Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La Demokratia Respubliko Kongo provas malhelpi rabadon de ĝiaj riĉaĵoj

Spekulaj manovroj en rekonstruata Katango

La rapida prezaltiĝo de la krudmaterialoj modifas la ekonomian situacion en Afriko. Efektive, la kontinento, kiu havas grandkvante tiujn riĉofontojn, povus ekhavi komfortajn profitojn. Pluraj landoj tiel decidis reintertrakti la kontraktojn — ofte tre malavantaĝajn — kiuj ligas ilin al la minejaj societoj. Mineja giganto, la Demokratia Respubliko Kongo(DRK) kontestas sesdek unu da ili, kaj konkurencigas Eŭropon kaj Ĉinujon. En ĝia provinco Katango, la progreso estas impona.

ĈEFURBO DE Katango, Lubumbaŝoestas urbo kiu neniam dormas. Tage kaj nokte, pezaj kamionegoj zorge kovritaj kunportas al la zambia limo ercajn ŝarĝojn, kupron aŭ kobalton. Tiuj ercoj estas enŝipigotaj en Daresalamo(Tanzanio) direkte al Azio. Ĉiumonate malfermiĝas novaj vendejoj, rapidmanĝejoj kun usonecaj nomoj, butikoj kie la loĝantoj miregas antaŭ tiom da mirindaj ĉinaj objektoj, finfine ne tro kostaj por ili.

Venintaj de la tuta mondo, ercserĉistoj kaj investistoj malkovras la egan riĉecon de la provinco, dum la lokaj regantoj laŭdas la tre liberalajn dispoziciojn de la mineja kodo. La konfirmitajn rezervojn oni taksas je 70 milionoj da tunoj da kupro, 5 milionoj da tunoj da kobalto, kaj 6 milionoj da tunoj da zinko. Koncerne kupron, la DRK rangas tuj post Ĉilio, kies subgrundo enhavus 88 milionojn da tunoj. Sed la kongolanda erco superas tiun de Ĉilio: ĝi entenas averaĝe 3,5% de pura kupro, kontraŭ 0,5% por la sudamerika erco.

En la aliaj provincoj de la lando, la loĝantaro ankoraŭ ne profitis el la paco kaj demokratio, du jarojn post la ĝeneralaj elektoj de 2006, kiuj donis al la prezidanto Joseph Kabila 58% de la voĉoj. En Katango, male, la ekonomia kresko estas impona*. De la komenco de aprilo 2008, la unua granda rekonstru-laborejo de Kongolando ekfunkciis en Kusumbalesa, eta landlima doganejo je cent kilometroj de Lubumbaŝo, ĉe la Zambia limo: ĉina kompanio, China Railway Engineering Corp. (CREC) funkciigas dekojn da buldozoj kaj ŝovelmaŝinoj por realigi la grundoniveligajn laborojn por kvartraka aŭtoŝoseo. Ene de 36 monatoj, la ŝoseo devos ligi la kupro-ĉefurbon kun Zambio kaj ebligi pli rapide elporti tiun tiom deziratan krudmaterialon, kies prezo altiĝis, de 500 dolaroj por unu tuno, antaŭ dek jaroj, ĝis preskaŭ 8.000 dolaroj hodiaŭ. Dum la inaŭguro de la laborejo, la CREC promesis formi 1.500 lokajn laboristojn.

* Vd “Kongo transformita en memservejon de mineraloj”, Le Monde diplomatique, julio 2006.

Ĉu tiu kresko estas daŭrigebla? En la malriĉa kvartalo Kenia, ĥolero mortigas pro la infektiĝo de akvo. La butikoj ofertas ne nur malmultekostajn objektojn el Ĉinio, sed ankaŭ, inter poŝtelefonoj kaj DVD-oj, malsanigajn alkoholaĵojn vendatajn malplikoste ol biero. Aero estas poluita, ŝarĝita de irita polvo. De kiam la registaro malpermesis eksportadon de krudmaterialoj al rafinejoj situantaj en Zambio, etaj transformejoj de erco kaŝiĝas malantaŭ brikmuroj, kaj multiĝas neindustriaj ercfornoj. La posedantoj, ĉinaj, hindaj aŭ venantaj el la Araba Golfo, ofte subaĉetis la aŭtoritatulojn por eviti tro pezajn procedurojn de instaliĝo. Je granda bedaŭro de la lokaj ekologiistoj, kiuj denuncas poluadon de la subteraj akvoj.

