Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Nova labordivido

Ĵurnalismo por komputiloj

Dum la papera gazetaro maldungas, la retaj informejoj kreskigas siajn legantojn kaj sian parton de la reklammerkato. Sed la plureco de la kanaloj ne ĉiam favoras plurismon. Ĉar, ankaŭ en Interreto aperas dominanta formo de ĵurnalismo: ĝi reproduktas la informon anstataŭ produkti ĝin, kaj rekompencas la teĥnikan lertecon de la redaktistoj pli ol ilian sciemon.

LA DEPUTITO de la departemento Hauts-de-Seine, s-ro Frédéric Lefebvre, meritas esti aŭdata. Tiu proparolanto de la Unio por Popola Movado (UMP laŭ la franca siglo) komunikas la esencon de la pensado de la plimulto pri la temo de la komunikiloj. Lia akuzo kontraŭ la Agentejo France-Presse (AFP), kulpa laŭ li ne raporti la kondamnon de s-ino Ségolène Royal en afero de laborjuro, malkaŝas multon pri la percepto de la povo pri la influo de la novaj komunikiloj. Laŭ li, la AFP kaŭzas problemon se ĝi ne eĥas la komunikaĵon de lia partio. Ne tiom pro la graveco de tiu agentejo ĉe la instalitaj komunikiloj kiom pro ĝia kapablo nutri per enhavoj la grandajn interret-portalojn. “La AFP donas la redaktan linion al Yahoo, al Orange, ĉar estas ili kiuj donas la informon al ĉiuj francoj kiuj iras al Interreto”, taksas s-ro Levebvre.*

*Questions d’info”, La Chaîne parlementaireAssemblée nationale (LCP-AN), kun s-ro Frédéric Lefebvre, 18-an de majo 2008.

La portaloj de Yahoo, OrangeGoogle troviĝas efektive inter la inform-retejoj plej konsultataj en Francio kun tiuj de Monde.fr aŭ Figaro.fr. Apartaĵo de tiuj agantoj naskitaj sur Interreto aŭ venintaj el la telekomunikadoj: ili kunmetas enhavojn el aliaj inform-retejoj kaj el mesaĝoj de gazetaraj agentejoj, tie kie la tradiciaj komunikiloj mobilizas redaktejojn taskitajn pri ilia enreta produktado. Kiel tiaj, tiuj novaj portiloj do ne havas veran redaktan linion. De komence de junio, la retejo Orange.fr, konsultata de dek-kvin milionoj de francoj ĉiumonate, konfidas al la ĵurnalistoj de Le Figaro, proprieto de la UMP-senatoro Serge Dassault, la taskon animi ĉiutagan politikan intervjuon, aŭ al Radio Classique, proprieto de s-ro Bernard Arnault, tiun nutri ĝian spacon per interparoladoj kun mastroj aŭ agantoj de la ekonomio. La akceptopaĝo de la portalo, kiu spegulas informojn pri servoj, sporto aŭ libertempo, delegas al la AFP sian parton de “aktualaĵoj”, kie la interretumantoj estas petataj reagi tra forumoj.

Pro la grandaj spezoj de la potenca “gepatra domo”, la ŝtata telefonkompanio France Télécom (54 miliardoj da eŭroj), Orange kondutas pli kaj pli kiel plenvalora komunikilo. Tiu grupo akiris parton de la dissendorajtoj de la franca piedpilka ĉampioneco; ĝi akiris la rajton sendi la filmojn de Gaumont, de Warner kaj de la filmromanoj de la usona reto Home Box Office (HBO): tiuj interkonsentoj ebligos al ĝi nutri oferton de ses ĉenoj dediĉitaj al kinejo kaj al filmromanoj ekde la ĉi-jara aŭtuno. Ekde la 2-a de julio, ĝi disdonas krome faskon da sesdek satelitaj televidoj, kiu konkurencas kun Canalsat, eldonata de la grupo Canal+.

La alveno de tiu nova giganto, kiu volas financi sin per reklamo kaj samtempe profiti la orpluvon de tiuj kiuj abonas ĝiajn “triop-ludajn” servojn (“triple play”) (Interreto-telefono-televido), ilustras la transformiĝon de la informiloj en la cifereca erao. Ĉar la tradiciaj komunikiloj esperas trovi sian savon per la modelo “kunigi plej diversajn enhavojn sur plej diversaj portiloj. Sub la gvido de s-ro Jean-Claude Dassier, ĝia nova direktoro pri informado, la [ŝtata televid-]grupo TF1 tiel komencas proksimigon inter la redaktejoj de TF1, de La Chaîne info (“La Inform-ĉeno”, LCI) kaj de la retejo LCI.fr por liveri bildojn kaj produktaĵoj unusolan platformon turnitan al ĉiuj kanaloj. La grupo Lagardère kreas la enton Lagardère News, priskribata kiel “nova informfabriko” komuna por ĉiuj ĝiaj redaktejoj kaj retejoj. La societoj de ĵurnalistoj de la informiloj de Lagardère (Europe 1, Paris Match, Journal du dimanche, Elle) atentigas jam pri la “risko de malnetiĝo de la identeco de ĉiu titolo” nome de pli bona profito kaj koste de kvalito.*

