ankaŭ Jes ni povas kritiki juĝon de la Plej Alta Kortumo, tamen ege konservativa, kiu malpermesas ekzekutadon de seksperfortuloj kiuj ne kulpas pri murdo; Jes ni povas fari antaŭ la por-israela premgrupo paroladojn kiuj viciĝas laŭ la plej malfleksiĝemaj pozicioj de la registaro de s-ro Ehud Olmert; Jes ni povas sisteme asocii kreemon kaj privatan sektoron, kompletigi la taskon redifini la progresismon lanĉitan de s-roj Clinton kaj Anthony Blair, antaŭenigi klas-aliancon kies manaĝeroj kaj kadroj estus la ŝlosilaj agantoj.

Estas io eĉ pli zorgiga. Aŭdacigite de la fluo da financaj kontribuaĵoj kiuj pufigas la monkestojn de lia kampanjo, s-ro Obama faris severan, eble mortigan baton al la sistemo de publika financado de la elektoj. Tiel li anoncis ke li estos la unua prezidantkandidato post la Watergate-skandalo kiu rezignas pri la pago, fare de la ŝtato, de donita sumo (84,1 milionoj da dolaroj en 2008) donata al ĉiu el la du grandaj konkurantoj interŝanĝe kun ilia akcepto de elspez-plafono egala al la ricevita sumo. La pezo de la mono en politiko estas tamen ne malgranda problemo en Usono. S-ro Obama indikis ke li ne solvos ĝin. Restas al li aliloke kelkaj okazoj ne elrevigi. Tio ebligus ankaŭ al la veraj amikoj de la usona popolo konservi ... la aŭdacon esperi.

Serge HALIMI.