Trans la ŝajna feliĉiĝo, montriĝas pluraj defioj. Ekologia do, sed ankaŭ ekonomia: la centra registaro ne rapidas redoni al la riĉa provinco 40% de la enspezoj venantaj de la loka ekonomio kaj de ĝiaj doganimpostoj. La guberniestro, kiu jam aĉetis kamionojn, ambulancojn, traktorojn, kaj planas multajn konstruejojn, opinias, ke la registaro de Kinŝaso bremsas la ekonomian dinamismon de Katango. Timanta eblan secesion, la Kinŝaso- registaro volas eviti, ke la kupra provinco estu tro disvolvita kompare kun la ceteraj partoj de la lando*. La tria defio estas socia: la periodo de malgrandskalaj ercoekspluatejoj finiĝas, profite al la grandaj plurnaciaj kompanioj, kaj malprofite al la individuaj ministoj, senkompate forpelataj.

* Katango (aŭ Shaba) secesiis de 1960 ĝis 1963, malstabiligante Kongolandon. Vd Elikia M’bokolo, Ethnicité, régionalisme et nationalisme”, Le Monde diplomatique, julio 1978.

Ĉe elirejo de Lubumbaŝo, en la urbeto Ruashi, antaŭ kelkaj monatoj, la minejo Stelo ankoraŭ prezentiĝis kiel subĉiela minejo: viroj fosis galeriojn, sen apogilsistemoj kaj sen protekto. Infanoj traserĉis en kvazaŭtalpejoj rokojn verde striitajn por kupro, aŭ flave striitajn por kobalto, kaj ensakigis ilin tuj. Terdisfaloj kaj mortigaj akcidentoj estis tiom nombraj, ke por kovri la kostojn de hospitalo aŭ de funebroj, tiuj laboristoj kotizis ĉe privata mutuala asekurkompanio. Sudafrika societo, Ruashi Mining, reordigis tion: bariloj kaj privataj gardistoj gardas la lokon; buldozoj ebenigas la montetojn truitajn kvazaŭ svisaj fromaĝoj; ŝovelmaŝinoj tagnokte fosas en la ruĝa tero grandegajn kraterojn.

La loĝantoj de Ruashi, kiuj perlaboris sian vivon el tiu etskala ekspluatado, ricevis 200 dolarojn por ĉiu familio, kun la konsilo foriri. Kvarcent infanoj estis resenditaj al lernejoj. Sidanta ĉe la fundo de la klaso, la ok-jara Andreo konfesas, ke li preferas studi. Pro siaj pulmoj malpurigitaj de la polvo, li ankoraŭ tusas, kaj li memoras sian fraton, mortigitan en terdisfalo. Sed li ankaŭ fiere memoras, ke ili ĉiutage alportis 60 dolarojn al la familio. En alia klaso, lia patrino sekvas kudrokurson, “aktivaĵo generanta enspezojn”, laŭ konsilo de belga asocio Group One, kun la espero enspezi kelkajn dolarojn. La patro iris labori en la loko Luisha, kie ankoraŭ eblas etskala ekspluatado. Ne plu longe.

Luisha: grandega tendaro staras ĉirkaŭ minejo al kiu eksterlandanoj ne havas aliron. Ankaŭ ĉi tie oni vendas ĉinajn aĵojn, modajn vestaĵojn kaj alkoholaĵojn; kinejo subtenda montras kungfuo-filmojn. Ĉe la fino de la trako, rande de la vojo kiu kondukas al Lubumbaŝo, azia entrepreno afiŝas angle, france, kaj... ĉine, ke ĝi proponas aĉeti la sakojn de “materialoj” kontraŭ pli altaj prezoj ol aliloke. S-ro Zacharie Mudimba havas diplomon pri juro; lia amiko estas kontisto. En tre bona franca lingvo, la du junuloj bedaŭras, ke ne estas laboro por diplomitoj, sed substrekas, ke ĉiuokaze, ili perlaboras pli multe fosante. Apud ili, pli aĝaj homoj aprobas: ili estis laboristoj ĉe la Gecamines, la giganta ŝtatentrepreno kiu kreiĝis post la mineja unio de la kolonia epoko. Malbone administrata, suferanta pro monelprenado de la lokaj aŭtoritatuloj, la Gecamines lasis sian produkton ŝrumpi, de 450.000 tunoj ĝis malpli ol 20.000 tunoj jare.

