Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La Imperio de la Mezo sub pafado de la sociaj movadoj

Ĉu la komunistoj ŝanĝos Ĉinion?

ĴUS ANTAŬ LA OLIMPIAJ LUDOJ, la ĉina prezidanto Hu Jintao kaj lia ĉefministro Wen Jiabao multigis arestojn kaj trudloĝigojn. La timo de politika skandalo dum la sporta festo aktivigas ilian subpremo-energion. Tamen, ne redukteblas la evoluo de la lando je tiuj agoj. Dekmiloj da protestoj naskiĝas. Alfrontita al iu duon-instituciiĝo de la sociaj movadoj, la ĉina komunista partio provas renovigi sian rolon.

DE LA KONGRESO de la Ĉina komunista partio (ĈKP) en oktobro 2007 ĝis la preparoj de la Olimpiaj Ludoj, kaj tra la tuta traktado de la “tibeta afero”, neniu povas diri, ke Ĉinio montris novan bildon de sia politika sistemo. Tiu “desupra” konservativismo tamen kontrastas kun la amplekso, ofteco kaj ecoj de la sociaj movadoj, eksplodantaj en la lando. Oni travivas ja kvazaŭ-instituciiĝon de la protestado; ĝi ne estas rezulto de premo venanta de ekster la Partio, sed de agado de individuoj aŭ grupoj situantaj interne de la “sistemo”. Tia ŝanĝo devigas eliri el la kutima kadro de politika analizo, kiu ofte kontraŭstarigas ĉiopovan “potencon”, kies praktikoj estas malrektaj kaj senskrupulaj al “socio” alterne perceptata kiel pasiva aŭ ekribelonta.

Inter 2002 kaj 2006 preskaŭ dek du miliojnoj da homoj aliĝis al la ĈKP. Kio pelas ilin al tio? Por iuj, kadruloj de la Partio aŭ de la administracio, la demando estas sensenca: temas ja pri simpla rimedo por aliri iun funkcion, kaj poste akumuli potencon. Por aliaj, estas diversaj motivoj. “Se mi volas promocion en mia profesio, mi devas trapasi tiun formalaĵon”, klarigas instruisto. En unu el la grandaj universistatoj de la lando, 80% de la instruistoj estas komunistoj. Sed inverse, havi partian karton ne garantias socian altiĝon. La homrilata reto, la profesia sukceso, kaj eĉ riĉiĝo, pli certe kondukas al ĝi.

Iu sekretario de la Partio en publika institucio atendas delonge promocion, dum lia vicsekretariino, edzino de altrangulo de alia institucio, ĵus promociiĝis, spite al kontestataj profesiaj kompetentoj. Same, filo de tre riĉa negocistino nemembro de la Partio sukcesis enkonduki sian propran filon, kvankam sendiploma malgraŭ tri jaroj pasigitaj en eksterlanda universitato, en alta pozicio de publika entrepreno.

En intelekta medio, aliĝi al la Partio povas garantii ian mensotrankvilecon. Tiel, por ĵurnalisto, “esti en la Partio ebligas pli grandan parolliberecon”, laŭ rimarko de unu el ili. Estas nur ŝajna paradokso: la alelektita persono eniras malgrandan cirklon, kie la diskutoj estas pli liberaj. Tiu perceptado resendas precize al la temo “demokratiiĝo de la Partio” diskutita dum la 17-a kongreso.

“Konservativa demokratiiĝo”

ONI POVAS VIDI en tiu frapfrazo la retorikan mistifikon de organizaĵo, kiu anstataŭ reale demokratiigi la socion, proponas plian surogaton de liberaligo. Tamen la oficiala diskurso esprimas plurajn realaĵojn. La unua estas pripensado komencita antaŭ kelkaj jaroj en la ĈKP-lernejoj. La vetaĵo de tiu scenaro “konservativa demokratiiĝo” ne estas malgranda: kiel teni la regpovon (individua intereso) kaj garantii stabilecon (kolektiva intereso), samtempe kreante spacon por sinesprimo kaj politika elektebleco?

La enkonduko de “tendencoj” interne de la partio ebligus artikigi la diversajn sociajn mediojn. La ĈKP plu monopoligus la regpovon, sed laŭ la maniero de la japana liberaldemokrata partio post la dua mondmilito — tiu ekzemplo estis eksplicite citita. Aŭ kiel en Eŭropo kaj Usono, en regsistemo animata de du grandaj partioj, kiuj, akordiĝinte pri la ĉefaĵoj, privilegias interkonsenton anstataŭ konflikto, do stabilecon. Demokratiiĝo interne de la elita rondo ebligus reformi la reĝimon, evitante tamen politikan malstabilon.

