Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Skribi pli por informi malpli

ĈIUJ ĴURNALISTOJ implikitaj en la reta produktado scias ke ilia kontribuado al la moderneco de la cifereca mondo fariĝas per superŝarĝo da laboro. Dum la Kunveno de Ĵurnalismo organizita de la 21-a ĝis 23-a de majo en Lilo, korespondanto de Libération konfesis labori dek-kvin horojn tage por blogo de sia taggazeto. La salajruloj de la semajngazetoj devas nun skribi en la kondiĉoj de taggazeto, eĉ de gazetara agentejo. Tiu produktado en streĉa fluo, legitimita de la “necesa adaptiĝo” de metio, okazas malfavore al surloka kolektado de informoj kaj al la disponeblo de la ĵurnalisto.

En impresa maniero, la redaktejoj de la Journal du dimanche kaj de Paris Match voĉdonis, la 18-an de junio, por ĉesigo de ĉia kontribuado al la retejoj de siaj respektivaj gazetoj atende de ekkoni la juran kadron de sia reta laboro. En Kanado, la eldonisto de la Journal de Québec, Quebecor, metis la taggazeton en lokaŭton post la rifuzo de la ĵurnalistoj labori anstataŭ 32 horojn semajne, 37 horojn kaj duono, sen altigo de salajro, por prizorgi la retejon. Kiel rebato, la salajruloj elektis eldoni mem senpagan taggazeton.

M.B.

Vidu ankaŭ: M.B.: “Nova labordivido — Ĵurnalismo por komputiloj”, Le Monde diplomatique en Esperanto, aŭgusto 2008