Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Survoje al partio de “superaj klasoj”

LA ĈINA KOMUNISTA PARTIO (ĈKP) havas nun pli ol 70 milionojn da membroj. Ĝi konsistas el sufiĉe aĝaj homoj, kun alta eduknivelo, kaj ĉefe viroj: en 2006, 77% de ĝiaj membroj estis pli ol 35-jaraj; 80,9% estis viroj kaj 29% havis universitatan diplomon*. Oni rimarkas fortan proporcion de novuloj: en kvar jaroj, de 2002 al 2006, preskaŭ 12 milionoj da novuloj aliĝis*. Virinoj ŝajnas ne pli ol antaŭe interesi la komunistajn gvidantojn, sed la junularo fariĝis grava celtabulo de la aliĝkampanjoj; 80% de la novaj membroj estas malpli ol 35-jaraj*.

* Xinhua, Pekino, 19-a de junio 2006.
* Xinhua, 16-a de julio 2007.
* Xinhua, 2-a de majo 2006.

Tamen, ne ĉiu, kiu volas, eniras, selektado estas severa. En Shandong-universitato ekzemple, kie 91,0% de la unuaciklaj studentoj kandidatiĝis por la partio, nur 13,5% estis allasitaj. Kontraŭe, 40% de la duaciklaj studentoj estis akceptitaj*. Laŭ iuj studentoj, por sukcesi necesas esti diligenta studento, montri intereson por organizado de kolektivaj aktivaĵoj kaj havi facilecon por sociaj rilatoj. Tro originalaj vestaĵoj kaj nekonformaj sintenoj estas malkonsilindaj.

* Xinhua, 16-a de julio 2007.

Aliĝkampanjo estis lanĉita ankaŭ direkte al la novaj sociaj kategorioj, aparte la dungitoj de la 600.000 eksterlandaj entreprenoj ekzistantaj en la lando*. La ĈKP jam havas 2,86 milionojn da membroj dungantoj kaj dungitoj de privataj entreprenoj, kaj 810.000 sendependajn entreprenistojn kiel membrojn*; 40% de la privataj individuaj entreprenestroj estas membroj de la ĈKP. “Nia celo, diras la parti-respondeculo de malgranda entrepreno, estas transformi ĝin en partion de mezaj klasoj (zhongchan jieceng), konsistantan el altnivelaj civitanoj: entreprenistoj, dungitoj kaj ŝtatfunkciuloj havantaj respondecojn, sed ankaŭ migraj laboristoj, kiuj montris siajn kvalitojn.”

* Televidkanalo CCTV5, 19-a de oktobro 2007.
* Xinhua, 16-a de julio 2007.

Jean-Louis ROCCA