Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Aliflanke de la ekrano

LA CENTROJ de donitaĵoj kapablaj liveri povon de kalkulo kaj de stokado fariĝis nun grava industria faktoro. Tio ne eblas sen pli granda premo sur la naturresursoj kaj redistribuado de la kvalifikitaj laborpostenoj.

En la urbo The Dalles (Oregono, laŭlonge de la rivero Columbia, du gigantaj hangaroj en la dimensio de piedpilka stadiono leviĝas ĉiuflanke de la kolosa malvarmig-turo.* Tio estas la sidejo de donitaĵocentro de Google, adaptita al la indeksado de la Reto kaj kapabla liveri la respondojn en rimarkinde mallonga tempo al miloj da uzantoj samtempe. Rivero por malvarmigo, proksimeco de produktejoj de malmultekosta elektro kaj konekto de altega trafluo estas la nepraj kondiĉoj por starigi “donitaĵ-fabrikon”. Jen reguloj propre industriaj por instalaĵo prizorgata de ducent konstantaj dungitoj kaj kiu kreas centojn da nerektaj dungoj.

* The New York Times, 14-a de junio 2006.

Ĉu tio estas bonŝanco por la regionoj viktimaj de foriĝo de la malnovaj industrioj? Oni emus tion kredi. Sed, kiel ĉe ĉiuj konstruoj de novaj industriaj fabrikoj, la ĉantaĝo pri dungo, ĉi-foje vestita per la plaĉa bildo de komputiko, ebligas intertrakti pri helpoj kaj subvencioj. Kaj ŝarĝi sur la impostpagulon bonan parton de la konstruado de tiuj fabrikoj sen garantii anstataŭajn dungojn sur loka nivelo, tiom granda estas la specialiĝo. En Lenor, en la Apalaĉoj, Google investis 600 milionojn da dolaroj por instali siajn servilojn.* La kontraŭuloj taksas la helpon de la lokaj instancoj je 260 milionoj da dolaroj, do proksimume 1,24 miliono por ĉiu kreita — aŭ pli ĝuste importita — laborposteno.* La loka vigleco (komercoj, hoteloj kaj industriaj impostoj), kiu ekis dum la konstruado, perdiĝas kun la reduktita nombro da superkvalifikitaj konstantaj dungitoj. Kvankam la funkciteno de la serviloj de donitaĵoj postulas tre specialiĝintan laborforton, tiu povas interagi ankaŭ distance.

* Silicon.fr, 10-a de aprilo 2007.
* The New York Times, 15-a de marto 2007.

TIAJ KRITIKOJ ne mallogas la urbajn respondeculojn, kiuj akceptas kun malfermaj brakoj tiujn platformojn, kiel en San-Antonio, en Teksaso.* Post la anonco fare de Microsoft, en januaro 2007, de la konstruado de centro (sepdek-kvin dungoj, mil kvincent dungoj en la konstruado), kvar novaj konstruaĵoj estis projektitaj por la sama loko en malpli ol jaro.

* Mysanantonio.com, 12-a de aprilo 2008.

La industrio pri nemateriaĵoj konsumas multe: akvon kaj elektron tiom ke la donitaĵoj estas klasitaj en la rangon de komerca sekreto.* Malvarmigi la maŝinojn bezonas same multan energion kiom ilia kalkulado mem. La energikonsumo de la plej grandaj servilejoj konkurencas nun kun tiu de alumini-uzino.* Por ricevi la instaladon de centro de Google en Pryor, en Oklahomo, tiu ŝtato adoptis leĝon kiu permesas al la lokaj elektrigaj kompanioj prisilenti la konsumon de la grandaj industriaj uzantoj.*

* Vd Ginger Strand, “Keyword: Evil. Google’s addiction to cheap electricity”, Harper’s Magazine, Novjorko, marto 2008.
* The Economist, Londono, 22-a de majo 2008.
* www.datacenterknowledge.com/googled...

Fronte al tio, la “verda komputiko” provas kombini medion kaj malaltigon de produktokostoj. La konstruigistoj defendas la uzadon de vent- kaj sun-energio por funkciigi la milojn da komputiloj kaj iliajn malvarmigo-turojn. Kaj la fabrikantoj kreas datumtraktilojn kiuj ŝparas elektron kaj malmulte varmiĝas.

La instalado de industriejo por la centroj de donitaĵoj havas ankaŭ geostrategian aspekton. Necesas proksimigi la kalkulmaŝinojn al la uzantoj, por eviti tro uzi la “vertebraron” (backbones) de la saturiĝanta reto kaj samtempe tutmondiĝi por eskapi la influon de aparta registaro. Google, kiu uzas la arton de sekreto en siaj decidoj kaj intertraktadoj, nun konkurencigas plurajn landojn de Azio por konstrui kaj gastigi novan nodon de ĝia reto de donitaĵocentroj, en tiu regiono karakterizata de vigla kresko de la nombro de interret-uzantoj.* La societo estas ankaŭ membro de la konsorcio Unity, kiu ĵus lanĉis, fine de junio, konstruejon de 300 milionoj da dolaroj por meti submaran kablon kiu ligos Los-Anĝeleson kun Ŝikura (Japanio). Malajzio, Tajvano, Sud-Koreio ... La monda integriĝo de la donitaĵocentro survojas.

* “Asian nations battle for Google data center”, 29-a de januaro 2008, www.datacenterknowledge.com.

Hervé LE CROSNIER.