De 2002, la gvidantoj pliigas tiun direktoshanĝon. Elekto de frapfrazoj kiaj “La harmonia socio”, “La eta prospero”, aŭ, pli proksime al ni “la scienco de la disvolvado”, atestas pri legitimado de la postuloj de la “socio”. Al tiu simbola ago aldoniĝas konkretaj paŝoj: limigita sed reala etendiĝo de la socia asekuro, malpliigo de la kamparanaj impostoj, malpli brutala kontrolado de la migradoj kaj sociaj movadoj.

Malantaŭ senmovisma fasado, la reformanta “laŭgradismo” ŝanĝas la grandajn politikajn ekvilibrojn. Ja tute ne estas en konsidero ĉu organizi baloton antaŭ pli malpli da tempo: demokratiiĝo de la Partio konsistas el kelkaj limigitaj eksperimentoj, por strikte enkadrigi la reformon. Same kiel la malnova kampara demokratiiĝo limigis sin je la demandoj internaj al la vilaĝoj, la partia demokratiiĝo limigas la diskut- kaj kontest-spacon al elektita respondeca publiko. En ambaŭ kazoj, oni zorgas eviti elvojiĝojn.

Certe, la scenaro de la konservativisma demokratiiĝo palas kompare kun tiu, kiun oni nomas la “dua demokratia ondo” (post la dua mondmilito) aŭ kun la tria (tiu de la landoj de eks-eŭroporienta bloko). Sed ĝi povas esti komparata kun la “unua demokratia ondo”, tiu de la okcidenteŭropaj landoj: la tuta problemaro politika de la elitoj en la 19-a jarcento artikiĝis ĉirkaŭ la kontraŭdiro inter demokratiiĝo, perceptata kiel neevitebla, foje eĉ dezirinda, kaj la timo kiun ĝi provokis ĉe la “dominantoj”*. Alexis de Tocqueville laŭdas la popolon (honesta prudenta civitano) sed mallaŭdas la popolaĉon (homamaso, laboristaro, revoluciularo*. Kvankam la grandaj demokratiaj sistemoj ja ĝermis kun la timo de revolucio, la timo ke elektiĝos malbonaj gvidantoj (demagogoj, sed ankaŭ gvidantoj senspertaj aŭ sensciaj) longtempe malhelpis veran progreson ĉi-kampe.

* Guy Hermet, Le Passage à la démocratie, Presses de Sciences Po, Parizo, 1996.
* Philippe VidelierDes philosophes pour les propriétaires”, Manière de Voir n-ro 99, “L’Internationale des riches”, junio/julio 2008.

La ĉina problemaro estas simila, nur malordo anstataŭas revolucion. La elitoj serĉas formulon por demokratiigi sen skuoj, tamen garantiante bonajn gvidantojn por la lando. “kiu estas la plej danĝera situacio, resumas respondeculo de balotorganizo en vilaĝoj. Situacio nestabila sen esprim-rajto per baloto — nestabila parte pro manko de esprimiĝo-, aŭ socio malorda pro la rezulto de baloto?” La gvidanta klaso kaj plej multaj komunistoj strebas por eviti tiujn du rifojn.

Ofte primokata, foje de la ĉinoj mem, la “demokratiiĝo” tamen ne estas nur teoriaĵo. Apud la socia kontestado, aŭ pli ĝuste malantaŭ ĝi, ekaperas formoj de politika agado portataj de partimembroj. Advokatoj, deputitoj, ŝtatfunkciuloj, instruistoj, respondeculoj de amas-organizaĵoj (Federacio de Virinoj, sindikatoj), entreprenistoj, troviĝas en la amaskomunikiloj kaj la Neregistaraj Organizaĵoj (NRO-j), sed ankaŭ en la kulisoj de la registaro por defendi sociajn grupojn, kiuj laŭ ili estas malrespektataj. Iuj gvidas jurokursojn por la migruloj el la kamparoj* aŭ publikigas artikolojn montrante ligon inter la protest-movadoj kaj la sociaj maljustaĵoj, inter kontestado kaj defendo de rajtoj. Aliaj subtenas, aŭ eĉ financas iniciatojn favore al malriĉuloj aŭ elpelitoj. Aliaj defendas la komunan heredaĵon, aŭ la ideon de redistribuo de la novaj riĉaĵoj pro ekonomia kresko.