Dum la prezidanto Joseph Mobutu ĉiam antaŭe rifuzis privatigon, kaj pro naciismo kaj ĉar li volis teni sian “monujon” netuŝita, li ĉe la fino de sia reĝimo, en 1997, permesis ĝian vendon “laŭ pecoj”; sufokita de ŝuldego de pli ol miliardo da dolaroj, la entrepreno devis intertrakti kun privataj partneroj. La Monda Banko kontrolis la operacion. Ĝi financis en 2003 planon por “volontulaj eksiĝoj”, kiu ebligis la eksigon de 16.000 laboristoj. Tiuj, elspezinte la modestan “eksiĝopremion”, fariĝis aŭtonomaj ministoj, kun siaj tutaj familioj.

La investantoj, kiuj nun svarmas en Katango, malŝatas tiujn “amatorojn”. “Ili prenas la supraĵan parton de la tavolo, kaj igas pli malfacila kaj kosta la profundo-ekspluatadon”, grumblas la belga industriisto Georges Forrest. La guberniestro Moïse Katumbi siaflanke maltrankviliĝas; “La 140.000 ministoj, kiuj baldaŭ perdos sian enspezofonton, estigos danĝeran socian problemon, ĉar la industrio, uzanta modernajn mekanikajn rimedojn, povos dungi nur malgrandegan parton da ili.”

Perfortaĵoj jam ekokazis. En la novaj koncesioj incidentoj konstante okazas: laŭlonge de la fervojaj trakoj, homoj vagas kaj fosas en la rubejoj, esperante trovi kelkajn ŝtonojn. Oni brutale pelas ilin, kaj ili defendas sin: kamionoj estas renversitaj aŭ bruligitaj. En Kilwa, homoj estis murditaj de privataj gardistoj dungitaj de la aŭstralia kompanio Anvil Mining. Tiu krimo estigis imponan proceson.

Dum la “minejaj studtagoj” organizitaj en marto 2008 en Kinŝaso por ĝisdatigi informojn pri la minejaj industrioj, s-ro Martin Kabvelulu, la minejo-ministro, malkaŝis, ke 33,8% de la kongolanda teritorio estis forceditaj al minejaj societoj. Antaŭe eksterlandanoj ne rajtis investi en minejoj kaj la Bakajika-leĝo malpermesis vendi la kongolandan grundon. Tiuj protektismaj reguloj malaperis post la falo de Mobutu en 1997. Du militoj (1996-1997 kaj 1998-2002) finis ruinigi la ŝtaton, dismembrigi kaj prirabadi la landon: la najbaraj landoj, Ruando kaj Ugando, alproprigis al si la riĉaĵojn de la okupataj regionoj, dum Zimbabvo, kiu venis subteni la Kinŝasa-registaron, provis instaliĝi en la sektoro.

Kiam s-ro Joseph Kabila ekregis en januaro 2001, li vetis por malfermiĝo al Okcidento, kaj submetiĝis al la principoj de liberaligo, portataj de la internaciaj financaj institucioj. Li tiel interrompis la politikon de sia murdita patro*. Tiu lasta atencis la interesojn de la societoj, kiuj financis la militon kaj intertraktis favorajn kontraktojn.

* Laurent-Désiré Kabila, murdita en januaro 2001 — jmc.

La forvendo de la nacia erca heredaĵo okazas de 2003, danke al tre liberala mineja kodo, praktike diktita de la Monda Banko. Tiu ne povis ne scii, ke regantoj sen balota legitimeco, instalitaj ĉe la kapo de malforta kaj neorganizita ŝtato, facile falus en kaptiloj de korupto, kaj konsentus intertrakti kontraktojn malavantaĝajn por sia lando.