* Vd Pierre Rimbert, “Des journalistes au bord de la rébellion [Ĵurnalistoj ĉerande de ribelo]”, Le Monde diplomatique, februaro 2007.

Pravigite per la devo fari grandskalajn ŝparojn en momento en kiu la alta konjunkturo de reklamenspezoj sur Interreto ankoraŭ ne kompensas la perdon de enspezoj sur tradiciaj portiloj, la kunmetado de enhavoj, precipe video, generas tutcerte la plej grandan publikon. Sed je kia prezo? Dum proksimiĝas la ĝenerala konferenco de ĉiuj koncernataj de la gazetaro, anoncita de s-ino Christine Albanel por la aŭtuno, ŝajnas aperi nova modelo de ĵurnalisto. La profesiulo pri informado transformiĝas en “multportila” kaj “multtaska” laboristo.* Sur papero kiel sur ekrano, per mikrofono aŭ per filmilo, li “liveras enhavon”, gamon da “produktoj” de kiu kreskanta parto alireblas senpage. Oni uzas lin ankaŭ por stimuli, riĉigi kaj kelkfoje kontroli la veron de la fluo da kontribuaĵoj produktitaj sur la retejo de Interreto fare de la krozantoj.

* Vd Eric Klinenberg, “Journalistes à tout faire de la presse américaine”, Le Monde diplomatique, februaro 1999.

En proksima estonteco, mastri ciferecan filmilon, uzi la ilojn de video-muntado, animi televid-diskuton, ĉio ĉi gravos pli ol profunda kono de certaj kampoj aŭ la kapablo realigi enketojn. Multaj redaktejoj petas jam siajn ĵurnalistojn kontribui al la retejo per sonoj, videoj aŭ ekskluzivaj informoj interŝanĝe kun modesta ĉionenkluda pago (de 48 ĝis 68 eŭroj monate ĉe Parisien-Aujourd’hui en France), eĉ senpage (kiel ĉe Ouest-France).

Ĉu redaktisto aŭ aŭdvida kopiisto?

ĈU NI TRAPAŜIS la sojlon al nova etapo de praktikado de la metio de ĵurnalisto? Laŭdire temas pri fondi kun la uzanto de la komunikiloj pli fortan rilaton per konsidero de tro longe ignorata vorto. La vertikalan vizion de aŭtoritata voĉo kiu liveras sian scion el kvazaŭ ekskludaj fontoj (gazetaraj agentejoj, institucioj) anstataŭus “konversacia ĵurnalismo”, kiel klarigas Pascal Riché, ĉefredaktisto de la informretejo Rue89, kiu prosperas en la “interŝanĝo horizontala, malfermita, interaga kaj ripetada” kun la leganto.* Kvankam tia modelo povas esti realisma por la novaj agantoj de la Reto, ĝi restas tamen kun multaj malfacilaĵoj tute novaj por la tradiciaj komunikiloj. La unua risko estas ke la foso larĝiĝas inter la “orkestraj ĵurnalistoj”, kapablaj ludi la partiturojn de la novaj teĥnologioj, kaj la profesiuloj (tre malmultaj) pli kompetentaj pri esplorado kaj ver-kontrolado de la faktoj ol pri la maniero adapti ilin.

* Le Monde, 24-a de junio 2008.

Sendube tiu cifereca turniĝo nepras por ke supervivu la “historiaj” komunikiloj. Sed, kiel en la tradicia ĵurnalismo, la efikoj de la serĉado de maksimuma klientaro estas multaj kaj perversaj. Fariĝante siavice kunmetistoj de bildoj kaj disvastigantoj de onidiroj — kiel la tro frua anonco, fare de s-ro Jean-Pierre Elkabbach de la morto de la televid-animanto Pascal Sevran en la retejo de Europe 1-, la komunikiloj cedas al tio kion s-ro Elkabbach mem, hodiaŭ ĉefo de Lagardère News, nomis “diktatoreco de la emocio” kaj la “tujeco de la vidiĝo”. La kialo estas simpla: la plej multaj informretejoj timas perdi klientaron de tio kio faras “buzz”* kaj kio do estigas pagendan frekventadon [en tiu retejo]. La gazetaro fariĝas tiel la ĉefa motoro de la “steluligo-vulgarigo” de la politiko, tendenco kiun ĝi samtempe denuncas.