* Tiuj “migruloj” (mingong) venis el la kamparo, plimalpli kontraŭleĝe, kaj havas postenojn ne aŭ malmulte kvalifikitajn. Iliaj rajtoj estas ofte nerespektataj.
Nek revoluciuloj nek opoziciantoj

IUJ FAMULOJ donas, de kelka tempo, sian subtenon al asocioj de loĝejposedantoj suferantaj ŝtelojn fare de konstruigistoj kaj domego-administrantoj, kiuj havas ligojn kun la lokaj aŭtoritatuloj. La vetaĵo estas granda: temas pri agnoski la rajton de la “meza klaso” profiti el tio, kion ĝi mem difinas kiel sian fundamenton, la domproprieto. En la grandaj domegaroj de Pekino, elektado de reprezentantoj de la posedantoj iĝis deviga. La lokaj aŭtoritatuloj rapide trovis manierojn malefikigi tiujn elektojn, sed la reformo tamen markas agnoskon de la posedanto-rajtoj. Fine, ĵurnalistoj denuncas skandalojn pri poluado, aŭ misktraktadon de migruloj aŭ de kamparaj aŭ urbaj eksproprietigitoj. Tiu nova aktivado tre ŝuldiĝas al la elitisma modifo de la partia konsisto, kun kreskanta proporcio de junuloj, negocistoj kaj universitataj diplomitoj (vd “Survoje al partio de “superaj klasoj””).

Nek revoluciuloj nek opoziciantoj, tiuj famuloj ofte havas politikaktivan pasintecon. Estante proksimume kvindek-jaraj, la plej konataj el ili travivis la grandajn politikajn movadojn de la Mao Zedong-epoko (kultura revolucio, sendado de la edukita junularo al la kamparo) kaj la kontestajn periodojn de la reĝimo (aparte 1979 kaj 1989). Ili mastras same bone la oficialan lingvaĵon, kiel la gramatikon de ĝia kontestado.

Spertinte ĉiujn subpremojn, ili ne plu estas oferemaj. Ili troviĝas en ĉiuj sektoroj de la regantaro, kaj surprize oni foje malkovras similecojn inter homoj, kies pozicioj estas tre malsamaj — en la sferoj arta, administracia, akademia aŭ negocista — , sed kiuj spertis proksimecon en la Mao-epoko.

Tiel s-ro Zhang, juna intelektulo sendita al la kamparo, hodiaŭ direktoro de administra oficejo de granda urbo*, restis ligita al fama artisto, kun kiu li vivis tri jarojn en Mongolujo. Pli mirige, eksa ruĝa gardisto, aliformita al negocisto, havas tre bonajn rilatojn kun unu el liaj pasintaj kontraŭuloj. El tiu sperto, ili konservis komunajn sentemon, refleksojn kaj lingvaĵon. “Ni estas multaj, kiuj forlasis kaj la revolucian miton, kaj la kredon je demokratio kaj elektoj. diras fama intelektulo. Ĉio tio estas danĝera, necesas trovi mezan vojon.”

* Oficeja Direktoro estas homo, kiu kunhavas respondecojn de regiona direktoro kaj ĉefa vicurbestro.

Ilia vivsperto kondukas tiujn “konservativajn demokratojn” koncepti la politikan reformon kiel evoluon al mekanismo garantianta samtempe ordon, reprodukton de elitoj kaj grandan dozon da socia altiĝebleco. Akorde kun la oficiala diskurso, ili rekomendas fortigon de la leĝaro, aparte por garantii la fundamentajn rajtojn de la plej suferantaj kategorioj: eksproprietigitoj de propraj loĝejoj aŭ bienoj, migruloj ekspluatataj, urbanoj malriĉiĝintaj pro la reformoj, domposedantoj luktantaj kontraŭ administrantoj kaj konstruigistoj, loĝantoj protestantaj kontraŭ poluo de aero aŭ riveroj...

La celo estas aranĝi laŭleĝajn esprimeblecojn pri malkontento kaj instrui al la protestantoj kiel uzi la leĝajn rimedojn por lukti kontraŭ agoj de negocistoj kaj lokaj burokrataroj. La firmigo de sociaj kategorioj (domposedantoj, eksproprietigitoj, malriĉuloj, migruloj), devas okazi tra protektado de iliaj rajtoj (weiquan).

Neniu “reformanto” aŭdacas transiri la malpermesitan linion de reĝimo-kontestado. “La tempo de revolucioj estas finita, diras iuj, ni ne devas plu agi en politiko.”“Necesas eviti ajnan rektan alfrontiĝon kun la reĝimo”, precizigas aliaj. Tiu elekto ne estas nur taktiko. Kelkaj el tiuj “aktivuloj” apartenas al la sistemo. Kaj, pli precize, al sociaj grupoj favorataj de la ekonomiaj reformoj: teknikistoj, kadruloj de grandaj firmaoj, negocistoj, instruistoj. Tiom kiom la landaj gvidantoj, ili timas perdi avantaĝojn des pli karajn, ke pli malfrue ricevitajn. Tamen, ilia agado atestas certan kuraĝon kaj implicas diskretecon: ilia statuso, eble eĉ ilia libereco, povus suferi.