S-ro Eric Monga, fakulo pri mineja ekonomio ĉe la Federacio de Kongolandaj entreprenoj (FKE), memorigas pri la tre apartaj cirkonstancoj, en kiuj tiu kodo estis adoptita. “La lando ĵus eliris el mortiga milito, la interkonsento tiel nomata “transiga” revenigis la ribelintajn ĉefojn al Kinŝaso kaj integris ilin en la registaron... ( ...) La mineja kodo celis logi la investantojn per sia garantio pri dekjara stabileco, akompanata de multaj imposto-esceptoj. Poste la prezoj de krudmaterialoj altiĝis, kaj tiuj, kiuj kuraĝis veti pri Kongolando kaj alfronti riskojn gajnis. Ĉu oni riproĉu tion al ili?” Laŭ tiu fakulo, necesas ne reformi la leĝaron, sed ja ĉefe zorgi pri ĝia rigora aplikado.

Tion precize faris la kongolandanoj, laŭ impulso donita de la ĉefministro Antoine Gizenga, malnova kamarado de Patrice Lumumba: dum ok monatoj, tre diskrete, interministra komisiono, helpata de fakuloj el la Carter-Centro “kontrolis” la kontraktojn subskribitajn dum la transira periodo kaj ekzamenis ilian surlokan aplikon. La konkludoj estas tre ĉagrenaj: neniu el la 61 analizitaj kontraktoj respektas la kriteriojn de daŭripoveco kaj seriozeco respondantajn al A-kategorio*, 39 el ili (B-kategorio) devos esti funde re-intertraktitaj, kaj 22, difinitaj kiel C-kategorio, meritas sian nuligon!

* La A-kategorio difinas la taŭgajn kontraktojn, akcepteblajn de ambaŭ partioj: ne troviĝas tiaj. B-kategorio difinas la kontraktojn, kiuj necesigas re-intertraktadon pro la intereso de unu partio (la kongolanda). La C-kategorio koncernas kontraktojn, kiujn oni rekomendas nuligi.

La kondiĉoj donitaj al la privataj societoj asociiĝintaj kun la Gecamines tre mirigis la komisionanojn: oni ne nur sisteme supertaksis la posedaĵojn de la eksteraj partneroj, dum la kongolandaj posedaĵoj (la erco kaj la surlokaj instalaĵoj de la Gecamines) estis subtaksitaj, sed ankoraŭ impostaj aŭ kvazaŭimpostaj avantaĝoj (imposto-esceptoj de tridekjara daŭro) malhavigis al la ŝtato necesajn enspezojn. Krome, minejaj permesiloj estis akiritaj por pure spekulaj motivoj (iuj vendis siajn akciojn en borso antaŭ komenci la laborojn), dum la sociaj aŭ mediaj punktoj estis ignorataj, la lokaj rajtoj subtaksataj, la lokaj laboristoj subpagataj, la koncesiaj surfacoj plivastigitaj sen permeso. Finfine, la entreprenoj ekis ekspluatadon de la erco dum ili ankoraŭ havis nur esplorpermeson.

La kongolandaj aŭtoritatuloj tiel montris, ke la mineja sektoro kontribuis al la ŝtatobuĝeto nur 27 milionojn da dolaroj, dum laŭ la Monda Banko la enspezoj devintus esti ĉirkaŭ 200 milionoj. En la najbara Zambio la enspezoj de la mineja sektoro estas 2 miliardoj da dolaroj.

Ekonomikisto formita en Usono, la ministro pri ekonomio André Philippe Futa rimarkas ke “en 2002, en kunteksto de negativa kresko, la mineja sektoro kontribuis ankoraŭ 33% al la Malneta Interna Produkto (MIP), dum en 2007 tiu kontribuo falis al 6%. La gajnomankon klarigas aparte la impostesceptoj donacitaj al la entreprenoj, sed ankaŭ fraŭdoj kaj korupto: multaj kontribuoj aliformiĝis en subaĉetaj pagoj, aŭ estis devojigitaj antaŭ ol atingi la ŝtatbuĝeton... La kongolanda registaro devos samtempe kaj re-intertrakti iujn maljustajn aŭ misaplikatajn interkonsentojn, kaj asigni la kulpigitajn societojn antaŭ “interpaciga komisiono”. Ĝis hodiaŭ, 16 el ili estis “invititaj” pretigi siajn dosierojn, kaj eĉ gigantoj kiel Anvil Mining, BHP Billiton, Freeport-McMoran, Phelps Dodge, preparas sian juran armilaron.