* Praktiko de merkatiko konsistanta en favorigi la cirkuladon de onidiro aŭ de bildo per Interreto. [Mi petas vin trovi taŭgan esprimon nialingve por tio. -vl]

La problemoj kiujn kaŭzas la reta ĵurnalismo alportanta legantojn mezureblas ankaŭ per la totala malreguligo de la metio. Dronanta en la senĉesa fluo de novaĵoj, la profesiulo dungita pro sia granda reagemo en la reto, ludas la serpenton kiu mordas sian voston: li sciigas tion kio estas sciata, montras tion kio videblas, reagas al tio kio generas reagojn. Kiel atestas la seninterrompa preterfluado de pli aŭ malpli anekdotaj novaĵoj kaj de filmetoj en la retejo Lepost.fr, eldonata de la gazeto Le Monde, la hierarĥio de la informo jam ne gravas en cifereca mondo kie antaŭrangas la lasta eksterordinara liveraĵo. “Kio gravas en tiu meĥanika fluo?”: tiu estas certe la lasta demando kiun oni atendas de la ĵurnalisto en la cifereca erao. La diskurso de la mastroj tamen laŭdas la virtojn de metio regenerata pro sia kapablo kribri kaj survojigi diversajn “enhavojn”. Sendube pli en la maniero de ĉefo de stacidomo ol de lokomotiv-ŝoforo. La trajno de Interreto ne atendas, sed neniu scias kien li iras.

Tamen, ankaŭ la komputila ĵurnalismo spertis la ekfloradon de sendependaj retejoj kiuj ludis sian rolon en la kontraŭkampanjo pri la eŭropa referendumo de 2005. Ĝi ebligis la aperon de inform- kaj pens-kanaloj alternativaj al la dominanta pensado, kiuj rompas kun la reguloj de kaŝ-interkonsento kaj servemo al la kapitalismaj, politikaj kaj ekonomiaj potencoj. La krizo de la merkatĵurnalismo, ĝia subrangiĝo en la publika opinio estas grandparte ebligitaj de la apero de libera kaj kritika parolo en Interreto. Ĉu tia emancipiĝo kapablos aperi ankaŭ en la retejoj de la grandaj komunikiloj kaj subteni la aŭdacon de ties ĵurnalistoj? Oni povas dubi pri tio, ĉar tiom mallarĝa estas la kadro por esprimiĝo difinita de la akciuloj.

La proprietuloj vetas efektive pri la akumuliĝo de uzantoj tra la komunikilaj retejoj plenaj de spaco por filmetoj, kiuj pretendas inventi “novan ĵurnalisman stilon”. En realo temas ĉefe pri kontentigi la postulon je aŭdvidaj enhavoj, de komputiloj konektitaj kun rapidegaj retoj kun la logikoj de telekomunikaĵoj. Tia parametrado de la retejoj, ofte konceptitaj de informadikaj direktejoj, deturnas des pli facile for de ĵurnalismo ke la gazetara ekonomio instigas al reduktado de kostoj. Jen la prezo pagenda tiom longe, kiom la interretaj reklamenspezoj ne kompensas la falon de la enspezoj de la paperaj gazetoj.

Al la cifereca reduktado respondas ĵurnalista reduktado: en majo 2007, la grupo Hearst anoncis la nuligon de centoj da ĵurnalistpostenoj ĉe la San Francisco Chronicle por lanĉi ses monatojn poste servon de filmetoj financatan de reklamo el la retejo de la gazeto. “Tiuj kiuj devas foriri estas ekstreme kompetentaj ĵurnalistoj kiuj dediĉas sin al serĉado kaj kovrado de la vero, tute sendepende kaj sen timo nek antaŭjuĝo”, notas Neil Henry, instruisto pri ĵurnalismo ĉe la universitato de Berkelejo. La maldungoj multiĝis en la redaktejoj de la usonaj taggazetoj: ducent redaktistoj maldungitaj ĉe la Mercury News de San-Joseo, cent ĉe la New York Times, cent ĉe la Union Tribune de San-Diego. Post la jaro 2000, la redaktejo de Los Angeles Times pasis de mil ducent al sepcent personoj. Al la ĵurnalistoj la gazetaraj mastroj preferas nun la venigantojn de interkomunikantaj uzantoj. La industrio de “komento-kran-fabrikoj” havas belajn tagojn antaŭ si.

Marie BÉNILDE.