Reformi por konservi la sistemon

KVANKAM MALGRANDA, la rezulto de tiuj luktoj tamen ne estas neglektinda: la bildo de la migruloj konsiderinde pliboniĝis en la publika opinio, kaj malpli oftas la nepago de iliaj salajroj; la juraj eblecoj por lukti kontraŭ mistraktado grandiĝas; la ekkonsciiĝo rilate la poluad-problemojn estas nekontestebla; la interesoj de la loĝejposedantoj komencas fariĝi legitimaj. Kvankam modesta, tiu bilanco superas tiun de la “opozicio”, kiu ne havas multan influon, tiel pro la malmulta popola subteno, kiel pro sia subpremado.

La malamikoj de la “reformisma” tendenco troviĝas nek en la registaro, nek en la Partio: estas ĉiuj, kiuj en la administracioj, entreprenoj, universitatoj, volas plu profiti el la reĝimo, rifuzante starigi kadron (juran, formalan, legitiman) por siaj privilegioj.

Ili ne komprenis, ke la regmaniero devas evolui, kaj integri tuton aŭ parton el la sociaj aspiroj, por ne perdi la regpotencon.

Ekapero de novaj sociaj tavoloj grupigitaj laŭ la praktika sed konfuza termino “mezaj klasoj”, estas alia parto de tiu politika “puzlo”. Inter ili estas multaj komunistoj. Ĝuante enspezojn, kiuj ebligas posedi domon, aŭton, kaj vojaĝi, nu, “ĝui la vivon”, ili montras plursencan politikan sintenon.

Unuflanke, ili kritikas riĉiĝon bazitan sur kontraŭleĝaj enspezoj aŭ sur la “privilegioj” (tequan) de familia origino, dum ili povas kalkuli nur pri siaj propraj meritoj kaj salajroj, ŝarĝitaj de pezaj impostoj. Ili favoras pli grandan leĝan protekton de la individuaj interesoj kaj vastan demokratiiĝon de la liberecoj esprimiĝi, asociiĝi kaj entrepreni.

Aliflanke, ili kontraŭas la starigon de balotelektoj, laŭ ili ebla fonto de sociaj malordoj, perfortoj kaj politika fragmentiĝo. “Kiu povas garantii, ke la gvidantoj venantaj el baloto estus pli bonaj ol tiuj nunaj?”. Jen ilia mesaĝo. La anoj de tiuj novaj sociaj tavoloj substrekas la gravecon de la kontribuo de migruloj al la nuna prospero kaj subtenas la paŝojn faritajn cele al plibonigo de iliaj labor- kaj viv-kondiĉoj. Sed ili ankaŭ insistas pri la neceso “civilizi” tiujn kamparanojn antaŭ ol doni al ili urban civitanecon*.

* Vd “The imaginary of “urban executive” in contemporary China: some findings”, komunikaĵo de la aŭtoro ĉe la kolokvo “Asian societies in comparative perpectives”, Yonsei-Universitato, Seulo, Sud-Koreujo, 26-27 oktobro 2007.

Tiu nova politika kunteksto konsistigas ian respondon al la ĉefaj kontraŭdiroj de la socio. La freneza ritmo de la ekonomia kresko kaj la kresko de la sociaj interesoj ĝin akompanantaj generas frustriĝojn kaj dezirojn, kiuj povas esti kontentigitaj nur per... ekonomia kresko! La ĉiama promeso pri estonta bonstato ne plu sufiĉas: oni postulas pli solidajn garantiojn.

La politikaj tendencoj aperintaj de la 1990-aj jaroj ne alportas taŭgan respondon al tiu situacio. La reveno al “tradicio”, kiu prenas formon de regenerita konfuceismo, ne akordiĝas kun tiu kresko kaj kontraŭdiras la deziron eksperimenti novajn vivstilojn. La aro de grupoj kaj personoj, kiujn oni en Ĉinio nomas la “nova maldekstro” povas plaĉi pro siaj referencoj al nacia renovigo, sed ĝia volo rekolektivigi la ekonomion kaj reveni al la egalismo ne trafas favoron de loĝantaro jam gustuminta la modernajn dolĉaĵojn. Kaj la politika liberalismo estas ofte perceptata, de la intelektuloj kiel de ordinaraj homoj, kiel alportanto de nova ĥaoso, de tipo “Tian an men-placo”