Krudmaterialoj kontraŭ infrastrukturoj

PARALELE kun tiu “laŭleĝa” rabado aprobita de la internaciaj institucioj, la novaj regantoj elektitaj dum la baloto de julio 2006 alfrontas la malrapidegan ellason de la promesitaj sumoj: nur 28% de la tutaj internaciaj promesitaj sumoj estas liveritaj. Inverse, la interezoj de la ŝuldo akumulita dum la Mobutu-regado (800 milionoj da dolaroj jare por ŝuldo sumanta 12 miliardojn) sorbas trionon de la ŝtatbuĝeto. Kaj la Internacia Mon-Fonduso(IMF) konstante aldonas novajn kondiĉojn por eventualaj ŝuldomalpliigoj.

La kolero antaŭ buĝeta malforto de la ŝtato, kiu malhelpas socialajn paŝojn en lando, kie sano, edukado, infrustrukturoj disfalis, la seniluziiĝoj pro ne plenumitaj helppromesoj, la internaciaj dubsencaĵoj, kiuj bremsas la restarigon de ŝtataŭtoritato en la orientaj provincoj daŭre subfosataj de armitaj grupoj, klarigas kial la kongolanda registaro intertraktis en septembro 2007 tion, kion oni jam nomas “la kontrakto de la jarcento”. Kontraŭ 10 milionoj da tunoj da kupro kaj 200.000 tunoj da kobalto, Ĉinio engaĝiĝis rapide komenci ambician programon por rekonstrui infrastrukturojn: 3.500 km da vojoj kaj tiom da fervojaj trakoj, 31 150-litajn hospitalojn, 145 sanigejojn, universitatojn, lernejojn, stratprizorgadon...

La partnereca interkonsento koncernas 9 miliardojn da dolaroj (kiuj povus baldaŭ fariĝi 14 miliardoj) el kiuj 6 estas destinitaj al infrastrukturoj kaj 3 al mineja sektoro. En 2008 jam, 700 milionoj da dolaroj devos esti uzataj. Krudmaterialoj kontraŭ infrastrukturoj: la kontrakto inter la Gecamines kaj grupo de ĉinaj entreprenoj* estas interŝanĝo de varoj, kiu limigas la riskojn de “liko” kaj “financaj malglataĵoj”.

* Exim Bank China subskribis la resuman kontrakton, kun du aliaj ĉinaj kompanioj, la Sinohydro kaj la CREC.

Laŭ la kanada advokato Paul Fortin, prezidanto de la Gecamines, tiu kontrakto subskribita en Pekino post du monatoj da streĉa intertraktado, estas “ne-retroirebla”. En kazo de malkonsento, la arbitracia kortumo de Parizo estos petata juĝi. Konforme al sia doktrino de neenmiksiĝo, Ĉinio aldonis al tiu kontrakto neniun kondiĉon politikan aŭ de “bona administrado”. Tio ĉagrenas la okcidentajn registarojn, inter kiuj kelkaj, kune kun organizaĵoj de defendo de homrajtoj, postulas ekkoni la enhavon de tiuj privataj kontraktoj.

Male kiel la Okcidentanoj, kiuj ne kapablis malbloki la necesajn sumojn por rekonstrui tiun landon, kvaroble pli vastan ol Francio, la ĉinoj ne prokrastis eklaboron: pluraj laborejoj ekestiĝis en Katango, sed ankaŭ en Kivu kaj en Kinŝaso, kie 250 km da vojoj kaj 1.000 socialaj loĝejoj estas konstruotaj. Malgraŭ ke la loĝantaro balanciĝas inter espero kaj timo de nova koloniado (Ĉinio alportas kun si laboristojn kaj inĝenierojn), malgraŭ ke la okcidentuloj, aparte la belgoj, ne kaŝas sian malkontenton (kiu povus kaŭzi malstabiligon de la reĝimo...) la kongolanda registaro firme tenas sian decidon pludaŭrigi sian kunlaboradon kun Ĉinio.

Colette BRAECKMAN