La nova tendenco, same maldensa kiel la antaŭe priskribitaj, prenas malsaman vidpunkton. Ĝi ne provas antaŭenigi recepton, ĉu de la pasinteco, ĉu de ekstero, sed volas trovi solvon por la senelireja ekonomia kresko. Laŭ ĝi, la socia malkontento kreskas ĉar ĝi ne disponas pri legitimaj esprimkanaloj. Simile, la sociaj altiĝeblecoj fermiĝas pro la tro granda rolo de socia kaj politika kapitalo en la sukceso. Se returniĝo de la ekonomia konjunkturo senigus la loĝantaron de ĝia fido al pli bona estonteco, tiam tiuj frustriĝoj povus rezultigi politikan eksplodon.

Kiel notas la sociologo Chen Yingfang “Se en socio la urbaj mezaj klazoj, kiuj kapablas agi laŭleĝe kaj havas politikan raciecon, ne havas rimedojn por efike defendi siajn interesojn, aŭ se la regantoj sisteme malhelpas tian esprimiĝon, per leĝo, politika agado aŭ eĉ per forto kaj minaco, tiam la urbanoj eble elektos revolucian agadon. Vojo pli multekosta je socia renversemo kaj politikaj riskoj*

* Chen Yingfang, “Agopotenco kaj instituciaj limoj: la mezaj tavoloj en la urbaj sociaj movadoj”, nepublikigita studaĵo ĉinlingva.

Por nepre ĝin eviti, la nova tendenco proponas konverĝigi energiojn engaĝitajn en la sociaj movadoj kaj asociaj aktivaĵoj. Kune, ili povus modifi la eblecon socie altiĝi, sen eniri la politikan kampon. Temas pri devigi la ŝtaton kaj precipe la lokajn administraciojn decidi socialajn politikojn kaj paŝojn al jura protekto. Laŭ eksa instruisto fariĝinta negocisto, “Socio estas la sola forto kapabla modernigi la landon kaj kreskigi la liberecon kaj socian juston.” Tiu taktiko ne estas sen rilatoj kun analizoj de ekonomikistoj, kiuj rekomendas kreskigi la internan postulon pere de enspezokresko de la plej malriĉaj, kaj “sekurigi” la vivkondiĉojn, por stimuli konsumadon*.Oni tial komprenas, ke tiu diraĵo plaĉas al la landaj gvidantoj. Socio pli aŭdata, kun modernigitaj institucioj, garantius porĉiame ilian regadon.

* Vd la sociologo Sun Liping, “Riĉigi la popolon por kreskigi la internan postulon” kaj “Pensi alimaniere por rebazigi la socian ordon”, Nanfang Zhoumo (Suda semajnfino), Kantono, respektive 16-a de marto 2006 kaj 13-a de decembro 2007.

Tute ne revolucia, tia projekto permesas ne trakti la demandon pri reĝimŝanĝo, kaj do plifortigas la ĈKP. Intime ligante la politikajn elektojn al la individuaj interesoj, ĝi ŝirmas kontraŭ aventuremo kaj subpremado, lasante spacon por la socialaj zorgoj. Tamen, ĝi sendube kongruas kun la sociologia evoluo de la lando. La plej aktivaj sociaj tavoloj — tiuj famaj mezaj klasoj — montriĝas pli kaj pli decidaj defendi siajn interesojn, sed ne postulas ŝanĝon de reĝimo.

Tamen la strategio de ĉirkaŭiro (evito) de la politika kampo (ni ne tuŝu la fundamenton de la reĝimo) profite al la socia kampo (ni respektigu la individuajn rajtojn kaj la socian justecon) ne estas sen rifo. Ja la logiko de rajtodefendo ne garantias egalan traktadon de ĉiu: juro estas produkto de politika lukto. La mezaj klasoj havas sufiĉan legitimecon — almenaŭ ĉar ili konsumas — por iĝi apogiloj de tiu konservativa demokratiiĝo. Inverse, la malfavorataj sociaj tavoloj — ekzemple la migruloj — penus esti aŭdataj kaj eble preferus “revoluciajn” agojn.

Jen alia kaptilo: la rezisto de la lokaj burokrataroj — kaj verŝajne ankaŭ de parto de la centra administracio — kontraŭ ŝanĝoj. Ekspluatado de la migrularo kaj regado de la nemoveblaĵoj (konstruaĵaro) generas tiom grandajn profitojn, ke la centra registaro tre malfacile povos reformi tiujn praktikojn.

Jean-Louis ROCCA